The Division Bell

albumo de Pink Floyd

The division bell estas la dek-kvina albumo de la angla rokgrupo Pink Floyd, publikigita la 28-a de marto de 1994. Ĝi estas la dua studia albumo de la grupo post la foriro de sia antaŭa gvidanto Roger Waters, kaj ties muziko estis verkata ĉefe de David Gilmour sed ankaŭ de Richard Wright, unuafoje verkanta por la grupo ekde Wish you were here en 1975. Multaj tekstoj de la albumo estis verkataj de la edzino de Gilmour Polly Samson, kaj temas pri komunikado.

The division bell
Artisto Pink Floyd
Tipo Muzikalbumo
Publikigo 28-a de marto de 1994
Daŭro 66'23
Ĝenro Progresiva roko
Firmao EMI, Columbia
Produktanto David Gilmour, Bob Ezrin
Pink Floyd - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
Delicate sound of thunder
(1988)
Sekva muzikalbumo
Pulse
(1995)
vdr

Artaj karakteroj redakti

Titolo redakti

La titolo "The Division Bell" ("La divida sonorilo"), eltirata el verso de la kanto "High Hopes", referencas al sonorilo de Ĉambro de komunuloj, kiu estas uzata por reordigi la parlementanojn kiam la debatoj iĝas tro akraj. Ĝi estis trovata de la amiko de David Gilmour kaj sciencfikcia romanisto Douglas Adams, kiu "vendis" tiun titolan ideon al Gilmour kontraŭ 5000-punda donaco al fondaĵo por defendo de la naturo[1].

Kovrilo redakti

La kovrilo estis denove kreata de Storm Thorgerson, kiu elektis ilustri la ĉefan temon de la albumo, la komunikadon, per foto de du metalaj kapoj, ĉiu tiom alta kiom du-etaĝa buso, en kampo apud Ely (Cambridgeshire). La kapoj, fotitaj profile, povas esti vidataj parolante unu al la alian, aŭ kiel unu sola, tria vizaĝo.
En la libreto troviĝas aliaj bildoj multmaniere interpreteblaj (foto de la Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo, bildigante malplenan stativon inter kvar teleskopoj, foto de virino sukurante viron sur stando, foto de boksadaj gantoj, ktp). La tekstoj de ĉiu kanto estas skribata per malsama tiparo, kaj la numeroj de la paĝoj estas indikataj ĉiufoje en malsama lingvo.

Kantoj redakti

"The Division Bell" temas pri komunikado kaj pri la ideo ke paroli povas solvi multajn problemojn[2].
"Poles apart" kaj "Lost for words" estis interpretataj kiel referencoj al la misamikeco inter Pink Floyd kaj la iama ano Roger Waters, foririnta en 1985, sed David Gilmour negis tion kaj deklaris: "Homoj povas rilati al kanto multmaniere, sed nun iom malfruas por ke ni menciu al Roger."[3]. Verkita kelkajn jarojn post la kolapso de la Orienta Bloko, "A great day for freedom" ("Grava tago por libereco") apudmetas la ĝeneralan eŭforion sekvintan la falo de la Berlina muro kaj la hororo de la postaj militoj kaj etna purigado, precipe en Jugoslavio[4]. Aŭd-specimenoj de Stephen Hawking, originale surbendigitaj por televida reklamo de BT grupo, estis uzataj en "Keep Talking"[5]. Gilmour estis tiel entuziasma pri la emocio de Hawking en la reklamo ke li kontaktis la reklamistan kompanion por permesi uzi la surbendigojn por la albumo.Nick Mason deklaris ke li sentis "politike malĝuste preni ideojn de reklamado, sed tio ŝajnis tre grava peco."[6] "Wearing the inside out" temas pri malkapablo komuniki dum deprimo. Ĝi enhavas sakksofonan soloon de Dick Parry, la unua ekde "Shine on you, crazy diamond" en 1975. "High hopes" ("Grandaj esperoj"),kiu ŝajnas temi pri la junaĝo de David Gilmour, estis konsiderata de la biografisto Jean Michel Oullion kiel unu el la plej bonaj komponaĵoj de Gilmour, kaj estis granda radiostacia sukceso.
La ĝenerala etoso estas milda kaj trankviliganta, kun glisantaj komponaĵoj (ĉefe la instrmentaj "Cluster one" kaj "Marooned") kaj pli rokaj kantoj ("What do you want from me" kaj "Keep talking").

