Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2023/Junio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, junio 2023


Ne plu aktivaj (junio 2023) redakti

Egon Ferenc Kronstein ==> Egon Ferenc Kornstein 2023 06 03 redakti

Misspelled name. Андрей Романенко (diskuto) 02:25, 3 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: misskribita nomo. (Vidu:www.arcanum.com/hu/online-kiadvanyok/Lexikonok-magyar-eletrajzi-lexikon-7428D/k-760F2/kornstein-egon-ferenc-765D8/Super Nabla🪰 21:03, 3 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: kompreneble, kaj   Farite ThomasPusch (diskuto) 09:34, 9 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Pri atmosferoj 2023 06 09 redakti

Mi proponas la jenan alinomadon:

Kialo: La artikolo nuntempe nomata Atmosfero (astro) estas la plej grava kaj devas esti la ĉefa artikolo. — Super Nabla🪰 09:13, 9 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

  Farite ThomasPusch (diskuto) 11:25, 10 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Bufro (mekaniko) -> Bufro (fervojo) 2023 06 11 redakti

Bufro (mekaniko) -> Bufro (fervojo). La paĝo estas ligita al alilingvaj paĝoj pri fervojaj bufroj. Taylor 49 (diskuto) 21:28, 11 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: Super Nabla🪰 10:53, 14 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
  Farite Taylor 49 (diskuto) 17:16, 26 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Madison (Viskonsino)Madisono (Viskonsino) 2023 06 11 redakti

Kialo: Estas ĉefurbo (de Viskonsino), do mi proponas la O-finaĵon. — Super Nabla🪰 18:27, 11 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: Darkis123 (diskuto) 00:53, 18 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: --Crosstor (diskuto) 08:27, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Kun skriba referenco estas en ordo tiel fari, sen ne. Mi ĵus aldonis la frazon "La esperantlingva nomo Madisono uzatas ekzemple en la Facebook-paĝo de la "Esperanto-Societo de Madisono", kaj en guglo-grupo pri Esperanto en la urbo" al la paĝo. La kongreslibrojn de la Landa Kongreso de ELNA en 1953 kaj la 4-a en 1956 mi mem ne havas hejme kaj ankaŭ ne havas jarkolektojn de la asocio Esperanto-USA en la bretaro, sed du referencoj sufiĉas. ThomasPusch (diskuto) 04:48, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

  Farite ThomasPusch (diskuto) 04:48, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Flago de Ĉina Tajpeo (Tajvano) ==> Ĉina Tajpejo 2023 06 12 redakti

En ĉiuj alilingvaj artikoloj temas pri termino, ne pri flago. RG72 (diskuto) 04:13, 12 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

  Forte kontraŭ: Dankon pro eltrovi la eraron; tamen la nuna teksto temas pri flago, ne temas pri termino. Mi proponas kunuigi la artikolon kun Flago de la Respubliko de Ĉinio. Vidu: VP:KA. — Super Nabla🪰 10:55, 14 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
  Ne farite ĉar mankas interkonsento. —Supernabla🪰 12:28, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

La misa sekcititolo «Referencoj» 2023 06 13 redakti

La esperanta Vikipedio misnomas la finnotojn Referencoj. Tio estas nepre evitinda anglaĵo: angle reference estas kaj la forsenda referenco, kaj la referencata noto (b. The passage or source so referred to). En Esperanto tiu neinternacia konfuzo (la dua signifo) ne ekzistas (ekz-e vd PIV). Necesas alinomi la koncernajn sekciojn Notoj (kiel ekz-e en la pola: Przypisy). (En la franca Vikipedio estas kompromiso: «Notes et références», supozeble ĉar multaj notoj estas Eksteraj ligiloj; jen alia konfuzo.) Sergio (diskuto) 23:18, 13 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

