Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2022/Julio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, julio 2022


Ne plu aktivaj (julio 2022) redakti

Elektrocentralo -> Elektrejo kaj Elektrejo -> Elektrocentralo 2022 07 04 redakti

"Elektrejo" estas ĝenerala termino, kiu taŭgas pri apartigilo, dum "Elektrocentralo" endas esti la titolo de l'artikolo kiu temas pri gravaj centrejoj produktantaj elektron. DidCORN (diskuto) 20:40, 4 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

  Por: --kani (diskuto) 12:48, 7 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ŝajnas al mi, ke Elektrejo bone rilatas al sia temo. Ĝi klarigas la distingon inter centraloj kaj aliaj elektrejoj. La apartigilo rilatas al la sama temo, krom tio, ke iuj ligiloj ŝajne temas pri aparatoj, ne precize ejoj (des malpli centraloj!). Mi preferus do, ke oni kunigu la artikolojn sub la titolo Elektrejo. Arbarulo (diskuto) 22:56, 8 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: "elektrejo" estas la mallonga kaj logika termino por loko (precipe granda) kie oni produktas elektron. Estas la elektro kiu gravas, ne la centreco. Krom tio, ventoelektrejoj (ventocentraloj??) estas iomete kerne malcentraj. Taylor 49 (diskuto) 22:19, 5 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Ekspoziciejoj -> Kategorio:Kongresejoj 2022 07 04 redakti

Ekspoziciejoj tute ne kongruas kun la aliaj lingvoj, sed Kongresejoj, kio jam ekzistas, sed orfa, nome sen ligo al iu lingvo.--kani (diskuto) 12:10, 6 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

  Komento: --Mi proponas unuigi la du kategoriojn por Kategorio:Kongresejoj.--2A02:1210:7605:6C00:9C19:ABF8:7464:B723 17:09, 8 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: --Mi proponis la unuigon en la listo antaŭvidata por tio, t.e. Vikipedio:Kunigendaj artikoloj--DidCORN (diskuto) 17:00, 14 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Ekspoziciejoj jes kongruas kun iuj aliaj lingvoj, nome la kategorio Q8442769 (en Category:Fairgrounds, fr Catégorie:Champ de foire, de Kategorie:Ausstellungsanlage kaj du pliaj). Kaj eĉ pli malbone, ke ankoraŭ ekzistas Kategorio:Eventejoj (Q7463935) - kaj kompreneble la pli vasta Kategorio:Kunvenejoj. Ĉar la signifo de eventejoj vastas kaj esperantlingve la kategorio ankoraŭ enhavas subfakojn distrejoj kaj kinejoj, eblus ankaŭ meti la kategorion kongresejoj tien. Cetere ankaŭ ekzistas Kategorio:Koncertejoj (Q8895890). Mi dirus ke ekspoziciejoj simple estas grandegaj haloj, sen fiksa seĝaro, facile trakonstrueblaj, kaj kongresejoj estas, nu, lokoj por kongresoj, kun grandaj kaj pli malgrandaj salonoj kun fiksa seĝaro, multe pli elegantaj, se rigardi la "nudan" konstruaĵon, ol la grandegaj haloj de ekspoziciejoj. Mi ligas la e-lingvan kategorion al Q8442769, kaj proponas ne kunigi, kvankam mi konsentas ke tre multas kategorioj ĉi-tie, ĉar la uzoj de tiaj grandaj kunvenejoj malsamas, kaj sekve malsamas specoj de konstruaĵoj... ThomasPusch (diskuto) 06:59, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Tiuj ejoj vere foje koincidas, sed ne ĉiam. RG72 (diskuto) 07:07, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: --Mi jus vidas, ke neniu el la du kategorioj estas orfa, do mi komprenas nun kial oni voĉdonas kontraŭ la alinomado. Ja ekzistas ankaŭ la ne orfa Kategorio:Ekspozicioj.--DidCORN (diskuto) 11:11, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: --DidCORN (diskuto) 13:44, 24 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

  Ne farite.--DidCORN (diskuto) 13:57, 3 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Blankula supereco -> Blankula superismo 2022 07 07 redakti

Blankula supereco povus supozigi, ke temas pri reala supereco de blankuloj, dum fakte temas pri ideologia ismo, fakte bazita sur imagita blankula supereco. La kreinto ne aktivis dum la lastaj kvin jaroj.--kani (diskuto) 12:46, 7 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

  Por: Kvankam la laŭvorta angla ekvivalento estas uzata de kontraŭrasistoj sen konfuzo, estas preferinde traduki pli logike kaj laŭsence. Arbarulo (diskuto) 15:10, 14 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: ThomasPusch (diskuto) 06:36, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 07:05, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Farite Arbarulo (diskuto) 20:21, 23 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Bolŝevisto -> Bolŝeviko kaj Menŝevisto -> Menŝeviko 2022 07 10 redakti

Karaj, mi rimarkis, ke antaŭ nelonge ThomasPusch alinomigis la ĝisnunan artikolon Bolŝeviko al Bolŝevisto. Tia alinomigo ŝajnas al mi nepravigebla. Por certiĝi, ke ne temas pri opinio nur mia, antaŭ ol proponi restarigon de la termino bolŝeviko, mi konsultis sufiĉe grandan grupon da spertaj lingvanoj kun elstara lingva kompetento. Post serioza kaj longa diskutado ni venis al jenaj ĝeneralaj konkludoj (kiujn mi resumas en mia propra vortumo):

A. La plej taŭga termino por nomi en Esperanto anon de la koncerna historia homgrupo estas bolŝeviko, kaj oni do nuligu la ĵusan ŝanĝon kaj reiru al la formo bolŝeviko.

