i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Esperantst!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 10:14, 31. Aŭg 2006 (UTC)

Estimata Esperantst: La minimuma longeco por ĝerma artikolo estas tri plenaj frazoj kaj unu interna ligilo. Viaj artikoloj pri Bubaque kaj Caravela nur havas unu frazon. Bonvolu ampleksigi ilin aŭ ili eble estus forigitaj. Dankon! -- Yekrats 11:51, 9. Dec 2007 (UTC)

Dankon pro la ampleksigo de Bubaque! -- Yekrats 03:39, 11. Dec 2007 (UTC)

Saluton! redakti

Saluton, amiko! Kial vi ne pleniĝas vian vikipediistas paĝon, ekz-e per la Ŝablono:BabelLando? Kiam vikipediista paĝo pleniĝas, nia vikipedio iĝas pli fidinda en la intervikipedia komunumo. Agrablan kunlaboradon!--Fernando Maia Jr. 23:31, 13. Okt 2008 (UTC)

Certe bone! Ŝajnas, ke mankis nur informi vian nomon laŭ la enkonduka frazo de via vikipediista paĝo. Sed tio verŝajne ne gravas! Mi havas bonajn amikojn el Meksiko. Bonvenon al tiu rondo!--Fernando Maia Jr. 00:36, 14. Okt 2008 (UTC)

Ŝablono:Mekika Urbo redakti

Bone, mi provos fari ion. Unue, mi leĝos iujn materialon tie: Vikipedio:Babilejo/Arkivo_2007_17#Info.2C_Infobox.2C_Infokesto.2C_Infoskatolo.2C_Informskatolo_a.C5.AD_Informkesto.3F, kaj post, mi provis krei la ŝablonon.

Saluton, gekaraj. Antaŭ ol krei novan ŝablonon, estus bone, rigardi, ĉu {{Urbokadro}} taŭgas por viaj celoj. Alikaze eblas proponi pliajn parametrojn. Kore --Tlustulimu 19:25, 14. Okt 2008 (UTC)

Celaya (komunumo) kaj Selaĝo redakti

Saluton, Esperantst. Mi ĵus vidis pro intervikia ligilo en la hispana artikolo, ke ni jam havas la artikolon Selaĝo pri la urbo. Tial mi proponas, ke ni kunigu ĝin kun Celaya (komunumo). Sed bonvolu ne fari tion simple tujtuje. Unue ni devos decidi pri la kuniga titolo de la artikolo. Por la koncerna diskuto ekzistas la paĝo Vikipedio:Ŝovendaj, kunigendaj kaj disigendaj artikoloj, kie okazu la plia diskuto. Kore --Tlustulimu 20:22, 14. Okt 2008 (UTC)

Vi havas respondon en Vikipedio:Ŝovendaj, kunigendaj kaj disigendaj artikoloj#Celaya (komunumo) kaj Selaĝo. Kore --Tlustulimu 20:37, 14. Okt 2008 (UTC)

Sarpang kaj Björn Bjelfvenstam redakti

Dankon pro la plibonigo ! Laŭ la vikipedia regulo, ĝermoj enhavu minimume tri frazojn.

Mi rimarkis, ke vi nuntempe kreas multegajn artikolojn pri tre variaj temoj, kaj gratulas vin pro tio. Kore, Thomas Guibal 07:17, 18. Okt 2008 (UTC)

Bildoj kaj ŝablonoj redakti

Saluton Esperantst,

Nedankinde. Pri bildoj : se la bildo estis alŝutita al Wikimedia Commons (tio estas la komuna banko da bildoj por ĉiuj vikipedioj), vi normale povas aperigi ĝin en via artikolo se vi kopias la ligilon (vi povas anstataŭi "Image:" per "Dosiero:", sed eĉ tio ne estas deviga).

