Rozkrucismo

(Alidirektita el Rozkrucanoj)

Rozkrucismo estas mistika, esotera filozofia skolo kiu uzas kiel ĉefan simbolon la Rozkrucon (simbolo kiu estas uzata ankaŭ de framasonoj en iuj gradoj kaj ritoj). Diversaj modernaj rozkrucaj grupoj ekzistas, inter kiuj la plej granda kaj internacie konata estas la Rozkruca Ordeno, AMORC.

Rozkrucismo
sekreta societo • kultura movado
Fondinto(j) Christian Rosencreuz vd
vdr

Historio kaj originoj redakti

Laŭ memkompreno de rozkrucismo, ĝiaj historiaj originoj estas kaŝitaj en antikveco (plej verŝajne en antikva Egiptio kaj en antikvaj misterskoloj). Iuj argumentas, ke rozkrucismo naskiĝis el kunfandiĝo de pra-Kristanismo kun egiptaj misteroj. Modernaj rozkrucaj grupoj havas proprajn interpretojn kaj simbolajn prezentojn de la plej frua historio de la Rozkruca Ordeno.

La nomo Rozkruca Ordeno tamen aperis nur en la 16-a jarcento. Laŭ legendo (kiun multaj rozkrucanoj akceptas nur alegorie, dum kelkaj akceptas laŭvorte) la Rozkruca Ordeno estis fondita de germana pilgrimulo Christian Rosencreuz (ĝenerale rigardata kiel literatura fikciulo[1]) en 1407. Dum lia vivo la ordeno restis malgranda. En 1484 Rosencreuz mortis – kaj kun li la ordeno. 120 jarojn post la morto de Rosencreuz lia perfekte konservita kadavro estis malkovrita kaj la ordeno renaskiĝis.

Anoncis tra Eŭropo (re)naskiĝon de la Rozkruca Ordeno la tri originalaj rozkrucaj manifestoj: la Fama Fraternitatis, Confessio Fraternitatis kaj Nuptiae Chymicae. La aŭtoreco de la manifestoj estas ne certe konata, tamen iuj atribuas ilin al Francis Bacon aŭ luterana teologo Johann Valentin Andreae. La influo de rozkrucaj vidpunktoj kaj simboloj daŭris tra la jarcentoj ĝis la nuna epoko. En 2008, la itala muzikisto Andrea Ascolini komponis etan simfonion, "Rose Croix Dilemma", surbaze de la alkemia flanko de Rozkrucismo.

Modernaj Rozkrucaj Grupoj redakti

Personoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti



Eksteraj ligiloj redakti