B. Multaj inter ni tamen ne opinias, ke tiuj, kiuj bezonas apartan "ismecan" etikedon iel ligitan al bolŝevikoj, nepre evitu la formon "bolŝevismo".

Tia ne-unueco inter ĉi tiuj du titoloj povas ŝajni unuavide stranga, sed ĝi estas pravigebla per tio, ke la bolŝevikoj konsideris sian ideologion (el ilia vidpunkto, eĉ plej ortodokse) socialisma/komunisma (aŭ, pli specife, marksisma kaj fine marksisma-leninisma) kaj ke objektiva historia priskribo de iliaj doktrino, agado kaj metodaro (variaj laŭ periodoj de ilia regado) apenaŭ kongruus kun unu aparta sendepende kohera ismeca priskribo, ĉar ilia ideologio sufiĉe longe kaj signife evoluis.

Aparta etikedo de ismo iel ligita al bolŝevikoj estas do afero nur nerekte ligita kun bolŝevikoj mem kaj estas esence ekstera kategoriigo, kiu karakterizas diversajn doktrinojn iel ligitajn aŭ inspiritajn (ofte eĉ ekster Rusio/Sovetio, kie regis la bolŝevikoj) per la praktiko de la bolŝevika agado kaj regado. Temas do pri vorto nur nerekte ligita kun bolŝevikoj, kies senco varias inter la ideologio de bolŝevikoj (do el iu kuntekste specifenda periodo) kaj ideologio, kiu imitas la regadmodelon kaj elementojn de ideologio de bolŝevikoj (kiun bolŝevikoj mem verŝajne eĉ ne aprobus).

Estas do eĉ pli evitinde konfuzi la bazan historian nocion "bolŝeviko" kun la vorto "bolŝevisto" retroderivita el duaranga etikedo "bolŝevismo" nur nerekte ligita al bolŝevikoj. Mi petas vin voĉdoni subtene al mia propono! Bonvolu sciigi min, se vi bezonas pli detalajn pravigon kaj klarigojn. Amike, --Filozofo (diskuto) 00:36, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