Surbendigo redakti

En januaro 1993, Gilmour, Mason kaj Wright komencis krei improvize novajn muzikajn pecojn en la studioj Britannia Row. Ili dungis la basgitariston Guy Pratt[7], kaj laŭ Nick Mason: "okazis interesa fenomeno, kio estis, ke la ludado de Pratt inklinis ŝanĝi la etoson de la muziko, kiun ni kreis propre"[8]. Sen la leĝaj problemoj spertitaj dum la produktado de ilia albumo en 1987, A momentary lapse of reason, Gilmour komfortis; se li sentis, ke la bando estis "iranta ien", li surbendigis ilin per du-traka DAT-registrilo[9]. Okazis ke Gilmour kaŝe subendigis je Wright ludante, kaptante materialon kiu estis formonta la bazon de tri muzikaj pecoj[10].
Nick Mason: "La albumo ŝajnas multe pli hejmecan, multe kiel bando muzikanta kune en unu ĉambro. Mi opinias, ke precipe Rick ĉi-foje sentis sin pli inkludata en la procezo, kompare kun Momentary Lapse. Estis agrabla esti denove kun li."[11].

 
La surbendiga studio de David Gilmour, la Astoria

Post ĉirkaŭ du semajnoj, la bando havis ĉirkaŭ 65 muzikajn pecojn. Kun la inĝeniero Andrew Jackson kaj kunproduktanto Bob Ezrin, la produktado transloĝiĝis al la barĝo kaj surbendiga studio de Gilmour, la Astoria. La grupo aŭskultis kaj voĉdonis pri ĉiuj pecoj, kaj reduktis la materialon ĝis proksimume 27 pecoj. Forigante iujn surbendigojn, kaj kunfandante aliajn, ili alvenis al ĉirkaŭ dek unu kantoj. La selektado de la muzikaj pecoj estis bazata sur sistemo de poentoj, la tri anoj notantaj ilin el 0 ĝis 10 poentoj. La sistemo estis iom biasata de Wright, kiu premiis sian pecojn 10 poentojn ĉiujn, kaj 0 la aliajn[12]. Wright ne estis kontrakte plena ano de la grupo, tio kio ege ĝenis lin. Li postdeklaris: "Proksimiĝis al punkto, kie mi ne estis faronta la albumon, ĉar mi ne opiniis ke tio, kion ni interkonsentis, estis honesta"[13]. Wright fine ekhavis siajn unuajn kreditojn en Floyd-a albumo ekde Wish you were here en 1975.
La fianĉino de Gilmour, la aŭtorino Polly Samson, ankaŭ ricevis kreditojn. Komence, ŝia rolo estis limigita al provizado de kuraĝigo por ŝia kunulo, sed ŝi helpis al Gilmour verki la tekstojn de "High Hopes", kanton pri la infanaĝo kaj frua vivo de Gilmour en Kembriĝo. Ŝia rolo disvolvis ĝis kunsubskribi sep kantojn, tion kion ne placis al Ezrin. En intervjuo por Mojo-revuo, Gilmour diris ke la kontribuoj de Samson "taŭzis la nervojn de la impresariaro", sed Ezrin poste agnoskis ke ŝia ĉeesto estis inspira por Gilmour, kaj ke ŝi "kunmetis la tutan albumon"[14]. Ŝi ankaŭ helpis al Gilmour, kiu, post sia maledziĝo, estis kreskiginta dependo al kokaino[15].
La klavaristo Jon Carin kaj la drumisto Gary Wallis estis dungataj por kompleti la muzikistan grupon antaŭ la surbendigo komencu, kun 5 ĥoristinoj, ties Sam Brown kaj Durga McBroom. La grupo surbendigis en Olympic studioj dum unu semajno la plejparto de la "gajnintaj" kantoj, kaj, post someraj ferioj, la ceteron en la Astoria. La antaŭa kunlaboranto kaj orkestra komponisto Michael Kamen disponigis la kordinstrumentajn aranĝojn de la albumo, kiuj estis surbendigataj ĉe la Studioj Abbey Road fare de Steve McLaughlin[16].
Inter septembro kaj decembro oni surbendigis kaj miksis en Metropolis Studios en Chiswick, kaj en la Creek Recording Studios en Londono.
La albumo estis rematricata ĉe la Mastering Lab en Los-Anĝeleso, fare de Doug Sax kaj James Guthrie.
Andrew Jackson remiksis neuzitan materialon de la sesioj de "The Division Bell", priskribita de Nick Mason kiel ambientmuziko, al horo-longa komponado portempe titolata "The Big Spliff"[17] ("La granda herbingo"), sed Pink Floyd decidis ne eldoni ĝin[18]. Iuj pecoj de The Big Spliff estis uzotaj por krei la sekvantan albumon de la grupo, The endless river[19].