  Forte kontraŭ: @Sergio: Tiu temo estas diskutita ekde longe. Ni ne povas elekti la nomon «Notoj», ĉar sekcio titole «Notoj» jam ekzistas kaj havas malsaman celon kompare al la «Referencoj». Por kromaj informoj, mi sugestas la legadon de Helpo:KVBA kaj ankaŭ de VP:Notoj kaj VP:Referencoj. — Super Nabla🪰 10:59, 14 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
@Super nabla:
Dankon pro la klarigo. Tamen ĝi ankoraŭ pli plifortigas miajn obĵetojn.
» Tiu temo estas diskutita ekde longe.
Mi ĝojas, ke inter la vikipediistoj estas esperantistoj kiuj obĵetas kontraŭ tiu konfuzo.
» Ni ne povas elekti la nomon «Notoj», ĉar sekcio titole «Notoj» jam ekzistas kaj havas malsaman celon kompare al la «Referencoj».
Unue, tio estus valida obĵeto, se oni tiel uzadus la "Referencoj"n kontraste al "Notoj". Sed praktike mi (preskaŭ) ĉiam vidas notojn sub la titolo "Referencoj". La vikipediistoj ne diferencigas referencojn disde notoj. Eĉ en la demandoj mi vidas tian noton (ĉu?):
Referencoj
1. ↑ Antaŭe, konservante la enigon ux estis eligo ŭ kaj enigo uxx faris ux.
Simile en la aliaj Vikipedioj, ekz-e en la itala (Aritmetica):
== Note ==
<references/>
Due, la dispartigo en "Notoj"n kaj "Referencoj"n estas ĝeno por la leganto: la leganto vidas referencilon «tohuvabohuo[13]», nature li opinias tion noto, sed sub la Notoj aperas io senrilata (ĉar [13] sendas al Referencoj). Tio ne estas problemo en hipertekso, ĉar ĝi funkcias per alklako; sed tio estas problemo ĉe eksporto en printaĵon.
Trie, tiu pedantaĵo estas senutila, ĉar la leganto facile distingos inter bibliografia referenco kaj klariga noto, kaj krome, en granda plimulto da artikoloj tiu diferenco ne estas observata (plimulto da vikipediistoj ne scias pri tiu diferenco).--Sergio (diskuto) 14:43, 14 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
@Sergio (1) Ĉar jam ekzistas konfuzo, ne ŝajnas al mi bona ideo ŝanĝi ankoraŭ unu fojon la sugestatan strukturon de artikoloj: tio kreos eĉ pli konfuzon, kaj necesus multege da laboro por ŝanĝi centojn da miloj da artikoloj, kiuj nun respektas la strukturon priskribata en Helpo:KVBA. Se ekzistus klara avantaĝo, mi povus eĉ subteni la proponon. Tamen, mi ne vidas klaran avantaĝon, kiu pravigas tiel multe da laboro: ni estas eta komunumo kaj ni devas malŝpari niajn energiojn por interesaj/utilaj agadoj, ĉar ni ĉiuj ĉi tie estas volontuloj kaj ni havas nian propran laboron, vivon, ktp, ktp, krom Vikipedio kaj Esperanto. (2) Certe ne! Ni uzas tiun strukturon dum preskaŭ jardeko. Komparo kun la ceteraj lingvoj eldonoj de Vikipedio ne ĉiam estas utile por decidi kion fari en nia Esperant-lingva Vikipedio, tamen (3) ĉiuj lingvaj eldonoj kiujn mi konas apartigas en iu maniero «Notoj»n kaj «Referencoj»n. Ĉar mi redaktas en la itala Vikipedio, mi scias ke tiu distingo ekzistas; vidu: it:Ahmad Mamduhi, it:Tatjana Auderskaja, it:Hans Becklin. — Super Nabla🪰 17:11, 14 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
@Super Nabla:
» Se ekzistus klara avantaĝo, mi povus eĉ subteni la proponon. Tamen, mi ne vidas klaran avantaĝon, kiu pravigas tiel multe da laboro…
Ne estas eraro titoli finnotajn Referencojn per «Notoj»; sed estas eraro titoli senreferencajn notojn per «Referencoj» (referencoj estas subspeco de notoj). Bedaŭrinde mi ofte vidas tiun eraron en nia Vikipedio, kaj tio estas ĝena.
Krome, iuj redaktantoj (ĉu eble eĉ roboto?) meĥanike ŝanĝadas «Notoj»n kun postaj <references/> al «Referencoj», eĉ kiam tio rezultigas lingvan eraron.
Krome, nemalofte noto entenas kaj referencon, kaj klarigon. Ekz-e antaŭ nelonge mi verkis la artikolon Signonumero, kun la noto:
2. ↑ PIV1970. La implica ideo estas, ke temas pri vorto en la kodanta alfabeto (ekz‑e pri bitĉeno esprimanta signonumeron). Tio tamen estas iom misgvida, ĉar oni povus miskompreni ke temas pri vorto en la kodata alfabeto.
Aŭ simile en Vortordo en Esperanto:
9. ↑ Kaloĉajo aludas la Lingvan Respondon pri «ĉi»: … (Respondo 52, Oficiala Gazeto IV, 1911, p. 2).
Kiel klasi tiajn notojn?
» ĉiuj lingvaj eldonoj kiujn mi konas apartigas en iu maniero «Notoj»n kaj «Referencoj»n.
