Justinus Andreas Christian KERNER (naskiĝis la 18-an de septembro 1786, mortis la 21-an de februaro 1862) estis germana kuracisto kaj verkisto.

Justinus Kerner
Persona informo
Justinus Kerner
Naskonomo Justinus Andreas Christian Kerner
Naskiĝo 18-an de septembro 1786 (1786-09-18)
en Ludwigsburg
Morto 21-an de februaro 1862 (1862-02-21) (75-jaraĝa)
en Weinsberg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco duklando Virtembergo • Virtembergo vd
Alma mater Universitato de Tubingeno vd
Familio
Infanoj Theobald Kerner • Marie Niethammer vd
Parencoj Otto Frommel vd
Profesio
Okupo poeto • kuracisto • kuracisto-verkisto • sciencisto • magnetizer • verkisto vd
Laborkampo medicinoliteraturopoezio vd
Aktiva en LudwigsburgMaulbronnTübingenBad WildbadGaildorfWeinsberg vd
Aktiva dum 1810–1862 vd
Verkado
Verkoj Q1193788 ❦
The Seeress of Prevorst vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Kerner naskiĝis en Ludwigsburg (Virtembergo). Post la morto de la patro lia patrino decidis, ke la filo laboru en oficejo de tukofabriko, sed tia laboro tie enuigis lin. Por distriĝi li komencis verki poemojn kaj per muziko amuzi la malsanulojn de la frenezulejo lokigita en la sama konstruaĵo. Lia iama instruisto, kiu intertempe fariĝis profesoro en la universitato de Tübingen, fine sukcesis instigi la patrinon Kerner, doni al la talenta junulo la eblecon studi medicinon kaj natursciencojn en Tübingen.

Kiel studento Justinus Kerner amikiĝis kun Ludwig Uhland kaj Gustav Schwab. La triopo pli malfrue formis la centron de la malfru-romantisma Ŝvaba Skolo de poetoj. En la jaro 1807 li ekkonis Friederike Ehmann, kiu aperis en aro de liaj poemoj kaj en 1813 iĝis lia edzino. Du gefiloj naskiĝis; la filo Theobald Kerner mem fariĝis kuracisto kaj verkisto.

Ekde 1810, post la studado kaj pluraj vojaĝoj, Kerner laboris kiel kuracisto en diversaj lokoj. En la jaro 1851 li kun sia familio ekloĝis en Weinsberg. Aro da poetoj regule vizitis lin tie: Nikolaus Lenau, ktp. En 1862 li mortis en Weinsberg.

Agado redakti

La verkaron de Kerner karakterizas simpla lingvaĵo, humuro, sed ankaŭ melankolio. Kelkaj poemoj de li famiĝis kiel kantoj. Pli malfrue li okupiĝis pri spiritismo, okultismo kaj somnambulismo. Li ankaŭ kreis pasigrafion Interna skribo.

Li estis la unua kuracisto, kiu priskribis la toksiĝon botulismo.

Listo de verkoj redakti

  • Reiseschatten (romano, 1811)
  • Der rasende Sandler (satiro, 1817)
  • Geschichte zweyer Somnambülen (medicina verko, 1824)
  • Gedichte (poemoj, 1826)
  • Die Seherin von Prevorst (medicina traktato, 1829)
  • Die lyrischen Gedichte (poemoj, 1847)
  • Das Bilderbuch aus meiner Knabenzeit (membiografio, 1849)
  • Der letzte Blüthenstrauß (poemoj, 1852)
  • Winterblüthen (poemoj, 1859)

Revuoj redakti

  • Mitteilungen des Justinus-Kerner-Vereins und Frauen-Vereins Weinsberg. Weinsberg : Justinus-Kerner-Verein
  • Suevica: Beiträge zur schwäbischen Literatur- und Geistesgeschichte / hrsg. von Reinhard Breymayer. Stuttgart: Heinz (Stuttgarter Arbeiten zur Germanistik). – ISSN 0179-2482