  Por: PaulP@diskkont 04:36, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Kara Filozofo, mi fakte ne havas fortan emocian ligon al la temo kaj povus bone vivi ankaŭ per la vorto bolŝeviko. Sed mia dubo venas de tio, ke mi nenie trovis la vorton bolŝeviko en mia vortaroj de Esperanto. Eble mi havas maltro da vortaroj, sed ekzemple en PIV 2020 aperas nur indiko bolŝevismo kaj bolŝevisto kaj neniu bolŝeviko. Aparte de elstaraj amikoj kaj aparte de personaj opinioj: kiuj vortaroj en via[j] bretaro[j] subtenas ekziston de esperantlingva vorto bolŝeviko? ThomasPusch (diskuto) 06:13, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi voĉdonas por la restarigo de "bolŝeviko" kaj mi estas ankaŭ por "bolŝevikismo", kiel la ismo de la bolŝevikoj. Oni ne rajtas ŝanĝi la funkci-mnieron de Esperanto pro la lingvaj kutimoj de okcidenteŭropanoj. Renatoŭiki (diskuto) 07:29, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Kara Renatoŭiki, karaj aliaj diskutantoj, mi ripetas ke ekzisto aŭ neekzisto de esperantaj vortoj ne unuavice dependas de personaj opinioj: Ĉu vi, Renatoŭiki, havas la vorton bolŝeviko en iu ajn publikigita vortaro de Esperanto?? Se jes, tiu trovo uzeblus kiel referenco: Tiam indiku ĝin ĉi-tie kaj en la artikolo. Vikipediaj artikoloj en dubaj kazoj bezonas eksterajn referencojn! Ne gravas, pri kiuj vortoj emocie entuziasmas aŭ malentuziasmas vi aŭ mi aŭ iu alia individuo, ne temas pri personaj preferoj. ThomasPusch (diskuto) 07:53, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi subtenas. La vorto "bolŝeviko" estas vaste konata por ruslingvanoj kaj historiistoj - tamen, post 1952 (kiam Komunista Partio de Soveta Unio oficiale ŝanĝis la nomon) ĝi iĝis nur historia termino. "Bolŝevismo" estas tute sensenca kaj nebezonata, laŭ mi - la doktrino estas socialismo, komunismo ktp. sen iaj apartaj specifaĵoj. Gravas, ke en E-o ne ekzistas radiko "bolŝev-". Vmel (diskuto) 06:48, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Se oni atente rigardas la trafojn de "bolŝeviko" kaj "bolŝevisto" en la Tekstaro de Esperanto, oni rimarkas, ke la tekstoj verkitaj en la tempo, kiam Sovetunio ankoraŭ ekzistis, plejparte uzas la formon "bolŝeviko". Temas pri vorto uzata de lingve elstaraj esperantistoj kiel Eroŝenko, Varankin kaj Lapenna. Koncerne vortaran registriĝon, mi ĝuste nun ne havas aliron al paperaj vortaroj, sed ekzemple ReVo listigas la vorton jam de 2004 (la signifo-egaligo al "bolŝevisto" trovebla en ReVo aliflanke ŝajnas al mi iomete problema, sed eble la problemo kuŝas en tio, ke la signifodiferenco inter "bolŝeviko" (ano de certa grupo de socialistoj unue en la carisma Rusujo kaj poste en Sovetunio) kaj "bolŝevisto" (subtenanto de bolŝevismo, ismo konceptata kiel tia ĉefe de homoj ekster Sovetunio en iliaj provoj priskribi, kio okazas en Sovetunio, dum la bolŝevikoj ene de Sovetunio konsideris sian ismon esti socialismo, ne ia bolŝevismo aŭ bolŝevikismo) estas io tro subtila por vortara difino. Sed en enciklopedio oni ja povas klarigi tiajn subtilajn diferencojn. Pro tio laŭ mi indas ree nomi la nun konsideratan artikolon "Bolŝeviko", dum la titolo de la artikolo Bolŝevismo povas resti tia; reŝanĝo al "Bolŝevikismo" ĉi-okaze ne ŝajnas al mi senchava, ĉar tiu ismo – kiel ĵus klarigite en mia interkrampaj klarigoj – estis io konceptita kiel ismo de eksteruloj, ne de la bolŝevikoj mem. Marcos (diskuto) 16:58, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Sed iu devos modifi ankaŭ la enhavon de la artikolo. Lingvano (diskuto) 17:07, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Memkompreneble, post la akcepto de decido, necesos konformigi kun la decido la enhavon de la artikolo (kaj de la rilataj artikoloj). -Filozofo (diskuto) 18:10, 20 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Amike, -Filozofo (diskuto) 18:41, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Probal Dasgupta petis min mencii lin kiel apoganton. Amike, -Filozofo (diskuto) 18:44, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Ankaŭ Brian Moon petis min mencii lin kiel apoganton. Amike, -Filozofo (diskuto) 20:45, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi aldonas ankaŭ la restarigon de tute analoga kaj samdevena Menŝevisto -> Menŝeviko. Amike, -Filozofo (diskuto) 00:42, 20 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: , laŭ jam kutima lingvuzo. En mia eksterenciklopedia vivo mi preferos bolŝevikisto anstataŭ bolŝevisto, sed ne provos trudi ĝin ĉi tie. Arbarulo (diskuto) 20:31, 23 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Kara @Arbarulo,
Ĝenerale, mi konsentas kun vi. Tamen mi mem ne vidas, kial necesas aparta ism-eca etikedo por la bolŝevika ideologio kaj movado, kiu komenciĝis kaj finiĝis kiel speco de marksismo, kaj tio estas, laŭ mi, tute bona isma atribuado. Laŭbezone eblas aldoni al tio tute regulan priskribon "marksismo-leninismo".
Tamen evidentiĝis (al mia miro), ke sufiĉe multaj lingve kompetentaj homoj opinias, ke estas utile havi ismecan kategorion, kiun ili nomas "bolŝevismo" kaj ili pretas defendi sian vidpunkton. Mi do honeste raportis tiun malkovron, kaj mi plu priatentos la renomadon "bolŝevisto -> bolŝeviko" kaj "menŝevisto -> menŝeviko" kaj poste helpos lingve redakti ĝin. Mi do lasas al aliaj homoj kompetentaj pri tio, kion ili nomas "bolŝevismo", prizorgi la koncernan artikolon kaj pritrakti kritikojn. Amike, -Filozofo (diskuto) 01:19, 27 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la klarigo. Mi ne estas sufiĉa sciulo pri sovetia historio por opinii, ĉu bolŝevikoj havis aŭ pretendis havi propran ismon. Mi volis diri nur, ke se oni asertas aŭ diskutas la ekziston de tia ismo, mi konsideras "bolŝevikismo" pli taŭga nomo por ĝi. Arbarulo (diskuto) 16:51, 28 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Kara @Arbarulo,
Ankaŭ mi ne antaŭvidas, ke la radiko "bolŝevik-" kaj, eventuale, la nature formita "bolŝevikismo" ne sufiĉas por ĉio, kion mi bezonos aŭ opinias necesa esprimi; kiel mi klarigis, eĉ pri la formo "bolŝevikismo" mi ne certas, ke ĝi reflektas ion enciklopedie utilan.
Tamen mia enketado montris, ke surprize multaj lingve spertegaj nialingvanoj trovas la formon "bolŝevismo" uzata en la senco alia ol simple "la ismo de bolŝevikoj", kaj tiuj informoj venas el lokoj foraj de la regado-tereno de la bolŝevikoj (al mia miro, eĉ el Hindujo). Ne havante sufiĉajn sciojn kaj seriozan intereson pri la afero, mi ne emas enmiksiĝi en analizadon de tia vidpunkto. Amike, -Filozofo (diskuto) 22:40, 28 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Karaj,
Pasis ĉirkaŭ semajno post la lasta voĉo, kaj ŝajnas, ke ni havas fortan unuaniman subtenon por la ŝanĝo.
La ŝanĝo postulas administran prerogativon.
Ĉu unu el niaj administrantoj bonvolus efektivigi ĝin: nome,
Bolŝevisto -> Bolŝeviko kaj
Menŝevisto -> Menŝeviko
Anticipan dankon!
Amike, -Filozofo (diskuto) 16:47, 29 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
La voĉdonado montras 7 voĉojn "por", neniom "kontraŭ"
PETO al administranto: bonvolu efektivigi la du renomadojn (ili postulas administrajn privilegiojn):
Bolŝevisto -> Bolŝeviko
Menŝevisto -> Menŝeviko
Dankegon! --Filozofo (diskuto) 21:21, 3 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
La kongresa periodo pli-malpli finigis... Ĉu iu administranto sekvas decidojn pri alinomado?
Se jes, bonvolu efektivigi jenajn renomadojn (laŭ la ĉi-supra unuanima voĉdonado: 7 "por", neniom "kontraŭ"):
Bolŝevisto -> Bolŝeviko
Menŝevisto -> Menŝeviko
Anticipan dankon! Amike, -Filozofo (diskuto) 20:44, 26 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