Mi klare vidas, ke ankaŭ en la alilingvaj Vikipedioj regas tute simila konfuzo. Ankaŭ en la itala kaj en la franca (sed ne en la angla).---Sergio (diskuto) 02:00, 15 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: tio okazas ankaŭ en la angla, vidu ekzemple: en:Lion Capital of Ashoka. «Notoj» kaj sekve <references/> estas erare surbaze de la teksto de Helpo:KVBA, ĉar {{referencoj}} estas por la sekcio «Referencoj» kaj {{notoj}} estas por la sekcio «Notoj», do estas normale ke redaktoroj (kaj homaj kaj robotaj) korektas tion. Tiu regulo ne estis mia ideo, @Sergio. Mi kredas, ke la ĉefa proponinto estis @KuboF Hromoslav, do, se vi volas, parolu kun li. Se vi obtenas konsenton de plejparto de la ceteraj Vikipedianoj ni povus ankaŭ ŝanĝi la regulon. Mia opinio restas kontraŭa. — Super Nabla🪰 07:46, 15 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
@Super Nabla::
» «Notoj» kaj sekve <references/> estas erare surbaze de la teksto de Helpo:KVBA
Tamen la vikipediistoj ja faras tiel (ĉar malmultaj legas tiun regulon). Kaj post la robota «korekto» la teksto kiu estis lingve ĝusta iĝas lingve erara. La regulo estas malprudenta, kontraŭhoma, ĝi rezultigas erarojn.
Krome, la referenciloj por la notoj estas tro plumpaj, malbelaj. Oni nature preferas la pli simplajn referenclojn [1]… ktp.
Mi preferus pli permeseman regulon, ion proksimume tian:
=== Unu simpla finnota sekcio ===
(la maniero fari finnotojn per <ref>…</ref> kaj ==Notoj==|<references/>)
=== Apartigo de la Referencoj ===
En iuj fakoj kaj landoj (kaj en la angla Vikipedio) estas kutimo apartigi la notojn kiuj konsistas el nura referenco en apartan sekcion titolendan per «Referencoj», kaj la ceterajn notojn en alian sekcion, titolendan «Notoj». La du sekcioj havas siajn apartajn numeradojn de la notoj. Por fari tiajn disajn sekciojn la referencoj al la Notoj-eroj havu la formon <ref group="noto">...</ref>, kaj sub la sekcititolo ==Notoj== aperu la ŝablono {{notoj}}.
Mi koncedas ke la kombino ==Notoj==|<references/> estas iom stranga — sed la antaŭa regulo trudas tion. Finfine multaj vikipediistoj (ankaŭ mi mem) iel vivis kun tio; tio estas internaĵo, la legantoj tion ne vidos.
Probable la uzantoj de unu el tiaj manieroj neniam uzos la alian, tial la malkohero reale ne estos tiom ĝena kiom ĝi ŝajnas.
Tiele ambaŭ manieroj estos eblaj, estos malpli da trudataj pedantaĵoj, kaj Vikipedio havos malpli da eraroj kontraŭ Esperanto.---Sergio (diskuto) 12:07, 15 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Tio estas delonga porkejo. Estas almenaŭ tri specoj:
  • grupo generita per {{referencoj}} <references/> el <ref> ... </ref>
  • grupo generita per {{notoj}} <references group="noto"/> el <ref group="noto"> ... </ref> (teorie eblas senlimige krei pliajn grupojn)
  • listo kun ligiloj aŭ libroj aŭ aliaj fontoj metitaj surkoke sube, sen uzo de etikedo ("tag") references
Taylor 49 (diskuto) 09:29, 15 jun. 2023 (UTC) Taylor 49 (diskuto) 10:06, 15 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: @Taylor 49 Jes, tamen ĉiuj tiuj etikedoj (krom <ref>) estas evitindaj, laŭ mi, ĉar ni havas la ŝablonojn {{referencoj}}, {{notoj}}, kaj {{noto}}. La plej bona solvo, mia-opinie, estas repsekti strikte kaj eĉ pedante la regulojn de Helpo:KVBA: tiamaniere ne estos miskomprenoj inter redaktoroj. — Super Nabla🪰 09:54, 15 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Mi vidas malmultan aŭ nulan utilon, nur nebezonatan malsimpligon, en la nuna praktiko disigi la piednotojn laŭ enhavo. Oni ja ne legas piednotojn unu post la alia, sed kun la respektivaj partoj de la ĉefteksto. Certe oni kutime ne disklasigas piednotojn en paperaj verkoj. Krome, en Vikipedio, oni tre malofte bezonas noton kiu ne estas referenco, laŭ alia konsilo de Helpo:KVBA, kiun mi opinias saĝa: "La piednotoj estu uzataj nur por fontindikoj (kaj informoj tuj rilataj al la fonto aŭ literaturo), ne por iu aldona teksto, kiu ial ne estis metita en la fluan tekston. Tia aldona teksto aŭ estas grava kaj devas iri en la fluan tekston, aŭ ĝi devas esti forigita. " Indas ŝanĝi la gvidlinion pri disigo de "referencoj" kaj "notoj".