Posteco redakti

Komerca sukseco redakti

The Division Bell estis eldonata en Britio de EMI Records la 28an de marto 1994, kaj en Usono la 4an de aprilo, [20] kaj iris rekte al numero 1 en ambaŭ landoj. The Division Bell estis atestita arĝento kaj oro en Britio la 1an de aprilo 1994, plateno monaton poste kaj duobla plateno la 1an de oktobro. En Usono, ĝi estis atestita pri oro kaj duobla plateno la 6an de junio 1994, kaj triobla plateno la 29an de januaro 1999[21].

Recenzoj redakti

Malgraŭ bonegaj vendoj, The Division Bell ricevis ĉiuspacajn recenzojn. Tom Sinclair de Entertainment Weekly donis al ĝi noton "D", skribante ke "avarico estas la nura konceptebla klarigo por ĉi tiu senĝena, anekdota albumo, kiu estas rimarkinda ĉefe pro ĝia konsterniga fuzio de Progresiv-roka pompeco kaj novepokaj improvizaĵoj." [22]. Tom Graves de Rolling Stone kritikis la prezentadon de Gilmour, deklarante, ke liaj gitar-solooj "foriris en senplanaj, konfuzaj flankoj, kiuj tiel estas forgesindaj kiel estis neforviŝeblaj... nur en "What do you want from me", Gilmour sonas kiel li sinkoncernas."[23].

Roger Waters: "Nur aĉa... sensencaĵoj el komenco ĝis fino."[24][nb 1]

Premioj redakti

Tamen, la albumo estis nomumita en la 1995-datita Britaj premioj por la "Plej bona Albumo de Brita Artisto", [47] sed estis venkata de la albumo de Blur Parklife[25]. La grupo estis premiita kun Grammy-premio por la "Plejbona Rokenrola Instrumenta Seanco" por "Marooned"[26].

Turneo redakti

Du tagojn post la publikogo de la albumo, la turneo komenciĝis ĉe Joe Robbie Stadium, en la antaŭurbo de Miamo. Aldonaj muzikistoj estis Sam Brown, Jon Carin, Claudia Fontaine, Durga McBroom, Dick Parry, Guy Pratt, Tim Renwick kaj Gary Wallis. Kiam la turneo atingis Eŭropon en malfrua julio, Roger Waters rifuzis inviton aliĝi al la grupo, kaj poste esprimis sian ĉagrenon, ke kantoj de Pink Floyd reaperu en grandaj ejoj. La turneo finiĝis en Earls Court la 29an de oktobro 1994, kaj estis la lasta koncerto de la grupo ĝis la Live 8 en 2005. La totala nombro da biletoj venditaj estis taksata ĉe pli ol 5.3 milionoj, kaj kuntara enspezo ĉe proksimume 100 milionoj da usonaj dolaroj. Koncerta albumo de la turneo, titolata Pulse, kaj koncertfilmo, ankaŭ nomita Pulse, (kiu estis filmata la 20an de oktobro 1994) estis publikigata en junio 1995.

Kantaro redakti

Ĉiuj kantoj estas kantataj de David Gilmour, escepte de "Wearing the Inside out", kantata de Richard Wright.

Titolo Tekstisto(j) Verkisto(j) Daŭro
1 Cluster one David Gilmour, Richard Wright 5'56
2 What do you want from me David Gilmour, Polly Samson David Gilmour, Richard Wright 4'21
3 Poles apart David Gilmour, Polly Samson, Nick Laird-Clowes Gilmour 7'03
4 Marooned Gilmour, Wright 5'29
5 A great day for freedom Gilmour, Samson Gilmour 4'17
6 Wearing the inside out Anthony Moore Wright 6'49
7 Take it back Gilmour, Samson, Laird-Clowes David Gilmour, Bob Ezrin 6'12
8 Coming back to life Gilmour Gilmour 6'19
9 Keep talking Gilmour, Samson Gilmour, Wright 6'10
10 Lost for words Gilmour, Samson Gilmour 5'13
11 High hopes Gilmour, Samson Gilmour 8'34