  Farite Amike, -Filozofo (diskuto) 06:32, 11 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Koncertaj domoj > Kategorio:Koncertejoj 2022 07 19 redakti

PS: Flanke mi ĵus rimarkis, ke ekzistas Kategorio:Koncertaj domoj (Q9950404, sen alilingvaj ekvivalentoj) paralele al Kategorio:Koncertejoj (Q8895890, kun 39 alilingvaj ekvivalentoj). Tiujn eblas, probable sen granda diskuto, kunigi al "Kategorio:Koncertejoj", ĉu? ThomasPusch (diskuto) 07:08, 19 julio 2022 (UTC)

  Por: Laŭ mi, tio estas tute natura kaj bonvena korekto/plibonigo. Amike, -Filozofo (diskuto) 20:12, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Jes, nature kaj evidente.--DidCORN (diskuto) 21:23, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Moldur (diskuto) 21:25, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Arbarulo (diskuto) 19:57, 23 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: iu bonvole forigu katon Kategorio:Koncertaj domoj. Taylor 49 (diskuto) 21:39, 5 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
  Farite "Kategorio:Koncertaj domoj" malplenigita kaj forigita. Taylor 49 (diskuto) 16:50, 10 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ liaj bezonoj ==> De ĉiu laŭ ties kapabloj, al ĉiu laŭ ties bezonoj 2022 07 19 redakti