Pri ŝablonoj : ni bedaŭrinde ne havas bonan helpopaĝon pri ŝablonoj en Esperanto. Vi tamen povas konsulti la jenan paĝon en via denaska lingvo : de:Hilfe:Vorlagen. Amike, Thomas Guibal 17:18, 26. Okt 2008 (UTC)

Saluton Kani, vi skribas ke la nomo de la komunumo venas de la meksika trinkaĵo. Ĉu vi povus indiki la fonton? Mi rimarkis ke vi kelkfoje enmetis indikojn pri la deveno de la nomo ĉe la meksikaj komunumoj kaj ŝanĝis la indikon pri la ĉefurbo. Dankon! Estus bone se vi en tiu kazo tuj ankaŭ ŝanĝus la indikon pri en la listo de la komunumoj de la koncerna ŝtato. Ekzemple ĉe Tequila en la listo aperas "Tequila (Veracruz)", sed vi ŝanĝis al "Tequila (urbo), kiu ne estas taŭga ĉar la koncerna urbo ja ankaŭ ekzistas en la federacia ŝtato Jalisco. Amike: --Esperantst 03:04, 17. Nov 2008 (UTC)

Saluton. Mi ne scias ĉu la nomo de la komunumo venas de la trinkaĵo aŭ inverse aŭ nenion. Mia intenco estis nur plenigi iomete la bonvenigitan grandan nombron de tiaj artikoloj. Feliĉe se aliaj venos kaj faros same: aldoni ion. Mi faras simile ĉe aliaj artikoloj: aldoni ion. Ĉe via artikoloj mi plej ofte diras nur la tradukon por uzo de esperantistoj kiuj ne konas la hispanan; se mi rekonis gravulojn, mi indikis pri kiu temas. Eble en tiaj kazoj estaspli evidentaj ke la nomo de la komunumo devenas el la gravulo kaj ne inverse. En la kazo de Tequila fakte mi klopodis ĉefe fari apartigilon ĉar jam ekzistis la artikolon Tekilo. Mi tre ofte klopodas fari tiujn artikolojn ĉar alimaniere kelkaj faras artikolojn kiuj malhelpas postajn eventualajn samnomajn aŭ similnomajn artikolojn. Tie mi vidis, ke estas Tequila ankaŭ ĉe Jalisco, sed mi konas nek Meksikon nek la strukturon de la geografiaj artikoloj en Vikipedio. Pro tio mi ne multe faris. Nune mi klopodasplibonigi la strukturon de similaj tiaj artikoloj ĉe mi en Hispanio. Pri Tequila kio estas farenda, devas esti farota ĉe la apartigilo. Mi ne bone memoras kion mi faris tie, sed se mi bone komprenis, vi volas ke la artikolo Tequila (urbo) estu denove Tequila (Veracruz); tion vi povus esti farinta per korekto aŭ per alinomado, sed se vi volas ke mi faros tion, mi faru volonte. Same, se vi volas, ke mi ne tiom tuŝu viajn ĵusajn artikolojn, diru kaj mi povas fari simile en aliaj artikoloj. Tute ne gravas. Mi volas nur pligrandigi: krom enmeti novajn artikolojn, iom pligrandigi (aŭ eventuale plibonigi) jam ekzistantajn. Sed ne gravas. Eĉ tiaj diskuton plibonigas la pezon kaj gravon de nia Vikipedio. Ĝis kaj Dankon.--kani 18:00, 17. Nov 2008 (UTC)

Saluton Esperantst,

Ĉar vi mem kreis la bildon, mi aldonis al ĝi la ŝablonon {{propra verko}}. Por aldoni vian bildon al la koncernita artikolo, simple entajpu la jenan ligilon :

[[Dosiero:Trajinera.JPG|thumb|right|250px|Tie la bildoklarigo.]]

Kore, Thomas Guibal 05:38, 18. Nov 2008 (UTC)

Estas tre simple aldoni la taŭgan licencon/ŝablonon al bildo. Simple iru al la bildopaĝo kaj alklaku "redakti" supre de la paĝo, samkiel por artikolo. Sekve tajpu {{propra verko}} se la foto estis farita de vi.
Pri la ligilo al la dosiero mi jam respondis supre. Lernu pli pri bildoj en la paĝo Helpo:Bildoj. Kore, Thomas Guibal 16:24, 18. Nov 2008 (UTC)

Redaktaj gvidlinioj redakti

Bonvolu atenti pri jenaj redaktaj gvidlinioj :

  • eksteraj ligiloj estu la lasta sekcio
    • en ĝi ĉiu unuopa ligilo estu enkondukita per listosigno (*) aŭ ŝablono {{el}} (vi povas ankaŭ uzi ŝablonon {{el2}})
    • la ligo estu kaŝita kaj iu klara titolo estu provizita per jena sintakso [http://ligo Titolo]
    • bonvolu eventuale provizi ankaŭ kromajn informojn pri la ekstera ligilo (retejo, aŭtoro, dato, lingvo - {{es}} aperigas : hispane - ...)
  • kategorioj estu listigitaj antaŭ ...
  • ... interlingvaj ligiloj kiuj aperu tute laste (ili gvidu nur al ekzistantaj artikoloj)

Vidu miajn ŝanĝojn je Tlaquilpan Ĉiuj tiuj reguloj havas pravigojn. Dankas ke vi atentos pri ili en via venonta redaktado Arno Lagrange @ 10:16, 18. Nov 2008 (UTC)

Ezstimata ! ĉu vi legis miajn atentigojn ? Mi rimarkis ke vi plu lokis kategoriojn post interlingvajn ligilojn post kiam mi mesaĝis al vi ke oni inverse faru. Malrespekto de tia regulo povas kaŭzi konfuzojn (ekzemple ke iu dufoje enmetu kategoriojn aŭ intervikiajn ligilojn ĉar ne trovinte ilin en la atendita loko enmetas ilin duan fojon) AL @ 10:31, 19. Nov 2008 (UTC)

Municipoj de Veracruz redakti

Halo,

Túxpan, Tonayán ne ekzistas, eĉ ne en aliaj vikipedioj. Bonvolu aldoni verajn artikolojn ol mi devas forbari vin pro vandalismo. Narvalo 05:40, 19. Nov 2008 (UTC)


Saluton, do mi volis skribi: bonvolu forigi ĉiujn aldonitajn intervikiajn ligilojn, kiuj kondukas al neekzistantaj artikoloj en la angla kaj hispana vikipedioj. Amike Narvalo 08:16, 19. Nov 2008 (UTC)

Mi korektis intervikiajn ligilojn en tri artikoloj : el Túxpan estas deko da validaj ligiloj sed oni enmetu ilin kun du xx alikaze ligiĝas al Tŭpan anstataŭ Tuxpan. Por Totutla kaj Tonayán ne jam ekzistas artikolo nek en la angla nek en la hispana (nur ruĝaj ligiloj el paĝo pri Municipoj de Veracruz) : mi do kaŝis la ligilojn. Arno Lagrange @ 10:26, 19. Nov 2008 (UTC)

Saluton Narvalo kaj Arno, dankon pro via helpo. Bv. kompreni ke mi ne intence erare redaktis la artikolojn. Tutklare ne! Mi simple ĉe la unua mesaĝo de Arno ne rimarkis ke la kategorioj estis post la intervikia ligilo. Rilate al al intervikia ligilo mi pensis ke la robotoj poste nur povas trovi la Esperanto-artikolon se jam estas intervikia ligilo. Se mi bone komprenas do estus pli bone tute lasi la intervikiajn ligilojn ol enmeti malĝustajn, ĉu? Ĉar supozeble nun en la artikoloj kiujn mi verkis estis multaj tiaj kazoj mi iom post iom kontrolos. Amike, --Esperantst 18:59, 19. Nov 2008 (UTC)

Kara ! robotoj laboras nur por helpi. Tamen homoj laboru kiel eble plej ĝuste. Ligilojn al neekzistantaj alilingvaj artikoloj nepre ne enmetu. Ligilojn al Esperantaj neekzistantaj artikoloj vi povas meti ĉar se la artikolo ne ekzistas, la ligilo aperas ruĝe, tiel oni tuj scias ke tio gvidas al kreenda artikolo, dum ĉe allilingvaj ili aperas same kiel la aliaj kaj estas malagrable al leganto alklakinte tian ligilon malfermi paĝon sciigantan ke la artikolo ne ekzistas. Por helpi al robotoj trovi interkorespondantajn artikolojn eble estus bone iom simpligi la artikoltitolojn : ĉe urboj estu nur la urbonumo sen precizigo pri la lando aŭ landparto. Nur se ekzistas pluraj samnomaj urboj la paĝo kun simpla nomo estu apartigilo (vidu es:Actopan) kiu gvidu al la diversaj eblecoj skribitaj kiel vi faris : [[Urbo (landparto)]]. Nu kial robotoj perdiĝas ? Mi ne scias. Vi povas atentigi la respondecan robotiston pri la misoj ke li plibonigu sian roboton. Kaj vi povas helpi mane kopiante la ligilojn almenaŭ inter du lingvoj (la hispana kaj Esperanto: enmetu ĉiujn ligilojn kiujn vi trovas en la hispana en la Esperantan artikolon + la ligilo al la hispana kaj aldonu ligilon al la Esperanta el la hispana): tiel la robotoj havos indicon ke ambaŭ artikoloj havas la saman temon. Alikaze robotoj povas supozi ke se titoloj malsamas la temo ankaŭ malsamas. Arno Lagrange @ 23:46, 19. Nov 2008 (UTC)

Abejones redakti

Ĉu vi legis miajn rimarkojn en Diskuto:Abejones (komunumo) ? Mi inter alie diris ke «se artikolo apartenas al iu subkategorio ĝi ne ankaŭ apartenu al la supera». Tamen vi reenmetis Abejones en la kategorion Kategorio: Komunumoj de Meksiko dum ĝi jam estas en kategorio Kategorio: Komunumoj de Oaxaca kiu estas subkategorio de la unua. Arno Lagrange @ 00:36, 22. Nov 2008 (UTC)

La ekzemplon kiun vi menciis pri italaj urboj estas nesekvenda (ili estus korektendaj).AL @ 00:45, 22. Nov 2008 (UTC)

Klarigoj pri {{marko sur bildo}} vi trovos en la ŝablona paĝo mem. Ekzemplon vi povas vidi ekzemple je Les Halles (Parizo) aŭ {{Mapo de la EU}} (ĉiuj landonomoj estas lokitaj per {{marko sur bildo}}). {{Superimpose}} same efikas, sed al ĝi mankas dokumentado. Ĝi aperigas situpunkton ekzemple en Red Deer (Alberto) pere de {{Informkesto civito}}. mmmh ĉio tio estas iom komplika kaj malbone klarigita. AL @ 01:41, 22. Nov 2008 (UTC)

Ni povus uzi {{Situo sur mapo}} kiel estas en la hispana es:Plantilla:Mapa de localización ene de es:Plantilla:Datos ciudades de México. Sed mi momente rezignas : mi devas nun dormi. Ĝis poste ! Arno Lagrange @ 01:50, 22. Nov 2008 (UTC)
Jen mi sukcesis enmeti {{Situo sur mapo}} ene de {{Urbokadro}} por Abejones. Tiu ŝablono mem provizas la ligilon al WikiMiniAtlaso, sekve mi forigis la laijn vokojn montru=titolo, alikaze la ligilo aperis du au trifoje. jen mi faris : estas al mi pli facile fari ol klarigi. Eventuale vi sekvu la modelon por la aliaj lokoj en Meksiko. Kuraĝon al vi. Nun mi vere dormos. Arno Lagrange @ 02:35, 22. Nov 2008 (UTC)

Ciudad Ixtepec redakti

Salut'! Mi gratulas al vi pri viaj laboroj. Mi iomete petas, laŭeble (en parentezo) indiku la prononcon, ĉar estas kelkaj, (ankax mi), kiu ne regas la hispanan. (slujdad ikstepec) ???. --Crosstor 06:21, 2. Dec 2008 (UTC)

Reviziado redakti

Vi estis aŭtomate rangaltigita al "revizianto" ĉar vi estas tia uzanto kiu per sia konstanta redaktado plenumas la kriteriojn. Ne zorgu: reviziado ne signifas aprobo. Reviziitaj artikoloj estas simple sendifektaj (ne fireklamo, ne fuŝa lingvaĵo, ...). Artikoloj kreitaj de revizianto estas aŭtomate markitaj reviziitaj. estas signo ke viaj redaktoj estas supozataj fidindaj (ne fuŝaĵoj). Tial ne ĝenas ke redaktanto reviziu mem siajn artikolojn. Se temus pri la supera ŝtupo (aprobo), nepre la verkinto ne rajtus aprobi mem siajn artikolojn. Sed tio ne jam funkcias. 21:46, 4. Dec 2008 (UTC)

Vidu Helpo:Markitaj_versioj#Kriterioj_por_revizio. AL @ 08:17, 5. Dec 2008 (UTC)

Kara ! mi trarigardis vian artikolon pri Acatic. Mi rimarkis nenion fuŝan. Vi zorge kreadas amason da tiaj artikoletoj. Mi miras kiel vi sukcesas produkti tiom multe da ili. Kompreneble oni povas revi pri plibonigoj (demografia grafiko, ceteraj informoj krom nur la statistikaj, ...) sed tio povos trankvile veni poste. Unu rimarkon mi volas fari al vi : ĉu vi povas zorgi provizis signifoplenan resumon? Kiam vi ne provizas iun resumon la komenco de la artikolo estas aŭtomate elmontrita en la resumo. Ĉar temas pri informkesto tio aĉe aspektas (rigardu lastajn ŝangojn post kiam vi kreis kelkajn artikolojn). Anstataŭe vi povus enmeti frazeton kian "komunumo en la distrikto YYY, 12 000 loĝantoj". Gratulojn pro la diligenta laboro. Miaflanke mi okupiĝis pri lingva klasifikado : ia giganta tasko (rigardu miajn kontribuojn ) AL @ 00:47, 8. Jan 2009 (UTC)

Zamenhofa familio redakti

Mi dankas pro la atentigo. Tamen la informoj de Kune estas malfacile uzeblaj : mankas familinomoj, vivdatoj kaj eĉ estas evidentaj eraroj (Klara Silbernik aperas kiel edzino de LL kaj ankaŭ kiel edzino de lia patro !!! - dum fakte temis pri Rozalio Sofer). Antaunomoj ankaŭ ne precize kongruas kun tiuj kiujn ni ĝis nun havas. Estas malfacile scii ĉu temas pri malsamaj formaoj de sama antaŭnomo aŭ pri apartaj personoj. Mi supozas ke pli valorus iri rekte al la fonto : la libro de Forlanowa. Cetere mi volas atentigi vin ke mi nur kreis novajn paĝojn konstruitajn per {{Genealogia arbo}} el la informoj kiujn mi jam trovis en {{Familio Zamenhof}}. Mi do nur aliformigis jam ekzistantan informon kaj ne esploris por kontroli aŭ kompletigi ĝin. AL @ 22:36, 23. Jan 2009 (UTC)

La fonto estas la citita libro “Familia galerio” de Banet-Fornalowa. Atentu ke la nepo de LLZ LCZZ nomiĝas Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (ne Lois). AL @ 23:43, 23. Jan 2009 (UTC)

RE: Averto "bv. aldoni Ŝablonon: informkesto esperantisto" redakti

Nur unu parolo: dankon :) --→ Airon 18:32, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Meksiko redakti

¡Hola!, no creo tener un buen nivel de esperanto, ¿podrías revisar algunas de mis ediciones?. Me ayudarías con la redacción y referencias de México. Saludos. --Addicted04 23:49, 4. Okt 2009 (UTC)

De hecho soy de Quintana Roo, pero me concentro en los artículos de Yucatán, Colima y Jalisco; veré si puedo vectorizar algunos escudos de armas para los municipios. He visto que los artículos carecen de referencias, ¿a qué se debe?. Saludos. --Addicted04 19:29, 7. Okt 2009 (UTC)
"carecen de referencias" o sea, "sin referencias" en alemán sería algo como "keine Referenzen" o "keine Einzelnachweise". ¿Por qué la ausencia (la falta, el no estar) de referencias?. --Addicted04 20:02, 20. Okt 2009 (UTC)
En l'artikolo Meksiko. --Addicted04 18:58, 22. Okt 2009 (UTC)

