Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2023/Septembro

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, septembro 2023


Ne plu aktivaj (septembro 2023) redakti

Historio de tekniko ==> Historio de teknologio 2023 9 1 redakti

Fakte temas pri teknologio, ne tekniko. Same pri respektiva kategorio. RG72 (diskuto) RG72 (diskuto) 09:22, 1 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

  Sindetena: LMO ne estas granda malsameco inter la du terminoj. —Supernabla🪰 22:14, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Tamen estas nuanco, kaj RG72 pravas ke temas pri teknologio. Saman temon oni jam havis kiam temis pri tio ne nomi altlernejojn de aplikataj sciencoj "teknikaj universitatoj" sed prefere "teknologiaj universitatoj". Tial, kvankam nur eta diferenco, laŭ mi RG72 pravas. ThomasPusch (diskuto) 04:31, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: . Aidas (diskuto) 07:52, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

  Farite per tri poraj voĉoj kaj unu sindeteno. ThomasPusch (diskuto) 02:05, 19 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Dombesto ==> Hejmbesto ==> Dorlotbesto 2023 09 02 redakti

Laŭ PIV [1] dombesto "viva[s] kun homoj por agrikulturo aŭ en la hejmo", dum hejmbesto estas "tenata hejme por akompano aŭ plezuro". Nia artikolo kaj la intervikie ligitaj temas pri la dua koncepto. Arbarulo (diskuto) 18:10, 2 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Pri dorlotbesto mi atentigas, ke "dorloti" havas negativan sencon netaŭgan por la koncepto kaj ke "dorlotbesto" ne estas en PIV, kvankam mi scias ke oni multe uzas ĝin. Tamen mi akceptos ĝin se necese kiel pli bonan ol dombesto.
Pri aldomigo, mi opinias ĝin taŭga vorto - sufiĉe logika kaj foje uzata, kaj mi ne scias alian terminon por la koncepto. La ekzemploj en PIV de "hejmigi" (sciuron, mungoton) evidentigas ke ne temas pri tio, kion ni nomis aldomigo, sed pri tio, kion la artikolo Aldomigo misnomas "dresado" (angle tame, ne domesticate).
Kreo de Kategorio:Hejmbestoj/Kategorio:Dorlotbestoj estus tre utila, sed kiel subkategorio de Kategorio:Aldomigitaj bestoj, ne anstataŭaĵo. Arbarulo (diskuto) 14:42, 3 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Farite Dombesto ==> Dorlotbesto kaj kreo de Kategorio:Dorlotbestoj. Pri argumentoj favore al Aldomigo kvankam ankaŭ Hejmigo estus eĉ pli taŭga, mi ne decidis por anstataŭo. Plej taŭge eble estus enmeti ĉiujn argumentojn en la redaktado de la koncernaj artikoloj: tion mi klopodos ĉe Dorlotbesto kaj Aldomigo.--kani (diskuto) 23:13, 4 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon. La redaktita versio ŝajnigis, ke "hejmbesto" estas sinonimo de "dombesto", do mi aŭdacis plu redakti ĝin laŭ la difino de Reta Vortaro. Se iu konas alian fonton, kiu alimaniere distingas tri konceptojn "dombesto", "hejmbesto", "dorlotbesto", bv. mencii ĝin.
Mi lasis la argumentojn pri la uzo de dorlot- en la artikolo, kvankam mi opinias, ke ili devas esti tie nur se oni povas citi ilin el ekster-Vikipedia fonto. Mi pliklarigas mian starpunkton ne tie sed tie ĉi. Verŝajne tre multaj homoj malkonsentas, ke materia profito havigata al homoj estu la kriterio de "tro" bona traktado, kaj iuj malmultaj ankaŭ malkonsentas, ke la profito havigata al "dorlotbestoj" per sia dorlotbestigo estas tiel evidenta. Arbarulo (diskuto) 12:43, 5 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: havo de du artikoloj dombesto kaj hejm-/dorlotbesto: dombesto kiu laŭ PIV "vivas kun homoj por agrikulturo aŭ en la hejmo", do estas kunigo de la agrikulturaj bruto kvarpieda, kortobirdo dupieda, kaj de la ne kiel estonta viando tenata hejmbesto, kaj hejmbesto (PIV) "tenata hejme por akompano aŭ plezuro" (sporto, propra ĝuo, dorlotado), sinonime dorlotbesto (uzata multe). Ĉu la dua artikolo fine nomiĝos hejm- aŭ dorlotbesto, al mi ne gravas, mi ne kontraŭas dorlotbeston, kvankam PIV ne konas ĝin, sed ambaŭ nomoj menciiĝu en la unua frazo kaj klaru ke "hejmbesto" estas sinonimo de "dorlotbesto" (ne de dombesto"!). ThomasPusch (diskuto) 10:10, 7 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

  Komento: Mi opinias, ke la taŭga vorto por la neagrikulturaj bestoj, kiujn oni tenas (por ĉasado, muskaptado, simple por kompanio ktp) en aŭ apud hejmo estas hejmobestohejmbesto. Ŝajnas, ke "dorlotbesto" kovras nur parton de la intencita senco kaj, krome, ĝi sonas (miapercepte) arbitre (kial ne, ekzemple, "amuzbesto", "plaĉbesto", "distrobesto" ktp?) kaj nenature (kiel mallerta provo traduki ian idiomecan alilingvan formon). Amike, -Filozofo (diskuto) 14:16, 7 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: HejmobestoHejmbesto. -Filozofo (diskuto) 14:16, 7 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Dorlotbesto. -Filozofo (diskuto) 14:19, 7 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: havo de du artikoloj: "utilbesto" kaj "dorlotbesto".   Kontraŭ: HejmobestoHejmbesto. Taylor 49 (diskuto) 21:09, 7 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Jam   Farite de Kani: DorlotbestoSupernabla🪰 21:13, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Sneakers ==> Sportŝuo 2023 09 02 redakti

Tute nenecesa anglismo, eĉ se en kelkaj lingvoj ĝi estas uzata. Esperanto estas pli pura kaj en ĝi apenaŭ estas uzata la anglismo, dum se oni guglas "sportŝuo" oni vidas multajn proponojn de traduko el sneakers al sportŝuo.--kani (diskuto) 22:53, 2 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

  Forte por: Parenteze: mi estus scivolema ekkoni, kial en la eŭropaj lingvoj la titolo estas sneakers (nordamerika angla) kaj ne estas trainers (eŭropa angla).Supernabla🪰🍃 00:40, 3 sep. 2023 (UTC) P.S.: mi ne kredas, ke Esperanto estas pli «pura» ol la ceteraj lingvoj. —Supernabla🪰🍃 00:44, 3 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Certe la tutmonda potenco de la usonaj ekonomio kaj kulturo superas tiun de la iama brita imperio. Pri "pura" evidente estis ŝercema troigo kaj mi devis meti tion intercitile. Ĉiuokaze ja E-o estas pli pura en la senco, ke ĝi nek akceptis nek akceptos tiun teruran anglismon, fakte ja usonanglismon. Krome estas la interesoj de la konsumisma ekonomio kio trudas tiun frenezon pri la varnomoj.--kani (diskuto) 09:52, 3 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: anstataŭigi etnolingvan vorton per facile komprenebla Esperanta kunmetaĵo. Arbarulo (diskuto) 14:40, 3 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
@Arbarulo. Parenteze: laŭ Ethnologue, ankaŭ ni estas etno 😁: «The language {Esperanto} is used as a first language by all in the ethnic community.» (trad. La lingvo [Esperanto] estas uzata kiel unua lingvo farde ĉiuj en la etna komunumo). —Supernabla🪰🍃 08:55, 4 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
!! - Mi konstatis ke la PIV-a difino de etno vere ne estas difino - "homgrupo konscia pri siaj diferencoj kun aliaj homgrupoj laŭ kriterioj, kiuj povas esti tre diversaj". Bone, ni estas konsciaj pri niaj diferencoj kun aliaj homoj, do ŝajne tio sufiĉas! Indas demandi, ĉu io ne estas etno. Arbarulo (diskuto) 16:39, 4 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Sportŝuo. Taylor 49 (diskuto) 19:48, 3 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Sportŝuo. ThomasPusch (diskuto) 07:29, 7 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Farite: sportŝuo. —Supernabla🪰🍃 11:03, 4 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Pansarskott -> Portebla antitanka pafilo , Portebla kontraŭtanka sistemo , Portebla kontraŭtanka armilo 2023 09 06 redakti

@User:ChandraHelsinky Pansarskott -> Portebla antitanka pafilo. "Pansarskott" estas sveda vorto. Se la artikolo temu nur pri svedaj tiaspecaj armiloj tiam la bildo de germana armilo devas esti forprenita. Taylor 49 (diskuto) 17:33, 6 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

  Farite de User:ChandraHelsinky per elekto de ankoraŭ pli ekzakta nomo Portebla kontraŭtanka sistemo. ThomasPusch (diskuto) 07:31, 7 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: eble "Portebla kontraŭtanka armilo". Taylor 49 (diskuto) 21:09, 7 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Vendo kaj Vendado -> Vendo 2023 09 07 redakti

  Por: Temas ne pri alidirektilo, sed pri propono pri kunfandigo, proponita jam en majo 2016 per NMaja kaj simple ne atentata en la diskutpaĝo. Kvankam temas pri laŭ mia impreso ne kontroversa kaj saĝa propono, mi tamen por pli da demokratieco notas ĝin ĉi tie, por kolekti ankoraŭ iujn opiniojn. ThomasPusch (diskuto) 09:42, 7 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Taylor 49 (diskuto) 21:09, 7 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Arbarulo (diskuto) 19:41, 14 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

  Farite ThomasPusch (diskuto) 20:30, 2 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Maŭrico de Oranĵo -> Maŭrico de Oranĝo 2023 09 08 redakti

Endas alinomi la paĝon Maŭrico de Oranĵo al Maŭrico de Oranĝo. La titolo estas ligita al la urbo Orange, esperantlingve Oranĝo, vidu Oranĝo sur Vortano.net (PIV). - Sincere, Moldur (diskuto) 17:20, 8 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: Arbarulo (diskuto) 19:44, 14 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:04, 26 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Jam   FariteSupernabla🪰 21:11, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

"Altnivelaj armiloj kaj fuelprovizposteno" -> "Ĉefronta provizejo" -> "Ĉefronta provizposteno" 2023 09 09 redakti

@User:ChandraHelsinky "Altnivelaj armiloj kaj fuelprovizposteno" -> "Ĉefronta provizposteno". Termino "Altnivelaj armiloj" estas nekomprenebla. Taylor 49 (diskuto) 17:28, 9 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

  Komento: Alinomita al Armiloj kaj fuelprovizposteno, sed supozeble pli bona nomo eblas. Taylor 49 (diskuto) 11:02, 10 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Jam   Farite farde Taylor. —Supernabla🪰 21:11, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

La nunaj artikolaj titolo kaj termino aldomigo evidente estas provo paŭsi la angla-latinan domestication. Provo malmulte sukcesa, ĉar aldomigo nature pensigas pri movo al domo, plie ol pri «doma-igo» — malsimile ol domestication, kies bazo domestic- (doma, hejma) estas klare adjektiva:

Felis catus domesticus = doma (t.e. malsovaĝa) kato.

Tamen la internacia uzo de domestic- estas malkohera kaj fuŝa.

  1. Doma ne estas esenca karakterizo, ĝi estas trajto hazarda kaj akcesora. Paser domesticus evidente estas doma pasero, sed ĝi ne estas malsovaĝa pasero. Simile pri domaj musoj. La esperanta adjektivo malsovaĝa estas nemiskompreneble klara.
  2. Doma pomarbo pensigas plie pri hejma arbeto kreskanta el poto sur fenestrobreto, ol pri Malus domestica (malsovaĝa pomarbo ĝardena). Apliki la adjektivon doma al tritiko kaj similaj vegetaloj estas malnecesa perforto kontraŭ la lingvon. «Sovaĝa, malsovaĝa tritiko» sonas glate, klare kaj tradicie.
  3. Multajn brutojn malsovaĝigis nomadoj, kiuj ne havis fiksajn domojn. Malsovaĝiginte ŝafojn, la paŝtistaj popoloj ne venigis ŝafarojn hejmen, sed ekmigradis kun ili serĉante bonajn paŝtejojn. Malsovaĝiginte ĉevalojn la nomadaj arjoj forlasis sian landon kaj konkeris Eŭropon kaj grandan parton de Azio.

Malsovaĝa, malsovaĝigo estas jam delonge tradicie kaj avantaĝe uzataj en Esperanto por esprimi la koncernajn nociojn. Ekz‑e ilin konsekvence uzas la esperanta traduko de la Darvina «La origino de specioj» fare de Klivo Lendon.

ReVo prezentas kaj malsovaĝa, kaj malsovaĝigo; NPIV donas malsovaĝa kaj malsovaĝigi; neniu el la du donas «aldomigi» nek «aldomigo».

Malsovaĝigo estas pli bona, pli klara ol la angla-latina domestication, kiu lasta estas iom malpli malbona ol ĝia mallerta paŭsaĵo per aldomigo. Ni ne hezitu uzi terminojn pli bonajn kaj klarajn, eĉ se ili estas pure esperantaj.--Sergio (diskuto) 13:50, 12 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: Malsovaĝigo. Tre trafa kaj konvinka propono. Dankon, Sergio! Amike, -Filozofo (diskuto) 17:02, 12 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Mi konsentas, tio estas multe pli trafa. Arbarulo (diskuto) 19:48, 14 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Certe   Por: . VladimirPF (diskuto) 06:03, 25 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Konvinka propono kun bonaj argumentoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:03, 26 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
  Farite--kani (diskuto) 12:43, 10 okt. 2023 (UTC)[Respondi]