Pli korekta traduko. RG72 (diskuto) 07:13, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Dubeme   Por: La vorteto "de" ekzemple jam klare videblas en la titoloj de korespondaj artikoloj en la angla, franca kaj hispana. Tamen mi timas ke la aldono de "de" en videble multlingvaj vikipediaj tekstoj estas interpreto de la origina frazo de Markso, kiun li unue vortumis en la germana „Jeder nach seinen Fähigkeiten, jedem nach seinen Bedürfnissen!“ Tiun originan frazon pli bone speguligas la esperanta versio sen "de". Laŭ mi Markso origine celis germanlingve "Ĉiu laboru laŭ siaj kapabloj, KAJ ĉiu ricevu laŭ siaj bezonoj" kaj mi suspektas ke la nova vortumo celas "For de malnova principo «ĉiu laŭ siaj kapabloj», al nova principo «ĉiu laŭ siaj bezonoj»". Se la la angla, franca, hispana kaj probable ankaŭ aliaj vikipediaj tekstoj tordas la originan ideon de Markso, probable la esperantlingva ankaŭ rajtas. Sed mi atentigas ke temas pri tordo. ThomasPusch (diskuto) 07:40, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Ambaŭ formoj, iomete la originala sed precipe la proponita, estas strangaj ankaŭ pro la pronom-uzo. Verŝajne la ĝusta interpreto estas Ĉiu donu laŭ siaj kapabloj, ĉiu ricevu laŭ siaj bezonoj. La originalo estas iel komprenebla, ĉar la uzo de siaj montras ke la unua Ĉiu estas subjekto de frazo kun subkomprenata verbo. Tamen la pronomo liaj en la fina parto estas suspektinda. --Surfo 08:23, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi sekvas mian dubon, kaj, subtenite de Surfo, ŝanĝas mian voĉon al   kontraŭ aldono de "de". Ke mi malkontentis pri la pronomo liaj en la fina parto, jam indikis mia antaŭa noto. Por mi revortumo al Ĉiu donu laŭ siaj kapabloj, ĉiu ricevu laŭ siaj bezonoj estus perfekta. ThomasPusch (diskuto) 08:32, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Oni atentu la elekton de adjektiva formo de poseda pronomo. "Sia" normale rilatas al subjekto de la kunteksta predikato; alie, en la pridiskutataj frazoj pli taŭgas la formo "ties", dum "lia" normale rilatus al iu alia, kroma persono. Do, gramatike plej taŭgaj estus, laŭ mi, la sloganoj "De ĉiu laŭ ties kapabloj, al ĉiu laŭ ties bezonoj" kaj "Ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ ties bezonoj". -Filozofo (diskuto) 16:58, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Koncerne la elekton inter la du gramatike ĝustaj formoj: el vidpunkto de pura logiko kaj kompreneblo, la formo "De ĉiu laŭ ties kapabloj, al ĉiu laŭ ties bezonoj" ŝajnas pli natura kaj klara per si mem: ĝi sonas kiel elipsa formo de evidenta frazo "Prenu de ĉiu laŭ ties kapabloj, donu al ĉiu laŭ ties bezonoj", kie la prepozicioj "de" kaj "al" nature implicas tiajn verbojn, kaj la verboparo doni-preni aspektas simetria, kaj ĝi reflektas naturan ligon: kiam iu donas ion al iu, tiu persono prenas tion.
Aliflanke, la maksimo "Ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ ties bezonoj" ne estas tiel klara. Oni ja povas konjekti, ke temas pri io simila al "Ĉiu kontribuu laŭ siaj kapabloj, kaj ĉiu ricevu laŭ ties bezonoj", sed la verbo kontribui ne konjekteblas kiel memevidenta el la fakto, ke la subjekto estas "ĉiu"...
Mi ja agnoskas la argumenton de ThomasPusch, ĉar en la germana frazo la unua vorto estas "jeder" (nekontestebla nominativo en tia kunteksto).
Tamen la frazo ne originis en la germana lingvo: laŭ la franca kaj rusa artikoloj (ligitaj al la pridiskutata), la frazo unue aperis en la franca lingvo en iom variaj formoj, kiuj ĉiuj komenciĝas jene: "De chacun selon ses [...]" (t.e. de ĉiu laŭ ties [...]). Laŭ la ruslingva artikolo, fruan uzon aŭtoris Louis Blanc en 1851 (laŭ la franca artikolo, ankaŭ Étienne Cabet), kvankam ekzistis ankaŭ pli frua uzado, dum en la germanlingva formo Karl Marx adoptis tiun ĉi maksimon nur en 1875.
Resume, oni ne metu tro da pezo al la vortumo de Marx, kaj do, laŭ mi, venkas la pli internacie komprenebla formo "De ĉiu..."
Amike, -Filozofo (diskuto) 18:10, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Al mi venis kroma ideo: principe oni ja povas entute forigi la personajn pronomojn, kiuj estas, supozeble, konjekteblaj el la kunteksto. Tiam la frazo sonos malpli peze kaj iom pli elegante: "De ĉiu laŭ la kapabloj, al ĉiu laŭ la bezonoj". Tio ne estas nur mia fantazio: la rusa frazo en ĝia "kanona vortumo" havas ĝuste tian strukturon (kvankam la rusa lingvo ne havas difinan artikolon, kiu nature aperas en la Esperanta frazo).
Kion oni opinias pri tio ĉi? Amike, -Filozofo (diskuto) 18:17, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Laŭ mi la afero ne estas sufiĉe klara kun nur "la". Verŝajne mi preferas: "De ĉiu laŭ ties kapabloj, al ĉiu laŭ ties bezonoj". Lingvano (diskuto) 07:19, 20 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: La plej klara formulado estas tiu proponita de nia kunlaboranto Surfo; ĉu ne?--DidCORN (diskuto) 16:03, 20 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Kara DidCORN,
Tia formulo ja estas tre klara (kaj multe pli eksplicita ol tiu, kiun ni volas traduki), tamen ĝi tro devias de la originalo (speciale stile) kaj do apenaŭ taŭgas kiel adekvata traduko de la slogano. En atendeblaj kuntekstoj ĝi sonos pli kiel tropedanta klarigo aŭ interpreto, ol enhava kaj stila ekvivalento de la origina kaj vaste konata frazo. Mi esperas, ke, zorge pripensinte tion ĉi, vi konsentos kun mi. Amike, -Filozofo (diskuto) 18:21, 20 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Per sia rafinita erudicio nia klera kolego Filozofo pruvis, ke la frazo kiun mi formulis estas "tropedanta klarigo aŭ interpreto". Nu, ĝi estis nur simpla traduko, kiu reordigis la direktomontrajn prepoziciojn de la originalo en verbojn – esprimante la samon pli dinamike – sed tio evidente ne kontentigas la laŭvortisman skolon de tradukado. Mi do diru, ke mi subtenas la proponon de Lingvano "De ĉiu laŭ ties kapabloj, al ĉiu laŭ ties bezonoj". Por simpligo eblas forigi la pluralojn kaj tamen konservi la sencon. --Surfo 08:57, 21 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ŝaijnas, ke aperas konsento. Mi do skribis kiel proponata alinomendo "De ĉiu laŭ ties kapabloj, al ĉiu laŭ ties bezonoj" anstataŭ "De ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ liaj bezonoj", pri kiu la pronomo "liaj" tute ne taŭgas.--DidCORN (diskuto) 09:45, 21 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: El la diritaĵoj ambaŭ titoloj ŝajnas al mi pravigeblaj. Mi nur opinias, ke ni ne eksplicu verbo(j)n, ĉar mi supozas ke la malprecizo ĉiam estis intenca nuanco. Arbarulo (diskuto) 20:56, 23 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

