Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2023/Aŭgusto

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, aŭgusto 2023


Ne plu aktivaj (aŭgusto 2023) redakti

Kamakshi Amman Templo -> Kamakshi-Amman-Templo -> Templo Kamakshi Amman 2023 08 11 redakti

La ĉefa titolo estu Kamakshi-Amman-Templo (du streketoj). Amike, — Super nabla🪰 17:16, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Kial ne "Kamakŝi"? Lingvano (diskuto) 08:16, 11 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

"Templo Kamakshi Amman" ? Taylor 49 (diskuto) 08:25, 16 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Konsentite. — Super 𓆦 nabla🍃🪰🍃 13:26, 21 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Farite Templo Kamakŝi AmmanSupernabla🪰 21:21, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Konkurso => Konkurso (biologio) / Konkurenco (biologio) => Konkurado (biologio) 2023 08 10 redakti

Artikolo Konkurso en nia vikio temas pri biologia konkurenco de la bestoj kiu en la aliaj vikioj havas klarigon Konkurso (biologio) / Konkurenco (biologio). Dume artikolo pri konkurenco kiel socia fenomeno (angle) mankas kaj artikolo Konkurenco, en aliaj vikioj funkcianta kiel apartigilo, en nia vikio estas sole teksto pri konkurenco kiel ekonomia fenomeno, en aliaj vikioj markita kiel Konkurenco (ekonomio). RG72 (diskuto) 11:50, 10 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Konkurso ja estas "antaŭaranĝita batalo", "laŭ difinitaj reguloj kaj rekompencoj" (do la cetera enhavo de tiu artikolo estas dubinda). Konkurenco ja estas "komerca, industria, negoca konkurado". La biologia afero supozeble estu Konkuro (biologio). Lingvano (diskuto) 13:41, 10 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

  Komento: Mi subtenas la ideon ne uzi leksikajn "misamikojn". La plej taŭga formo estus, laŭ mi, Konkurado (biologio), ĉar temas ne tiom pri unuopa(j) konkur-ago(j) sed pri amasa kontinua nefermita arego kaj ĝenerala fenomeno. -Filozofo (diskuto) 20:44, 15 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: Konkurado (biologio). -Amike, -Filozofo (diskuto) 20:50, 15 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Konkurado (biologio) kaj alifaro de Konkurso al apartigilo kaj forigo de Diskuto:Konkurso. Taylor 49 (diskuto) 08:30, 16 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Farite. Bv forigu ankaŭ paĝon Diskuto:Konkurado (biologio). Taylor 49 (diskuto) 17:59, 22 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Farite. Taylor 49 (diskuto) 18:00, 23 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Konsonanta alfabeto + Abĝado → Konsonanta skribsistemo 2023 08 13 redakti

Bedaŭrinde la artikoloj pri skribsistemoj de la mondo en la Esperanta Vikipedio senkritke paŭsas la konfuzajn artikolojn tiutemajn el la angla Vikipedio, kiuj sekvas la skolon de en:Peter T. Daniels. Tiuj artikoloj prezentas la skolon de Daniels senalternative, kiel ion firme establitan kaj sole uzatan; dum fakte ĝi estas kritikinda kaj kitikata (ankiaŭ anglalingve), kaj ne ĉie akceptita.

Dum multaj Vikipedioj (kaj inter ili la Esperanta) meĥanike kopias la anglan, la Vikipedioj kun pli solida lingvoscienca tradicio donas la sistemajn terminojn. Kp

Laŭ la modelo de la artikoloj germana kaj franca mi aldonis terminologian noton pri «abĝado», kie oni povas trovi resumon de la kritikoj (la reston de la artikolo mi ankoraŭ ne tuŝis). Fakte, ankaŭ la Vikipedioj angla kaj Esperanta enhavas la artikolojn «Hebrea alfabeto», «Araba alfabeto» ktp, kvankam laŭ la sistemo de Daniels ili estus «Hebrea abĝado» ktp. La sistemo de Daniels tro forte kaj tute senbezone perfortas la komunan lingvon.

La tradiciaj sistemaj terminoj sonskribo, silaba skribo, konsonanta skribo, vokala-konsonanta skribo estas pli radikŝparaj, memklarigaj kaj pli kompletaj ol la konfuza sistemo de P.T. Daniels. Evidente ili pli konvenas al Esperanto. «Abĝado» estas ĵargona neologismo ne trovebla en la vortaroj.

La Vikipedioj franca kaj hispana donas alian terminformon, «Konsonanta alfabeto». Tio estas pli komprenebla ol «Abĝado», tamen koncepte tio estas konfuza: «konsonanteco» estas eco de skribsistemo, ne de grafemaro. Unu sama alfabeto hebrea estas uzata en skribsistemo pure konsonanta kaj en sistemo konsonanta-vokala (vd Hebrea skribo), samkiel en Jida ortografio. La germana de:Konsonantenschrift estas koncepte pli ĝusta.