Ŝablono por Meksikaj provincoj redakti

Saluton Martin, bonvolu rigardi, en mia provejo, ĉu la informkesto esence plaĉas al vi. Mi uzis la jam ekzistantan: "Ŝablono:Informkesto administra unuo2" Kore Ula -- UNiesert 14:58, 29. Okt 2009 (UTC)

La ŝablono nun estas tute uzebla ("Ŝablono:Informkesto administra unuo2"). Kiel ekzemploj por apliko mi enmetis kelkajn Namibiajn provincojn. Aŭ rigardu la modelojn de Thomas pri Ukrainiaj provincoj.

(Por ekscii pri ĉiuj paĝoj, kiuj uzas la ŝablonon iru al Ŝablono:Informkesto administra unuo2, kaj klaku en la rubriko "iloj" al Ligiloj ĉi tien. -- Ula UNiesert 10:02, 11. Nov 2009 (UTC)

ATENTU BONE:estas diferenco inter "Ŝablono:Informkesto administra unuo" (magra!!!) kaj "Ŝablono:Informkesto administra unuo2" (riĉa !!!). Al via paĝo Baja California mi nur aldonis la 2 kaj tuj ĉio aperis. -- Ula UNiesert 09:37, 13. Nov 2009 (UTC)

Ne dankinde redakti

Mi estas usono, de Teksaso. Mi parolas en, es-3, kaj eo-1. Mi estas administranto en Vikivortaro en angla lingvo (Wiktionary). Ĉi tie mi reserĉas Esperanton por lerni plie. Ultimateria 05:52, 5. Dec 2009 (UTC)

Adverto redakti

--→ Airon 16:21, 31. Dec 2009 (UTC)

Urbo mankas redakti

Salut! Estus tre bone, se vi farus artikolon pri León (eble la ortografio ne estas bona), por finfari [[Listo de milionurboj-n. Tiu urbo troviĝas sur la listo en 270-a loko. La milionurboj staras ĉe sojlo de finfaro.--Crosstor 08:42, 29. Sep 2010 (UTC)

Se vi volas elekti alian titolon, klaku al alinomado (supre estas artikolo, diskuto, historio ktp ankaŭ alinomado, foje nur triangulo, kie estas ankaŭ alinomado). La menciitan titolon en la diskutejo jam simple ne povas alinomadi.--Crosstor 07:19, 2. Okt 2010 (UTC)

Komunumoj redakti

Saluton, ŝajnas al mi ke vi konfuziĝas inter municipo-distrikto kaj la samnoma ĉefsidejo-ĉefurbo-komunumo de la municipoj-distriktoj. Tiel via frazo estas tute erara: La ĉefurbo de la komunumo estas Doctor Arroyo., se vi verkas artikolon pri la municipo. Mi kontrolis en la hispana vikipedio, ili ne faras diferencon inter la municipo (distrikto) kaj komunumo, nomata Doctor Arroyo. Mi bedaŭras, ke mi ĝis nun misatentis vian agadon, mi celas alporti la temon en la diskutejon, se vi ne povas pli bone klarigi la temon. Ĉu vi ne povus sekvi ekzemplon de la hispana vikipedio? Narvalo 09:09, 2. Okt 2010 (UTC)

Bone, mi provizore ne ĝenas vin:) Kvankam PIV ankaŭ donas saman difinon por la komunumo, plu ne plaĉas al mi, ke vi uzas tiusence la esprimon (mi preferus distrikto ekz.). Sed do, laŭ PIV, vi pravas. Narvalo 21:09, 2. Okt 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio - Helpu min! redakti