Lingve, tamen, la termino "referencoj" estas tute en ordo. Ne temas pri tio, ke la numero metita en la tekston referencas al la piednoto, sed pri tio, ke la piednoto referencas al la fonto sur kiu la teksto baziĝas.
Cetere, pli gravas ke la artikoloj entute havu referencojn (nuntempe unu el la plej gravaj mankoj de la esperanta Vikipedio) ol ke ili sekvu tiun aŭ tiun ĉi gvidlinion. Arbarulo (diskuto) 13:38, 18 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
@Arbarulo:
Mi malkonsentas pri la regulo «La piednotoj estu uzataj nur por fontindikoj …, ne por iu aldona teksto, kiu ial ne estis metita en la fluan tekston. Tia aldona teksto aŭ estas grava kaj devas iri en la fluan tekston, aŭ ĝi devas esti forigita.» Ekz-e pri la traduko de «Faraono» estas indikita la eldonjaro (1907), kaj piednoto informas, ke en la literaturo ankaŭ aperas (supozeble erara) dato 1907–1908. Ĉu tio estas esenca? Supozeble jes — oni ial opinias necesa indiki la eldonjaron, kaj la leganto povas renkonti la alian daton. Ĉu enŝovi tion en la ĉeftekston? Laŭ mi ne, ĉar tio remburos la tekston per detaloj kiuj por plimulto da legantoj estas seninteresaj, sed por la fakuloj, gravaj.
Alia ekzemplo: en la artikolo pri vortordo en Esperanto mi citas la rekomendojn de Kaloĉajo pri "li diris"; la citaĵo devas pruvi, ke la aserto ne estas mia elpensaĵo, sed aŭtoritata opinio. Ankaŭ Kaloĉajo referencas aŭtotoritatulon per «kiel Zamenhofo rimarkigis…». Mi juĝis utila indiki piednote, ke temas pri Lingva Respondo; sed nura referenco ne sufiĉas, ĉar fakte LR temas ne pri "li diris", sed pri "ĉi tiu"… Ne eblas enŝovi la klarigon en citatan tekston. Simile pri eventualaj latinaĵoj aŭ aliaj barbaraĵoj, kiujn esperantusto povas ne kompreni; pri arkaikaj vortoj ktp.
Fakte la bibliografiajn referencojn mi metus en la sekcion "Bibliografio" aŭ "Literaturo", kiu atribuu al la referencoj oportunajn siglojn; ekz-e
MV M. Bavant: Matematika Vortaro kaj Oklingva Leksikono. Kava-Pech: Brno, 2003.
kaj el la ĉefteksto mi referenhcus per (MV, p. 123) ktp. Tio estas pli oportuna, ĉar oni tuj vidas, pri kia informo temas, sen salti al la "Referencoj". Estas tute monstraj ekzemploj, kia Abraham: el 68 referencoj duono havas la formon «3. ↑ Genezo 11:27–32.». Ne klarigajn piednotojn, sed ĝuste tiajn referencojn endas entiri en la ĉeftekston kiel (Gen 11:27–32) — tio efektive glatigas la legadon.
» Lingve, tamen, la termino "referencoj" estas tute en ordo.
"Referencoj" estas en ordo, se la koncerna sekcio kionsistas el referencoj. Ĝi estas lingva eraro, se en la sekcio aperas klarigaj notoj — kaj tiel ofte okazas. Interalie ĉar la Vikipedioj donas al la eltekstaj referencoj la sintakson tradicie uzatan por piednotoj (supra indico).---Sergio (diskuto) 02:52, 19 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Pri la ekzemploj kiujn vi citas de La faraono kaj Vortordo en Esperanto mi ne disputas. Ili estas "informoj tuj rilataj al fonto". Eble mi troigis dirante ke tia noto necesas "tre malofte". Tamen oni bezonas ĝin multe malpli ofte ol simplajn citinformojn. Ĉar ĝi donas klarigon pri la referenco, ne rekte pri la enhavo de la artikolo, mi ne vidas kiel problemon inkludi ĝin sub titolo "Referencoj".
Escepte de tio, ankaŭ pri la sekcia titolo "Referencoj" mi konsentas. Mi rekomendas konservi ĝin nur se ni konservas la nunan disklasigan sistemon, kiun mi jam konsentis neideala.
Pri via propono enkonduki parentezajn referencojn anstataŭ piednotoj mi fortege malkonsentas. Por papera verko tio estas bona sistemo. Sed en elektronika enciklopedio piednoto havas gravan avantaĝon, ĉar oni povas trovi ĝin per simpla alklako sur la numero. Ĉe parenteza noto necesas serĉi mem la plenajn informojn, dum la mallonga informo ĝenas la legadon se oni ne bezonas ĝin. Mi ne komprenas kial citado de pluraj partoj de sama teksto kiel en Abraham estas pli malplaĉa en piednotoj ol alie. Arbarulo (diskuto) 13:31, 19 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Intertempe   Ne farite, ĉar mankis konsento. —Supernabla🪰 21:24, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Kiropteroj => Vespertoj 2023 06 18 redakti