Laborantaro redakti

Pink Floyd redakti

Aldonaj muzikistoj redakti

Teknika taĉmento redakti

Notoj redakti

  1. Tiel konfesante, ke li aŭskultis la albumon ĝis ĝia fino...

Referencoj redakti

  1. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.100
  2. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb—The Inside Story of Pink Floyd, Da Capo, ISBN 0-306-81752-7, p.365
  3. Morse, Steve (12-a de majo 1994), "Pink Floyd pride and drive keep band on top with No. 1 album and 60-show tour", Boston Globe, hosted at highbeam.com/, arkivo el la originala (deviga registriĝo) je la 29-a de Marto 2015, retrieved 14 January 2010
  4. Cosyns, Simon (26 September 2008), Echoes brought Rick out of his shell ... we had musical telepathy, thesun.co.uk, retrieved 17 January 2010
  5. Morse, Steve (12-a de majo 1994), "Pink Floyd pride and drive keep band on top with No. 1 album and 60-show tour", Boston Globe, hosted at highbeam.com/, arkivo el la originala (deviga registriĝo) je la 29-a de Marto 2015, retrieved 14 January 2010
  6. Morse, Steve (12-a de majo 1994), "Pink Floyd pride and drive keep band on top with No. 1 album and 60-show tour", Boston Globe, hosted at highbeam.com/, arkivo el la originala (deviga registriĝo) je la 29-a de Marto 2015, retrieved 14 January 2010
  7. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb—The Inside Story of Pink Floyd, Da Capo, ISBN 0-306-81752-7, p.356
  8. Mason, Nick (2005), Philip Dodd, ed., Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (Paperback ed.), Phoenix, ISBN 0-7538-1906-6, p.315
  9. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb—The Inside Story of Pink Floyd, Da Capo, ISBN 0-306-81752-7, p.354
  10. Mason, Nick (2005), Philip Dodd, ed., Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (Paperback ed.), Phoenix, ISBN 0-7538-1906-6, p.314-315
  11. Mason, Nick (2005), Philip Dodd, ed., Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (Paperback ed.), Phoenix, ISBN 0-7538-1906-6, p.317
  12. Mason, Nick (2005), Philip Dodd, ed., Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (Paperback ed.), Phoenix, ISBN 0-7538-1906-6, p.314-321
  13. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb—The Inside Story of Pink Floyd, Da Capo, ISBN 0-306-81752-7, p.355
  14. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb—The Inside Story of Pink Floyd, Da Capo, ISBN 0-306-81752-7, p.355-356
  15. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb—The Inside Story of Pink Floyd, Da Capo, ISBN 0-306-81752-7, p.365
  16. Mason, Nick (2005), Philip Dodd, ed., Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (Paperback ed.), Phoenix, ISBN 0-7538-1906-6, p.318-319
  17. "The Return of the Parts of Something: The Making of The Endless River", by Daryl Easlea, Prog October 2014, pp. 38-45
  18. Mason, Nick (2005), Philip Dodd, ed., Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (Paperback ed.), Phoenix, ISBN 0-7538-1906-6, p.315
  19. Young, Alex (22 September 2014). "Pink Floyd reveals details of new album, The Endless River". Consequence of Sound. Detirata la 22-an de Septembro 2014.
  20. Povey, Glenn (2007), Echoes, Mind Head Publishing, ISBN 0-9554624-0-1, p.270
  21. Povey, Glenn (2007), Echoes, Mind Head Publishing, ISBN 0-9554624-0-1, p.351
  22. Sinclair, Tom (22 April 1994), The Division Bell Arkivigite je 2012-09-25 per la retarkivo Wayback Machine, ew.com, retrieved 9 January 2010
  23. Graves, Tom (16 June 1994), The Division Bell, rollingstone.com, archived from the original on 19 June 2008, retrieved 3 January 2010
  24. Manning, Toby (2006), The rough guide to Pink Floyd (illustrated ed.), Rough Guides, ISBN 1-84353-575-0, p.144
  25. "The Nominees", Billboard, p. 48, 18 February 1995, retrieved 13 January 2010
  26. Browne, Pat (2001), The guide to United States popular culture, Popular Press, ISBN 0-87972-821-3, p.611