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi supozas, ke malantaŭ tio estas nur tragika eraro, tamen nemaleblas ankaŭ malica atako kontraŭ Esperanto (ekzemple de persono, kiu falsigis mian IP-adreson). Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita. (Precipe vi povas kontakti Vikipediiston Tiptoety kaj atesti, ke estas tute malevidenta, ke mi estas sokopupito, asertante, ke vi konas min!) DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Dankon por via reago. Fakte mi verŝajne fariĝis viktimo de granda eraro: Nome laŭdire iu, kiu uzas saman IP-adreson kiel mi, vandalis vikipedion, kaj iu nun kulpigis min esti sokpupeto de tia vandalo, kio estas kompleta stultaĵo. Vi povas helpi min, se vi klarigas al Vikipediiston Tiptoety, ke vi min konas, kaj kredas pri mia integriteco. Dankon por via helpo (atentu: ne fariĝu malĝentila, verŝajne Tiptoety agis en bona kredo, supozeble iu falsigis IP-adreson por sia vandalismo, kiu estas identa kun la mia aŭ estas alia eraro malantaŭ la tuto.). Amike DidiWeidmann 00:58, 7. Nov 2010 (UTC)
Dankon por via respondo. Mesagho certe estas helpo. Kaj vi povas klare diri, ke mi kontaktis vin, klarigante mian problemon, kaj klarigi, kial vi kredas pri mia integriteco. Amike DidiWeidmann 01:26, 7. Nov 2010 (UTC)

Kantonoj en Usono redakti

Saluton Esperantst, dankon pro via mesaĝo. Ĉu vi volas diri, ke vi opinias, ke la kantonnomoj devus esti en formo de "Parker (kantono)"? Angle la vorto "county" preskaŭ ĉiam akompanas la nomon de la kantono, kaj pro tio ĝi esperantiĝis tiel. Kaj pri la aldono de la subŝtatnomo, mi nur sekvadis la skemon ja troviĝeblan en tiaj paĝoj, ekzemple Kantono Hudspeth (Teksaso), Kantono King (Vaŝingtonio), ktp. Se ni volas ŝanĝi la titolformon de la artikoloj pri usonaj kantonoj, oni devos ŝanĝi ĉiujn tiajn artikolojn. Mi esperas daŭri la verkadon de la artikolo, kaj eble mi aldonos iujn fotojn—troviĝas kelkaj en la angla artikolo. —Benjamen 17:40, 23. Nov 2010 (UTC)

Paĝ-movigo redakti

Saluton, mi vidis vian demandon ĉe la diskutpaĝo de Blahma. Unue, neniam forgesu subskribi viajn komentojn. Due, por alinomigi paĝojn vidu, desktre de "Vidi Historion" vi vidos sageton, klaku ĝin, kaj klaku alinomigi. La artikolo estos alinomigita kaj alidirektilo estos kreita. Forigu la alidirekton, kaj kreu la novan artikolon. --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 03:56, 18 Okt. 2012 (UTC)

Saluton, Sahaquiel9102. Vi parte ne ĝuste klarigis la aferon. La aspekto de la vikipedia interfaco dependas de la "Aspekto" (angle skin). La norma aspekto ekde kelka tempo estas Vektoro (angle vector)), ne plu Librejo (angle monobook). Do, en Vektoro ne aperas iu sago, sed la ligilo por alinomigi ion, aperas en aparta menuo, kiu kaŝiĝas super "Legi".
Krome nur administrantoj povas forigi alidirektilon resp. eviti ties kreadon dum alinomigo. --Tlustulimu (diskuto) 08:59, 18 Okt. 2012 (UTC)
Dankon, Sahaquiel9102, pro la afabla helpo ŝpari de mi tempon per respondi la demandon de Esperantst pli frue! Kaj dankon al Tlustulimu pri atentigo pri la diferenco inter la divesraj aspektoj. Mi tamen pensas ke li eraris, ĉar ĝuste kiam mi uzas Vektoron, aperas sageto dekstre ce "Vidi historion" kaj oni atingas la funkcion "Alinomigi" per klaki sur ĝin. Kaj estas en la malnova aspekto Librejo kie tiu ligilo "alinomigi" tuj videblas en la strio super artikolo. Ajnakaze, mi esperas ke Esperantst nun la ligilon jam trovos. Post la alinomigo kreiĝos alidirektilo ĉe la malnova nomo, kiun tute ne necesas forigi (en la senco "forigi artikolon") -- oni simple ĝin redaktu (ĉar tiu titolo ĉiam aŭtomate plusendos al la nova nomo, necesas aldone klaki al la teksto "(Alidirektita el Esperanto Internacia)" por efektive atingi kaj povi redakti la alidirektilan paĝon mem). Gravas precipe ke konserviĝu la historio de redaktoj ĉe la nuna artikolo pri la revuo, kaj tio okazos aŭtomate ĉar dum alinomigo la historio transiras al la nova titolo. Ĉion ĉi povas fari ankaŭ normala redaktanto kiel Esperantst, do ne necesas esti administranto.
Pri la indeco subskribi siajn komentojn per enmeto de kvar tildoj (aŭ uzo de la butono "subskribo" super la redaktofenestro) mi plene konsentas. Por la kolegoj vikipediistoj povas esti interese scii pri la ekzisto de ŝablono {{Subskribo}}, kiun mi ĵus aplikis en mia diskutpaĝo ĉe la komento kiun tie Esperantst lasis. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 20:13, 18 Okt. 2012 (UTC)