  Por: --Laŭ mia lasta komento.DidCORN (diskuto) 13:55, 24 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

  Por: (kun aŭ sen "ties"). Amike, -Filozofo (diskuto) 19:20, 28 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

(ĵus movita al) De ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ liaj bezonoj -> (pli bone) Ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ riaj bezonoj. Taylor 49 (diskuto) 21:23, 5 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
(Ĵus movita al) "De ĉiu laŭ ties kapabloj, al ĉiu laŭ ties bezonoj" Sj1mor (diskuto) 05:56, 6 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Pli bonas De ĉiu laŭ ties kapabloj, al ĉiu laŭ ties bezonoj. Taylor 49 (diskuto) 04:43, 7 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Tero Ekscesa Tago --> Tera tago de trokonsumo 2022 07 22 redakti

Mi ĵus vidis, ke novulo kreis la maltaŭge nomitan artikolon Tero Ekscesa Tago. Sed al kio estu ŝanĝata ĝia titolo? Mi ne tuj havas ideon. Ĉu eble iu alia? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:30, 28 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

  Komento: Miakomprene temas pri io simila al trouzo. Eble do oni bazu esperantigon sur tio. Depende de la celata ekvilibro inter koncizo kaj precizo eblas diri "tago de trouzo", "komenctago de trouzo", "la tago de resurso-trouzo en 2022" aŭ simile. "Eksceso" ja estas taŭga vorto, sed ne estas klare pri kiaspeca eksceso temas (nome, pri eksesa uzado de resursoj, sed "Komenctago de ekscesa uzado de resursoj" eble estas tro longa vortumo por frapfrazo celanta ŝokon). Alivorte, "tro" kaj "ekscese" estas pli-malpli samsencaj, sed, kontraste al "trouzo", ne ekzistas oportune mallonga komunuza vortumo bazita sur "eksces-". Mi esperas, ke miaj konsideroj estas utilaj... Amike, -Filozofo (diskuto) 22:56, 28 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

  Komento: Amikoj. Al mi venis la proponon Tago de tera superuzo. Ĉu estas la preferota? DidCORN (diskuto) 11:23, 29 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

  Komento: Kara DidCORN,
Miapercepte, ekzistas fajna distingo inter la prefiksa uzado de "tro" (kiu signifas pli ol sufiĉe; pli ol necese; pli ol ĝustamezure) kaj "super" (kiu signifas eksceson, transpason de la normala nivelo, sed, miapercepte, ofte sen forta indiko pri nedezirindeco de tia neordinara eksceso: ekzemple, supernatura kapablo, superbela junulino, superhoma talento ks). Mi do emus preferi la formon trouzo al superuzo.
Koncerne la adjektivon "tera" mi vidas alian problemeton: ĝi povas havi aliajn sencojn ol rilata al la planedo Tero kiel tuto (tiu ci senco, verŝajne, eĉ ne estas plej ofta aŭ plej kutima), kaj do en la vortkombino "tera (tro)uzo" nenio malebligas la naturan interpreton de "tero" en iu senco simila al tiuj en "tera poto", "tera besto/planto", "tera armeo" ktp. Tiusence, la formo "de Tero" estus pli klara, kaj aldono de la indiko (agnoskeble, neoficiala) "resurso" igus la aferon eĉ pli klara. Tamen mi ne certas kian gradon de sloganeco kaj koncizeco oni celu, ja ĉiu pliprecizigo igas la esprimon pli peza.
Amike, -Filozofo (diskuto) 16:35, 29 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ankaŭ mi preferas la prefikson "tro". Sed ĉu ne estus pli trafa la vorto konsumo anstataŭ la tre ĝenerala uzo? --Surfo 19:25, 29 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Tre bona ideo! Mi tre ŝatas la ĵusan proponon de @Surfo! "Trokonsumo" eble eĉ transdonas la tutan ideon sufiĉe klare sen mencio de Tero: "Tago de trokonsumo". Amike, -Filozofo (diskuto) 22:16, 29 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Jes mi hezitis kun la termino konsumo anstataŭ uzo. Sed kiam mi rigardas la aliajn Vkipediojn mi trovas la esprimon Tago de la ekologia ŝuldo, tio aperas mallonge kaj klare, ĉu ne?.--DidCORN (diskuto) 20:29, 29 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ mi, kiel DidCORN, konsideris formojn bazitajn sur ekologia ŝuldo, kiel en kelkaj lingvoj. Tamen mi supozis, ke la slogano kaj la tuta ideo originis en la angla lingvo, kaj, ĉar tia "traduko", kvankam tre klara kaj elvoka, estas tro malproksima (ĝis nerekoneblo) de la origina esprimo kaj estis uzita en iuj lingvoj pro ties nekapablo pli fidele traduki la anglan esprimon...
Aŭ ĉu mi eraras? Amike, -Filozofo (diskuto) 22:23, 29 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Kiel alternativa titolo por tiu paragrafo mi skribis la proponon de nia amiko Filozofo.--DidCORN (diskuto) 10:03, 1 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi favoras Tera Trokonsuma TagoTera Tago de Trokonsumo.
  • Pri la traduko de overshoot mi ŝatas la proponon "trokonsumo".
  • Mi pensas, ke konservi "ter-" en la nomo estas dezirinde. Mi rimarkas, ke krom Earth Overshoot Day (Tera Tago de Trokonsumo) oni kalkulas ankaŭ Country Overshoot Days (Landajn Tagojn de Trokonsumo), laŭ la poindividua ekologia premsigno en apartaj landoj. Miskomprenebleco de la senco de "Tero" ne ŝajnas al mi nepre evitinda. La angla nomo mem tute ne estas klarsenca; la kutima signifo de overshoot estas preterpafo, kaj sen la klarigo la esprimo earth overshoot imagigas al mi iun kosmoveturilon, kiu devis ekorbiti la Teron sed preteriris ĝin tro rapide.
  • La esprimo "Tago de ekologia ŝuldo" ankaŭ fontis en la angla ("Ecological Debt Day"). Mi ne scias klare kial du nomoj ekzistas, sed supozas, ke ĉiu organizo havas proprajn preferojn. Arbarulo (diskuto) 20:59, 1 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Tago de elĉerpiĝo de teraj resursoj Taylor 49 (diskuto) 21:17, 5 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Por Tera Tago de Trokonsumo RG72 (diskuto) 05:26, 15 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: tera tago de trokonsumo, prefere minuskle en la titolo (kiel tute supre proponite) kaj ambaŭ formoj (kun TTT kaj ttt) en la unua frazo. Domaĝas ke tute forgesiĝis fini la konstruan diskuton, ĉar la nefino signifas ke la stranga origina titolo restas. Mi petas ankoraŭ fini la temon, eĉ se nun jaro pasis. Aidas (diskuto) 10:08, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: tera tago de trokonsumo, minuskle en la titolo. Mi nun finas la preskaŭ forgesitan diskuton, ĉar veras ke domaĝus se pro elekto inter pluraj simile bonaj ŝanĝoj la rezulto estus "ke la stranga origina titolo restas". ThomasPusch (diskuto) 12:51, 12 dec. 2023 (UTC) Tial[Respondi]