Tiuj artikoloj konfuzas la nociojn alfabeto kaj skribsistemo (kaj konstante misuzas «alfabeto»n anstataŭ skrib[sistem]o); ili enkondukas malnecesajn terminojn anstataŭ pli sistemaj terminoj, ekz‑e «abĝado» anstataŭ la memklariga «konsonanta skribo» (cetere, tiu abĝado indikas jen signaron, jen skribsistemon).

La tradiciaj sistemaj terminoj sonskribo, silaba skribo, konsonanta skribo, konsonanta-vokala skribo estas pli radikŝparaj kaj pli kompletaj: en la terminaro de P.T. Daniels mankas klara termino por la Eŭropaj konsonanta-vokalaj skribsistemoj — en lia klasifiko oni nomas ilin simple «alfabetoj», supozante ke la konsonantajn skribsistemojn oni nomas «abĝado» ktp; tamen tio tro devias disde la kutima vortuzo, kaj anstataŭ «hebrea, araba … abĝado» la Vikipedioj donas la tradiciajn hebrea alfabeto, araba alfabeto ktp. Resume, ni alinomu «Abĝado»n kaj forigu la samteman «Konsonantan alfabeton»--Sergio (diskuto) 04:48, 13 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: Lingvano (diskuto) 07:43, 13 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Amike, -Filozofo (diskuto) 23:06, 14 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: eviti neologismon. Arbarulo (diskuto) 20:54, 16 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Farite--Sergio (diskuto) 15:45, 18 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Posedo => Proprieto / Propraĵo redakti

La komunlingva uzado de posedi estas ambigua, laŭ PIV: "Havi rajton aŭ eblon ekskluzive uzadi ion". Sed en juro la distingo inter la rajto kaj la eblo estas tre grava. Tial oni uzas posedo por la eblo (laŭ ekzemplo en PIV, kaj eksplicaj tradukoj en la angla-Esperanta kaj hispana-Esperanta vortaroj de la Internacia Jurista Esperanto-Asocio [1]), dum la rajto estas esprimata per uzo de la ĉi-supre proponitaj vortoj aŭ similaj. Nia nuna artikolo temas pri la rajto, do ĝia titolo ne taŭgas. Mi volas liberigi la titolon Posedo por aparta artikolo pri la malvasta senco de tiu vorto (t.e. la efektiva eblo uzadi ion, ĉu rajta aŭ ne). Arbarulo (diskuto) 20:06, 16 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

  Farite al Proprieto Arbarulo (diskuto) 03:36, 24 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝahid Minar => Ŝahid-Minar 2023 08 17 redakti

Ŝahid Minar => Ŝahid-Minar. Kialo: laŭ mi streketo necesas. Ĉu prave? — Super nabla🪰 11:42, 17 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

  Komento: Kial streketo necesus? Ĉu estas iu samfunkcia signo en la bengala literumo de la nomo? La reguloj de Esperanta skribado ne rilatas al la afero, ĉar la formo de la vortoj ne estas esperantigita. Arbarulo (diskuto) 13:26, 17 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Streketo helpas kompreni ke temas pri unu afero, kio estas kutima en Esperanto. Kp "New York" → Nov-Jorko, "San Francisco" → San-Francisko, Don Quixote → Donkiĥoto, "Чингис хаан" → Ĉingis-Ĥano, "Taj Mahal" → Taĝ-Mahalо. Tio ebligas akuzativigon: «Mi vizitis Taĝ-Mahalon» kaj adjektivigon (Taĝ-Mahala stilo) ktp.-- Sergio (diskuto) 15:58, 18 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Sed tiuj ekzemploj estas esperantigoj, kiel montras la Esperanta finaĵo -o. Ĉi tie temas nur pri latinalfabeta skribo de bengala nomo, paralela al Taj Mahal, ne al Taĝ-Mahalo (prefere Taĝmahalo laŭ mi). Arbarulo (diskuto) 19:26, 18 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ mi preferas la formojn Taĝmahalo, Novjorko ktp (i.a. ĉar novjorkano estas malpli konfuza ol nov-jorkano). Tamen mi malkonsentas, ke la vikipediaj titoloj estas nur transskriboj de fontlingvaj nomoj; laŭ mi ili estu esperantaj nomoj de la koncernaj aferoj. Estkiel tiaj ili estu uzeblaj en esperantaj frazoj laŭ la gramatiko de Esperanto, kun la eblo deklinacii ktp. Laŭ la Fundamento, oni povas ellasi la finan -o (Ŝillero = Ŝiller', Zamenhofo = Zamenhof'), sen akuzative tiu -o reaperas: Ŝilleron, Zamenhofon; ankaŭ Zamenhofa, Zamenhofe, zamenhofaĵo…). La gramatiko de Esperanto postulas de la esperanta Vikipedio alian traktadon de kapvortoj ol la angla: angle ja eblas la genitivo The man I saw yesterday's son — en Esperanto ne konvenas akuzativigi "Ŝahid Minaron".-- Sergio (diskuto) 03:49, 19 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Certe, oni foje donas Esperantajn finaĵojn al fremdaj nomoj (Ni vidas Zamenhofon). Oni foje ankaŭ lasas ilin sen finaĵo (Ni vidas Zamenhof). Mi ne volas nun opinii, ĉu estas konvena maniero uzi esperantajn finaĵojn kun Ŝahid Minar. Tio dependas grandaparte de ĝia gramatika strukturo en la bengala, pri kiu mi scias nenion ĉi-rilatan. Sed se ne estas tia maniero, kaj oni ĉiam devos diri Ni vidas (la) Ŝahid Minar, tio ne estas pli granda malkonvenaĵo ol trafas multegajn plurvortajn nomojn. Arbarulo (diskuto) 15:45, 20 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: --Sergio (diskuto) 08:25, 23 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Farite Ŝahid-MinarSupernabla🪰 21:17, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Radboud-Universitato Nijmegen => Universitato Radboud en Nimego => Radboda Universitato en Nimego 2023 08 21 redakti

La urbo en Esperanto nomiĝas Nimego (fonto de akademiano)—Super 𓆦 nabla🍃🪰🍃 23:49, 21 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

La nuna titolo estas sengramatika vico da vortoj, konvena por kancelaria formularo (en kancelaria gramatiko). "Radboud" estas "s-ta Radbodo de Utreĥto" (latine Radbodus); pli glata nomo estus "Radboda Universitato en Nimego".-- Sergio (diskuto) 00:53, 22 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
La titolo proponita de @Sergio: ŝajnas bona al mi. Mi proponas eĉ forigon de la nuntempa nomo (ne konservinda kiel alidirekto). —Super 𓆦 nabla🍃🪰🍃 15:21, 22 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: --Sergio (diskuto) 08:24, 23 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Farite laŭ propono de @SergioSuper 𓆦 nabla🍃🪰🍃 01:41, 29 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Nippon Professional BaseballJapana Ligo de Basbalo 2023 08 22 redakti

Ĝenas min la uzado de anglalingva termino por organizo en Japanio, kvankam multaj alilingvaj Vikipedioj ja faris tion (escepte de la hispana kaj katalana). Mi proponas esperantigon, simile al Grandaj Ligoj de Basbalo. Thomas Guibal (diskuto) 04:17, 22 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: En la japana Vikipedio la nomo estas japane, do la oficiala nomo ŝajne estas japana. Kiel internacia lingvo, Esperanto rajtas difini propran titolon. —Super 𓆦 nabla🍃🪰🍃 15:19, 22 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Eble kun profesia: "Japana Ligo de Profesia Basbalo"— kp la hispanan es:Liga Japonesa de Béisbol Profesional--Sergio (diskuto) 08:21, 23 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: --kani (diskuto) 11:04, 31 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Farite--kani (diskuto) 11:04, 31 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Nubskrapulo → ĉielskrapanto 2023 08 24 redakti

Nubskrapuloĉielskrapanto. Kialo: la vorto «ĉielskrapanto» estas pli ofta. —Super 𓆦 nabla🍃🪰🍃 17:19, 24 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: Ne temas pri ulo, kaj ĉielo ĉiam disponeblas ( kvankam ne vere eblas skrapi ĝin ;-) ). Taylor 49 (diskuto) 17:22, 24 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Koncerne logikon, ambaŭ vortoj estas en simila nivelo. Ambaŭ ekzistas kaj estas registritaj en PIV. Tamen kio estas la bazo de la aserto ke "ĉielskrapanto" estas pli ofta? La Tekstaro havigas malan impreson: "nub(o)skrapulo" estas uzita en Mortinta Ŝipo kaj 16 fojojn en diversaj revuaj artikoloj; "ĉielskrapanto" nur 4 fojojn en 3 artikoloj. Mi trovis ankaŭ 4 ekzemplojn de "ĉielskrapulo". Arbarulo (diskuto) 01:30, 27 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Saluton @Arbarulo. Mi ne posedas paperan version de PIV. En la enreta versio la ĉefa termino estas «ĉielskrapanto». Vidu:
Amike, —Super 𓆦 nabla🍃🪰🍃 01:15, 29 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi supozas, ke tio ne necese indikas, ke "ĉielskrapanto" estas pli ofta, sed povas signifi, ke la redaktintoj de PIV konsideras ĝin pli rekomendinda pro io alia. Ĉiuokaze ĝi ja estas argumento por via propono. Arbarulo (diskuto) 17:06, 29 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Nubskrapulo estas ofta kaj pli logika.--kani (diskuto) 11:01, 31 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Mi samopinias. Ĝi estas ege vaste uzata vorto. RG72 (diskuto) 09:23, 1 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Ne farite Dankon —Supernabla🪰 21:14, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Alta sangopremoTroa sangopremo -> Hipertensio 2023 08 27 redakti

La proponita nomo estas pli logike komprenebla laŭ mi, kaj tial mi apogas ĝin. Atentu tamen, ke surbaze de la Tekstaro kaj Guglo-serĉoj, kaj Alta sangopremo kaj Hipertensio ŝajnas malpli maloftaj. Mi havas la impreson ke la tuta temo estas malofte traktita en Esperanto kaj ke neniu nomo estas vere enradikiĝinta; foje troviĝas eĉ la pli longa priskribo "tro alta sangopremo". Sed se mi malpravas kaj "alta sangopremo" aŭ "hipertensio" estas jam norma en praktiko, tiuokaze tiu nomo estas pli uzinda. Arbarulo (diskuto) 01:45, 27 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Laŭ mi, "alta sangopremo" estas kompenata malgraŭ logiko, kiel paŭsaĵo de termino nacilingva. "Troa" tiusence ŝajnas pli bona, sed kiel ni nomu la malon? Ĉu "maltroa sangopremo"? Amuze, sed nesufiĉe klare. Fakte, ambaŭ estas troaj: hipertensio estas tro granda, hipotensio estas tro malgranda. "Alta sangopremo" estas duoble fuŝa:
  1. pro misuzo de alta anstataŭ granda;
  2. pro implico ke alta signifas tro alta (t.e. tro granda).
La malon ni nomas hipotensio; la sistememo do postulas ĉi tie hipertension.--Sergio (diskuto) 12:54, 8 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Alinomigo al Hipertensio. Purisma alternativo: "tro alta" kaj "tro malalta" Taylor 49 (diskuto) 17:35, 9 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi mem vidas nenion malklaran, aŭ amuzan, ĉe "maltroa sangropremo". Arbarulo (diskuto) 19:36, 14 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: nepra ŝanĝo de la laika vorto "alta sangopremo" per latinismo "hipertensio". Mem estante kuracisto, mi kompreneble instruiĝis tre ŝati latinismojn en mia nacilingva laborado. Tial mi nacilingvajn ekvivalentojn al "hipertensio" kaj "hipotensio" ofte uzas. Sed tamen mi aprezas ankaŭ ne-latinisman sinonimon, kaj "alta sangopremo" (kompreneble eĉ pli bonus pli klara formo "tro alta sangopremo", tamen je silabo pli longa) estas tute ĝusta: la sangopremon oni medicine mezuras, kaj la rezulta nombro (fakte du nombroj) estas alta aŭ malalta. Tio ne estas "paŭsaĵo de termino nacilingva", sed ĉiuj kuracistoj kaj flegistoj tiel mezuras sangopremon, kaj multaj pacientoj eĉ pro timo supertaksas la rezultajn nombrojn. La formoj "alta" kaj "malalta sangopremo" estas tute logikaj, simple koncizigitaj formoj de "(kompare al la normo) alta (mezuro de) sangopremo". ThomasPusch (diskuto) 04:27, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  Ne farite Arbarulo (diskuto) 16:05, 4 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

PapiloHoma papilomaviruso 2023 08 31 redakti

Ne temas pri simpla alinomado. Certe la nuna artikolo Papilo absolute kongruas kun neniu el la pli ol 60 artikoloj pri Homa papilomaviruso, do indas malligi ĝin kaj ligi al kiu? Mi trovis en hispana Papila, sed ĝi ne estas ligita al iu lingvo. Ĉu iu povas helpi tiurilate? Poste mi povos krei novan artikolon Homa papilomaviruso.--kani (diskuto) 11:11, 31 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

  Farite Ĉar mi ne antaŭvidas malkonsenton, mi tuj ligis nian artikolon al similaj apartigiloj en aliaj vikipedioj, inklude "Papilla" en la hispana. Verŝajne la hispanlingvaj vikipediistoj devus kunigi "Papila" kaj "Papilla". Mi ĝojas ke vi intencas krei "Homa papilomaviruso", estas domaĝe ke ni ankoraŭ ne havas ĝin. Arbarulo (diskuto) 14:25, 31 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Farite Ankoraŭ kiel ĝermo.--kani (diskuto) 10:56, 1 sep. 2023 (UTC)[Respondi]