Stanisław Supłatowicz, Sat-Okh (en ŝaŭnia lingvo Longa Plumo), pseŭdonomo Kozako (naskiĝis verŝajne la 15-an de aprilo 1920 en Kanado, mortis la 3-an de julio 2003 en Gdańsk) − pola verkisto, babilisto, kaj artisto indiandevena. Estinta soldato de Pola Enlanda Armeo en la rango de kaporalo.

Sat-Okh
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1925 (1925-04-15)
en Alexeyevsk, Irkutsk Oblast, Kirensky Uyezd,  Sovetunio
Morto 3-an de julio 2003 (2003-07-03) (78-jaraĝa)
en Gdańsk
Tombo Srebrzysko Cemetery vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Dua Pola RespublikoPola Popola RespublikoPollando vd
Partio Pola Unuiĝinta Laborista Partio vd
Profesio
Okupo verkisto • televida prezentisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Sat-Okh laŭ siaj propraj rakontoj, alimaniere ne konfirmitaj, naskiĝis en indiana setlejo en la riverbaseno de Makenzio en Kanado. Li estis filo de pola rifuĝintino de Siberio Stanisława Supłatowicz, kaj milita tribestro de ŝonioj Leoo-Karko-Ono-Ma (Alta Aglo). Li edukiĝis inter indianoj en Alasko.

En 1937 aŭ 1938 alvenis kun sia patrino al Pollando. Ĉar indianoj ricevis en Usono civitanajn rajtojn nur en 1956, dum sia alveno unusola dokumento posedata de li estis atestilo pri enŝipiĝo. Tio postulis kreon de naskiĝatesto al Sat-Okh, en kiu lia patrino ŝanĝis parton de donitaĵoj, kaŝinte lian indianan devenon. Oni enskribis naskiĝlokon en Rusio, naskiĝdaton ŝanĝis al 1925, kaj kiel patron enskribis Leon Supłatowicz, la unuan edzon de la patrino. Ankaŭ rievis lian nomon, kaj por antaŭnomo oni elektis viran formon de la ŝia – Stanisław. Ili ekloĝis en Radom.

Post malvenko de la pola armeo en defenda milito kontraŭ germanoj kaj sovetoj Sat-Okh eklernis sekrete kaj engaĝiĝis en agado de Servo al Venko de Pollando kaj Asocio de Armita Batalado. En 1940 estis arestita de gestapo kaj direktita al koncentrejo Aŭŝvico, tamen dum transporto li elsaltis de bruta vagono kaj fuĝis. Kiel vundito kaŝiĝis en vilaĝo. Poste soldatiĝis en Pola Enlanda Armeo (pseŭdonomo Kozak), batalis en la 3-a bataliono de la 72-a regimento de infanterio en la regiono de Częstochowa. Plurfoje vundita, pro batalemo estis distingita per Batal-Kruco.

Post la dua mondmilito Supłatowicz pro aparteneco al la Enlanda Armeo estis arestita kaj enprizonigita. Post liberiĝo dum pluraj jaroj navigis kiel maristo sur ŝipoj de Polaj Oceanaj Linioj, en tio sur MS Batory. Li finsetliĝis en Gdańsk Wrzeszcz kaj fondis familion.

En 1958 komencis verki librojn pri sia indiana pasinteco, tradukataj al multaj lingvoj de la mondo. En la 70-aj jaroj partoprenanto de multaj renkontoj aŭtoraj kaj televidaj programoj por junularo. Konsiderata kiel unu el pioniroj de porindiana movado en Pollando, kunkreinto kaj ĉefa reprezentanto de neformala Pola Movado de Indian-Amikoj (PRPI). Li ankaŭ okupiĝis pri indianaj manufakturaĵoj, pentris kaj verkis ankaŭ kun Yackta-Oya.

Supłatowicz mortis en Malsanulejo de Mararmeo en Gdańsk, la 8-an de Julio estis entombigita.

Multe da malprecizaĵoj ekzistas pri lia deveno kaj biografio. Pluraj ĵurnalistoj kaj raportistoj kolorigis lian historion ĝustigante ĝin al postuloj politikaj aŭ propraj celoj. 62% partoprenantoj de interreta enketo sur paĝoj de PRPI en 2005 opiniis, ke pli grava ol naskiĝloko estas kia homo estis kaj kia verkinto.

En Wymysłów, apud Tuchola troviĝas privata Muzeo de Nordamerikaj Indianoj je la nomo de Sat-Okh.

En 2011 en solvita konkurso por patronoj de tramoj veturantaj tra Gdańsk ankaŭ ektroviĝis Sat-Okh.

Verkoj redakti

  • Ziemia słonych skał (The Land of Salt Rocks) (1958)
  • Biały mustang (White Mustang) (1959)
  • Dorogi skhodyat'sya (Roads Merge) (en la rusa kun Antonina Rasulova) (1973)
  • Powstanie człowieka (The Emergence of Man) (1981)
  • Fort nad Athabaską (Fort over Athabaska) (kun Yackta-Oya) (1985)
  • Głos prerii (Sounds of the Prairie) (1990)
  • Tajemnica Rzeki Bobrów (The Mystery of Beaver River) (1996)
  • Serce Chippewaya (Chippewa's Heart) (1999)
  • Walczący Lenapa (Fighting Lenapa) (2001)

Eksteraj ligiloj redakti