  Farite ŝanĝo al "tera tago de trokonsumo, prefere minuskle en la titolo (kiel tute supre proponite) kaj ambaŭ formoj (kun TTT kaj ttt) en la unua frazo". ThomasPusch (diskuto) 12:51, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Oĥocka Maro -> Oĥotska Maro 2022 07 28 redakti

Karaj kolegoj, mi ĵus rimarkis, ke nia kolego ThomasPusch jam antaŭ tre longe proponis (laŭ mi, tute pravan) alinomigon Oĥocka Maro -> Oĥotska Maro kaj klare eksplikis tian bezonon en la koncerna diskutpaĝo Diskuto:Oĥocka Maro. Mi aldonas al tio, ke la nomo originis en la rusa lingvo, en kiu la radiko ohot- signifas ĉasadon, kaj -sk- estas sufikso (enkondukanta unu el la tipoj de adjektivigo). Kaj la rusa lingvo, kaj Esperanto havas precize saman netan distingadon inter [ts] kaj [c], estas do nature, ke en Esperanto oni ne miksu tiujn son(kombin)ojn kaj ne arbitre faru la vorton senbezone konfuza kaj eĉ internacie nerekonebla (pli-malpli ĉiuj lingvoj uzas la sonkombinon [ts]. Mi esperas, ke mia klarigo igas klare, ke necesas ripari la nomon kaj restaŭri ĝian atendeblan kaj naturan esperantigon Oĥotska Maro. Mi diras "ripari", ĉar iam ĝi havis la ĝustan formon Oĥotska Maro, tamen iu renomis ĝin. Mi supozas, ke la eraran alinomadon kaŭzis tio, ke multaj esperantistoj, kiuj nesufiĉe konas la fontolingvon, vidante la literkombinon "ts" supozas, ke temas pri influo de la tria lingvo (kutime angla aŭ franca), kiu ofte anstataŭigas fonemon /c/ per similsona (sed ne identa) sonkombino /ts/, kaj do diligenta redaktanto penas restarigi tian originan /c/. Ve, en tiu ĉi okazo tia "restarigo" estas misa... Nun do necesas administranta privilegio por alinomigi al la ĝusta formo Oĥotska Maro. Amike, -Filozofo (diskuto) 22:23, 28 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