Saluton Martin, mi gratulas pro via elektiĝo kiel ĜenSek de UEA kaj tre bedaŭras ke fine ne realiĝis nia renkontiĝo fine de junio. Eble vi estas la plej proksime informita vikipediano kiu povus kompletigi la paĝon komitato de UEA 2013-2016 laŭ modelo de la antaŭa komitato... Ĉu vi emus okupiĝi pri tio? Kore salutas ThomasPusch (diskuto) 18:25, 2 Aŭg. 2013 (UTC)

Dankon pro via retpoŝta respondo. Intertempe la listo jam publikiĝis en la retejo de UEA (supozeble ankoraŭ ne plene kompleta, ĉar mankas iuj landoj), kaj mi transformis tiujn informojn de UEA al vikia informo de la paĝo komitato de UEA 2013-2016. Se konatiĝas pliaj informoj, bonus plikompletigo de la listo, kaj daŭre bonvenus ĝermaj aŭ pli longaj artikoloj pri pliaj komitatanoj (manplenon de tiaj artikoletoj mi sukcesis verki en julio 2013, laŭ reta sondado, sed mi ne sukcesis "kovri" ĉiujn komitatanojn de 2010-13, nur parton, kaj la nomojn de la "novuloj" de 2013-2016 mi tiam ja tute ne konis). ThomasPusch (diskuto) 06:22, 17 Aŭg. 2013 (UTC)
Mi jam sukcesis verki ĝermajn artikolojn pri ĉiuj aktualaj komitatanoj, kiuj ankoraŭ estis sen vikipedia artikol(et)o, kun unu escepto: En Nepalo estas du komitatanoj, unu komitatano A, la alia observanto, kaj mi ne sukcesas diveni, kial estas ambaŭ - laŭ mia sondo aspektus kvazaŭ ambaŭ agus nome de Nepala Esperanto-Asocio, sed tiam estu aŭ komitatano A aŭ observanto (depende ĉu la Landa Asocio havas pli aŭ malpli ol 100 membroj). Tial mi ankoraŭ ne verkis artikoleton pri Mukunda Raj Pathik Wagle. Ĉu vi povus klarigi la situacion? --ThomasPusch (diskuto) 09:57, 21 Aŭg. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:40, 30 Dec. 2013 (UTC)

Meksiko redakti

Kara Martin, kiel vi vidas, mi plu tre penas helpi pri la tekstoj pri meksikaj komunumoj iniciatitaj de vi, kvankam, kiel facilas imagi, la tuto estas iom multe da laboro por unu persono, sen roboto, kaj la projekto nur iom post iom progresas. Ĵus mi rimarkis ke iu malĝuste titoligita teksto tute ne priskribas la komunumon Santo Domingo Petapa, sed la samdistriktan komunumon Santo Domingo Ozolotepec. Mi nun ne sukcesas mem forigi la mison, sed se vi foje havas iom da tempo, ĉu vi povus korekti tiun unuopan eraron? Amike, ThomasPusch (diskuto) 09:34, 11 Jan. 2014 (UTC)