Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2021/Majo

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, majo 2021


Ne plu aktivaj (majo 2021)

  Farite ĉar ial aliaj administrantoj ne aktivas nun kaj unusemajna atendado jam sufiĉas, mi ĵus alinomis la artikolon kaj jam forprenis la ŝablonon {{alinomu}} el ĝi. --Tlustulimu (diskuto) 19:03, 12 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: Jes, bonvolu fari tion. Antaŭdankon! - Moldur (diskuto) 18:21, 13 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite --LiMr (diskuto) 18:44, 13 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Tre bone, dankon! - Moldur (diskuto) 19:50, 13 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi kreis tiun artikolon kun la titolo originala en la hispana. Poste oni atentigis min pri la fakto, ke la tuta sistemo estas iom senregula. Mi konsultis, kun hispana eksakademiano, kiu siavice atentigis, ke la vorto Don aŭ don ne ekzistas en Esperanto, kvankam ĝi estas uzata foje, tamen logike en Don Quijote, sed ne en Don Kiĥoto. Resume, la bazo de la tuto devas esti la vorto Donkiĥoto, kaj tiukadre mi kreis la apartigilon Donkiĥoto (apartigilo), kie devus esti, inter aliaj, Donkiĥoto (romano), nune Don Kiĥoto, kaj Donkiĥoto (stereotipo), kiu nun estas Donkiĥoto, kiu siavice devus iĝi alidirektilo al Donkiĥoto (apartigilo). Ĉiuj nunaj alidirektiloj, laŭ mia kono, devus resti tiaj. Ĉar estas kruciĝoj, tiu triobla ŝanĝo devas esti farita de administranto, ĉu ne?--kani (diskuto) 20:00, 6 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento: Konsiderante ke PIV preferas la nomon "Donkiĥoto" (pli ol la ankaŭ menciatan "Don Kiĥoto"), mi subtenas la proponon de Kani kun Donkiĥoto (rolulo), Donkiĥoto (romano), Donkiĥoto (stereotipo), kaj Donkiĥoto (apartigilo). - Moldur (diskuto) 14:49, 7 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ankaŭ guglado konfirmas plian uzadon de "Donkiĥoto", kvankam "Don Kiĥoto" povas resti kiel alidirektilo.--kani (diskuto) 16:36, 7 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Donkiĥoto (...) -Filozofo (diskuto) 20:36, 8 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Pasis dek tagoj. Mi rememoras, ke "tiu triobla ŝanĝo devas esti farita de administranto" aŭ ĉu mi mem faru ĝin?--kani (diskuto) 10:51, 16 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite Post unu monato, kun tri poroj kaj neniu kontraŭoj, evidentis la rezulto. Ĉar neniu administranto havis tempon por la faro, mi mem faris ĝin. Ĉiu antaŭa nomo tiel restis kiel alidirektilo, ĉar neniu estis tuterara. Nun la artikolo Donkiĥoto (stereotipo) restas neligita al aliaj lingvoj kaj mi ne povas memori ĉu la iama versio kiel Donkiĥoto estis ja ligita.--kani (diskuto) 10:40, 6 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Mandragoro -> oficina mandragoro 2021 05 09 redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la artikolo Mandragoro miksas temojn, nome specion, kio estas temo en la intervikie ligitaj artikoloj, kaj genron, kion ĝi parte priskribas. Tamen oni mencias sciencan nomon de specio. Tial mi proponas alinomi ĝin al "oficina mandragoro", laŭ NPIV. Kaj poste la artikolo devus esti enhave rearanĝata, tiel ke kelkaj partoj eble migru al nova artikolo pri la genro. Tion prefere aranĝu lerta resp. sperta uzanto, ĉar ni jam havas sufiĉe da ĥaoso ĉe botanikaj artikoloj   --Tlustulimu (diskuto) 13:40, 9 maj. 2021 (UTC) Mi iomete korektis tajperaron. :-( --Tlustulimu (diskuto) 15:12, 9 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: @Tlustulimu: Vi pravas en via kritiko. Sed la teksto plene priskribas la genron (cetere forte mankas taksonomia informkesto), nur mise notas la latinan nomon de la specio kaj ligas al la vikidatuma ero pri la specio. Sed pli simplas lasi la tekston, nur ĝustigi la latinan nomon, do simple nur mandragora, kaj ligi ĝin al la ĝusta vikidatuma ero. Tiam kompreneble mankas artikolo pri la specio, sed tio ne estas problemo, ĉar tekstoj pli ĝeneralaj teknike prioritatas, kaj tekstoj tre ege detalaj povas atendi aŭ ne verkiĝi. Mi faris la rearanĝon. Ĉu ni fermu la temon? ThomasPusch (diskuto) 22:26, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: La konfuzon certe kaŭzis, ke multaj eŭropaj lingvoj tre identigas la specion (la solan el tri kiu kreskas en Eŭropo) kun la genro, kaj ne interesiĝas pri la aliaj du specioj, kiuj estas pli for. Ekzemple la portugala (kiu vaste parolatas ekster Eŭropo, do ne devus esti eŭropcentrisma) nomas la specion Mandrágora kaj la genron Mandragora - subtila diferenco... Sed bone, por ni la genro pli gravas (kaj gravas bona informkesto), do bone ke la teksto jam bone kongruas kun la genra titolo. ThomasPusch (diskuto) 22:33, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

