Sylvia Plath

(Alidirektita el Sylvia PLATH)

Sylvia PLATH (27a de oktobro 1932 en Bostono, Masaĉuseco11a de februaro 1963, Londono) estis usona verkistino kaj konfesa poetino. Ŝi studis literaturon en la Smith College kaj konatiĝis tie kun la angla poeto Ted Hughes, al kiu ŝi edziniĝis en la jaro 1956. Ekde 1959 ili loĝis en Britio.

Sylvia Plath
Persona informo
Sylvia Plath
Naskiĝo 27-an de oktobro 1932 (1932-10-27)
en Bostono
Morto 11-an de februaro 1963 (1963-02-11) (30-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro sinmortigo vd
Tombo Heptonstall vd
Religio Unitariismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Londono vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Smith College • Kolegio Newnham vd
Subskribo Sylvia Plath
Familio
Patro Otto Plath vd
Patrino Aurelia Plath vd
Gefratoj Warren Joseph Plath vd
Edz(in)o Ted Hughes vd
Infanoj Frieda Hughes • Nicholas Hughes vd
Profesio
Alia nomo Victoria Lucas vd
Okupo poeto • verkisto • romanisto • eseisto • aŭtobiografo • taglibristo • verkisto de porinfana literaturo vd
Laborkampo poezioeseofikcio vd
Verkado
Verkoj La Vitra Sonorilo ❦
Ariel ❦
The Colossus vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La verkaro de Sylvia PLATH ofte respegulas la depresian animstaton de la aŭtorino. Bazaj temoj ankaŭ estis la subpremo de aŭtoritatuloj kaj la konflikto inter la deziro, esti respektata aŭtorino kaj la tiutempe reganta idealo de perfekta dommastrino kaj patrino. Plurajn provojn, mortigi sin mem, ŝi priskribis en sia membiografia romano "The bell jar".

La 11an de februaro, 1963, post la disiĝo de sia edzo kaj aliaj malfeliĉaj cirkonstancoj, ŝi mortigis sin en Londono. La plejmulto de ŝiaj verkoj estis publikigita nur post ŝia morto.

Listo de verkoj redakti

  • The Colossus (1960)
  • The Bell Jar (1963)
  • Ariel (eld. 1965)
  • Crossing the water (Transirante la akvon, eld. 1971)
  • Winter Trees (Vintraj arboj, 1971)