La Societo Hakluyt (angle Hakluyt Society) estas brita eldonejo, neprofitcela organizaĵo, specialiĝanta pri produktado de sciencaj eldonoj de vojaĝantoj kaj priskriboj de geografiaj eltrovaĵoj de ĉeffontoj. Krom siaj eldonagadoj, la societo okazigas seminariojn pri la historio de geografia esplorado, publikigas artikolojn en sia reta revuo kaj prizorgas esplorsubvenciojn.

Societo Hakluyt
eldonejo • text publication society • erudicia societo
Komenco 1846 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Londono
Fondinto(j) William Desborough Cooley vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La ĉefa agado de la organizaĵo estas la publikigo de science komentitaj eldonoj de la plej gravaj fontoj por vojaĝoj faritaj al la plej malproksimaj partoj de la mondo. Tio inkludas kaj la geografion de la areo, etnologion kaj naturhistorion. Ĉiuj publikaĵoj estas en la angla.

Historio redakti

 
Ekde 1847 la societo utiligis desegnaĵon de la ŝipo Viktoria de Magallaes kiel ĝian emblemon.
 
La figuro de Richard Hakluyt en vitralo en la Katedralo de Bristolo (1905)

La societo estis fondita en 1846 en Londono kaj estas nomita laŭ Richard Hacklot (1552-1616), kiu estis angla aŭtoro, kolektanto, redaktisto de historiaj transoceanaj vojaĝrakontoj kaj tradukisto de dokumentoj rilatigantaj al ili. Same kiel aliaj dokumentoj rilataj al vojaĝoj kaj malkovroj tra la mondo.

La societo estis formita sub la gvidado de la geologo Roderick Murchison pro kritiko de la Reĝa Geografia Societo kiu fidis - laŭ la fondintoj de la societo - je nuntempaj materialoj por solvi geografiajn demandojn kaj ignoris la kontribuon de historiaj fontoj. Komence oni proponis nomi ĝin "Kolumba Societo", sed ĉe ĝia inaŭguro oni interkonsentis pri la nomo de Richard Hakluyt (1552-1616), kiu okupiĝis pri dokumentado de vojaĝoj sed ne estis mem esploristo, kaj estis tiel identigita kun la celoj de la societo.

Komence de la societo, estis decidite produkti vojaĝlibrojn kaj geografiajn eseojn kiuj antaŭis William Dampier, tio estas, la finon de la 17-a jarcento, kaj ĉefe de la Epoko de Malkovroj, sed ekde 1908, fine de la periodo de Murchison. kiel prezidanto de la societo, fontoj el la sekvaj jarcentoj estis publikigitaj. Ĝis 2020, pli ol 200 publikaĵoj en 350 volumoj estis produktitaj de la societo, la plej multaj el ili tradukoj el fremdaj lingvoj kaj ĉiuj en la angla. En la unuaj du jaroj de sia fondo, la societo ricevis 220 membrojn. La nombro de ĝiaj membroj pliiĝis kiam instituciaj abonantoj aliĝis al ĝi kaj en 1911 tiuj nombris proksimume duonon de la nombro da membroj de la societo. La distribuado de la unuaj elpresaĵoj estis limigita, ĉar ili estis destinitaj nur por membroj de la societo kontraŭ ĉiujaraj abonkotizoj.

La publikaĵoj de la Hakluyt Society ampleksas vojaĝlibroj de vojaĝantojn kaj esploristoj kiel ekzemple: Agatarko [1], Kosmas Indikopleŭstes, Teofilakto Simokates [2], Johano de Plano Carpini kaj Vilhelmo de Rubruk [3], Rashid al-Din Hamadani, Francesco Balducci Pegolotti, Ibn Battuta [4], Giovanni de Marignoili, Ma Huan [5], Giovanni Caboto, Kristoforo Kolumbo [6], Afonso de Albuquerque, Vasco da Gama [7][8], Tomé Pires, Leo Africanus, Pêro da Covilhã kaj Francisco Álvares [9], Hernán Cortés, Pedro de Cieza de León, Humphrey Gilbert, Jean Barbot, Magelano [10], William Hedges, Garcilaso de la Vega, Juan González de Mendoza, Sigmund von Herberstein, Johann Reinhold Forster, Francis Drake, Inkao Gracilaso de la Vega, Olaus Magnus [11], Jan Huyghen van Linschoten, Jens Munk, Bento de Góis [12], Álvaro de Mendaña de Neira, Pedro Fernandes de Queirós [13], Henry Hudson, William Baffin, Walter Raleigh, Pedro Sarmiento de Gamboa, François Pyrard de Laval, Pietro della Valle, Ruy González de Clavijo, Siegmund von Herberstein, Semyon Dezhnev, Pjotr Semjonov-Tjan-Ŝanskij [14], Abbé Barthélemy Carré, George Vancouver, James Cook, Jean-François de La Pérouse [15], Louis Antoine de Bougainville, Fabian Gottlieb von Bellingshausen, Ludwig Leichhardt, Arthur Jephson kaj aliaj.

La societo eldonis 100 volumojn en ties Unua Serio, de 1847 ĝis 1899. La Dua Serio kuris de 1899 ĝis 1998 kaj por tuto de 190 volumoj. La Tria Serio, en pli granda formato, komencis en 1999 kaj ĝis 2021 atingis 38 volumojn. Ĉi tiuj inkluzivis 3-voluma revuo de La Ekspedicio Malaspina, eldonita en asocio kun la Maramea Museo de Madrido.

