Leo von Caprivi
Georg Leo von Caprivi de Caprera de Montecuccoli (ekde 1891 grafo, naskiĝis la 24-an de februaro 1831 en Charlottenburg apud Berlino, poste ekde 1920 parto de Berlino; mortis la 6-an de februaro 1899 en bieno Skyren apud Messow, distrikto Crossen (Oder), Brandenburgio, ekde 1945 parto de Pollando) estis prusa generalo kaj politikisto. En 1890 li fariĝis posteulo de Otto von Bismarck kiel regna kanceliero de Germanio. Li regis ĝis 1894.
Leo von Caprivi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Leo von Caprivi | |||||
Naskonomo | Georg Leo von Caprivi de Caprera de Montecuccoli | ||||
Naskiĝo | 24-an de februaro 1831 en Charlottenburg | ||||
Morto | 6-an de februaro 1899 (67-jaraĝa) en Skórzyn, Lubusz Voivodeship | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Religio | protestantismo vd | ||||
Lingvoj | germana • angla • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio • Germana Regno vd | ||||
Alma mater | Prusa Militakademio • Friedrichswerder Gymnasium vd | ||||
Partio | sen valoro vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Leopold von Caprivi vd | ||||
Gefratoj | Raimund von Caprivi vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Parencoj | Leo von Caprivi vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • militisto vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
Aktiva en | Kaliningrado • Frankfurto ĉe Odro • Hanovro • Metz vd | ||||
Aktiva dum | 1849– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En la politiko al eksterlando, li provis priproksimigi la regnon al Britio kaj pli intensigi komercan politikon. Ĉesis sub li la politiko de protektaj doganoj. En la politiko interna li celis interpaciĝon. Lia politiko renkontis fortan kontraŭon de la ekstremaj naciistoj kaj la konservativaj agrarkulturistoj. Ĝis 2013 la Caprivi-regiono de Namibio, ekde tiam nomata Zambezi-regiono, portis lian nomon, kaj daŭre geografie la nomo de la Caprivi-streko, do la "duoninsulo", kiu elstaras nordoriente el la konturo de Namibio, etendiĝante al rivero Zambezo ĝis preskaŭ la Viktoria Akvofalo, memorigas pri li.