Populus konsiderata kiel sekcio el la latine samnoma poplo-genro, inkludas ne nur la tremolecojn poplojn sed ankaŭ interalie la blankan poplon (Populus alba) [2]. Ĉiuj kvin tipaj tremolecaj poploj estas hejmaj en malvarmaj regionoj kun malvarmetaj someroj, en la nordo de la Norda duonglobo, etendiĝantaj ankaŭ suden ĉe altaj altitudoj en la montaro. Kontraŭe, blanka poplo estas indiĝena en pli varmaj regionoj, kun varmegaj, sekaj someroj. Ĉiuj tiuj ĉefe holarktisaj specioj konstituas mezgrandajn deciduajn arbojn, mature kun alteco de 15–30 metroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Populus (sekcio)
Folioj de blanka poplo, la specio-tipo de la sekcio
Folioj de blanka poplo, la specio-tipo de la sekcio
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Salikacoj Salicaceae
Genro: Poploj Populus
Sekcio: Sekcio poplo Populus
Sinonimoj

P. sect. Leuce Duby [1]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Specioj redakti

Iuj el la specioj en la sekcio estas [3]:

  • Populus alba: blanka poplo (nordokcidenta Afriko, suda Eŭropo, orienta al centra Azio)
  • Populus adenopoda: ĉina poplo [4] (Ĉinujo, sude de P. tremula)
  • Populus davidiana
  • Populus grandidentata: granddentfolia poplo (orienta Nordameriko, sude de P. tremuloides)
  • Populus ningshanica
  • Populus qiongdaoensis
  • Populus rotundifolia
  • Populus sieboldii: japana poplo[5] (Japanujo)
  • Populus tomentosa, ĉina blanka poplo [6] (Ĉinujo)
  • Populus tremula: tremolo (norda Eŭropo kaj Azio)
  • Populus tremuloides: ŝajntremola poplo (norda kaj okcidenta Nordameriko)
  • Populus wulianensis

Naturaj hibridoj inter specioj en la sekcio inkludas:

  • Populus × canescens: griza poplo [7], P. alba × P. tremula
  • Populus × hopeiensis: P. davidiana × P. tomentosa
  • Populus × pseudotomentosa: P. adenopoda × P. tomentosa

Ekologio redakti

 
Griza poplo.

Ĉiuj specioj el la sekcio tipe vegetas en grandaj klonaj kolonioj, kiuj originis de unuopa arbido, kaj disvastiĝis helpe de draĵoj; novaj tigoj en la kolonio povas ekaperi ĉe ĝis 30-40 metroj de la gepatrarbo. Ĉiu individua arbo povas vivi dum 40-150 jaroj supergrunde, sed la radiksistemo de la kolonio estas longeviva. En iuj kazoj, dum miloj da jaroj novaj trunkoj estas senditaj supren kiam la pli malnovaj trunkoj mortas supergrunde. Por tiu kialo ĝi estas konsiderita esti indikilo de praaj duonarbaroj. Unu tia kolonio en Utaho, havanta la kromnomo de "Pando", estas taksita aĝi 80 000 jarojn, eble la plej maljuna vivanta kolonio de tremolecaj poploj. Iuj poplaj kolonioj iĝas tre vastaj kune kun la tempo, disvastiĝantaj proksimume metron ĉiun jaron, poste kovrantaj multajn hektarojn. Ili povas postvivi arbarajn incendiojn, ĉar la radikoj ne suferas de la varmeco de la fajro, kaj novaj ŝosoj elkreskas post la incendio.

Tamen, tiuj poploj ne prosperas en la ombro, kaj estas malfacile por arbidoj ekkreski en jam matura poplaro. Fajro senpere profitigis ilin, ĉar ĝi permesas al la arbidoj prosperi en malferma sunlumo en la bruligita pejzaĝo. Lastatempe, membroj el tiu sekcio obtenis pliigitan popularecon en forstado, plejparte pro siaj rapida kreskokvoto kaj kapablo regeneriĝi de ŝosoj, farante la rearbarigon post rikoltado multe pli malmultekosta, ĉar neniu plantado aŭ semado estas postulataj.

Kontraste kun multaj arboj, la ŝelo de tiuj poploj estas bazoriĉa, signifante ke ili estas gravaj gastigantoj por briofitoj [8] kaj funkcias kiel nutraĵplantoj por la larvoj de papiliospecioj.

Junaj arboj el tiu sekcio estas grava laŭsezona furaĝo por la eŭropa leporo kaj aliaj bestoj en frua printempo. Ili ankaŭ estas la preferataj specioj de la eŭrazia kastoro.

Uzado redakti

 
Transversa tranĉosurfaco de blank-popla trunko.

La ligno estas blanka kaj mola, sed sufiĉe forta, kaj havas malaltan ekflamiĝemecon. Ĝi havas iom da uzoj, precipe por farado de alumetoj kaj papero, kie ĝia malalta ekflamiĝemeco pli sekurigas ol la plej multaj aliaj lignospecoj. Pecetigita ligno estas uzita por pakado kaj plenigado, foje nomita "lignolano" (angle : wood wool). Ĝi ankaŭ estas populara bestoŝutaĵo, ĉar al ĝi mankas la fenoloj asociitaj kun pino kaj junipero, kiuj supozeble kaŭzas spir-sistemajn malsanojn por iuj bestoj. Varmtraktitaj poploj estas populara materialo por la internoj de saŭnoj. Dum starantaj arboj foje emas putri ekde la kerno eksteren, la seka ligno tre bone solidiĝas, estiĝanta arĝenta-griza kaj rezistema al putrado kaj kurbiĝado, kaj estis tradicie uzita por kampara konstruado en la nordokcidentaj regionoj de Rusujo (precipe por tegmentokovraĵoj, en la formo de maldikaj latoj).

Tiuj poploj kaj aliaj membroj de la poplo-genro enhavas salikilatojn, kunmetaĵojn rilatajn al aspirino. La folioj kaj foliburĝonoj estis uzitaj por trakti brulvundojn, inflamojn, dolorojn, kaj ŝveligantajn artikojn. Amara tizano de ŝelo kaj foliaro servis al traktado de moderaj urinduktinflamoj. La Oĝibvoj utiligis la internan ŝelon de la trunko kiel kataplasmon, kaj la Krioj manĝis la internan ŝelon en la printempo kiel mildan puriganton [9].

Referencoj redakti

  1. angle Tropicos.org. Missouri Botanical Garden. Alirita 25 Feb 2012.
  2. angle technology transfer fact sheet: Populus spp.. Forest Products Laboratory: R&D USDA. United States Department of Agriculture Forest Service. Alirita 20 September 2010.
  3. angle Populus Sect. Populus. Flora of China.
  4. angle Populus adenopoda. USDA GRIN taxonomy.
  5. angle Populus sieboldii. USDA GRIN taxonomy.
  6. angle Populus tomentosa. USDA GRIN taxonomy.
  7. angle Populus × canescens. USDA GRIN taxonomy.
  8. angle The Biodiversity and Management of Aspen woodlands: Proceedings of a one-day conference held in Kingussie, Scotland, on 25th May 2001
  9. angle Moerman, Daniel E. 1998 : Native American ethnobotany, pp. 427-433