Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2022/Novembro

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, novembro 2022


Ne plu aktivaj (novembro 2022) redakti

Linotipo (Linotype) -> Linotipo 2022 11 02 redakti

El diverslingvaj vikipedioj nur Esperanto montras tiun precizigan kaj iom konfuzigan titolon. PIV registras simple Linotipo. Ne necesas la interkrampa klarigo.--kani (diskuto) 00:15, 2 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

  Por: Certe. Tiel certe, ke mi simple faris. Espereble neniu plendos. Lingvano (diskuto) 11:16, 2 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

  Por: DidierCORN (diskuto) 14:05, 4 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 05:20, 15 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Aroteorio -> Kategorio:Aro-teorio 2022 11 03 redakti

Notu ke Kategorio:Aroteorio jam estas alinomita al Kategorio:Aro-teorio (kun streketo). Sed tre multaj artikoloj ankoraŭ restas en la kategorio kun la malnova nomo. Ili estas movendaj al la nova. Ĉu iu povas laborigi roboton por ŝovi tiujn perditajn artilolojn kaj igi ilin ree troveblaj? Dankon! - Moldur (diskuto) 10:15, 3 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

  Farite LiMr (diskuto) 11:34, 3 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Koran dankon, LiMr! - Moldur (diskuto) 12:01, 3 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon, karaj, pro tiu ĉi utila purigo! Amike, -Filozofo (diskuto) 19:58, 3 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Tamen ekzistas Kategorio:Aroteoriistoj sen streketo. DidierCORN (diskuto) 14:15, 4 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Kara kolego DidierCORN -
Temis ĉefe pri forigo de balasta duoblaĵo, kiu povus konfuzi nefakulojn.
Pli nuance, la vortoj "aroteorio" kaj "aroteoriisto" morfologie falas en iom malsamajn kategoriojn: aroteorio = aro-teorio (t.e. teorio, kies studobjekto estas aroj) kaj streketo helpas tuj vidi kaj kompreni la strukturon de la vorto (en kiu -ar-, kutime sufiksa vortelemento, rolas kiel radiko, kerno de la vorto); "aroteoriisto" semantike signifas (aro-teorio)isto, t.e. fakulo pri aroteorio, kaj la formo "aro-teoriisto" estus misgvida, ĉar ne (ĉiam) temas pri teoriisto specialiĝanta pri aroj.
Tial "aro-teorio" estas oportuna elekto, dum "aro-teoriisto" estus malpli prudenta elekto, ol "aroteoriisto".
Ĉu vi konsentas?
Amike, -Filozofo (diskuto) 21:19, 4 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Kara amiko, dankon pri via longa klarigo sed bedaŭrinde mi ne komprenas vian nuancon, por mi la duaj skribaĵoj restas ekvivalentaj. Mi ankoraŭ ne vidas kie estas la graveco pri tiu afero. Plie la modifo estis farite sen iuj ajn "Por" elekto. DidierCORN (diskuto) 09:23, 5 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Kara amiko DidierCORN - Permesu al mi fari kelkajn aldonajn klarigojn:
(1) tiun forigon iniciatis ne mi: fakte, mi ekvidis informon pri la ŝanĝo nur post kiam ĝi jam estis efektivigita;
(2) tamen mi ne vidis problemon pri la ŝanĝo, ĉar "aro-teorio" semantike estas plene ekvivalenta al "aroteorio" kaj preferinda pro sia pli travidebla morfologia strukturo, kio estas oportuna por lingve aŭ fake nesperta leganto - do, miaopinie, forigo de balasta kategorio plene sinonima al kategorio kun pli preferinda formo estis tute akceptebla kaj aprobinda;
(3) tial mi aldonis mian postfaktan replikon;
(4) por plena klareco: mi petas ne interpreti mian postfaktan pravigon de la esenco de la pridiskutata ŝanĝo kun aprobo procedura - efektive, vi tute pravas, ke estas preferinde atendi por-ajn voĉojn antaŭ ol oni efektivigu la proponatan ŝanĝon;
(5) morfologia strukturo de la formo "aroteoriisto" estas (aro teorio)isto, t.e. = aroteori-isto [strukture paralela al (maldekstr)ulo = maldekstr-ulo], sed ne al (neekziatanta) "aro-teoriisto" = aro(teoriisto) [kiu estus strukture paralela al "kontraŭtriunuismo", t.e. kontraŭ(triunuismo) = kontraŭ-triunuismo (doktrino, kiu oponas triunuismon).
Tial prefere oni ne uzu la (misgvidan kaj tial evitindan) formon "aro-teoriisto" anstataŭ "aroteoriisto"
(Mi konscias pri tio, ke tiaj distingoj estas fajnaj, sed ili objektive ekzistas kaj ne estas neglekteblaj.)
Amike, -Filozofo (diskuto) 20:01, 5 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Dum la termino arteorio ekzistas jam en nia Vikipedio, la termino aroteorio estas sufiĉe klara sen streketo, do mi ne komprenas la ŝanĝon. Kion mi komprenas estas kial ni estas tiom malmultaj labori pri la alinomendaj artikolojn, se la ŝanĝojn estas faritaj sen atendi dum minimume unu semajno la voĉdonojn de aliaj. Mi bedaŭras.--DidCORN (diskuto) 12:49, 11 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Cidonio -> Cidoniarbo 2022 11 15 redakti