  solvite ThomasPusch (diskuto) 16:40, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Mandragoro -> oficina mandragoro 2021 05 09 redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la artikolo Mandragoro miksas temojn, nome specion, kio estas temo en la intervikie ligitaj artikoloj, kaj genron, kion ĝi parte priskribas. Tamen oni mencias sciencan nomon de specio. Tial mi proponas alinomi ĝin al "oficina mandragoro", laŭ NPIV. Kaj poste la artikolo devus esti enhave rearanĝata, tiel ke kelkaj partoj eble migru al nova artikolo pri la genro. Tion prefere aranĝu lerta resp. sperta uzanto, ĉar ni jam havas sufiĉe da ĥaoso ĉe botanikaj artikoloj   --Tlustulimu (diskuto) 13:40, 9 maj. 2021 (UTC) Mi iomete korektis tajperaron. :-( --Tlustulimu (diskuto) 15:12, 9 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: @Tlustulimu: Vi pravas en via kritiko. Sed la teksto plene priskribas la genron (cetere forte mankas taksonomia informkesto), nur mise notas la latinan nomon de la specio kaj ligas al la vikidatuma ero pri la specio. Sed pli simplas lasi la tekston, nur ĝustigi la latinan nomon, do simple nur mandragora, kaj ligi ĝin al la ĝusta vikidatuma ero. Tiam kompreneble mankas artikolo pri la specio, sed tio ne estas problemo, ĉar tekstoj pli ĝeneralaj teknike prioritatas, kaj tekstoj tre ege detalaj povas atendi aŭ ne verkiĝi. Mi faris la rearanĝon. Ĉu ni fermu la temon? ThomasPusch (diskuto) 22:26, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: La konfuzon certe kaŭzis, ke multaj eŭropaj lingvoj tre identigas la specion (la solan el tri kiu kreskas en Eŭropo) kun la genro, kaj ne interesiĝas pri la aliaj du specioj, kiuj estas pli for. Ekzemple la portugala (kiu vaste parolatas ekster Eŭropo, do ne devus esti eŭropcentrisma) nomas la specion Mandrágora kaj la genron Mandragora - subtila diferenco... Sed bone, por ni la genro pli gravas (kaj gravas bona informkesto), do bone ke la teksto jam bone kongruas kun la genra titolo. ThomasPusch (diskuto) 22:33, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

  solvite ThomasPusch (diskuto) 16:40, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Ringa teorio -> Ringo-teorio (kaj, krome, ringoteorio en la enkonduka frazo) 2021 05 11 redakti

  Komento: Karaj - ekredaktinte la lingve ankoraŭ tre mallertan artikolon pri ringo-teorio, kiu estas tre grava, centra fako de abstrakta algebro, mi stumblis je la nuna titolo de tiu artikolo, "Ringa teorio", formo apenaŭ uzebla, pro ĝia misgvida karaktero.

Pripensante la taŭgajn anstataŭigojn, mi konkludis, ke en Esperanto, la plej taŭga formo estus Ringo-teorio (en faka teksto ripetota kiel ringoteorio). Mi supozas, ke estus prudente uzi la klare analizeblan kaj facile rekoneblan (eĉ por hazarda leganto) formon Ringo-teorio kiel titolon kaj en la enkonduka frazo mencii ankaŭ la senstrekan formon ringoteorio.

La "naturan" paŭsaĵon de gentalingvaj formoj, "Teorio de ringoj" mi opinias evitinda en Esperanto, ĉar ĝi mem ne esprimas la rilaton inter ringoj kaj la koncerna teorio same klare kiel "ringo-teorio" (la prepozicio "de" estas entute troŝarĝita kaj tial ofte misgvida kaj konfuza en nia lingvo). Aliflanke, la provo ripari tion kaj igi la titolon pli fokusita kaj klara per la formo "Teorio pri ringoj" estas misgvida alimaniere kaj havas aliajn mankojn: dum la teorio ja koncernas ringojn, tamen ne temas nur pri ringoj mem - tiu ĉi teorio traktas aliajn unuarangajn nociojn kiel idealo kaj modulo, kiuj iusence eklipsas la nocion de ringo mem...

Tiuj ĉi detaloj ŝajnas al mi gravaj: la saman problemeton mi vidas koncerne multajn aliajn matematikajn fakojn kaj teoriojn; se do ni venos al bone pripensita kolektiva kolega opinio, eblos iom unuecigi la titolojn de tiaj artikoloj kaj igi la titolojn pli sistemaj (kaj do la uzadon de Vikipedio pli oportuna), dum nun oni devas simple eksperimente provi diversajn formojn. -Filozofo (diskuto) 21:56, 11 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento: Laŭ mia opinio, "Ringo-teorio", "Ringa teorio" aŭ "Teorio de ringoj" ĉiuj estas akcepteblaj. Alinomu al "Ringo-teorio" (kaj simile: "Grupo-teorio", "Kategorio-teorio", k.s.) se vi volas - mi ne kontraŭas.
Tamen, tio estas la malplej grava problemo pri matematikaj paĝoj en nia Vikipedio! Defias nin multe pli severaj difektoj inter la primatematikaj artikoloj, ekz-e:
  • Havendaj artikoloj mankas. Pluraj, kiuj ekzistas, estas tre magraj kaj bezonus pliampleksigon.
  • Artikoloj foje enhavas faktajn erarojn. (Ekz-e la unua alineo de integreca ringo permesis nulringon, male al la konstatoj poste en la artikolo.)
  • Iuj artikoloj estis komencitaj kiel maŝinaj tradukaĵoj el la angla kaj poste simple lasitaj en fuŝa, neuzebla stato.
  • Aliaj artikoloj estas en ĝenerale malbona lingvaĵo kaj nepre polurindaj, polurendaj. Ekz-e iuj havas komencon "Je matematiko" anstataŭ "En matematiko" ktp.; aliaj uzas "na", kaj multaj aliaj strangaĵoj.
  • Artikoloj havas ruĝajn ligilojn, ĉar la celata paĝo: aŭ (1) ne ekzistas, aŭ (2) ja ekzistas sed havas alian nomon, aŭ (3) ekzistas sed havas alian gramatikan formon.
  • Ĝenas terminologia konfuzo - la sama nocio estas ofte nomata per malsamaj nomoj en diversaj artikoloj, kaj ofte mankas klarigo ke tio estas sinonimoj. (enĵeto/injekcio/disĵeto, ĉirkaŭaĵo/najbareco, duloka/duargumenta/duvalenta operacio, ...)
  • Ĝenerale la stilo, lingvaĵo kaj prezentomaniero ŝajnas al mi tre mal-unueca en la matematikaj artikoloj ekzistantaj.
  • La ordigo en kategoriojn ankaŭ estus plibonigebla.
Fakte, estas tiom da problemoj ke oni apenaŭ scias kie komenci. Mi korektetis kaj ekpoluris en kelkaj artikoloj, sed ŝajnas ja senfina laboro... - Sincere, Moldur (diskuto) 14:24, 13 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ ĝis nun mankas sistemo de taŭgaj ŝablonoj (navigiloj, informkestoj) por strukturigi la matematikan artikolaron. Por komenci mi nun kreis {{Algebraj strukturoj}} laŭ la angla kaj kunligis grupo-temajn artikolojn. - Moldur (diskuto) 08:53, 15 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Ringo-teorio. Sed ni devas alinomi ankaŭ la sekvajn titolojn Teorio de grupoj al Grupo-teorio kaj Integreca ringo al Integra ringo, kiu troviĝas en NPIV [2].DidCORN (diskuto) 21:19, 19 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

  Farite Nun la kapvortoj Ringo-teorio, Grupo-teorio kaj Kampo-teorio (matematiko) estas unuformaj kaj facile troveblaj. Mi penos iom post iom konformigi la koncernajn ligojn kaj laŭbezone konformigi similstrukturajn nomojn de matematikaj teorioj en la estonteco.