La nuna artikolo fontas el kunigo, por kiu oni elektis la nomon en 2007 laŭ miaopinie eraraj rezonoj. Laŭ Diskuto:Kiropteroj la teorio estis, ke "vespertoj" ekskludas la familion Pteropodidae kaj apartenas nur al la aliaj Chiroptera (tiam, sed pro kladistikaj principoj jam ne plu, klasifikataj kune en subordo Microchiroptera). La teorio baziĝis sur la tradukoj de "vesperto" en iuj etnolingvaj vortaroj. Sed fakte nur la germanlingva traduko apogis la konkludon; en la aliaj cititaj vortaroj, la traduko estas vorto uzata por Chiroptera ĝenerale.

Ne mirindas, ke estas iom da ambiguo, ĉar Esperanto estis kreita en Eŭropo, kaj en Eŭropo la diskutata familio Pteropodidae ne troviĝas. Tamen mi trovas neniun indikon en la fakta lingvuzo ke oni iam ajn uzis "vespertoj" en pli ekskluda senco ol Chiroptera, nek ke iu ajn krom vortaristoj entute uzis "K/Ĥiropteroj". Kontraŭe, la Tekstaro inkludas artikolon pri Aŭstralio en La Ondo de Esperanto, en kiu estas "granda fruktvesperto". Kaj tie preskaŭ certe temas pri pteropedo (angle fruit bat). Arbarulo (diskuto) 14:09, 18 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: Al mi, kiu ne estas fakulo pri zoologia nomenklaturo kaj taksonomio, la klarigoj kaj propono de Arbarulo ŝajnas prudentaj kaj konvinkaj. Amike, -Filozofo (diskuto) 20:58, 22 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Cetere, tiel estas en ReVo (vespertoj).--Sergio (diskuto) 16:23, 24 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Darkis123 (diskuto) 16:13, 3 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Interkonsenton ni ŝajne havas, necesas administranto por alinomi. Arbarulo (diskuto) 19:24, 3 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

  Farite, kun noto en la koncerna diskutpaĝo ThomasPusch (diskuto) 15:12, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

MarkemblemoLogotipo 2023 06 22 redakti

Mi proponas la titolon «logotipo» surbaze de la traduko de la angla vorto logo' kiu troveblas en https://komputeko.net/#logo Nun mi iom dubas: tiu traduko estas sen fontoj, ĉu?Super Nabla🪰 22:27, 22 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: Logotipo estas internacie rekonebla formo. "Markemblemo", male, estas nerekonebla, apenaŭ uzata kaj neniel peras la ideon, ke logotipo kutime entenas la nomon de la firmao aŭ varmarko ("logo" en logotipo servas kiel etimeca aludo pri tio, almenaŭ por atentema aŭ klera lingvano). La formo "logotipo" estas kapvorto en ReVo: vidu ĉi tie Amike, -Filozofo (diskuto) 19:43, 23 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Taylor 49 (diskuto) 10:58, 29 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: kaj   Kontraŭ: Mi dubas ĉu entute ambaŭ vortoj Markemblemo + Logotipo en Esperanto necesas, ĉar laŭ mia lingvosento ambaŭ estas simple emblemo. Se Filozofo skribas ke «"logo" en logotipo servas kiel etimeca aludo» tiam li aludas al la greka vorto "logos"="vorto", do konsekvence, se nepre havi du vikipediajn artikolojn, oni povus havi bazan tekston pri "emblemo" kaj plian precizigi al "vorta emblemo", sed ĉiukaze klarus ke "logotipo" estus neologismo kiu ne konsistus el la vortoj "logo" kaj "tipo", kaj neologismo kiu eĉ ne estas en PIV [1] estas malfeliĉa elekto. Ke ReVo mencias ĝin, estas bone, sed mi ĝis nun ne trovis la vorton en iu ajn papera vortaro, kaj mi daŭre fidas paperajn vortarojn pli ol elektronikajn, retajn, ĉar en la reto oni povas tiom facile ampleksigi kaj adapti la realon, "redakti ĝin" ... ThomasPusch (diskuto) 14:11, 31 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
  Ne farite ĉar mankas interkonsento. —Supernabla🪰 12:19, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Pri idoj 2023 06 22 redakti

Mi proponas la jenan alinomadon:

Kialo: Certe la plej grava signifo estas la planlingvo, ĉar kiam oni serĉas informojn tajpante la vorton «Ido», normale oni ne serĉas idojn de bovinoj, katoj, ktp, sed serĉas la lingvon; do la ĉefa artikolo estu la nuntempe-nomata Ido (lingvo). La uskleco kiel en «IDO» estas erara en ĉiuj kazoj. — Super Nabla🪰 11:14, 22 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: La lingvo estas la ĉefa temo (en la senco "temo plej serĉinda en enciklopedio"). Arbarulo (diskuto) 20:40, 22 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Amike, -Filozofo (diskuto) 21:01, 22 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Prave.--Sergio (diskuto) 16:17, 24 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: --kani (diskuto) 10:28, 30 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: --ThomasPusch (diskuto) 23:35, 31 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
IDO jam estis ŝanĝita al Ido (apartigilo), ĵus mi   faris la duan paĝon kaj sanĝis Ido (lingvo) al Ido (kompreneble lasante alidirektilon). Nun necesas ankoraŭ kontroli ĉu necesas ankoraŭ adapti iujn internajn ligilojn en aliaj paĝoj - ke paĝoj uzas la malnovan titolon Ido (lingvo), pro la alidirektilo ne estas problemo, sed problemaj estus frazoj kiel imagita ekzemplo "Mi havas du idojn", unu filon kaj unu filinon". Tiun kontrolon povos fari ĉiu. Mi hodiaŭ vespere komencetos trarigardi la internajn ligilojn gvidantaj al titolo Ido, sed la samon ankaŭ povas fari ĉiu ajn alia uzanto. ThomasPusch (diskuto) 14:56, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Vokalizo → Vokalezo 2023 06 23 redakti

La uzo de vokalizo por la senco difinita en la artikolo Vokalizo estas ĉiurilate maltaŭga — ĝi estas nek internacia, nek esperanteca.

Internacie kaj angle la ĵaza «vocalese» estas diferencigita disde la klasika «vocalise», kiu lasta temas pri ekzerco (kanti per vokaloj aŭ silaboj «la la la» — silabkantado, vokalumo) aŭ pri klasika ĝenro (senvorta kanto, ekz‑e Vocalise). Do, internacie la konvena esperantigo por ĉi tiu artikolo estas vokalezo.

El la esperanteca-skemisma vidpunkto vokalizo estas vorto kunmetita, «vokal/izo», t.e. «provizado je vokaloj», kp la anglan vocalization — utila termino, precipe kiam temas pri konsonanta skribo, kiaj la hebrea aŭ la araba.--Sergio (diskuto) 09:03, 23 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

  Komento: Mi konsentas, ke Vokalizo maltaŭgas kaj estas ŝanĝenda, sed mi ne havas la sperton por decidi novan vorton. — Super Nabla🪰 22:51, 25 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Vokalezo pli bone respondas al kutimaj manieroj esperantigi anglan vorton. Ĉar ĝi ŝajne estas kultur-ligita termino, ankaŭ estus bone lasi ĝin en la angla, kiel alilingvaj vikipedioj faras.Arbarulo (diskuto) 23:51, 9 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: PIV ne konas ambaŭ variaĵojn, ĝi ne estas fake specifa verkaĵo pri specoj de ĵaza kantado, kaj sendube des malpli iuj pli esperantaj malgrandaj vortaroj estas. Sed la argumentado de Sergio konvinkas, kaj ĉiukaze favore al esperantigo "vokalizo" ne estas porparolanto aŭ referenco, do ĝi estas nura propono kiel ankaŭ estas "vokalezo". Arbarulo pravas ke bonas aldoni la anglalingvan variaĵon, kaj bonvenas ankaŭ se Sergio aldonas, eble note, klarigon por prefero de la vorto "vokalezo" en la teksto mem. Sed ĉiukaze la paĝa titolo ne iĝu anglalingva, ĉar oni ne nur kantas ĵaze en la angla, do bezonatas baze esperantlingva titolo, kiel estas nun. Mi ŝanĝas la titolon al "vokalezo", kaj kiu volas, povas adapti la tekston laŭsence. ThomasPusch (diskuto) 06:52, 12 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Vokalezo ŝajnas bona esperantigo de la ĵaz-termino, sed mi scivolas pri la fama muzikaĵo de Raĥmaninov, kiu nomiĝas Vocalise france kaj angle (simile prononcate kiel en la franca, proksimume [vokalíz]) kaj Вокализ ruse, kaj aliaj similaj verkoj en la eŭropa akademia tradicio, kiuj simile nomiĝas. (Sed laŭ Vikipedio la verko de Raĥmaninov nomiĝas en la itala iom alie ol en la aliaj lingvoj: Vocalizzo.) Lingvano (diskuto) 08:36, 2 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Jam   FariteSupernabla🪰 21:22, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]