Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2021/Aprilo

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, aprilo 2021


Ne plu aktivaj (aprilo 2021)

De multaj dekoj da lingvoj nur du el ili uzas vorton similan al Mumiigo, dum vortoj kun radiko de balzamo plej hegemonias. Krome estas aliaj metodoj mumiigi sen balzamo, ekzemple nature nur per sekiĝo ktp. Fakte granda parto de la artikolo postulas reverkon, kiun mi farus. La unua ĉapitro estas amuza persona meditado tute senrilate al la temo, plej verŝajne devena de gazeta artikolo, kaj pro ambaŭ kialoj tute forigenda.--kani (diskuto) 00:44, 3 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: ĉiuj scias kio estas mumio, malmulte (ekz. mi) ne scias kion signifas enbalzami. La verbo mumiigi ekzistas en NPIV. Aliflanke kaj evidente mi estas por polurigi la artikolon.--DidCORN (diskuto) 20:16, 4 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: Kiel diris DidCORN, la verbo mumiigi ekzistas en NPIV, kaj same la verbo enbalzamigi ekzistas en NPIV. Kiel diris Aŭdrea, necesas du apartaj artikoloj, sed tiu artikolo devus iri al Enbalzamigo por lasi libera Mumiigo. La argumento de DidCORN, ke ĉiuj scias kio estas mumio, malpravas, ĉar fakte la kreinto de tiu artikolo uzis la vorton por enbalzamigo kaj ne por mumiigo. Se vere malmulte (ekz. li) ne scias kion signifas enbalzami, tio estas la ĝusta indiko, ke necesas tiu artikolo.--kani (diskuto) 22:12, 5 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Karaj amikoj: interesa diskuto, ĉar ĉiuj argumentoj estas esprimitaj. Mi notas, ke l'artlikolo traktas la du terminojn.--DidCORN (diskuto) 08:05, 8 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

  Farite Laŭ sugesto de Aŭdrea, mi ne faris alinomigon, sed kreis la mankintan artikolon kaj plibonigis la alian, korektante la ligadon al la aliaj lingvoj. Mi klopodis redakti ambaŭ artikolojn kongrue kun la nuanca diferenco kaj respektante iome la originan redakton de Mumiigo, kiu fakte estis iam instrukcioj por mumiigi katojn. Tamen plibonigoj, korektoj kaj ĉefe pliampleksigoj estos kompreneble bonvenaj kaj dezirataj en ajna el la du artikoloj.--kani (diskuto) 12:57, 10 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento: Dankon Kani, bonega solvo.--DidCORN (diskuto) 20:30, 11 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Antaŭ nelonge la PIV-teamo priparolis la vortojn "vestfala", "vestfalo", "Vestfalujo", kaj decidis ne rekoni tiujn vortojn en la sekva eldono de PIV. Tiuj formoj estas preskaŭ neuzataj, kaj ankaŭ uzantoj de uj-landnomoj uzas "Vestfalio". Ĉio ĉi indikas, ke "Vestfalio" estas unuradika vorto, kaj la ĝustaj formoj por adjektivo kaj enloĝanto estu do "vestfalia" kaj "vestfaliano". Laŭ mia esploro Vikipedio estas la ununura menciinda loko, kie oni uzas "vestfala", do indas ŝanĝi tion por kongruigi Vikipedion al la resto de Esperantujo. Spenĉjo (diskuto) 12:51, 9 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Respondo sube. - Moldur (diskuto) 20:02, 28 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Dankon Moldur pri via konvinka klarigo. SED se estas Vestfala lingvo, ĉu ne estas pro tio ke ekzistas komunumo (do proksima al gento aŭ etno)?.--DidCORN (diskuto) 10:32, 29 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite Vestfala Golfo
  Farite Vestfala Hellweg
  Farite Vestfala lingvo
  Farite Malsuprorejnlanda-Vestfala Imperia Distrikto

Ankoraŭ restas alinomendaj:

  Farite Kategorio:Dukoj de Vestfalujo, Kategorio:Duklando Vestfalujo, Duklando Vestfalujo, Kategorio:Provinco Vestfalujo, Kategorio:Nobelaj familioj de Vestfalujo - sed tamen ankoraŭ ne Provinco Vestfalujo. Mankas al mi iuj rajtoj por renomi tiun, do mi petas ke iu alia alinomu al Provinco Vestfalio. Dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 19:49, 12 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Trovis kelkajn pliajn, kiujn mi ankaŭ alinomis:
  Farite Kategorio:Iamaj distriktaroj de Nordrejn-Vestfalujo
  Farite Kategorio:Ruinoj en Nordrejn-Vestfalujo
  Farite Kategorio:Monumentoj en Nordrejn-Vestfalujo
  Farite Kategorio:Arbaroj en Nordrejn-Vestfalujo
  Farite Kategorio:Parkoj en Vestfalujo (malplena kategorio)
Sincere, Moldur (diskuto) 07:53, 13 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Antaŭ nelonge la PIV-teamo decidis rekoni la vortojn "asturo" kaj "astura" en la sekva eldono de PIV (kaj do analizi "Asturio" kiel derivaĵon de "asturo", sinonima kun "Asturujo"), ĉar tiuj vortoj estas sufiĉe ofte uzataj en respektindaj fontoj. Do ŝajne pli bonas nomi la lingvon "la astura lingvo", kaj verŝajne ankaŭ "astura naciismo" anstataŭ "asturia naciismo" k.s. Bonuse, "asturleona" ankaŭ pli kongruas kun internacie uzataj terminoj (ekz. "idioma asturleonés" hispane, "Asturleonese language" angle, ktp). Spenĉjo (diskuto) 12:51, 9 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Tio estas la logika sekvo se oni agnoskas ke iu etno "asturoj" ja ekzistas, sed iu etno "vestfaloj" ne. - Moldur (diskuto) 15:03, 28 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

SoldistoSoldulo 2021 04 09 redakti

La termino "soldulo" de longe ekzistas en PIV kontraŭe al soldisto, kiu aperas nenie.--DidCORN (diskuto) 17:15, 9 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: RG72 (diskuto) 05:35, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite RG72 (diskuto) 05:35, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Yang Kyung-ĵong -> ?? 2021 04 12 redakti

Jen artikolo Yang Kyung-ĵong ĵus kreita, kies titolo estas stranga miksaĵo el angla kaj esperanta transliteracioj de korea nomo. Tio tutcerte estas korektenda. Sed al kio? --Tlustulimu (diskuto) 12:36, 5 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉar ne venis sugestoj dum unu semajno, por korekti la artikolon, mi alinomis al Jang Kjung-ĵong, kio per komparo de diversaj lingvoj aspektas plej taŭga. Kurioze la korelingva artikolo tute ne nomiĝas tiel, eble io kiel la mistera soldato aŭ io tia, kaj la nomo de la persono aperas nur en la titolo de ĉapitro.--kani (diskuto) 09:25, 12 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Jam antaŭ iom da tempo okazis diskuto pri la titolo de Alteraciilo, en la tiea diskutopaĝo. Unu el la diskutintoj proponis la terminon "kromsigno". Ĉu ni uzu tion? --Tlustulimu (diskuto) 08:47, 23 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento: Bertilow proponas en sia vortaro la terminon kromsigno, kial ne sekvi lin? La ŝanĝita noto estas laŭ li kromtono. Tamen la termino "alteraciilo" estas komprenebla, ĉar ĝia radiko estas uzata en multaj aliaj lingvoj, ne nur pri geologio sed ankaŭ pri muziko. Ekzistas nun en nia Vikipedio la artikolo aliigo (muziko), ĉu devas ni ankaŭ ŝanĝi tiun titolon por kromakordo?.--DidCORN (diskuto) 09:47, 23 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Ekzistas multaj tipoj de kromsignoj en muzika notacio, kaj signoj de tona alteracio formas nur unu el ili. Amike, -Filozofo (diskuto) 13:52, 6 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Kromsigno estas klare difinita en NPIV kun la priskribo de l'artikolo. Dum alteracio havas nur la sekvan difinon pri geologio:Kemia ŝanĝado de mineraloj kaj sekve de petroj fare de eksteraj agantoj. Sincere--DidCORN (diskuto) 20:25, 7 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Mi konsentas pri tio, ke oni alinomu la artikolon. Mi ne havas klaran opinion pri "kromsigno", sed ĝi jam ekzistas en PIV kaj ReVo. Eble responde al Filozofo: "Tona kromsigno"? Se mi povus elekti, mi plej preferus pli klaran vorton kiel "tonŝanĝsigno" aŭ "alitonsigno". -01:59, 3 nov. 2021 (UTC)
  Ne farite ĉar mankas interkonsento. —Supernabla🪰 12:17, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Partieca lernejo -> Paroĥa lernejo -> Religia lernejo 2021 04 26 redakti

Saluton. Jen tro libera traduko. Mi povis kompari nur kun la angla versio, el kiu eble la aliaj estas laŭvicaj versioj. Kaj tio indikas, ke tute ne temas pri partieca lernejo, sed pri paroĥa lernejo.--kani (diskuto) 12:39, 26 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: Paroĥa lernejo.--DidCORN (diskuto) 11:38, 28 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Paroĥa lernejo. -Filozofo (diskuto) 01:57, 6 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite--kani (diskuto) 19:29, 6 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Filono estas inventita vorto (kiu terurigas min pro eventuala dispecigo de miaj gefiloj!) kaj malkongruo kun aliaj lingvoj. Filono ne aperas en PIV, kaj aperas en ReVo kun referenco nur al tiu pra-artikolo: fakte temas pri tre antikva artikolo, apenaŭ modifita, kiu postulas reverkon kaj kongruigon kun la aliaj lingvoj.--kani (diskuto) 16:47, 29 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento: Jes, filono estas neutile miskomprenebla neologismo.--DidCORN (diskuto) 18:11, 29 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Laŭ NPIV "Filono" estas eĉ nomo kaj tial tute ne taŭga por la titolo. --Tlustulimu (diskuto) 18:14, 29 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi proponas anstataŭe la jenan: Listo de lingvaj familioj, kiu estas pli klara kaj kongruas al ĉiuj aliaj vikipediaj titoloj. Plie, en PIV, familio estas Tuto de la lingvoj devenantaj de unu komuna pralingvo. Lingvaroj povas esti grupiĝo alfabete, geografie aŭ alie.--DidCORN (diskuto) 08:58, 30 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Gravas klare kompreni, pri kio temos en la artikolo, kiu nun estas nur iom mallerta rudimenta ĝermo: (a) senfonta anonco pri provo de unueca genealogia klasifiko de ĉiuj gentaj lingvoj; kaj (b) skizo de koncerna klasado.
Samtempe la paĝo estas ligita al anglalingva paĝo "List of language families", la germana paĝo "Sprachfamilien der Welt" kaj la itala "Anexo:Familias lingüísticas" (kun enteksta subtito "lista de familias lingüísticas").
Se oni intencas, maturigante la nunan paĝon, igi ĝin simila al tiuj ĉi gentalingvaj paĝoj kaj forigos filozofiumadon, tiam estus nature nomi ĝin Lingvaj familioj. Se, male, oni planas evoluigi la paĝon kiel analizadon de doktrinoj pri genealogia klasado de lingvoj, oni povus nomi ĝin Lingva genealogioLingva taksonomio.
Amike, -Filozofo (diskuto) 01:50, 6 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite--kani (diskuto) 10:38, 7 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Estas malkongruo kun aliaj lingvoj. Fakte temas pri tre antikva pra-artikolo, apenaŭ modifita, kiu postulas reverkon kaj kongruigon kun la aliaj lingvoj. Ĉar Historia lingvistiko estas alidirektilo, nur administranto rajtas fari tion.--kani (diskuto) 16:47, 29 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: Kongruas kun la angla titolo.--DidCORN (diskuto) 18:15, 29 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: La artikolo vere estas reverkenda. Eble la ligiloj, kiuj nun svarmas en ĝi, ja estas uzeblaj poзr iuj ĉapitroj. Sed mankas tre multe da teksto. --Tlustulimu (diskuto) 18:19, 29 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ĉu iu povas klarigi la temon, celon aŭ intencon de tiu paĝo? Ĝi aspektas kiel senfokusa amaseto de hazarde elektitaj temoj el kaj pri lingvoscienco: iuj rilatas al historio de lingvoscienco, aliaj al historia lingvoscienco ktp. Ŝajnas do, ke oni devus distribui tiun ĉi ĝermon al la celkonforme nomitaj paĝoj kaj forviŝi ĝin.
Krome kaj flanke: mi (ne insiste sed konvinkite ;) konsilas uzi la pli sisteman (kaj almenaŭ same vaste uzatan) formon "lingvoscienco" anstataŭ "lingvistiko". Se iu deziras, mi pluklarigos kial. Amike, -Filozofo (diskuto) 20:53, 8 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi samopinias kun Filozofo pri liaj du proponoj. Nomŝanĝo neniom bonigus la artikolon. La plej simpla korekto estas tuj forigi la ligitecon al la alilingvaj artikoloj pri historia lingvoscienco. ---Surfo 08:19, 9 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 05:34, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]