La kanaria pino (Pinus canariensis) estas specio el la genro pino, familio de pinacoj, hejma kaj endemia en la eksteraj Kanarioj (Gran Canaria, Tenerifo, El Hierro kaj La Palma) en la Atlantika Oceano. Estas subtropika pino kaj ne toleras malaltajn temperaturoj aŭ fortan froston, postvivante ĝis ĉirkaŭ −6 to −10 °C. Ene de sia natura arealo, ĝi vegetas sub ekstreme varieblaj reĝimoj, ekde malpli ol 300 mm ĝis pluraj miloj, plejofte kaŭze de diferencoj pri nebulo-kaptado de la pinglaro. Sub varmaj cirkonstancoj, ĝi estas unu el la plej sekec-toleremaj pinoj, postvivante eĉ kun jara pluvo de malpli ol 200 mm.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanaria pino
Caldera de Taburiente (La Palma)
Caldera de Taburiente (La Palma)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Pinus
Pinus canariensis
C.Sm.
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

La natura arealo estas iome reduktita kaŭze de trohakado tiel ke nur la insuloj de Tenerifo, La Palma kaj Gran Canaria ankoraŭ havas vastajn arbarojn. Ĝi estas la plej granda arbo en Kanarioj.

Priskribo redakti

Tiu palearktisa specio estas granda ĉiamverda arbo, vegetante ĝis alteco de 30–45 m kaj trunka diametro de 1,5 m, escepte ĝis alteco de 60 m kaj diametro de 2,5 m. La verdaj ĝis flav-verdaj folioj estas pinglecaj, en faskoj po tri, 15–30 cm longaj, kun delikate dentigitaj randoj kaj ofte pendantaj. Karakterizaĵo de la specio estas la ĉeesto de glaŭkaj (blu-verdaj) ŝosoj el dormantaj burĝonoj de la pli malalta trunko, sed en la natura arealo tiu nur okazas kiel konsekvenco de fajro aŭ alia difekto. Fakte, tiu pino estas unu el la plej fajro-rezistemaj koniferoj en la mondo. La strobiloj estas 10–23 cm longaj, brilante kaŝtan-brunaj, multfoje restante fermitaj dum pluraj jaroj ( malfruaj strobiloj ). Ĝiaj plej proksimaj parencoj estas la Roksburg-pino (Pinus roxburgii) el Himalajo, la mediteraneaj pinoj : la pinio (Pinus pinea), la halepa pino (Pinus halepensis), la pinastro (Pinus pinaster) kaj la malgrandazia pino (Pinus brutia) el la orienta Mediteranea regiono.

Kultivado kaj uzado redakti

La ekstreme longaj pingloj liveras signifan kontribuon al akvoprovizado de la insuloj, kaptante grandajn kvantojn de kondensaĵo el la humida aero de la Atlantika Oceano kun la superreganta okcidenta vento. La kondensaĵo tiam gutas sur la grundon kaj estas rapide sorbita de tiu ĉi, eventuale perkolante suben en la subgrundaj akvokorpoj.

La aroma ligno, speciale la durameno, estas unu el la plej taŭgaj pinolignoj - malmola, forta kaj daŭrebla.

Sub pli varmaj klimatoj, kanaria pino estas populara ornama arbo por privataj ĝardenoj, publikaj pejzaĝoj, kaj kiel stratoarboj en Kalifornio.

En Sud-Afriko kaj Aŭstralio, ĝi estas estinta kvazaŭhejma specio en la pejzaĝo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti