Uzanto:So9q/elskribu
Geografio > Eŭropo > Hungario > Budapest < Urbo
Budapeŝto (hungare Budapest [BUdapeŝt]) estas la ĉefurbo de Hungario. Ĝi situas sur ambaŭ bordoj de la rivero Danubo kaj estas la industria, komerca kaj trafika centro de la lando. Budapeŝto estiĝis la 1-an de januaro en 1873 el la apartaj urboj Peŝto (situanta sur la orienta bordo de Danubo), Buda kaj Óbuda (okcidente).
En 1937 la agosfero de la Ĉefurba Publiklabora Konsilio plivastiĝis al ĉirkaŭo de Budapeŝto. Tiu iĝis bazo de estigo de granda Budapeŝto (1950) surbaze de leĝo 1949 XXVI.tv. Tiel ĝi pligrandiĝis ekde la 1-a de januaro 1950, kiam oni aligis pli grandajn komunumojn de la ĉirkaŭaĵo nomata Granda Budapeŝto, kies loĝantaro atingis 2 milionojn.
Iom da statistiko:
Loĝantaro: ĉ. 2 milionoj
Areo: ĉ. 525 km²
Situo: 19° 03’ OR, 47° 30’ NO en Karpata Baseno
Rivero: Danubo
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Meza temperaturo: 11 °C
- ~ de januaro: −1 °C
- ~ de julio: 22 °C
- ~ de januaro: −1 °C
Jara precipitokvanto: ĉ. 600 mm
Geografia specialaĵo: pli ol 130 varmaj fontoj
Pri la urbo
redaktiDumilionkapa grandurbo – trafluanta riverego – pitoreskaj montetoj kun grandiozaj panoramoj: jen le mez-eŭropa metropolo. Dumiljara ĉefurbo: iam en la Romia provinco Panonio – poste de la hungaraj reĝoj (inter ili de imperiestro Sigismondo de Luxemburg) – poste de la Habsburg-reĝoj kaj imperiestroj. Tie ĉi miksiĝas antikvaj, mezepokaj, turkaj kaj modernaj aspektoj ambaŭflanke de Danubo en la ĉefurbo de Hungario, en kiu loĝas kvinono de la landa loĝantaro.
Pest
redaktiSur la maldekstra bordo de Danubo situas la urboparto Pest (Peŝto). Apud la eleganta, blanka kabloponto Erzsébet-híd (Elizabeta Ponto) videblas la Romia fortreso, grava komercejo siatempa inter la Romianoj kaj la "barbaroj". Danubo estis la orienta limo (limes) de la Imperio komence de nia erao dum 4 jarcentoj. Ĉe ties trapasejo kreiĝis foiro kaj urbo; la apuda miljara preĝejo montras restaĵojn el la 12-a jarcento, ĉirkaŭe ankaŭ nun pulsas la moderna komercado, viglas la vivo en la promenstratoj inter elegantaj magazenoj. Veturo per ŝiplinio tra la ĉefurbo donas neforgeseblan travivaĵon pro la superba panoramo! Menciindas la muzika kaj teatra vivo en la urbo de Ferenc Liszt, Béla Bartók, Zoltán Kodály, Ferenc Kálmán, la eminentaj muzeoj kaj la jam historie uzitaj kuracfontoj, surprize abundaj.
Buda
redaktiMeze de la dekstraborda, monteca urboparto Buda regas la iama Fortikaĵo kun la fabeleca Fiŝista Bastiono kaj la gotika Matias-preĝejo. La grandkupola, majesta Palaco donas lokon al la Hungara Nacia Galerio, Nacia Biblioteko, ankaŭ al aliaj muzeoj. Interne viziteblas la mezepokaj partoj de la historia reĝa palaco (okupita de la nazia armeo kaj rekonstruita el la militaj ruinoj). Apude la Gellért-monton kronas la Citadelo.
La fortikaĵmonton Buda kun la apuda Danubo-bordo, ĉi tiun unikan centran parton de Budapeŝto, Unesko taksas kiel nepre savindan kaj evoluigindan eron de la Monda Kultura Heredaĵo kaj protektas ĝin. La koro de tiu kvartalo estas la fortikaĵmonto Buda, kies historio – laŭ pruvo de arkeologiaj trovaĵoj – reiras ĝis la 12a jarcento.
La konstruaĵoj sur la fortikaĵmonto dividiĝas je du memstaraj grupoj: sur la malpli alta suda ekstremo staras la imponaj konstruaĵoj de la iama reĝa palaco, sur la nordaj du trionoj de la altebenaĵo troviĝas la loĝdomoj kaj preĝejoj de la burĝa kvartalo.
Tiu ĉi lasta ekzistas jam fine de la 12a jarcento, ĝi rapide evoluis post 1242, kiam reĝo Adalberto la 4-a ĉirkaŭigis la loĝlokon per fortikaĵmuroj. La kvartalo pleniĝis je hungaroj kaj germanoj, ĉi tie staris eĉ palaceto de la reĝa familio.
Sur la loko de la palaco-kvartalo situis la unua reĝa konstruaĵo, datebla je la unua duono de la 14-a jarcento. En tiu periodo estis konstruita la turo nomita laŭ princo Stefano, filo de reĝo Karlo Roberto, ano de Anjou-dinastio el Napolo. La frato de princo Stefano, kiu poste fariĝis reĝo Ludoviko la Granda, en la jaro 1347 translokis sian sidejon el al urbo Visegrád al Buda. Tiam komenciĝis la konstruado de la reĝa palaco kaj ĝia defenda sistemo, kiu daŭris du jarcentojn. La konstruaĵoj de Ludoviko la Granda situis norde de la turo princo Stefano, kaj ties palaco rigardis al Danubo.
La sekva periodo ligiĝas al la nomo de reĝo Sigismondo (el la Luksemburga dinastio, 1387-1487), kiu de 1410 plenumis ankaŭ la rolon de cezaro (imperiestro). La gotikstilaj konstruaĵoj starigitaj en lia epoko situas pli norde. Ili laŭ grandeco kaj ornamoj multe superis la pli fruajn. La palaco Friss ([friŝ], 'freŝa'), kiu en 1419 jam staris preta, kaj ĝia korto kun malfermita arkado – laŭ la atesto de ŝtonoj ĉizitaj en 1380 – supozeble havas kontakton kun la metiejo Parler en Prago.
En 1458 estis elektita reĝo Matiaso, la filo de János Hunyadi, la fama militestro kontaŭ la turkoj. Matiaso organizis fortan armeon, li establis fortan centran potencon, kaj li havis eĉ pli grandan havaĵon ol liaj samtempuloj, la angla kaj franca reĝoj. Li konstruigis palacaron tiutempe unu el la plej brilaj, jam kun trajtoj de la stilo “quatrocento” (itale: 15-a jarcento).
La kortego de Matiaso - helpe de lia edzino Beatrix el Napolo kaj ŝin akompanantaj metiistoj, artistoj, krome helpe de hungaraj junuloj studantaj en Italio - fariĝis la hejmo de humanisma kulturo. De Bonfini, la historiisto de Matiaso, ni scias, ke estis trovebla en ĝi pompa marmora halo, riĉega biblioteko kun luksaj libroj (Corvinus), vastaj manĝejoj, ornamitaj dormoĉambroj. La diversaj ejoj estis ornamitaj per kasonoj, pompaj fornegoj, gravuritaj plankobrikoj, ruĝmarmoraj pordokadroj, kaj la koridoroj per renesancstilaj putoj, bronzaj statuoj kaj pordoj.
En la jaro 1526 mallongtempe, sed de 1541 dum unu kaj duonjarcentoj la tuta urboparto fariĝis posedaĵo de turkaj konkerantoj. Ili nur simple foruzis sed ne konservis ĝin. La detruiĝon rapidigis ankaŭ la sieĝoj, incendioj, la eksplodo de la pulvo-turo.
Kvankam en la jaro 1686 la urbo Buda estis liberigata de turka regado, la kvazaŭ monument-aspektaj konstruaĵoj restis ne renovigitaj dum la sekvaj tridek jaroj.
Komence de la 18-a jarcento la ĉirkaŭaĵo de la palaco ĝis la fortikaĵmuroj estis niveligitaj pere de ruboj de la iama mezepoka palaco. Sur la ruboj estis konstruita modestaspekta kazernostila baroka kastelo, en ĝi ricevis lokon la aŭstra milita komandantaro.
La konstruado rapidiĝis dum la regado de imperiestrino-reĝino Maria Terezia pro postulo de hungara nobelaro. Laŭ la planoj de I. N. Jadott, F. A. Hillebrandt kaj I. Oracsek inter 1749-1770 pretiĝis la palaco rigardanta al Danubo. Ĝian internaĵon ornamis la freskoj de Vinzenz Fischer. Ĝis 1780 la palaco fariĝis la sidejo de universitato, translokita el Nagyszombat, poste sidejo de la palatino, anstataŭanto de la reĝon.
Post la 1867a aŭstra-hungara interkonsento denove montriĝis bezono por reprezenta reĝa palaco en Buda. En 1881 arkitekto Miklós Ybl estis komisiita alikonstrui la palacon. Post la morto de M. Ybl (1891) estis konstruita nova alo laŭ la planoj de Alajos Hauszmann tiel, ke la antaŭaj partoj de la palaco estis spegulite konstruitaj en la norda flanko.
La palacaron fermas norde, flanke de la burĝa urboparto, muro kaj novbaroka barilo. Apude troveblas la placo Sankta Georgo (Szent György tér). Sur la danuba parto de la palaco en mezepoko staris la klostro kaj preĝejo de franciskanoj, dum la regado de turkoj la moskeo de paŝao de Buda. Inter 1728-1736 sur la sama loko la karmelanoj konstruis puritanan barokan klostron kaj preĝejon. Post la malfondo de la karmelana ordeno en 1787 la arkitekto Farkas Kempelen transformis la preĵejon je teatro. En ĝi okazis la unua hungarlingva teatra prezentado en la jaro 1790.
Sude de la klostro-teatro lokigis sian palacon klasikstilan grafo Vince Sándor pere de konstruistoj János Ámon el Vieno kaj Mihály Pollack el Budapeŝto. La reliefojn kreis la skulptisto Anton Kirchmayer el Bavario. La Aleksandro-palaco (Sándor palota) fariĝis la sidejo de la ĉefministro inter 1867 kaj 1945. [1]
La mezepoka burĝa parto de Buda komenciĝis ĉe la nuna Paradoplaco (Disz tér). La sistemo de la stratoj preskaŭ konserviĝis ĝis hodiaŭ. Ĝi montras la skemon de plane konstruita urbo. La Paradoplaco donas specifan historian sekcon tra la konstruado de la burĝa kvartalo. La placo grandparte konsistas el modestaj burĝaj barokaj (n-ro 15a), klasikismaj, historiismaj domoj, sed ankaŭ tie troveblas ekzemplo de karakteriza aristokrata konstruaĵo: la palaco de Batthyány (n-ro 3a). Tiu duetaĝa reputacia domego konstruiĝis inter 1745-1748 laŭ la planoj de József Gissl utiligante du mezepokajn domojn. La apude staranta senkaraktera domo montras indan vidaĵon malantaŭ ĝia pordo: tie troveblas el la 13-15a jarcentoj unu el la karakterizaj elementoj de la burĝa konstruarto: la plej frua sidniĉo. Sub la numero 13a troveblas la klasikisma domo konstruita en 1815, devenas same el la mezepoko. Ĝiaj superfenestraj reliefoj simbolas la diojn kaj heroojn: Diana, Romulo, Remo, Rea Silvia kaj Pallas Athene.
La larĝa strato Trezorista (Tárnok utca) kondukas al la centro de la fortikaĵkvartalo, ĉiuj domoj en ĝi estis konstruitaj sur mezepokaj restaĵoj en la 18-19a jarcentoj. Du domoj ankoraŭ montras la tiutempan formon. Sub la n-ro 14a videblas bela ekzemplo de la 14-15-jarcenta stilo: antaŭen konstruita etaĝo, la dekoraĵ-pentraĵoj de la fasado, la formo kaj la truoj de la tegmento. (Vid-al-vide en la moderna loĝdomo, malantaŭ la pordego, estas videblaj belaj sidniĉoj). Sub la numero 18a, teretaĝe, videblas la restaĵoj de la iam tie funkciinta apoteko.
La placo Sankta-Triunuo (Szentháromság-tér) estas la centro de la civitana kvartalo. Ĝi ricevis la nomon pri tiu statuokompozicio, kiun skulptis inter 1711-14 Fülöp Ungleich el Eisenstadt, kaj ĝin reliefigis Antal Hörger. Per la riĉa baroka statuokompozicio dankis la civitanoj de Buda al Dio la foriĝon de pesto.
Unu el la karakterizaj partoj de la placo estas la urbodomo de Buda, kvankam ĝia pordego malfermiĝas al la strato Szentháromság. Ĝi estis konstruita inter 1702-1710 laŭ la planoj de Ceresola Denerio, kaj ĝia internaĵo aludas la mezepokon. Krom la eleganta ŝtuparejo ankaŭ menciindas la iama kapelo, en kiu videblas la stukoreliefoj de Sankta Maria kaj de Sankta Floriano, protektanto kontraŭ incendio.
Vid’-al-vide al la urbodomo staras civitanaj loĝdomoj el la 18a jarcento. Inter ili la plej fama estas tiu kapvost-harlig-stila, en kiu de 1827 funkcias la sukeraĵejo Ruszwurm. Ĝian ampirstilan instalaĵon pretigis lignaĵisto Krautsiedler kaj skulptisto Lőrinc Dunainszky.
Vidindaĵoj
redaktiKrom la fortikaĵo kaj Parlamento la plej grava artvalora konstruaĵo estas la Baziliko de Sankta Stefano, kaj krom la Matias-preĝejo ĝi estas la plej frekventata katolika religia centro. La 20an de aŭgusto – la nacia festo de la ŝtato, kaj memortago pri la unua reĝo sankta Stefano – ne nur la katolikoj venas ĉi tien rememori pri la historiaj okazintaĵoj.
La preĝejon planis kaj konstruis en klasika stilo József Hild. Li jam antaŭ la Baziliko konstruis multajn klasikismajn domojn kaj preĝejojn. Al lia arto oni povas danki la impone simplajn trankvilajn liniojn ekstere kaj interne. Festan impreson donas la vasta ŝtuparo. Interna formo tiel estas planita, ke nenio fortiru la okulojn de la ĉefa altaro, de la monumento de Sankta Stefano.
Post la morto de Hild la kupolon finis alia elstara konstru-artisto, Miklós Ybl en eklektika stilo, li iomete riĉigis kelkajn simplajn partojn sed tio ne rompis, ŝanĝis la klasikan formon. Hodiaŭ estas modo ĉi tie aranĝi geedziĝan ceremonion.
Sur la unua etaĝo estas religia ekspozicio, kaj kiu ne timas ŝtuparojn, povas grimpi al la turo, kaj de tie rigardi la urbon.
Placo Kossuth Lajos
redaktiUnu el la plej belaj placoj de la hungara ĉefurbo, proksime al Danubo, kontraŭ la fortikaĵmonteto, tiu kvadratforma teritorio estas trankvila oazo en la urbocentro.
Tri gravaj konstruaĵoj donas la ĉefan formon al la placo.
• La Parlamento konstruita por miljara datraveno de landkonveno. • La Popolarta Muzeo (Etnografia Muzeo) • La Ministerio pri Agrikulturo.
La plej interesa parto de la placo estas la Parlamentejo konstruita en novgotika stilo. Grupoj povas eĉ interne rigardi en iu tago de semajno la imponajn salonojn, la belegajn historiajn pentraĵojn de Mihály Munkácsy, Károly Lotz, k.a. Se oni ne havas eblecon aŭ tempon eniri ankaŭ estas bela travivaĵo rigardi la eksteran parton. Jen kelkaj ciferoj: la baza teritorio: 17745 msup2;, alteco de kupolo: 96 m, 88 skulptaĵoj ornamas la eksterajn murojn, sur la danuba parto staras la skulptaĵoj de la hungaraj reĝoj kaj regantoj; sur la alia parto la regantoj de Transilvanio kaj hungaraj herooj. La konstruartisto de la parlamentejo estis Imre Steindl.
La Etnografian Muzeon planis Alajos Hauszmann, sed ankaŭ ĉi tie staras artlaboroj de famaj skulptistoj: János Fadrusz kaj György Zala. La muzeo havas riĉan hungaran materialon, sed ofte estas en ĝi aranĝitaj ekspozicioj pri alilandaj etnografiaj materialoj.
Antaŭ la Agrikultura Ministerio staras modernaj skulptaĵoj de Árpád Somogyi.
Sur la placo estas du famaj skulptaĵoj: novbarokstila monumento de Francisko Rákóczi, hungara reganto komence de XVIII-a jarcento, gvidanto de liberbatalo. (skulptisto János Pásztor). La ĉefa monumento montras la hungaran reganton kaj organizanton de la liberecbatalon en 1948-49. j. Lajos Kossuth. En la tagoj de naciaj festoj ĉi tie estas hisata la ŝtata flago, kaj la loĝantoj venas aŭskulti la ŝtatprezidanton, poste okazas demonstracioj, koncertas muzikaj ensembloj.
Preĝejoj
redaktiMultajn kaj tre belajn preĝejojn havas Budapeŝto, ni vidu kelkajn el ili.
La preĝejo de Szent Péter 'St. Stefano' en la 5-a distrikto estas la plej bela, ne nur en Budapeŝto, sed ankaŭ en la tuta lando. Oni konstruis ĝin de la jaro 1852 ĝis 1901. Ĝi estas la rezulto de la plej eminentaj hungaraj artistoj. La preĝejo estas 60 metrojn alta kaj 50 metrojn larĝa kaj la kupolo estas 96 metrojn alta.
Ekstere kaj interne ornamas ĝin multaj statuoj, precipe la statuoj de hungaraj sanktuloj. Super la enirejo staras la statuo de la Sankta Virgulino, kiel protektanto de Hungarlando, sur la altaro la statuo de St. Stefano, la unua reĝo de Hungario; la statuon skulptis Alajos Strobl. La bildoj estas verkoj inter aliaj de Benczur, Lotz kaj Feszty.
Egyetemi templom (Universitata Preĝejo) estas tre vizitata
Preĝejo de Sankta Stefano sur la fortikaĵo en la reĝa palaco
En tiu ĉi preĝejo troviĝas la dekstra mano de la unua hungara reĝo Sankta Stefano. La relikvo restis konservita jam mil jarojn. Ĉiujare je la 20a de aŭgusto okazas granda nacia festo por la memoro de la unua kristana reĝo de Hungario.
Krome estas vizitindaj la jam priskribitaj Belvárosi Templom (Preĝejo de interna urbo) Eskű-tér kaj Szent Szűz Templom (Preĝejo de Sankta Virgulino) -tér. Sur la sama placo staras ankoraŭ la preĝejo de grekkatolikoj. La preĝejo nomata de Jézus Szent Szíve (Sankta Koro de Jesuo), kaj sur la strato Üllői la preĝejo Erzsébet r”kim d s (por memoro de la senkulpa hungara reĝino Elizabeto). Sur la placo Dek preĝejo de la evangelistoj. Sur la placo Kálvin la preĝejo de reformitoj. En la strato Dohány preĝejo de Izraelitoj.
La konstruado de la novgotika Parlamentejo komenciĝis en la jaro 1885, kaj jam meze de la sekva jaro kunsidis en ĝi la Parlamento, sed ĝi estis finkonstuita nur en 1906 kun surfaco 17745 m2 . Ĝi estas 268 metrojn longa 118 metrojn larĝa. La alteco de la kupolo estas 96 m, ĝi havas 27 pordegojn kaj 29 ŝtuparojn. La eksterajn murojn ornamas 88 elstaroj figuroj de la hungara historio.
La ĉefa enirejo de la Parlamentejo estas de la Placo Kossuth (Kossuth Lajos tér). La stuparo, kiun gardas du leonoj, kondukas al la meza kupolo de la konstruaĵo. Dekstre de ĝi troviĝas la tielnomata kongresa halo, maldekstre la kunsidejo de la Parlamento. Ankaŭ ene de la Parlamentejo multaj pentraĵoj, statuoj reliefoj gobelinoj ornamas la opajn salonojn. En la Salono Munkácsy videblas la fama pentraĵo de Mihály Munkácsy: Patrujkonkero. En la Parlamentejo funkcias ankaŭ publika biblioteko en kiu troveblas 400 mil libroj.
Parko de Placo Kossuth
redaktiEn la parko de la placo oni statuigis du famulojn: En la norda parto staras la statuo de Lajos Kossuth skulptita de Kisfaludi Stróbl Zsigmond, la flankajn simbolikajn figurojn skulptis András Kocsis, kaj Lajos Ungváry. Sur la suda parto staras ekde 1935 la statuo de Ferenc Rákóczi la IIa. La placon ĉirkaŭas tri famaj konstruaĵoj: oriente la Etnografia Muzeo (Néprajzi Múzeum) kaj la Ministerio pri Agrikulturo (Mezőgazdasági Minisztérium).
En la iama Kurio nun funkcias la Etnografia Muzeo, kiun oni konstruis en 1896 laŭ la planoj de Alajos Hauszmann. Sur la frunta fasado videblas romia ĉaro kun tri ĉevalaj, kies skulptisto estis Károly Sennyey. La aliajn figurojn skulptis János Fadrusz kaj Győrgy Zala. La ĉefan halon ornamas la freskoj de Károly Lotz.
Sude de la muzeo funkcias la Ministerio pri Agrikulturo konstruita inter 1885-1887 laŭ la planaj de Bukovits Gyula. Antaŭ la palaco dekstre staras statuo de Agronomistino, maldekstre tiu de Falĉisto ambaŭ skulptaĵoj de Árpád Somogyi.
Placo de Libereco
redaktiProksime al la Parlamentejo en la centro de la oficeja kvartalo troviĝas simetria placo kun multaj vidindaĵoj. Ĝis 1898 sur la placo staris kazerno de Habsburgoj. Ĉe ĝia muro oni mortpafis Lajos Batthyány, la unuan ĉefministron de sendependa Hungario, post la falo de liberecbataloj en 1849. Ankaŭ ĉi tie oni simbole pendumis Lajos Kossuth, Mihály Táncsics kaj Dániel Irányi, gvidantojn de liberecbataloj, kiuj elmigris.
La finon de la strato Andrássy kronigas la Placo de Herooj, la plej grandioza placo de Budapeŝto. Ĝian imponan aspekton donas tri artaj konstruaĵoj: Memorpalaco Mileneuma, Belarta Muzeo kaj Arta Halo.
Ilin oni konstruis en la jaro 1896 okaze de la miljaro datreveno de patrujokupo laŭ la planoj de skulptisto György Zala kaj Albert Schickedanz. Meze sur 36 metrojn alta kolono staras Ĉefanĝelo Gabrielo kun flugiloj. Sur la kvadrata altaĵo staras la statuoj de sep veziroj de patrujokupantoj. Antaŭ ili troviĝas memortabulo por herooj, kiuj oferis siajn vivojn por la libereco kaj la nacia sendependeco. Malantaŭ la artaĵoj en duonrondo inter ornamitaj kolonoj - kvazaŭ hungara panteono - viciĝas la statuoj de elstaraj hungaraj personoj de la reĝo Sankta Stefano ĝis Lajos Kossuth la gvidanto de liberecbatalo kontraŭ Habsburgoj en 1848-1849.
Belarta Muzeo kaj ĉirkaŭo
redaktiLa muzeo estis konstruita inter 1900-1906 laŭ la planaj de Albert Schickedanz kaj Fülöp Herczog. Ĝia antaŭa parto montras stilon de klasikismo kun la kopio de timpanono de Partenon-preĝejo el Ateno. Malantaŭ ĝi sur la domego estas videblaj la stilo de neorenesanco.
La plej valorojn artobjektojn oni prezentas en konstantaj ekspozicioj. Krome oni regule aranĝas laŭtemajn ekspoziciojn el la propraj kaj pruntitaj artaĵoj. La kremon de la artaĵoj kon-sistigas famaj pentraĵoj de italaj pentristoj: Raffael, Tiziano, Giorgione, Paolo Veronese pentristoj el Okcidenta Eŭropo: P. Breughel, F. Haes, Rembrandt, Rubens, Van Dyck; riĉa kolekto de pentristoj el Hispanio: Greco, Goya, Valazquez, Ribera, Murill; en la germana kolekto: Dürer, Holbein, Malbertsch.
Vid’ al vide al la muzeo staras domego, kiun oni konstruis laŭ la planoj de Albert Schickedanz kaj Fülöp Herczog. Ĝi aspektas kiel greka templo kun korintikaj kolonoj kaj estas la plej granda ekspoziciejo en Hungario. En ĝi oni aranĝas regule la Landan Artan Ekspozicion.
Malantaŭ la Placo de Herooj etendiĝas la plej granda parko de Budapeŝto, la Urbobosko kiun oni regule flegas kaj uzas por kulturaj kaj refreŝigaj celoj. Ĉi tiun urban arbareton sur proksimume 1 km2 teritorio oni komencis planti en 1817. Nun jam ĝi estas samtempe ankaŭ kvazaŭ arboreto pro la multegaj specoj de diversaj arboj kaj arbustoj.
En la parko troviĝaj diversaj amuzejoj. La Ĉefurba Besto- kaj Flaŭroĝardeno estas la plej vizitata el inter la amuzejoj. Ĝi funkcias ekde 1866. En la orientstilaj ekzotikaj konstruaĵoj, pavilonoj inter romantikaj artefaritaj rokoj kaj lagetoj, en akvarioj, vitrodomaj videblas pli ol 3500 diversaj bestoj el la plej diversaj partoj de la mondo. Oni flegas ankaŭ plurajn specojn de floroj kaj arboj.
En la alia flanko de la strato oni konstruis la Kuracbanejon “Széchenyi” inter 1909-1913. En 1926 oni alkonstruis subĉielajn basenojn kaj novajn konstruaĵojn. En ĝi oni utiligas varmajn fontojn trovitajn en 1878 respektive en 1936. El la ĉi lasta venas la 76-°C-a kuraciga akvo el 1256 metroj.
La unuan Amuzan Parkon oni formis el la iama “Vurstli” kaj “Angla-Parko” en 1950. Ĉiujare pli ol 2 milionoj da vizitantoj pasigas agrablajn minutojn inter la proksimume cent diversaj amuziloj.
Sude de la Amuza Parko sur artefarita insuleto staras historiisma fortikaĵo (Vajdahunyad vára) nun Agrikultura Muzeo konsistanta el 21 konstruaĵoj, konstruitaj en 1896 fare de Ignác Alpár. Parte ĝi estas kopio de fortikaĵo Vajdahunyad el Transilvanio, parte estas kopio de aliaj famaj konstruaĵoj. En la koridoroj kaj ĉirkaŭ la fortikaĵo pluraj statuoj estas videblaj. La plej fama estas tiu de Anonymus, la unua nekonata historiisto de Hungario.
En 21 salonoj de la Agrikultura Muzeo oni prezentos fragmentojn de bestobredado. Estas prezentitaj ankaŭ primitivaj kaj modernaj iloj de agrikulturo, vinberokulturado, arbaromastrumado kaj ankaŭ ĉasado. En la Herbario oni zorgas nun pri duonmiliono da kreskaĵoj, kaj estas videbla la ekspozicio “Kreskaĵoj de Hungario”.
Parto de la lageto - flanke de Placo de Herooj - vintre estas subĉiela glitejo. Ĝin oni konstruis fine de la pasinta jarcento laŭ la planoj de Imre Francsek en varia-secesia stilo.
En la suda angulo de la Urbo Parko funkcias Trafikmuzeo konstruita en 1896, planita de Krisztián Ulrich. Riĉa kolektaĵo prezentas ĉiujn sferojn de trafiko, videblas ankaŭ la kabineto de unua hungara kozmonaŭto Bertalan Farkas kiu estas esperantisto.
La Hungara Nacia Galerio estas la plej granda nacia belarta kolekto de Hungario. Ĝiaj ekspozicioj ekde 1975 estas viziteblaj en centra parto de la iama reĝa fortikaĵo. Hodiaŭ oni nomas ĝin Palaco de Buda-fortikaĵo.
En la renovigitaj partoj de la iama reĝa palaco ricevis lokon la Historia Muzeo de Budapeŝto, la Hungara Nacia Galerio, kaj en la plej lastaj jaroj la Landa Biblioteko Széchenyi.
La plej malnovaj artobjektoj de la kolekto de Hungara Nacia Galerio devenas el la Galerio de Nacia Muzeo - fondita en 1957, kunstariĝis(?) de la hungardevenaj artobjektoj de Hungara Nacia Muzeo (fondita en 1802), Belarta Muzeo, Landa Galerio kaj ĉefurba Galerio. Pli frue ĉi tiu kolekto estis ekspoziciita en la haloj de iama Kurio, nun Etnografia Muzeo.
En la jaro 1974 ankaŭ la mezepokaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj venis ĉi tien el la Belarta Muzeo kaj krome fondiĝis ene de Hungara Nacia Galerio la kolekto de afiŝoj. Hodiaŭ preskaŭ la muzeo gardas 55 mil artobjektojn. Elekto el tiu stoko estas videbla en la ekspozicihaloj.
Lapidario
redaktiEn la konstantaj ekspozicioj la artobjektoj laŭ naskiĝjaro sekvas unu la alian de la teretaĝo ĝis la tria. Sur la teretaĝo en la Lapidario estas videblaj la mezepokaj ŝtonmemoraĵoj kaj artaĵoj de romantika kaj gotika epokoj de la fondo ĝis la hodiaŭaj tagoj.
Gotikaj artaĵoj
redaktiLa hungaran belarton el la 14-a kaj 15-a jarcentoj reprezentas gotikaj lignoskulptaĵoj kaj grandaj pentraĵoj el la iama Nord-hungario, ekzemple: Slatvina Madono, Madono el Toporto, Doroteo el Barka, Pentraĵoj de majstro M. S. kaj P. N., altaroj el Jánosrét. En la iama halo de trono sin prezentas malnov-gotikaj triptikoj. Ĉi tiu kolekto estas la plej riĉa en Eŭropo.
Unua etaĝo - barokaj artaĵoj
redaktiKonstantaj ekspozicioj troveblas ankaŭ sur la unua etaĝo. Malfrurenesancaj kaj barokaj artaĵoj el ja jaroj inter 1550 kaj 1800, portretoj, barokaj artaĵoj kaj artobjektoj de hungara klerismo, de Jakab Bogdány, Ádám Mányoki, Maulbertsch kaj siaj samepokanoj.
La malfrubarokan historian pentradon el la 18-a jarcento reprezentas Dorfmeister kaj pentristoj de hungaraj historiaj temoj.
Sub la kupolo videblas monumentaj barokaj skulptaĵoj.
La pentradon de la 19-a jarcento reprezentas pejzaĝpentraĵoj, ĝenropentraĵoj kaj portretoj de la pliaĝa Károly Markó, Miklós Barabás, József Borsos, Géza Mészöly, Károly Lotz, Bertalan Székely, Pál Szinyei Merse kaj en la koridoro trairanta el la kupalo-halo al la parto B kaj en la halon estas videblaj la elstaraj historiaj pentraĵoj hungaraj de Bálint Kiss, Viktor Madarász, Bertalan Székely, Mór Than, Gyula Benczur, Soma Orlai Petrich. Flanke de Danubo en la vico de klimatizitaj haloj videblas la pentraĵoj de Mihály Munkácsi (munkaĉi) kaj László Pál.
La skulptaĵoj de Miklós Izsó, Alajos Stróbl, György Zala, János Fadrusz kaj aliaj majstroj estas videblaj en la ekspoziciejo de la 18-a jarcenta pentrado kaj en la turniĝareo de ŝtuparo inter la unua etaĝo kaj la dua.
Dua etaĝo - novaj stiloj
redaktiLa ekspozicioj en la dua etaĝo prezentas la belartojn de la jarcentŝanĝiĝo kaj de la 20-a jarcento. Ĉi tie oni povas rigardi - interalie - la pentraĵojn de la metiejo Nagybánya.
En la dua kaj tria etaĝoj estas prezentataj la plej belaj artaĵoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj; la reprezentantoj de la metiejo Nagy-bánya, de Vedres, kiu prezentis la renesancan mondkoncepton , de la lirike konstruktivisma Egry kaj de diversaj novstilaj artistoj.
Tria etaĝo - medaloj kaj grafikaĵoj
redaktiSur la tria etaĝo estas videblaj la medaloj kaj malgrandaj skulptaĵoj de la artistoj de la 19-a 20-a jarcentoj, krome la grafikaj ekspozicioj elektitaj el la kolektaĵo de la Hungara Nacia Galerio. En la ekspozicio-halo "Metiejo" sin prezentas la nuntempaj eksperimentemaj artistoj.
La konstruadon de la reĝa fortikaĵo komencis reĝo Béla la kvara por defendi sin kontraŭ la eventuala plua atako de tataroj. En 1255 jam staris tie murĉirkaŭita fortikaĵo ĉirkauita defendanta ankaŭ la urbon.
Dum la regado de Sigmundo Luksemburga la fortikaĵo iĝis pli kaj pli la sidejo de reĝoj. Tion pruvas ankaŭ la konstruadoj dum la 14-15-a jarcentoj. En ĉi tiu epoko oni konstruis ekzemple la grandegan palacon Friss (friŝŝ).
La dua granda epoko de la konstruado ligiĝas al la klera, renesanca reĝo Matiaso Hunyadi (Hunjadi) dum la dua duono de la 15-a jarcento. La mirindajn halojn, meblojn kaj garni-turojn de lia palaco ankaŭ la tiatempaj historiistoj menciis ravige. Post la runigado de la palaco fare de turka armeo, sur la lokon de mezepoka palaco komence de la 18-a jarcento oni konstruis barokan kastelon.
Dum la regado de la habsburga imperiestrino Maria Terezia oni pligrandigis la kastelon je palaco. Poste, sekve de la bataloj por la hungara libereco kontraŭ habsburgoj, ĝi forbrulis. La rekonstruado komenciĝis laŭ la planoj de Nikolao Ybl (fama hungara arkitekto) kaj finis ĝin Alojzio Hauszmann en la jaro 1902. Dum la dua mondmilito la palaco grave defektiĝis. Post la milito sed ĉefe de la 60-aj jaroj oni rekonstruis la palacon laŭ la iama baroka originalo.
La Nacia Muzeo estis fondita de la palatino (= guberniestro) Jozefo kaj grafo Széchenyi. Tiu ĉi lasta donacis al la lando sian rican kaj faman kolekton, kaj la parlamento laŭ la propono de la eminenta palatino decidis konstrui nacian muzeon. Multaj donacemuloj pliriĉigis ĝin kaj nun jam la Hungara Nacia Muzeo en kelkaj fakoj estas inter la plej riĉaj de la eŭropaj muzeoj.
Belarta Muzeo
redaktiLa fronton de la muzeo ornamas la kopioj de la famaj grekaj statuoj. La moderna kolekto de la bildoj devenis el la kolekto de la Nacia Muzeo. Oni trovas tre valorajn bildojn ankaŭ de Murillo, Rembrandt, kaj de multaj aliaj mondfamaj artistoj. Ĉi tie estas bildoj de eminentaj hungaraj pentristoj de.....
La Muzeo de Agrikulturo estis fondita en 1896 fare de I. Darányi la ministro pri agrikulturo plenuminte la ĝeneralan deziron konservi la belan kaj riĉan kolekton de la miljara ekspozicio en konstanta muzeo. Ĉi tie oni trovas ĉion, kio rilatas al la hungara agrikulturo.
Muzeo
Mem la konstruaĵo estas klasika, inda al la enhavo. Ankaŭ en la hungara historio havis rolon la muzeo, ĉar en 1848, dum la batalo por defendi la liberecon, Petőfi la apostolo de la libereco, deklamis sian poemon "Talpra magyar", starante sur la ŝtuparo de la muzeo, entuziasmigante revulucieman homamason. Sekve el tiu ĉi loko ekflamis la revolucio.
Banejoj
redaktiEne de le monto troviĝas kavernaj fontoj, kies kuracakvoj nutras du banejojn. Sude funkcias la kuracbanejo kaj hotelo kaj kuracbanejo Gellért Szálló és Gyógyfürdő. Ĝi estis kontruita inter 1911-1918, kaj ankaŭ nun ĝi apartenas al la plej belaj kaj elegantaj hoteloj de Budapeŝto. Ene de ĝi funkcias la plej arte konstruita banejo de la ĉefurbo.
En la orienta deklivo de la monto, apud la ponto Elizabeta troviĝas la banejo Rudaŝ (Rudas-fürdő). Jam antaŭ la turka regado ĝi funkciis. En 1566 Srokoli Mustafa paŝao rekonstruis la malnovan banejon. Dum la jarcentoj plurfoje oni renovigis kaj plukonstruis ĝin, sed ankoraŭ staras partoj el la turka epoko.
Insulo Margit
redaktiInsulo Margit (Margit-sziget) estas unu el inter la plej vizitataj ripozlokoj de Budapeŝto. Ĝi estas atingebla ankaŭ de Margit-ponto (Margit-hid). Jam de la vojeto de la ponto oni povas ĝui du vidindaĵojn el inter la multaj aliaj: statuo de unuiĝo de Budapeŝto kaj malantaŭ ĝi la grandega fontano, kiun vespere oni lumigas per diversaj koloroj.
Monto Gellért
redaktiLa plej bona panoramo al Budapeŝto ĝueblas sur la Monto Gellért (Gellért-hegy). Ĝi estas relative malalta (235 m), sed vide de Pest, pro siaj rokoj kaj krudaj deklivoj ŝajnas multe pli granda ol ĝi vere estas. La monton kvazaŭ kronas Citadella (citadelo) kontruita post la liberecbataloj en 1848 kiel kazerno. Dum la pasintaj jardekoj ĝi estis transdonita pli kaj pli al turistoj.
Sur elegantaj ŝtuparoj eblas surgrimpi ĝin de Elizabet-ponto. Survoje ni povas ripozi ĉe balkonoj de skulptaĵo de Gellért, kies pompon akcentas la duondronde aranĝitaj kolonoj malantaŭ ĝi kaj antaŭ ĝi videblaj akvofaloj. Gellért laŭ la legendoj de ĉi tie estis rulita en la Danubon en najlita barelo.
Sur la Monto Gellért funkcias bierejoj, vinejoj, diversaj vendejoj, eĉ turista hotelo. Sur ĝi funkcias elvidejo, de kie la tuta urbo estas bone trarigardebla. Sur ĝia suda ekstremo estis starigita en 1947 la Monumento de Libereco skulptita de Stróbl Zsigmond Kisfaludi. La palmon tenanta virino staras sur 29 metrojn alta kolono.
Aquincum
redaktiLa unuan urbon ĉi tie fondis kelta tribo (Eraviskoj) en nordo de Buda, kies karakterizan nomon Ak-ink (akvo-riĉa) konservis la Romianoj, kiuj antaŭ 2 mil jaroj konkeris la regionon okcidente de Danubo. Kiel rezidejo de vickonsulo kaj grava legio, kreiĝis vera urbo kun 2 amfiteatroj (!), kun ĉiaj atributoj de la tiama Romia civilizo: grandaj vilaoj kun mozaikoj kaj varmakva hejtado, banejoj kaj longaj akvo-kondukiloj por liveri la termalakvon al la foraj kazernoj, en la "legia urbo".
La muzeo de Aquincum prezentas parton de la "civila urbo", la produktaĵojn de la tiamaj metiistoj, la varojn de la negocado, kaj multajn artaĵojn de pentristoj kaj skulptistoj, eĉ orgenon. Preter la ŝoseo (konstruita jam de romianoj) videblas pilastroj kaj arkoj de la romia akvokondukilo, ankaŭ la plej granda amfiteatro ekster Italio (por 22 mil spektantoj), kaj la malgranda amfiteatro (apud la Muzeo) de la "civila kvartalo".
Nun tiu kvartalo, eĉ pli norden preter la riverbordo, estas ŝatata ripozejo kaj centro de la boatsportoj, kun pluraj plaĝoj kaj kampadejoj, gardantaj la titolon: Római part, Római fürdő (romia bordo/banejo).
Akvaproviza Servo
redaktiLa Akvoproviza Servo de la ĉefurbo travivis du mondmilitojn, ekonomiajn krizojn, mizerajn periodojn, tamen ĝi seninterrompe kaj daŭre liveris por la ĉefurbaj konsumantoj bonkvalitan akvon. Dum la dua mondmilito la akvoduktaron damaĝis pli ol mil difektoj. La riparlaboroj ne ĉesis eĉ dum la bataloj, kiam 22 laborulojn atingis la heroa morto. La egajn damaĝojn de la konstruaĵoj kaj maŝinoj oni rekonstruis dum tri jaroj, kaj en 1947 sub la rekonstruita Ponto Libereco per kvar akvokonduktiloj estis ree interligita Peŝt kaj Buda. La plej grava produktejo de la trinkakvo estas la Szentendre-a insulo, kie senriproĉan akvon produktas la surbordaj putoj. La akvo fluas tra tuneloj al Békásmegyer kaj Káposztásmegyer, tie ĝi rekontiĝas kun la akvo de la maldakstra bordo. Krom la nordaj produktejoj ankaŭ interne de la ĉefurbo funkcias akvoproduktejoj sur la dekstra riverbordo kaj sur la insulo Margarita pluraj filtrantaj putoj produktas la trinkakvon. La akvon de la produktejoj maŝinejoj tra cefpremduktoj liveris en la reton de la zonoj kaj en la kolektajn basenojn. Budapeŝto nuntempe jam de 40-50 kilometra distanco prenas sian akvon, kaj per multekostaj procedoj faras ĝin bonkvalita. Unu moderna, komforta familia domo postulas ĉiutage mil litrojn da akvo, kaj pro tio necesas investado de 55 mil forintoj. La kresko de la produktokostoj igas arda problemo la ŝparon de la trinkakvo. La industrio estas por la akvo-prezo instigata por ŝpari. La grandkonsumantaj entreprenoj ricevas kontingenton, kiun superante ili devas pagi grandegan punon. El tiuj sumoj la Tutlanda Akvoafera Instanco donas subtenon al tiuj entreprenoj, kiuj investas por akvoŝparado.
Esperanto en Budapeŝto
redaktiĜi estis la loko de du Internaciaj Esperantaj Katolikaj Kongresoj, la 3-a en 1912, kaj la 15-a en 1930, okaze de la festoj de sankta Emeriko.
En julio 1929 la urbo Budapest aranĝis la unuan internacian pedagogian kurson laŭ Cseh-metodo. Inter la 1-a kaj la 8-a de aŭgusto de 1929, ĝi estis la loko de 21-a Universala Kongreso de Esperanto; ĉeestis 1256 kongresanoj el 33 landoj; la temoj estis elparolado, radio-propagando, tradukado en kongresoj.
Ankau okazis la 51-a (1966) kaj la 68-a (1983) UK-oj.
Budapeŝto estis la eldonloko de "Literatura Mondo", AELA kaj Hungara Vivo.
Julio Baghy, Kálmán Kalocsay, Tibor Újlaky-Nagy, Valdemar Langlet, Teodoro Ŝvarc (kaj lia filo George Soros) kaj Miklós Berényi loĝis tie. Adalberto Huleŝ vivis en Budapeŝto inter la jaroj 1958-1964 kaj 1979-2001. József Major tie lernis Esperanton.
Enciklopedio de Esperanto rigardis Budapeŝton kiel gravan spiritan centron tiutempan de Esperanto.
La Esperanto-Kolektaĵo Fajszi komenciĝis el laboro de unu persono, Karlo Fajszi, kiu ekkolektis ĉirkaŭ 1970. En 1991, estis eldonita katalogo de la kolekto kun 542 paĝoj.
Budapeŝtaj Esperantistoj
redaktiFamaj budapeŝtanoj
redaktiNaskitaj
redakti- Dennis Gabor (1900), Nobel-premiito pri fiziko.
- Frigyes Karinthy (1887), hungara verkisto.
- Imre Kertész (1929), Nobel-premiito pri literaturo.
- Péter Medgyessy (1942), hungara ĉefministro.
- Ignaz Semmelweis (1818), aŭstra-hungara kuracisto.
- Edward Teller (1908), usona armilsciencisto.
- Henrik Gelger
- Mihály Sárossy
Mortintaj
redakti- Mór Jókai (1904), hungara verkisto.
- Antal Koós (esperantisto).
Eksteraj ligiloj
redakti- Esperantlingva paĝo pri Budapeŝto
- Budapeŝto, la oriento kiu ŝanĝiĝas
- Metro lines, suburban railway- and tramway network in Budapest