Kongrue kun la aliaj lingvoj kaj kun la propra enhavo de la artikolo.--kani (diskuto) 14:28, 15 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

  Por: --DidCORN (diskuto) 16:07, 15 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

  Farite Pro neniu kontraǔdiro dum pli ol unu semajno.--DidCORN (diskuto) 18:39, 22 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Janĉĵou -> Jangĝoŭ 2022 11 20 redakti

Mi proponas alinomi la artikolon Janĉĵou al io pli adekvata, vidu Diskuto:Janĉĵou. - Moldur (diskuto) 18:43, 20 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

  Farite -> Jangĝoŭ

  Komento: Ŝajnas esti nova kutimo en tiu Vikipedio:Alinomendaj artikoloj, alinomi ilin sen atendi iun ajn "Por" respondon al la propono. Tiel maniere ĉu devas ni aldoni la finaĵon -o por Jangĝoŭo, kiam jam ekzistas pri la sama ĉina finaĵo la urbo Ĝengĝoŭo?.--DidCORN (diskuto) 11:33, 22 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉu ni devas aldoni "-o"? Ne, ni povas lasi "Jangĝoŭ" (nur transliterigo, ne plena esperantigo).
Ĉu ni povas aldoni "-o"? Jes, kaj "Jangĝoŭ" (nur transliterigo) kaj "Jangĝoŭo" (plena esperantigo) eblas.
Ili ambaŭ havas malsamajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. - Moldur (diskuto) 13:57, 22 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Fakte, nemultaj estas tiuj, kiuj nomas nian moŝton Zamenhofo.--DidCORN (diskuto) 11:23, 23 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Uzo de energio en la socio -> Energia industrio 2022 11 21 redakti

Uzo de energio en la socio -> Energia industrio aŭ Prienergia industrio. Taylor 49 (diskuto) 23:37, 21 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Kara Taylor 49 - Bedaŭrinde, la esprimo "enerigia industrio", kiun vi proponas estus misgvida kaj probable pensigus unuavice ne pri la senco, kiun vi celas, sed la sencon, kiun difinas kaj ilustras, ekzemple, la artikolo de la reta PIV:
energia. Posedanta, elmontranta energion: mi ne povas trovi sufiĉe energiajn vortojn, por esprimi mian malaprobon (Z); energia dediĉo; energia kaj senlaca laborado (Z); ne sufiĉe energia policestro (Z); la unua kaj la plej energia pioniro (Z).
Amike, -Filozofo (diskuto) 01:36, 29 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Kara Filozofo, vi pravas ke PIV difinas nur unu signifon, alian ol mi celas. Tamen, la signifo "rilata al energio aŭ provizado de energio" estas multe uzata en la tekstaro. Ekzemple, la vortgrupo "energia sendependeco" donas 7 trafojn, kaj temas pri "mia" signifo, ne signifo laŭ PIV. PIV ne estas sankta. Taylor 49 (diskuto) 18:43, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Kara Taylor 49 - Por eviti dubindecon kaj (ofte komikan) miskomprenadon oni havas aliajn rimedojn. Ekzemple, anstataŭ proksimume same ambigua adjektivo "varma" oni uzas kunmetaĵojn: vidu vikipediajn artikolojn Varmoradiado, Varmokondukto, Varmokapacito,Varmoizolado, Varmopumpilo ktp. -Filozofo (diskuto)
  Por: Kaj mi kredas ke la citita alia signifo de "energia" estas ambiguiga nur teorie – en praktiko oni ja senprobleme komprenas ke temas pri "industrio pri energio", kaj ne pri "forta industrio". - Sincere, Moldur (diskuto) 20:17, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: La nuna artikolo subsumigas ankaŭ la "kolektadon kaj distribuadon de brulligno, kies uzo, por kuirado kaj hejtado, estas aparte ofta en pli malriĉaj landoj" kaj nomas ĝin ankaŭ formo de industrio, kvankam laŭ mi la kolektado de ligno por propra forno ne nomeblas "industrio". Pro tio ekestis la nomigo Uzo de energio en la socio. Sed multaj landoj, en kiuj aparte redaktatas Vikipedio, estas tiom forte industriigitaj, ke mi ne kontraŭas alidirektigon al artikolo Energia industrio. ThomasPusch (diskuto) 10:42, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Kvankam Thomas pravas ke kolektado de ligno por propra forno ne nomeblas "industrio" (tion oni supozeble povas ĉirkaŭnavigi per pli saĝa vortumo en la teksto), la ŝanĝo al energia industrio tamen subtenindas. Jen alia temo, kiu preskaŭ forgesiĝis kaj kiu ŝtopas tiun diskutejon. Sed mi ĝojas ke en la lastaj tagoj finiĝis pli da temoj ol antaŭe dum almenaŭ jaro, kaj ĝojas ke jam mia poŝtelefono havas malpli da problemo vidigi la paĝon... Aidas (diskuto) 17:41, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

  Farite Mi nun faras la alinomigon. La revortumon de la frazo pri brulligno eble ankaŭ iu alia fari, aŭ mi faros tion post la semajnfino. ThomasPusch (diskuto) 17:47, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Komuna buteo -> Ordinara buteo 2022 11 25 redakti

En PIV 2002 estas ordinara frakseno, ordinara lagopo, ordinara serino, ...; mi ne trovis iun specion, kiu nomiĝas "komuna". En PIV 2020 (https://vortaro.net/) estas multegaj specioj, kiuj nomiĝas "ordinara", sed ŝajne neniu, kiu nomiĝas "komuna": tajpu la vorton en la serĉokampon por esplori. La vorto "ordinara" ŝajnas pli kongrui al la senco. Do kial en Vikipedio estas "komuna" buteo? Ankaŭ kelkaj aliaj specioj nomiĝas "komuna" en Vikipedio, sed troviĝas ankaŭ ordinara apuso, ordinara ekvizeto, ... do ne temas pri aplikado de ekzistanta regulo. Sed ĉu oni jam diskutis la demandon ie? Lingvano (diskuto) 11:28, 25 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

mi tute konsentas pri tio Renatoŭiki (diskuto) 20:06, 1 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ankaŭ mi plene konsentas. Laŭ mi, rekomendindas sistema renomado de ĉiuj titoloj, kie "komuna" estas erare uzita anstataŭ "ordinara", evidente pro facilanima paŭsado de gentalingva formo (ekzempe, angla "common"). Ĉu eble iu lertulo povas uzi ian boton por identigi kaj renomi (aŭ almenaŭ nur renomi, se iu alia trovos kaj afiŝos ĉi tie koncernajn ekzemplojn) tiajn formojn kaj ligojn kopiantajn la misan nomon? Amike, -Filozofo (diskuto) 22:27, 1 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Amike, -Filozofo (diskuto) 22:32, 1 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Rapida serĉo tuj trovas kelkajn titolojn uzantajn la saman evitindan sencon de la epiteto "komuna": komuna tajlorbirdo, komuna kviskalo, komuna montominao, komuna bronzflugilulo, komuna fajrdorsulo, komuna merĝopetrelo, komuna bufo ktp. -Filozofo (diskuto) 22:59, 1 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
(+) Por. La argumentoj jam estas prezentitaj. Vmel (diskuto) 06:56, 2 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: -PaulP
  Farite Taylor 49 (diskuto) 17:03, 9 dec. 2022 (UTC)[Respondi]


Bubo => Senhejma infano => Stratinfano 2022 11 26 redakti

Ĉiuj intervikiaj artikoloj klare temas pri senhejma infano, ne pri nura bubo, kio laŭ PIV estas "knabeto, eventuale petola aŭ miskonduta" [1]. RG72 (diskuto) 05:51, 26 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Jen strange miksita artikolo. Ĝi komenciĝis, temante nur pri la vorto "bubo", sen ajna rilato al stratinfanoj. Poste iu faris ekkonekton al tiu temo, kaj fine multo pli pri stratinfanoj estis aldonita, kaj ankaŭ la intervikiaj ligoj estas pri tiu temo. La sola interrilato inter la du temoj "bubo" kaj "stratinfano" estas la aserto (senfonta) ke iam oni nomus stratinfanojn "buboj".
Mi proponas malmiksi la temojn: Kreu novan artikolon pri "stratinfano", movu la koncernan enhavon kaj la intervikiajn ligojn al tiu nova artikolo, kaj restarigu la artikolon bubo al la antaŭa stato. - Moldur (diskuto) 13:03, 26 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉu Vikipedio havu artikolon pri la vorto bubo? Ĉu artikolo pri vorto ne estu en vortaro anstataŭ en enciklopedio? Mi proponas renomi la artikolon al stratinfano kaj forviŝi ĉion pri la vorto bubo, kaj ĉion pri hebrea vorto, kiu estas, laŭ la artikolo mem, "sen rilato"! Lingvano (diskuto) 09:02, 28 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi samopinias. RG72 (diskuto) 06:48, 30 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: alinomigo al senhejma infanostratinfano kaj aliplenigo. Taylor 49 (diskuto) 18:48, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Farite -> stratinfano. Taylor 49 (diskuto) 18:07, 9 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Dipatrino => Kategorio:Maria (patrino de Jesuo) 2022 11 27 redakti

Mi proponas alinomi Kategorio:Dipatrino al Kategorio:Maria (patrino de Jesuo), same kiel ekz-e en la angla, franca, germana, hispana Vikipedioj. Dipatrino estas titolo, atribuata en (parto de) kristanismo al Maria. Kompreneble ekzistu (kaj ja ekzistas) artikolo pri tiu titolo, sed por paroli ĝenerale pri la patrino de Jesuo ne ĉiuj uzas kristanismo-specifajn titolojn (Dipatrino, Sankta Virgulino, ktp.), kaj ankaŭ nia Vikipedio ne faru tion, sed menciu ŝin per ŝia propra nomo, Maria.

Ankaŭ pluraj aliaj kategorioj kaj artikoloj devus esti alinomitaj kaj poluritaj por neŭtrala vidpunkto, kaj specife kristanaj vortumoj forigitaj (aŭ klare markitaj kiel tiaj).

Sincere, Moldur (diskuto) 20:50, 27 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Same ankaŭ: Kategorio:Jesuo Kristo al Kategorio:Jesuo (aŭ eble Kategorio:Jesuo el Nazaret). - Moldur (diskuto) 21:42, 27 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi estas por Kategorio:Maria (patrino de Jesuo), sed tute kontraŭ Kategorio:Jesuo el Nazaret, kiu ŝajnas malpli neŭtrala esprimo ol Kategorio:Jesuo Kristo: mi supozas, ke tipa homo, nek kristano nek edukita kristanisme, jam aŭdis pri Jesuo Kristo, sed neniam aŭdis kaj neniel interesiĝas pri Nazaret. Cetere, verŝajne estu Jesuo de Nazaret. Kategorio:Jesuo estus akceptebla, sed ŝajnas iom malpli klara ol Kategorio:Jesuo Kristo. Ne necesas zorgi pri la etimologio de la vorto kristo; por nekristano ĝi estas nur maniero nomi la personon. Lingvano (diskuto) 08:54, 28 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

  Por: Kategorio:Maria (patrino de Jesuo).--DidCORN (diskuto) 15:16, 28 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

  Por: Kategorio:Maria (patrino de Jesuo) kaj Kategorio:Jesuo (de/el Nazaret ankaŭ akcepteblas). Gravas kaj notinde ke en vikipedioj de ne-eŭropaj lingvoj (araba, malajama, hinda, estas entute 247 alilingvaj artikoloj) la nomo de la artikolo pri tiu persono estas simple Jesuo, do sen Kristo. Jesuo Kristo povus esti la nomo de artikolo pri la kristanisma aspekto Jesuo. Bonvolu konsideri la aferon neŭtralece. Sj1mor (diskuto) 07:45, 29 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi opinias ke estus bone se ni povus reverki la artikolojn tiel ke Jesuo Kristo temu pri la kristanisma aspekto, kaj Historia Jesuo (eble taŭge alinomita, ekz-e "Jesuo de Nazaret") temu pri la historia persono. Sed tio ja estos alia laborprojekto, sufiĉe granda. - Moldur (diskuto) 11:19, 29 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Jam pasis tempo, kaj kolektiĝis pluraj poraj voĉoj. Mi petas al LiMr (aŭ iu alia administranto), per roboto alinomi jenan kategorion:

  1. Kategorio:Dipatrino => Kategorio:Maria (patrino de Jesuo)

  Farite. Kun kelkaj eroj movitaj al taŭga nova subkategorio Kategorio:Kultado de Maria. - Moldur (diskuto) 08:10, 28 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Über den Prozeß der Zivilisation => Pri procezo de civiliziĝo 2022 11 29 redakti

Esperanta nomo estus pli korekta Fenikals (diskuto) 12:59, 29 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

  Por: .--37.71.212.234 17:54, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

  Por: Dek Mil Lagoj (diskuto) 17:18, 9 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Esperanta nomo estus pli ĝusta, se estus traduko en Esperanton. Male ambaŭ titoloj eblus; ne necesas ŝanĝo.--kani (diskuto) 21:19, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Mi samopinias kun kani. ThomasPusch (diskuto) 09:39, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Jesuo Kristo => Kategorio:Jesuo de Nazareto 2022 11 29 redakti

Mi konsideras pli klare trakti nur unu titolon, ne du titlojn samtempe. Laŭ la ĉi-supra diskuto ŝajnas, ke "Kategorio:Jesuo de Nazareto" plaĉus al pluraj.--DidCORN (diskuto) 13:29, 29 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Mi jam klarigis supre. Lingvano (diskuto) 21:10, 2 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

  Por: : Por distingi Jesuo-n, filon de Maria, el ĉiuj aliaj Jesuo-j. Nesesas krei apartigilon kun titolo Jesuo. 37.71.212.234 17:44, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

  Komento: Tamen Jesuo, filo de Maria, estas multege pli konata kaj pli grava ol ĉiuj aliaj Jesuoj, kaj li estas la nomdonanto/origino laŭ kiu la aliaj Jesuoj nomiĝas. Do laŭ vikipediaj reguloj li klare rajtas havi propran artikolon nomatan "Jesuo" (kaj kategorion nomatan "Kategorio:Jesuo"). Aldone eblas havi apartigilon nomatan "Jesuo (apartigilo)". - Moldur (diskuto) 20:06, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]