Nuntempe, ordinare du volumoj estas eldonita ĉiu jaro. La emblemo de la Societo, kiu aperas sur la kovrilo de ĉiuj volumoj, estas vinjeto de la ŝipo de Fernão de Magalhães, Viktoria.

En 2006, la revuo de la Societo Hakluyt (Journal of the Hakluyt Society) estis fondita en reta formato alirebla senpage al ĉiuj. [16] Aktualaj novaĵoj aperas en la fejsbuka paĝo de la societo. [17]

La Brita Societo Hakluyt havas Societo de Amikoj en Usono fondita en 1996 sub la aŭspicioj de Universitato Brown. [18] Ĝiaj celoj estas similaj al tiuj de la patrinsocieto, sed ĝi koncentriĝas pri temoj koncerne la Amerikon.

Referencoj redakti

  1. Works Issued by the Hakluyt Society: Agatharchides of Cnidus, On the Erythraean Sea. Second series, no. 172. London: Societo Hakluyt, 1989.
  2. Yule, Henry (1915). Henri Cordier (eld.), Cathay and the Way Thither: Being a Collection of Medieval Notices of China, Vol I: Preliminary Essay on the Intercourse Between China and the Western Nations Previous to the Discovery of the Cape Route. London: Societo Hakluyt. Alirita la 21an de Septembro 2016.
  3. Ruysbroek, Willem van. [1255] (1900) The Journey of William of Rubruck to the Eastern Parts of the World, 1253–55, as Narrated by Himself, with Two Accounts of the Earlier Journey of John of Pian de Carpine, Translated from the Latin by William Woodville Rockhill, Londono: The Hakluyt Society.
  4. Gibb, H.A.R. trad. kaj eld. (1958), The Travels of Ibn Baṭṭūṭa, A.D. 1325–1354 (Volume 1), London: Hakluyt Society.
  5. Ma Huan's Ying-yai Sheng-lan: 'The Overall Survey of the Ocean's Shores' [1433]. Tradukita kaj eldonita de J. V. G. Mills. Cambridge University Press por Hakluyt Society (1970)
  6. Markham, Clements R.. (1893) The Journal of Christopher Columbus (during His First Voyage, 1492–93). London: The Hakluyt Society, p. [htt://archive.org/details/journalofchristo00colu_0/e/35 35].
  7. Corrêa, Gaspar. (2001) The Three Voyages of Vasco da Gama, and His Viceroyalty. Adamant Media Corporation. ISBN 1-4021-9543-5. Faksimila represo de eldono (1869) de la Societo Hakluyt, Londono.
  8. Ravenstein, E. G.; eldonis kaj tradukis. (1898) A Journal of the First Voyage of Vasco da Gama, 1497-1499. London: Societo Hakluyt. (reeldonita fare de Cambridge University Press, 2010. ISBN 978-1-108-01296-6)
  9. Francisco Alvarez, "Chapter CIV: How Pero de Covilham, a Portuguese, is in the country of the Prester, and how came here, and why he was sent", The Prester John of the Indies (Cambridge, Hakluyt Society, 1961), pp. 369–376.
  10. Drake, Francis (1628), The world encompassed by Sir Francis Drake: being his next voyage to that to Nombre de Dios Elibron, Classics series, Issue 16 of Works issued by the Hakluyt Society, Adamant Media Corporation, ISBN 1-4021-9567-2
  11. Fisher, Peter; Higgins, Humphrey (translators) (1998), Olaus Magnus: A Description of the Northern Peoples, 1555, Societo Hakluyt, (ISBN 090418059X), http://books.google.com/?id=iMQMAAAAYAAJ, retrieved 2007-11-15 [rompita ligilo].
  12. Henry Yule et al., Cathay and the way thither: being a collection of medieval notices of China. London, Hakluyt Society, 1913.
  13. (1904) The voyages of Pedro Fernandez de Quho, 1595 to 1608, 2‑a eldono (angle), London: Societo Hakluyt, p. 330.
  14. Semenov, Petr Petrovitch. Travels in the Tian'-Shan' 1856-1857. Trans. by Liudmila Gilmour, Colin Thomas and Marcus Wheeler. Edited and annotated by Colin Thomas. The Hakluyt Society, London. (1998). (ISBN 0-904180-60-3).
  15. John Dunmore, The Journal of Jean-François de Galaup de La Pérouse 1785-1788, London : Hakluyt Society c/o British Library, 1994. ISBN 0 904180 387
  16. retadreso de la surreta revuo de la societo
  17. FB paĝo de la Societo
  18. American Friends of the Hakluyt Society

Literaturo redakti

  • R. C. Bridges & P. E. H. Hair (red).: Compassing the Vaste Globe of the Earth, Studies in the History of the Hakluyt Society, London, 1996
  • Roy Bridges, 'William Desborough Cooley (1795–1883)': Geographers Biobibliographical Studies, 27, 2008, s. 43–62
  • G. R. Crone: «"Jewells of Antiquitie", the Work of the Hakluyt Society», i The Geographical Journal, 128, 1962
  • William Foster: «The Hakluyt Society, a Retrospect 1846–1946», i Edward Lynam (red.): Richard Hakluyt & his Successors, A Volume issued to commemorate the Centenary of the Hakluyt Society, London, 1946
  • Dorothy Middleton: «The Early History of the Hakluyt Society 1847–1923», i The Geographical Journal, 152, 1986, s. 217–224
  • Dorothy Middleton: «The Hakluyt Society 1846–1923», i Annual Report for 1984, Hakluyt Society, s. 12–23

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti