Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2022/Aprilo

aprilo Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, aprilo 2022


Ne plu aktivaj (aprilo 2022) redakti

Maldito 2022 04 02 redakti

Mi proponas alinomi la artikolon Maldito al Mal (drevlana princo).

Tiu historia persono estas ĉefe konata per la nomo "Mal", malpli ofte per "Maldit". Malmulte konata homo; estas dubinde ĉu indas esperantigo de lia nomo. Eble la origina verkinto volis eviti kolizion kun la esperanta prefikso "mal-"? Ĉiuj intervikiaj ligoj estas en slavaj lingvoj, kiujn mi ne scipovas legi. Ĉu iu kiu konas tiujn lingvojn povos kontroli detalojn pri tiu persono kaj komenti? Dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 18:31, 2 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

  Por: Ĉiuj intervikie ligataj slavaj lingvoj uzas formon kiel "Mal", malgrave ĉu en la latina alfabeto, ĉu en la cirila. Nur la rusa artikolo aldone havas krampan parton, kiu subtenas vian proponon. Krome tio evitus konfuzon kun la konata esperanta prefikso. --Tlustulimu (diskuto) 20:44, 2 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: --kani (diskuto) 18:30, 4 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
  Farite - Dankon! Moldur (diskuto) 06:39, 4 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Polahistorio 2022 04 17 redakti

{{Polahistorio}} -> {{Pola historio}}. - Moldur (diskuto) 19:10, 17 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

  Por: "Ŝablono:Pola historio" --Tlustulimu (diskuto) 07:29, 18 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: "Ŝablono:Pola historio". Amike, -Filozofo (diskuto) 21:06, 19 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
  Farite. Dankon! - Moldur (diskuto) 05:05, 21 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Majoro Ŝako -> Oficira ŝako 2022 04 20 redakti

Saluton. Mi ĵus hazarde trovis la artikolon Majoro Ŝako, sed mi dubas pri la titolo. Do, al kio ĝi estu ŝanĝata? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 07:45, 20 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

  Komento: Evidente temas pri traduko el la vjetnama originalo al nur du lingvoj: la rusa kaj Esperanto. La artikolo en la rusa vikipedio havas titolon Командирские шахматы (= komandanto-ŝako). Mi ne certas, kiom fidela kaj trafa estas tia traduko. Estus bone ricevi opinion de lingve kompetenta vjetnam-lingvano... Amike, -Filozofo (diskuto) 23:36, 20 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Laŭ la traduko de la rusa kaj vietnama titoloj estas nek Majoro nek Komandanto sed Maĵorkolonelo, ĉar la fondinto de la ludo estis Maĵorkolonelo. Mi proponas do anstataŭi la titolon per Maĵorkolonela ŝako. DidCORN (diskuto) 17:02, 21 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi volas aldoni precizigon al la ĉi-supra komento de kolego DidCORN: la ruslingva artikolo havas titolon Командирские шахматы (= komandanto-ŝako); tamen en ĝia teksto aperas parenteza mencio (angle Commander Chess). La angla vorto Commander estas (plejparte milit-marista) rango ekvivalenta al la (ter- kaj aer-armea) subkolonelo (la rango inter tiuj de kolonelo kaj majoro), kiu estas (pro evidentaj kialoj) ne tre taŭga elekto por la kromadjektiva parto de la nomo de la koncerna ludo.
Pri la formo "maĵorkolonelo": mi neniam renkontis tian rangonomon kaj ne konas lingvon, en kiu subkolonela (aŭ iu ajn alia) rango nomiĝus tiel...
Estus utile, se iu vjetnamlingvano klarigus, pri kiu precize milita rango temas kaj kiom gravas (laŭ la vjetnamlingva artikolo) la preciza indiko de tiu preciza militrango en la nomo de la ludo.
Ĉu eble, sekvante la originan motivon, sufiĉe taŭgus nomi la ludon "Oficira ŝako" aŭ, eĉ pli ĝenerale, "Militista ŝako"?
Amike, -Filozofo (diskuto) 19:14, 21 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Fakte la gradoj en armeo foje estas malsamaj en diversaj landoj, estas la kazo pri la vietnama armeo kun la grado Maĵorkolonelo. Ŝajnas, ke tiu titolo konfuzeblas kaj ne estas ĉie komprenebla; aliflanke la propono de nia amiko Filizofo por "Oficirŝako" (anstataŭ "Militista ŝako"), malgraŭ ke ĝi estas malpli preciza, validas kaj komprenebas de ĉiuj. Mi do ne oponos al tiu alternativo. DidCORN (diskuto) 09:07, 29 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Flanka   Komento: Mi devas konfesi, ke mi ne komprenas, kion signifas la formo "Maĵorkolonelo", kiun ripete mencias amiko DidCORN, aŭ kion povas signifi la radiko "maĵor-" en militista kunteksto... La plej proksima asocio, kiun mi povas imagi, estas la militistaj rangoj majoro kaj general-majoro, sed ŝajne neniu el la du rekte rilatas al la pridiskutata artikolo... Aŭ ĉu eble mi ion preteratentis? Amike, -Filozofo (diskuto) 23:39, 1 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Flanka   Komento: al Filozofo. Dum Majoro estas grado en armeo, Maĵora laŭ NPIV havas la signifon (kiel la unuan) "la pli granda", do Maĵorkolonelo signifas por mi superan kolonelon. Amike.--DidCORN (diskuto) 10:19, 2 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Kara DidCORN, En kiu armeo ekzistas tia rango (Maĵorkolonelo)? Mi kontrolis la rangolistojn en kelkaj landoj, kaj mi dume trovis nenion tian. Ŝajnas, ke la rango kolonelo estas senpere inter subkolonelo kaj rangoj generalaj...Amike, -Filozofo (diskuto) 00:24, 3 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Aha! Mi finfine trovis, ke en la franca armeo ekzistas (aŭ ekzistis?) la rango kolonel-majoro (france Colonel-major), kiu estas inter la rango de kolonelo kaj la plej malalta generala rango. La artikolo en la franca vikipedio mencias, ke la vjetnama armeo havis similan rangon (verŝajne hereditan el la kolonia periodo). Tamen estas vere konfuze uzi en la sama semantika kampo de militaj rangoj du malsamajn paronimajn kaj sametimajn vortelementojn "major" (majoro kaj generalmajoro) kaj "maĵor"! Cetere, mi uzus esperantigon "ĉefkolonelo" por la franca Colonel-major = angla Senior colonel = rusa Старший полковник. Preter tiu ĉi flanka komento, mia propono uzi por la ludo la nomon Oficira ŝako plu validas. Amike, -Filozofo (diskuto) 01:12, 3 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Oficira ŝako. Amike, -Filozofo (diskuto) 21:49, 3 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Oficira ŝako. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 06:25, 4 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Oficira ŝako. - Amike - Moldur (diskuto) 06:27, 4 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
  Farite Amike, -Filozofo (diskuto) 21:05, 4 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Chümoukedima 2022 04 28 redakti

Saluton. Novulo ĵus sendiskute kaj senrimarke alinomis artikolon al Chümoukedima. La malnova titolo estas Chumukedima. Kiel ni traktu tion? La tremao superfluas kaj mi vidis ilin nur ĉe unu el la intervikie ligitaj artikoloj. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:14, 28 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi tute neniom kompetentas pri tiu fora loko kaj la tiea lingvo. La ulo tre insistas pri la supersigno en pluraj (anglaj) artikoloj. Eble li kompetentas. Al mi ne plaĉas lia (iom agresema) redaktado, sed mi ne volas rekte aserti ke li misfaras. Mi lasas la novan nomon ĉe la artikolo, sed aldonas mencion de la malnova. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:43, 28 apr. 2022 (UTC)[Respondi]