Malfermi la ĉefan menuon

Ernst Carl Theodor ZINCKE [cinke] (1843-1928) estis germana apotekisto kaj kemiisto, konata pro la "Reakcio de Zincke" kaj profesoro en la Universitato de Marburgo. En 1868, li diplomiĝis kiel Doktoro pri Filozofio en la Universitato de Göttingen, kaj en 1873 li iĝis asocia profesoro en Bonno.

Theodor Zincke
(1843-1928)
Germana apotekisto kaj kemiisto, konata pro la "Reakcio de Zincke" kaj profesoro en la Universitato de Marburgo inter 1875 kaj 1913.
Germana apotekisto kaj kemiisto, konata pro la "Reakcio de Zincke" kaj profesoro en la Universitato de Marburgo inter 1875 kaj 1913.
Persona informo
Naskiĝo 19-a de majo 1843
en Uelzen, Germana Imperio
Morto 17-a de marto 1928
en Marburgo, Germanio
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Marburgo
Universitato de Bonno
Universitato de Göttingen
Teknika Universitato de Clausthal
Profesio
Profesio kemiisto • universitata profesoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

En 1875 li estis indikita kiel profesoro en Marburgo kaj publikigis en pluraj branĉoj de la organika kemio. Li ankaŭ estis akademia konsilisto de Otto Hahn kaj profesoro de Kurt Heinrich Meyer (1883-1952)[1]. Li unue uzis kupran aŭ zinkan pulvoron en kondensiĝaj reakcioj de aromataj substancoj kaj elmontris, kune kun Kekuleo, ke la tiam konata "kloroaceteno" (C2H3Cl) estis miksaĵo da aldehido, paraldehido kaj karbonila klorido.

Kune kun Rudolph Fittig (1835-1910) li elmontris la korektan formulon de la antrakinono kaj malkovris la nitroanilinon. Li same konstatis la ekziston de tio kio pli malfrue estis konata kiel taŭtomerio, dirante ke la acetoacetata estero kaj aliaj kombinaĵoj povus havi malsamajn strukturajn formulojn. Zincke klarigis la formadon de kloroformo en la agado de la natria hipoklorito sur alkoholo per intera formado de acetaldehido kaj "trikloro-etanalo", ankaŭ konata kiel "kloralo".

BiografioRedakti

Teodoro Cinke unue kompletigis sian lernadon kiel apotekiston kaj en 1863 li komencis labori en apoteko, en urbo Clausthal, kie li aktivis ĉefe en la laboratorio. En la Teknika Universitato de Clausthal li partoprenis kiel invitito en kursoj pri metalurgio, mineralogio, kemio kaj geologio.

En 1865, li komencis labori en farmacio, en Hamburgo, kaj poste du jarojn li enmatrikuliĝis en la Universitato de Göttingen. Li studis farmakologion kaj kompletigis siajn studojn pri kemio, kie li konatiĝis kun sia profesoro Friedrich Wöhler. Dum siaj studoj en Göttingen li iĝis ano de la Brunsviga Frateco. En 1869, li ricevis sian doktorecon en Göttingen sub la gvidado de la renoma kemiisto Rudolph Fittig.

Tiam, li iris al la Bonna Universitato kaj tie li kuniĝis al la teamo de August Kekulé. Post kapabliga kurso, en Bonno, kaj servi kiel asocia profesoro dum tri jaroj, li iĝis titulara profesoro en la Universitato de Marburgo, kie li restis ĝis sia emeritiĝo, en 1913. Lia sukcedinto estis Karl von Auwers (1863-1939), iama direktoro de la Instituto pri Kemio en la Universitato de Greifswald.

Cinke mortis en Marburgo, en 1928, kaj inter liaj lernantoj inkludiĝas Karl Theophil Fries (1875-1962) kaj la estonta ricevanto de la Nobela Premio Otto Hahn, kiu doktoriĝis en 1901 gvidate de Cinke. Cinke renomiĝis pro siaj sennombraj aktivecoj en la kampo de la kemiaj sintezoj.

ReakciojRedakti

Produktado de benzofenono laŭ ZinckeRedakti

Zincke unue produktis benzofenono varmigante benzoilan kloridon kun metalo kaj benzeno:[2][3]

2  + 2  2 

Reakcio de Zincke kaj KönigRedakti

Kreita en 1873[4], la Reakcio de Zincke kaj König estas organika reago en kiu la piridino transformiĝas en piridinan salon per reagado de la 2,4-dunitro-klorobenzeno kun primara amino. König uzis la "cianogenan bromidon" por prepari la saman salon:[5]

  +     +  

Aldehidoj de ZinckeRedakti

Aldehidoj de Zincke estas reakcia produkto inter salo de piridino kaj ajna sekundara amino, sekvata per hidrolizo:[6]

  +     +  

Nitrigo de ZinckeRedakti

Produktita unuafoje en 1900, ĝi estas organika reago en kiu la bromatomoj estas anstataŭataj de nitritaj grupoj. Kiel ekzemplo, oni povas uzi la konvertadon de la 2,4,6-tribromofenolo en pikratan acidon:

   

Reakcio de Zincke-SuhlRedakti

Ĉi-reakcio estis kreita en 1906 de T. Zincke kaj R. Suhl, kaj kiel ekzemplo oni povas menciis la sintezon de la 2,5-cikloduenono ekde la p-krezolo. La intera komponaĵo estas nur iu aromata-triklorometana derivaĵo kiu taŭgas nur por la molekula rearanĝo de la ketono sintezita. La kataliziloj estas restarigitaj kaj la fina produkto akirita:

     

VerkaroRedakti

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti