Peist

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Prätsch)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Peist (stacidomo).
Peist
Blazono de Peist
Peist
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Plessur
Komunumaro Schanfigg
Koordinatoj  46° 50′ 2″ N 9° 40′ 41″ O / 46.83389 °N, 9.67806 °O / 46.83389; 9.67806 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 2″ N 9° 40′ 41″ O / 46.83389 °N, 9.67806 °O / 46.83389; 9.67806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 206
Areo 17,89 km²
Alteco 1340 m super marnivelo
Poŝtkodo 7029
Komunumkodo 3929
Mapo de Peist

Pri la komunumo redakti

Peist estas komunumo de la komunumaro Schanfigg kaj la distrikto Plessur en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 206 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Peist situas en la supra parto de la valo Schanfigg. La komunuma teritorio etendiĝas ambaŭflanke de la rivero Plessur. La setlejoj loĝataj kun escepto de la alpopaŝtejo Prätsch tamen ĉiuj situas norde de la rivero. Krom la kerna vilaĝo Peist al la komunumo apartenas la setlejoj Barguns, Chegelboden kaj Tarnatel.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Peist limas en nordo al Jenaz, en nordnordoriento al Fideris, en oriento al Langwies, en sudo al Arosa, en sudokcidento al Molinis, en nordokcidento al Sankt Peter-Pagig, kaj en nordnordokcidento al Furna.

Trafiko redakti

Tra Peist pasas la kantona vojo de Koiro al Arosa, kiu ankaŭ nomiĝas Schanfigg-Vojo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Retia Fervojo de Koiro al Arosa. Peist estas ankaŭ la finhaltejo de poŝtaŭtolinio al Koiro, kiu servas la vilaĝojn sur la sunaj terasoj de Schanfigg, ne servataj de la trajnlinio en la valfundo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Peist datiĝas el la jaro 1084 kiel de Paiste. En la jaro 1149 estis menciita bieno de la Monaĥejo Sankt Luzi en Koiro. La katedrala kapitulo de Koiro ricevis en la 12-a jarcento el Peist interezon en formo de ŝafoj, vino, kaj hordeo. (Ke eblis en la 12-a jarcento kultivi vinon en la malantaŭa valo de Schanfigg estas indiko, ke la klimato tiutempe estis konsidereble pli varma ol nuntempe.) La Senjoroj de Peist, kiuj estis menciitaj en dokumento el la jaro 1262 residencis supozeble en la samnoma burgo. Ĝis 1338 la Senjoroj de Vaz estis la mastroj de la regiono. Poste la Grafoj de Werdenberg kaj ek de 1363 la Grafoj de Togenburgo. En la jaro 1436 Peist aliĝis kune kun la tribunalkomunumo Sankt Peter al la Dektribunala Federacio. Ek de 1479 la landa suvereneco apartenis al Aŭstrio. En la jaro 1530 la komunumo aliĝis al la reformacio. En la jaro 1652 la civitanoj de Peist sin liberaĉetis de Austrio kaj en la jaro 1657 ankaŭ de la episkopejo de Koiro. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti