Bahavalpur (urdue بہاولپور) estas metropolo kaj universitata urbo de Pakistano, en provinco Panĝabo (Pakistano). Ĝi iam estis ĉefurbo de princlando kaj estis hejmo de diversaj reĝoj aŭ regnestroj.

Bahavalpur
urbo • urbego • administra teritoria unuo
Administrado
Poŝtkodo 63100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 762 111  (2017) [+]
Loĝdenso 3 213 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 24′ N, 71° 40′ O (mapo)29.39555555555671.672222222222Koordinatoj: 29° 24′ N, 71° 40′ O (mapo) [+]
Alto 461 m [+]
Areo 237,2 km² (23 720 ha) [+]
Horzono Pakistana Norma Horzono [+]
Bahavalpur (Panĝabo)
Bahavalpur (Panĝabo)
DEC
Bahavalpur
Bahavalpur
Situo de Bahavalpur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bahawalpur [+]
vdr
Palaco en Bahavalpur
Kanalo en Bahavalpur

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Bahavalpur situas en orienta parto de la lando sur ebenaĵo laŭ flankorivero de Induso. Multano troviĝas 90, Fajsalabad 270, Lahore 420, Islamabado 700 km-ojn.

Historio redakti

Bahavalpur fondiĝis en 1748 tiam apartenanta al sendependa regno.

La pakistana diktatoro Muhammad Zia-ul-Hak mortis kun kelkaj el siaj pintaj militistaj oficiroj kaj du usonaj diplomatoj en mistera aviadilakcidento apud Bahavalpuro la 17an de aŭgusto 1988.

Klimato redakti

Bahavalpur havas varman kaj sekan klimaton. La temperaturo somere estas preskaŭ 50 'C-ojn (averaĝe 33 'C), vintre tio estas averaĝe 18 'C. Jare pluvas po 250 mm.

Ekonomio redakti

Bahavalpur estas agrikultura kaj industria grandurbo. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas kotonojn, tritikojn, sunflorojn sukerkanojn, citrusojn kaj similajn. La industrio produktas teksaĵojn, silkojn, tapiŝojn, ceramikaĵojn, ŝuojn, sapojn kaj nutraĵojn.

Trafiko redakti

Bahavalpur havas gravan fervojan ponton kaj flughavenon. En la urbo precipe rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. Multe da aŭtobusoj trafikas al la proksimaj urboj.

Vidindaĵoj redakti

 
Pordego Farid en Bahavalpur