  Komento: Responde al la ĉi-supra komento de Moldur: Dankon pro via (eĉ se iom indiferenta ;) aprobo de mia propono. Se oni traktu lingvan kaj fakan kvaliton de tekstoj serioze, temas pri grava distingo: oni ne mis-uzu la riĉon de Esperanto: malkiel Esperanto, malmultaj lingvoj havas ĉiujn rimedojn ekvivalentajn al la senco-distingoj inter produktivaj modeloj "Xa Yo", "X(o)-Yo" kaj "Yo de Xo(j)", kaj tial la esenco kaj graveco de la koncernaj distingoj en Esperanto ne ĉiam estas evidenta.

Koncerne vian pasian alvokon pri farendaĵoj: miaopinie, estus pli bone, se ĉiu el ni faru tion, pri kio ni estas rimarkinde (aŭ, almenaŭ, pli ol adekvate) kompetentaj. Min plej ĝenas (a) priplorinde malalta ĝenerala lingva nivelo; (b) malalta kvalito de tekstoj en la fakoj, pri kiuj mi havas profesinivelan kompetenton; kaj (c) nekohereco de prezento inter la artikoloj proksimtemaj samlingve kaj samtemaj en malsamaj lingvoj. Laŭ mi, la kvalito estas pli grava ol la kvanto. Mi do pacience penas plibonigi la staton en tiuj direktoj. Laŭ mia multjara observado, estas nekompareble pli facile trovi/varbi entuziasmajn kontribuantojn de novaj tekstoj kaj teĥnike lertajn administrantojn, ol lingve kompetentajn redaktorojn. Aliaj kolegoj, memkompreneble, okupiĝu pri tio, pri kio ili sentas sin aparte kompetentaj. Amike, -Filozofo (diskuto) 20:07, 20 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke en la titolo de Gvineo Bisaŭo mankas streko, kio kaj laŭ NPIV kaj laŭ Reta Vortaro devus esti. Krome la rilata kategorio Lingvoj de Gvineo Bisaŭa devus esti alinomata laŭ la sama skemo. --Tlustulimu (diskuto) 18:13, 12 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

  Farite.--DidCORN (diskuto) 15:34, 12 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Gvinebisaŭkreola lingvo -> Gvineo-Bisaŭa kreola lingvo? 2021 05 12 redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la priskriba teksto de Gvinebisaŭkreola lingvo en la rilata Vikidatuma ero estas "Gvineo-Bisaŭa kreola lingvo". Ĉar mi nenion trovis en miaj vortaroj kaj la plurvorta nomo pli bone harmonias kun la lando-nomo (vidu antaŭan proponon), sonas pli bele kaj estas pli komprenebla, mi proponas ŝanĝon. --Tlustulimu (diskuto) 18:13, 12 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Kaj mi ne havas problemojn akcepti la -o kaj la majusklon, tute analoge al, ekz-e, Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo. - Moldur (diskuto) 18:22, 20 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

:  Por: Gvine-bisaŭa kreola lingvo, tute konforma por mi al Niĝerkonga lingvaro.--DidCORN (diskuto) 10:26, 21 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

  Ne farite.--DidCORN (diskuto) 12:41, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  •   Komento: Tamen reviziante mi kalkulas pli da voĉoj por Gvine-bisaŭa kreola lingvo ol kontraŭ alinomo. Mi ne volas remalfermi la debaton, nur atentigi pri pli detala rigardo al la kolektiva opinio ol al la propra sinteno. Finfine tiu vortaĉo Gvinebisaŭkreola detruos nek Esperanton nek Vikipedion. Mi forigis la averton el la artikolo kiu tie restis ĝis nun.--kani (diskuto) 22:35, 29 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Novulo ĵus kreis Aĝa, Egiptio. Sed li malatentis nian kutiman nomskemon, laŭ kiu ni ne uzas komon, sed krampojn, male al la angla Vikipedio. Krome mi dubas pri la uzo de ĝ en la nomo. Tial mi proponas ŝanĝon al "Aga (Egiptio)". Ĉu estas aliaj proponoj? --Tlustulimu (diskuto) 10:20, 13 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

La uzo de ĝ estus bona se oni prononcas laŭ la klasika araba lingvo, sed eble ne en la moderna parolata egipta araba. - Moldur (diskuto) 11:45, 13 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Pri krampoj, evidente. Pri la ĝusta literumado de la araba litero, mankus opinio de esperantisto kiu regu la egiptaraban, ĉu tio ekzistas?--kani (diskuto) 17:14, 13 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Pardonu min ke mi estus novulo, mi kompreneble kunsentas pri la krampoj, sed kiel mi povas ŝanĝi la titolon? La serĉata langfolio ne aperas por mi. (Ho, mi sukcesis alinomi ĝin, la en la alia artikolo kun la sama problemo "Columbia, Marilando", sed ŝajnas ke nun existas du artikolojn kun ambaŭ titoloj malfeliĉe. Kion fari?) Pri la nomo de Aĝa, ĝuste kiel jam dirite, mi ne estas egiptiano, sed nur legas la araban literumon. Tamen, êc se ni sciu la lokan egiptan eldirmanieron, ĉu ni sekvu tiun aŭ sekvu la manieron de la pli vasta arabparolanta mondo? Notu, ke artikoloj pri tiu ĉi loko en aliaj lingvoj neniuj uzas la "g" sonon. (Aparte... post kiam mi tradukas, la referencoj ĉiam ruiniĝas, kiel mi evitu tiun problemon?) —La komenton aldonis, sen subskribo, Yehadut‎ (diskuto • kontribuoj)
  Komento: . Saluton, @Yehadut: Mi ĵus vidis, ke vi kreis duoblaĵon Aĝa (Egiptio) anstataŭ atendi la kvaran tagon post la unua alsaluto, ekde kiu vi povus alinomi mem. Tio estus morgaŭ. Alinomado necesas por ke la artikola historio ne perdiĝu. Estas jam delonge trajto de la Vikia programaro, ke novuloj nur ekde la kvara tago povas uzi la trajton de alinomado. Antaŭe tio ne eblas.
Do, kion ni faru nun? Jen demando por niaj spertaj uzantoj, ne por komencantoj. Eble mi mem kiel administranto devus provi kunigi la artikolajn historiojn. Aliaj uzantoj ne povas fari tion, ĉar tio estas unu el la aldonaj kapabloj de administrantoj. Ĉu eble inter la spertuloj estas aliaj proponoj? --Tlustulimu (diskuto) 08:55, 16 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉu ne sufiĉus simpla alinomo de la malĝusta titolo al la nova titolo?--kani (diskuto) 10:54, 16 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite @Kani:. Mi jam kunigis la versiojn de la duoblaĵoj, escepte de tiu, kiun mi kreis kun la propono je alinomado de la malnova artikolo. Nun konserviĝis eĉ kelkaj korektoj de spertaj uzantoj. --Tlustulimu (diskuto) 11:37, 16 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Denove "novulo" kreis artikolon (ĉikaze Ruĝa arasao), kvankam artikolo pri la sama specio jam ekzistas ekde 2014 kaj havas eĉ intervikiojn. Temas pri Psidium cattleianum. Mi ne scias, kial la kreinto de la nova artikolo, kiun mi eĉ jam malfuŝis, denove ignoras la ekziston de la malnova artikolo. Povas esti teknika aŭ persona kialo. Sed mi ne emas diveni ĝin. Ĉu eble iu alia?

Ĉar por la termino "arasao" ne ekzistas fonto, mi proponas, ke ni ĉikaze konservu la malnovan artikolon kaj iom post iom aldonu ion laŭ la nova. Sed tion prefere faru lerta kaj sperta uzanto, ne komencanto nek novulo. Ĉu estas aliaj proponoj? --Tlustulimu (diskuto) 19:50, 14 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: Psidium cattleianum.-DidCORN (diskuto) 17:10, 8 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

  Farite.--DidCORN (diskuto) 12:22, 15 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Flago de Eŭropo -> ?? 2021 05 15 redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke uzanto alinomis la artikolon Flago de la Eŭropa Unio --> Flago de Eŭropo sendiskute. Eble la ĥaoso ĉe la titoligo de intervikioj misgvidis lin. Krome ĵus IPulo skribis ion enen, kio devus esti en la diskutopaĝo. Do, ni cerbumu pri kio temu la artikolo, ĉu eble necesus eĉ du artikoloj ktp. Ĉar en kelkaj lingvoj la titolo enhavas la vorton "unio", certe temas pri la flago de EU. Ĉu ne? Se jes, ni devus malfari la alinomadon kaj eble eĉ protekti kontraŭ ripeto de sendiskuta alinomado. Se ne, la intervikioj devus esti ĉikaze malkonvenaj. --Tlustulimu (diskuto) 19:30, 15 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Malfaro kaj protekto.--kani (diskuto) 10:53, 16 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Ne farite Titolo tiel konservata,DidCORN (diskuto) 15:23, 2 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Surbaze de la titolo en nur tri ĝermanlingvaj versioj, plus alia alifamilia, inter 45 versioj, dum la planto tute nek rilatas al Arabio nek respektas la sciencan nomon nek la tropikan devenregionon de Sudorienta Azio nek la tropikan centranerikan mondoregionon kie ĝi estis enkondukita nek la nomon en Filipunoj, kie ĝi estas nacia floro, anonimulo nomis la artikolon. Sambaka jasmeno almenaŭ estus derivita el la scienca nomo Jasminum sambac, kaj se temas pri malkonsento, tiu titolo, anstataŭ esti alidirektilo, estu ĉefa titolo. Araba jasmeno povus resti kiel alidirektilo kaj listigita kiel alternativa nomo de la plento.--kani (diskuto) 13:49, 17 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

  Farite Ĉar neniu kontraŭis dum monatoj.--kani (diskuto) 22:44, 29 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Regiono de Cavally -> Regiono Cavally 2021 05 20 redakti

Saluton. Novulo ial kreis artikolon kun "latinida-angla" malĝusta uzo de "de". Tial mi proponas forigon de tiu prepozicio el la artikolo. Laŭ de:ISO 3166-2:CI eĉ ŝanĝiĝis la administra strukturo de la lando. Kiel ni traktu tion? --Tlustulimu (diskuto) 17:18, 20 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Aliflanke, ĉi tiu artikolo enhavas parametran eraron "Parametro region mankas". --Dominik (diskuto) 03:37, 21 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi ne trovis uzeblan ISO-kodon, nek en la germana artikolo de:ISO 3166-2:CI nek en la angla en:ISO 3166-2:CI. Do, kion fari? Ĉikaze nur uzeblas la tutlanda kodo, por eviti la zorgigan kategorion. Kaj iu foje devus okupiĝi pri ISO 3166-2:CI, ĉar tie la malnovaj kodoj ne estas menciitaj en aparta ĉapitro. Kialon mi ne scias. --Tlustulimu (diskuto) 10:01, 21 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Evidenta anglismo. RG72 (diskuto) 05:28, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite RG72 (diskuto) 05:28, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Zueri okcidento -> ?? 2021 05 20 redakti

Saluton. IPulo antaŭ kelkaj jaroj kreis la strange nomitan artikolon Zueri okcidento. Ĉar ekde mia rimarko sur la tiea diskutopaĝo nenio okazis, mi nun skribas ĉi tie. Kiel ni nomu ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 09:05, 20 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento: Tiu titolo alidirektas al alia titolo, kiu alidirektas finfine al artikolo. Necesas tute simple forviŝi tiun titolon.--DidCORN (diskuto) 13:24, 20 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Subite urĝema uzanto ŝanĝis jam al Züri West (muzikgrupo). Strangas nur, ke ekde 2012 neniun ĝenis mia tiea demando sur la diskutopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 17:24, 20 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Antaŭ preskaŭ tri jaroj anonimulo kreis tiun dufrazan ĝermeton kaj atribuis la ĝeneralan terminon "ogro" (infanmanĝulo) al specifa kreitaĵo de hinduismo (homomanĝulo), kiu estas nomata per adapto de la origina sanskrita vorto en ĉiuj aliaj 21 lingvoj. Nur en Esperanto oni uzis tiun PIV-an vorton kiel aparta nomo. Mi proponas, krom la alinomigon, reredakti la ĝermon por klarigi la similecon kaj diferencon inter ambaŭ terminoj, retenante la referencon al ogro en la redakto, same kiel la alinomigon kaj alidirektilon por la nuna titolo.--kani (diskuto) 10:24, 23 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: Mi konsentas. :tiu ĉi uzanto (diskuto) 01:10, 2 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: @Kani: Ĉu vi povas realigi vian proponon? Vi havas subtenon. Eble vi povas donaci al la teksto ankoraŭ 1-2 frazojn al alia teksto... ĝi estas tiom miniatura ĝermo... ThomasPusch (diskuto) 16:02, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  Farite--kani (diskuto) 16:06, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Ŝablono:Komentoj Mi ankoraŭ riparis plurajn erarojn kaj forigis la apartigilan paĝon, kiu nur diferencigis inter normalo ogro kaj "Ogro (hinduismo)". Ĝi nun ne plu utilas. ThomasPusch (diskuto) 16:47, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Jam en decembro 2020 nekonata uzanto anglalingve proponis kunigon de du artikoloj, nome Sektoro serva kaj Servosektoro. - Sed mi rimarkis, ke la intervikioj malsamas ĉe ambaŭ. - Mi proponas alinomi Sektoro serva al 'Triaranga sektoro', laŭ la skemo de la jam ekzistanta artikolo duaranga sektoro. Krome la proponita titolo estas simila al la jam uzata tria termino "Sektoro triaranga", en la enkonduka parto de la artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 18:11, 24 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento: La du artikoloj estas kunigendaj, ĉar ili traktas la saman temon. La problemo estas ke la du intervikiaj ligiloj ekskludas unu la aliajn, kiam certaj lingvoj uzas la titolon Serva sektoro dum aliaj uzas la titolon Triaranga sektoro, kiuj estas tute sinonimoj.--DidCORN (diskuto) 20:55, 24 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: .--DidCORN (diskuto) 14:32, 2 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Farite.--DidCORN (diskuto) 12:13, 6 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Karibia plato, Karibio anglalingva, Karibio 2021 5 24 redakti

Saluton. Alifono hodiaŭ demandis sur Diskuto:Kariba Maro pri la ĝusta vorto. Ĉu do estu "kariba" aŭ "karibia"? Laŭ NPIV nur ekzistas "kariba". Ĉu iu eble konas fonton por "karibia"? Se ne, ni devus verŝajne alinomi Karibia plato, Karibio anglalingva. Ĉu ne? La land-noma uzo de la finaĵo -io apenaŭ devus taŭgi por la dua artikolo, ĉar temas pri grupo de landoj resp. insuloj. Ĉu ne?

Krome mi ĵus vidis, ke eĉ sur la diskutopaĝo de Karibio estas propono je alinomado, jam ekde 2015. Longharulo tiam proponis la titolojn "Kariba regiono" kaj "Karibomara regiono". Sed kiun ni uzu el ili? Mi inklinas al la unua varianto, ĉar ĝi estas pli mallonga. --Tlustulimu (diskuto) 20:12, 24 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento: Kariba Maro povas resti tiel, kongrue kun NPIV kaj la kulturaj tradicioj en aliaj lingvoj. Ankaŭ Karibio povus resti tiel, konsiderinte, ke la finaĵo -io ne nur uzatas por landoj, sed ankaŭ por landaroj aŭ landeroj, ekzemple Skandinavio, Franclingvio, Andaluzio, Okcitanio ktp. Tamen mi ne kontraŭus alinomigon al Kariba regiono; tamen la titoloj kiuj enhavus tion estus pli longaj kaj pli malfacile uzeblaj, kiel Karibregiona plato, Afrik-karibregiona popolo, ktp. Pri Karibio anglalingva, la demando estas kial ne Anglalingva Karibio? La kreinto lastatempe jam kreis aliajn artikolojn kun la adjekto fine anstataŭ la kutimo en Esperanto. Lia argumento estas, ke tiel, tajpante la substantivo jam aperas diversaĵoj. Laŭ mi, tio nek indas nek utilas.--kani (diskuto) 20:49, 26 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Kani pravas ke "Kariba Maro povas resti tiel, kongrue kun NPIV kaj la kulturaj tradicioj en aliaj lingvoj. Ankaŭ Karibio povas resti tiel, konsiderinte, ke la finaĵo -io ne nur uzatas por landoj, sed ankaŭ por landaroj aŭ landeroj, ekzemple Skandinavio, Franclingvio, Andaluzio, Okcitanio ktp." Supozeble ankaŭ neniu kontraŭus alinomigon de Kariba regiono al Karibio. Sed se oni "malinventus" la vorton "Karibio" kaj rezultus estus signife pli komplekaj vortokonstruoj kiel "Karibregiona plato", "Afrik-karibregiona popolo", tiam tiujn vortojn mi neniel volus. Longharulo estas mania misiisto kiu volas purigi Esperanton je ĉiaj vortoj kun finaĵo io - supzeble li ankaŭ estas kontraŭ la vortoj Alĝerio kaj agonio. Sed pro tiu misia krucmilito, kiu tute neas la esperantan evoluon ekde la jaro 1900, krei monstrajn vortojn kiel "Karibregiona plato", "Afrik-karibregiona popolo", mi persone juĝus tragika mispaŝo. Tial mi pledas por tio tute nenion ŝanĝi. ThomasPusch (diskuto) 16:14, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: ŝanĝo de io ajn ĉi tie, kaj daŭra uzo de la praktika kaj konciza vorto "Karibio", kiu cetere estas en Reta Vortaro kaj konsekvence ankaŭ en VReVo. Aidas (diskuto) 23:24, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi dume ne certas, tamen "Karibio" signifas "Kariban regionon". "Kariba maro" estas nur parto de "Karibio". Se ni uzas "Karibia maro" , tion sekvas ke "Karibio" estas parto de la maro. Tamen "Karibio" inkluzas kaj Karibajn insulojn kaj Kariban maron, sed ne male. VladimirPF (diskuto) 02:47, 4 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
(komentu mi: en ru-vikio broblemo de geografiaj nomoj estas unu el la plej komplikaj: multaj fotaj vikiistoj lasis vikion pro ne solveco de la problemego. Sed en ru-vikio oni povas almenaŭ uzi la amason de ru-literaturo. En Eo ĝi malmultas.) VladimirPF (diskuto) 02:51, 4 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Kiel dirite, neniu ĉi-tie volis ŝanĝi la vorton Kariba Maro, neniu ĉi-tie proponis novan vorton "Karibia maro", nek Kani nek mi nek VladimirPF nek Aidas. Ĉio kion Vladimir skribis la 4-an de decembro estas tute ĝusta, sed ĉio ne estas argumento kontraŭ konciza regiononomo Karibio, kiu evitas anstataŭajn monstrajn vortojn kiel "Karibregiona plato", "Afrik-karibregiona popolo". Rezulte ĉiuj samopinias, nur Longharulo ne en sia antikva noto de 2015 (kaj Alifono kaj Tlustulimu nur demandis sin en Diskuto:Kariba Maro kio estos bona solvo, kaj translokigis la demandon ĉi tien). Rezulte la decido daŭre estas unuanime "  Kontraŭ: ŝanĝo de io ajn ĉi tie", kiel skribis Aidas. "Kariba Maro" restas "Kariba Maro", kaj "Karibio" restas "Karibio". Parenteze: mi ne opinias ke "Karibia maro" estus granda eraro. Sed ĝi estus iomete nelokiga vorto, en tio pravas VladimirPF, kaj krome estus ne-necese komplika: laŭ la principo de "neceso kaj sufiĉo" vortoj ne estu pli longaj ol necesas, por ne ĝeni la komunikadon kaj ne konfuzi. Tial la respondo al Alifono estas ne al duba ŝanĝo de "Kariba Maro". Laŭ mi, ĉio jam estis dirita la 4-an de decembro. Mi nun fermas la diskuton, kaj lasas ĝin ankoraŭ 5-6 tagojn antaŭ arkivigo. En tiu tempo oni, se urĝe necesas, povas ankoraŭ remalfermi ĝin, sed mi dubas pri iu urĝa neceso pludiskuti pri tiu temo kiun nun eblis priparoli dum plenaj 30 monatoj, kaj estis bedaŭrinde ke ĝi preskaŭ forgesiĝis. ThomasPusch (diskuto) 12:25, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Guglaĉo kaj uzantenomo -- uzantnomo -> uzantonomo 2021 05 26 redakti

  • https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzantnomo&type=revision&diff=7190569&oldid=7181701
  • > Titolŝanĝo malfarita, ĉar la kialo estas falsa. Laŭ Google "uzantnomo" pli oftas, kaj aldone Komputeko preferas tiun formon
  • Por mi serĉo pri "uzantnomo" per guglo rezultigas respondon "Ungefär 343 000 resultat" (ĉirkaŭe 343'000 rezultoj), el kiuj sekve nur 77 estas videblaj, do nur 0.000'22 de la ŝajna totalo. La rezulto estas ridinda. Gugla serĉo neniam redonas krudan veron. Ĝi estas "optimigita" kaj "filtrita" per sekretaj algoritmoj kies celo certe ne estas helpi analizi oftecon de uzo de esperantaj vortoj. Guglo redonas tion kio laŭ ties algoritmo estas plej grava surbaze de via IP-adreso, retumilo, serĉa historio ktp. UTFG -> "Use the F**King Google!" Bedaŭrinde la danĝera stultulo ne plu estas tiu kiu ne scias ke guglo ekzistas, sed tiu kiu false supozas ke guglo estas fonto de la absoluta vero. Tro multaj bazigas sian pensadon kaj agadon sur falsaj rezultoj de guglo, kaj tio estas danĝero ne nur por la lingvo, sed por la socieco kaj libereco. Ĉu guglo estas la ĉefa labormetodo de Komputeko kaj PIV? Bonvole raportu kion vi vidas serĉante la signoĉenon (en la pli mojosa formo laŭ Robin) uzantnomo per guglo. Mi ĵus reprovis kaj la rezulto estas "Ungefär 400 000 resultat". Ĉu iu publikigis 57'000 esperantajn paĝojn dum 10 minutoj? Kion vidas vi? Taylor 49 (diskuto) 06:43, 26 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

al Taylor 49: Mi plene samopinias kun vi pri la neceso zorge pritaksi ĉiujn rezultojn de tiaj serĉoj kaj ankaŭ pri tio, ke la sekretaj algoritmoj de Guglo estas fonto de multaj misteroj. Sed oni povas tamen ofte ion konjekti per la rezultoj, kvankam oni neniam faru, kvazaŭ aŭtomate, definitivajn konkludojn per la serĉoj.

Jen kion mi ĵus ricevis de Guglo kiel serĉrezultojn (mi supozas, ke vi konas la signifon de la citiloj):

"uzantnomo" 408 000 trovoj
uzantnomo 457 000
"uzantonomo" 29 800
uzantonomo 39 100
"salutonomo" 82
salutonomo 134
"salutnomo" 702 000
salutnomo 724 000
"uzulnomo" 466 000
uzulnomo 432 000

Oni povus provi ankaŭ plurajn aliajn vortojn, eĉ pli trafajn, kun proksimume sama signifo, sed mi pensas ke ĉi tio sufiĉu. Tutcerte, viaj serĉoj povas doni iom aliajn rezultojn, kaj ankaŭ mi ne sukcesus reprodukti identajn nombrojn. Ni ne scias, kiel la tutmonde dislokita sistemo de Guglo-serviloj kaj ties datumbankoj funkcias, sed la rezultoj montras ion. Tiom grandegaj diferencoj povas esti nur pruvoj pri tio, ke ekz. uzantonomo estas multe pli malofta ol uzantnomo. La plej ofta estas salutnomo, kaj mi preferus ĝin, se mi verkus la artikolon. La formojn kun uzul- mi opinias evitindaj, kvankam uzulo havas la avantaĝon esti senprobleme adjektivigebla.

Sed la grava afero estas, ke enesto aŭ manko de o en la kunmetita vorto ne igas ĝin erara. Do, via titolŝanĝo nur kaprice montris vian personan preferon. Fakte, ankaŭ la posta restarigo de la antaŭa titolo, farita de Uzanto:Robin_van_der_Vliet, estis simila kapricaĵo, sed ĝi estis pli bone motivita.

La artikolo temas nur pli klarigo de unu vorto, kaj, kiel tia, estas apenaŭ bezonata en Vikipedio. En la anglalingva Vikipedio "Username" estas nur titolo de redirektilo al "User (computing)". --Surfo 10:04, 26 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon. Sed la pli ol 400'000 trafojn ne eblas inspekti. Mi komencis trairi la trafojn, dekope, kaj post 77 trafoj mi atingis la finon. Kiel gravaj aŭ validaj estas la ceteraj? Oni ja povas alkaki "ripetu serĉon kun preterlasitaj rezultoj inkluzivigitaj". Rezulto: 322 trafoj por "uzantnomo" (malmulte pli ol 77, multe malpli ol 400'000). Formo "uzantonomo": 277 trafoj. Morgaŭ la kvantoj estos aliaj. Taylor 49 (diskuto) 14:26, 26 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Anstataŭ nur atenti Google, ni ankaŭ atentu aliajn fontojn. Komputeko nur havas "uzantnomo" kaj "salutnomo". Laŭ Komputeko la formo "uzantnomo" estas uzata en la tradukoj de pluraj aliaj projektoj, interalie de WordPress. Aldone al tio, Duolingo instruas la formon "uzantnomo". Ni lasu la artikolon en la originala stato, kaj ne redaktomilitu pri tio. Mi ĵus restarigis la originan titolon kaj aldonis fontojn. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:30, 26 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Bedaŭrinde vi forgesis mencii, ke en Komputeko la tria varianto estas "uzantonomo". Mi ĵus legis ĝin tie. Krome mi korektis la referencojn. Ĉar Komputeko referencas la unuan varianton "uzantnomo" per Vikipedio, inverse la referenco devus esti iomete tikla. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 17:38, 26 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Ho, Komputeko fakte ankaŭ mencias la formon "uzantonomo" kiel eblan tradukon de "username". Mi rigardis la tradukojn de "login name", kie nur aperas "salutnomo" kaj "uzantnomo". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:42, 26 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Uzantonomo, pli facile prononcebla por kelkaj lingvaj kulturoj.--kani (diskuto) 21:03, 26 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: La formo "uzantnomo", kiu jam estas la titolo ekde 2008, estas tute bona. Ĝi estas uzata en la esperantigo de pluraj projektoj kaj ĝuste tiun formon instruas Duolingo. Laŭ mi ni nur ŝanĝu la titolon, se alia formo klare superregas. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:29, 26 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: la formo Uzantonomo - la formo "uzantnomo" impresas min kiel nekutima, stumbliga, nenatura kaj multe malpli oportuna. Kial oni plu spertu facile eviteblan ĝenon? Memkompreneble, tio estas takso subjektiva. Amike, -Filozofo (diskuto) 11:52, 27 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: la longa formo Uzantonomo Taylor 49 (diskuto) 20:23, 29 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: la longa formo Uzantonomo, ĉar ĝi sonas pli bele kaj mi eĉ uzis ĝin ie en la Vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 20:49, 29 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus kreis la artikolon Uzanto (komputiko) surbaze de la angla artikolo, laŭ la ideo de Surfo. Mi tien movis la enhavo de ĉi tiu ĝermo, metante la formon "uzantonomo" en la unua loko, ĉar ĝi estas preferata de la diskutantoj. Mi ankoraŭ intencas tie skribi ion pri (en)salutado kaj elsalutado/adiaŭado. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:55, 30 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Eble solvite per kreo de Uzanto (komputiko) ... sed la historiojn de Uzantonomo kaj Uzantnomo oni preferinde kunigu kun la paĝo Uzanto (komputiko). Taylor 49 (diskuto) 20:39, 1 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: . Kara Taylor, kial vi faris ŝanĝon, kiu neniel rilatas al la poroj? --Tlustulimu (diskuto) 19:23, 3 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
Kiun ŝanĝon vi aludas? Taylor 49 (diskuto) 06:16, 4 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Propraj nomoj, tiuokaze de lando kaj insularo, ne portas artikolon. La artikolo tie estas kontaĝo de nacilingvoj.--kani (diskuto) 17:57, 26 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: Mi rigardis en kelkajn vortarojn, nome NPIV, PreVo kaj la grandegan de p-ro Krause, nome "Plena Vortaro Esperanto-Germana". Ĉiuj tri vortaroj enhavas nur la formon sen artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 18:03, 26 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Oni kutime parolas pri "la Bahamoj", "la Komoroj" ktp, sed en la titolo neniam troviĝas la artikolo. Ankaŭ vidu la artikolon Komoroj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:18, 26 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Taylor 49 (diskuto) 20:25, 29 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite Taylor 49 (diskuto) 10:25, 12 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Kiel ni traktu la rilatan Flago de La Bahamoj‎? --Tlustulimu (diskuto) 13:47, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Reĝisoro -> Kinreĝisoro 2021 05 27 redakti

Por ke ĝi estu pli precize, kiam estas jam alia artikolo Teatroreĝisoro. Atentu: la celpaĝo Kinreĝisoro jam ekzistas. Nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu. Reĝisoro povas resti kiel alidirektilo al Kinreĝisoro (eble laŭ ofta kutimo) aŭ kiel apartigilo.--kani (diskuto) 11:28, 27 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento: La introduko traktas la ĝeneralan sencon de reĝisoro do kaj pri teatro, kaj filmo, kaj televido, konforme al la nuna titolo. Se oni ŝanĝas la titolon necesas specifi per unu frazo, ke la artikolo traktos aparte la temon pri Kinreĝisoro.--DidCORN (diskuto) 15:54, 27 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento:

1. Do, se tiu ĉi artikolo ĝenerale traktas reĝisorojn ĉiajn, ĉu ne estus prudente por tiuj, kiuj volas havi (ankaŭ) apartan kapvorton Kinoreĝisoro, krei la novan artikolon kaj konforme redistribui la enhavon inter la artikoloj ĝenerala kaj speciala?
2. Se oni kreos tian apartan artikolon pri la reĝisoroj en kinoindustrio, oni prefere nomu la kapvorton "Kinoreĝisoro" - t.e. uzu la oportune prononceblan formon. Finfine, oni ja havis sufiĉe senteman orelon por elekti la formon "Teatroreĝisoro", sed ne la langorompan "Teatrreĝisoro"!
Amike, -17:54, 27 maj. 2021 (UTC)
Mi ĵus rimarkis, ke mi estis mis-subskribinta. Mi do atestas mian komenton per subskribo: -Filozofo (diskuto) 17:59, 28 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento: La demando ne estas pri kio temas la artikolo, sed pri kio devas temi. Por esti ligita al tiuj alilingvaj artikoloj devas temi pri kino. Jam ekzistas Teatroreĝisoro kaj se Reĝisoro iĝos Kinreĝisoro por kongrui kun la alilingvaj artikoloj, Reĝisoro estos nenio se ne alidirektilo. La enkonduko pri reĝisoro povas esti en ambaŭ artikoloj aŭ en apartigilo.--kani (diskuto) 00:01, 31 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Ne faru la alinomadon! Estas legebla: "Reĝisoro estas persono, kiu respondecas pri la enscenigo de teatraĵo aŭ filmo". Nature povas estis apartaj artikoloj kinreĝisoroj kaj teatroreĝisoroj sen iu ajn aldirektoj. En Hungario ofte la reĝisoroj agas en ambaŭ branĉoj. --Crosstor (diskuto) 04:07, 31 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Kompreneble, en Hungario kaj en la tuta mondo. Sed ne gravas pri la enhavo, kiu tute estos konservita. Temas pri la ligo al la aliaj lingvoj. Estis la tri artikoloj, la komuna, la kina kaj la teatra.--kani (diskuto) 11:20, 2 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
En la kategorio hungaraj reĝisoroj nun estas 725 artikoloj. Ili kreis en areo kino kaj teatro tre varie. Estis precipe kinaj, precipe teatraj, ankaŭ egale t. k. Tiun kategorion mi ne povas disigi al du kat. Se okazos alinomado, la alinomanto faru ankaŭ la disigon!--Crosstor (diskuto) 02:47, 13 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: --Crosstor (diskuto) 02:49, 13 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

  Ne farite ĉar mankas interkonsento. —Supernabla🪰 12:17, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĉĵencjan -> Zhenjiang 2021 05 29 redakti

Saluton. Mi ĵus trovis la sufiĉe strange nomitan artikolon Ĉĵencjan. Mi ege dubas, ke tia esperantigo de ĉina nomo estas en ordo. Tial mi proponas malfari ĝin. Bedaŭrinde eĉ la uzita kialo por la alinomado estas malĝusta. La nomo "Zhenjiang" ne estas angla, sed la pinjina skribo de la ĉinoj. Tia skribo estis oficialigita jam antaŭ jardekoj, nome en 1958. --Tlustulimu (diskuto) 20:25, 29 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉu eble ekzistas pliaj tiaj artikoloj? Se jes, eble estus bone listigi ilin iom post iom ĉi tie. Ĉu ne? - Krome estus bone, se uzantoj, kiuj neniam vizitis kurson de la ĉina lingvo, prefere ne decidu pri la titolo aŭ nur post diskuto ĉi tie aŭ en alia konvena loko. --Tlustulimu (diskuto) 20:30, 29 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Kiel oni prononcu la literkombinon "ĉĵ"? Eĉ ĉinoj ne havas ion tian. --Tlustulimu (diskuto) 20:30, 29 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: La alinomo okazis dum jaro 2010. Oni evitu neelparoleblajn fuŝojn kiel "ŝĥĉ". Taylor 49 (diskuto) 20:33, 29 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: estas tia kombino kia "post scio", sed mi ne trovis tiun literumon ekstere de tiu artikolo, bedaŭrinde. Aŭ ĉu ni inventu plibonan Esperantigitan nomon? --Salatonbv (diskuto) 22:05, 3 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: :la nuna formo venas eble el la misa respeguligo de la rusa formo Чжэньцзян, Ĉĵencejan, iomete pli precize.Narvalo (diskuto) 13:59, 4 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: : la vorto estas prononcebla laŭ rusoj, ktp. La formo Zhenjiang estas plene erara, malbona. (Zh ???) Laŭ pli freŝaj informoj Ĝenĝjang estus pli bona.--Crosstor (diskuto) 13:12, 26 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi konsentas, ke tiu nomo estas malĝusta, sed mi rimarku, ke la esperantigita formo plej bone estu Ĝenĝjang aŭ Ĝenĝjango, kaj la sistemo de El Popola Ĉinio: Esperantigo de vortoj el ĉina fonto#Sistemo de El Popola ĉinio. Eble pro tio, ke la ĉina ne uzas latinan alfabeton (kaj des pli ĉar la ŝajna prononco de pinjino ĝenerale ne similas al la vera prononco), estus plej bone esperantigi la nomon laŭprononce. -Yehadut (diskuto) 01:38, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Se iu malŝatas la formon "Zhenjiang" tiam eble "Ĝenĝang" aŭ "Ĝenĝango" (kaj ne neelparoleblaĵoj kiel "Ĝenĝjang" aŭ "Ĝenĝjango"). Taylor 49 (diskuto) 23:29, 26 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite -Yehadut (diskuto) 02:23, 3 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke uzanto sendiskute alinomis du artikolojn al Riukiua lingvaro‎ kaj Riukiu-insularo‎. Mi ege dubas pri la utilo. En multaj lingvoj por j staras y, kio indikas, kie tie temas pri konsonanto. - Mi havas kelkfoje la impreson, ke li laboras laŭ propra bontrovo. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 08:27, 31 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: Ankaŭ mi forte dubas pri tiu alinomado. Eble oni malfaru tuj, reen al la antaŭa Rjukju-, kaj poste enmetu proponon pri alinomado de Rjukju- al Riukiu-, por ke ekestu regula diskuto? Ĉiuokaze tia kontroversa alinomado sen diskuto estas ne akceptebla. - Sincere, Moldur (diskuto) 13:40, 31 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: --kani (diskuto) 11:16, 2 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: --DidCORN (diskuto) 16:02, 3 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: --Salatonbv (diskuto) 21:56, 3 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Nekomprenebla alinomigo. Narvalo (diskuto) 14:03, 4 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Iu uzanto amase redaktis artikolojn pri Japanio, ŝanĝante transskribon de la japanaj vortoj. Mi ne certas ĉu tio estas ĝusta maniero aŭ ne, ja necesas koni tradiciojn kaj regulojn tiukampe. RG72 (diskuto) 05:25, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite - Finfine, la "Rjukju"-artikoloj estas restarigitaj al la nomoj de antaŭ la sendiskute farita alinomado. - Sincere, Moldur (diskuto) 06:46, 4 maj. 2022 (UTC)[Respondi]