Éva RUTTKAI, laŭ kutima hungara skribmaniero Ruttkai Éva estis elstara hungara aktoro. Ŝiaj fratoj estis same aktoroj Ottó Ruttkai kaj Iván Ruttkai.

Éva Ruttkai
Persona informo
Naskonomo Russ Éva
Naskiĝo 31-an de decembro 1927 (1927-12-31)
en Budapeŝto
Morto 27-an de septembro 1986 (1986-09-27) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto,  Hungario
Mortokialo kancero
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Éva Ruttkai
Familio
Frat(in)oj Ottó RuttkaiIván Ruttkai
Edz(in)o Miklós Gábor
Amkunulo Zoltán Latinovits
Infano Júlia Gábor
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • infana aktoro • aktoro
vdr
memortabulo en Budapeŝto

Éva Ruttkai naskiĝis, kiel Russ Éva la 31-an de decembro 1927 en Budapeŝto, ŝi mortis la 27-an de septembro 1986 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Éva Ruttkai devenis el juda familio. Ŝi komencis sian karieron jam antaŭ la lernado, kiel infanoaktoro. Ŝiaj edukistoj taksis ŝin talenta. Dum la nazia erao ŝi kaŝiĝis ĉe Kató Eőry. Kiel plenkreskulo, ŝi debutis en 1945. Inter 1948-1951 ŝi apartenis al teatrotrupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste al Teatro de Hungara Popolarmeo, kie ŝi aktoradis ĝismorte. En 1950 ŝi edziniĝis baldaŭe havanta filinon. En 1960 ŝi konatiĝis kun Zoltán Latinovits, kun kiu ŝi vivis kune. Ŝi ricevis en 1960 premion Kossuth, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Memorigiloj redakti

Roloj (elekto) redakti

Traduko el la Hungara Vikipedio