  Komento: La rusa-esperanta vortaro de Kondratjev tradukas "Охотское море" kiel "Oĥotska Maro":
https://rueo.ru/sercxo/%D0%9E%D1%85%D0%BE%D1%82%D1%81%D0%BA%D0%BE%D0%B5%20%D0%BC%D0%BE%D1%80%D0%B5 [Dankon al RG72 pro tiu ĉi eltrovo!]
Amike, -Filozofo (diskuto) 16:03, 29 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Ne dankinde. RG72 (diskuto) 16:14, 29 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Oĥotska Maro --Tlustulimu (diskuto) 16:57, 29 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: -Filozofo (diskuto) 18:45, 29 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: kiel jam notite en marto 2014 --ThomasPusch (diskuto) 22:58, 1 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi ne kontraŭas sed notas, ke nur ruslingvuloj povas esti tiom certaj pri la "neta diferencigado" de c kaj ts, precipe en tia pozicio antaŭ k, kaj pri devigo imiti la kunmetan strukturon de la Rusa ankaŭ en Esperanto. Estas ne akcepteble nomi la c-interpreton "erara" kaj nur la alian formon "natura", "atendebla" kaj "ĝusta". :Demandu anojn de pluraj aliaj lingvoj, kiel ili perceptas la sonkonsiston de Донецк, Охотск aŭ eĉ Петрозаводск. Cetere, la esperantigo Doneck estas same "konfuza kaj eĉ internacie nerekonebla" por la plejmulto de la latinliteraj lingvoj.
Tamen, propraj nomoj ofte ne obeas la normalajn sonkombinajn aŭ literkombinajn kutimojn de (ajna) lingvo, kaj do eblas kaj ck kaj tsk. Pli bona kriterio por geografiaj nomoj estas provi konstati, ĉu ekzistas kutima, tradicia formo. Ambaŭ formoj, Oĥotska kaj Oĥocka, estas uzataj ankaŭ ekster Vikipedio, sed ŝajnas ke Oĥotska eble estas pli ofta. Ĝi estas ankaŭ en la nuna PIV, dum en PIV-1970 estas Oĥocka. En la Poŝatlaso de la mondo (1971) estas Oĥotska.
Se fidi alilingvajn Vikipediojn, la nomo ne rilatas al la rusa vorto por ĉasado. Laŭ tiuj fontoj la rivernomo Oĥota kaj sekve la urbonomo Oĥotsk havas indiĝenlingvan devenon. Iuj lingvoj (malmultaj) prenis la rivernomon kiel bazon forĵetante la Rusan sufikson kaj nomas la maron Oĥota, ne Oĥotska. --Surfo 10:27, 31 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Kara Surfo,
Unue, mi bedaŭras, se vi trovas vortumadon de miaj argumentoj tro kategoria aŭ tro forta, kaj mi pardonpetas pro neĝustamezuraj emfazoj. Mi certe ne volas ofendi vin aŭ aliajn kolegojn; mi penis klare esprimi mian percepton de la koncernaj formoj.
Due, tio, ke la fonema strukturo de iuj lingvoj, malkiel Esperanto, oni ne permesas esprimi la diferencon inter "ck" kaj "tsk" en toponimoj Донецк kaj Охотск respektive, ja diras ion pri tiuj lingvoj sed ne pri la manieroj esperantigi alilingvajn proprajn nomojn. En plimulto de lingvoj, kiuj distingas tiujn sonojn, oni ja faras tian distingon. Kial oni kofuzu facile distingeblajn aferojn en Esperanto?
Jen analogio: Parolantoj de kelkaj aziaj lingvoj videble baraktas por distingi la Esperantajn sonojn /r/ kaj /l/. Tamen plejparte ili ellernas distingi inter "elekto" kaj "erekto" kaj nemalmultaj el ili atingas pintan lingvoposedon en Esperanto.
Vi pravas pri tio, ke la praetimo de la nomo de rivero Oĥota estis, laŭ diversaj fontoj, la evenka vorto okat (= rivero). Sed la rusigon preskaŭ sendube apogis simileco al la rusa vorto охота [oĥota] (= casado): alie, la rusa lingvo tute facile povas senŝanĝe asimili la aŭtoĥtonan nomon en la formo окат [okat] sone identan al la origina loka nomo. Kaj en la percepto de la ruslingvanoj, kiuj ne konas la etimon, la vorto senalternative asociiĝas kun la absolute identa vorto охота [oĥota] (= casado).
Ĉiukaze (sendepende de la etimologio), la nomo de la Oĥotska Maro en la rusa lingvo estas derivaĵo de la nomo de la rivero Oĥota formita per la sufikso -sk-.
Kion mi ne komprenas, estas kial necesas tordi la formon de la vorto, kiun Esperanta literumado povas fidele peri kaj kiu iĝas multe malpli rekonebla post tia transformo, dum pli-malpli ĉiuj lingvoj ne faras tian ĉifradon (kiu maskas la ligon inter la nomo de la rivero kaj tiu de la maro)?!
Amike, -Filozofo (diskuto) 00:20, 1 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: En malneto de la venonta eldono de PIV estas (prefere) Oĥocko. Ankaŭ Moncerato, Picburgo, Pocdamo. Ŝajne oni decidis, ke Esperanta radiko ne enhavu ts. Lingvano (diskuto) 20:44, 31 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Kara Lingvano,
Mi ne certas, kiu estas la oni, kiu "ŝajne decidis" verdikti tion (ĉu tiu el la proverbo "Al buŝo de oni ne eblas ordoni"? ;)... Ĉu eble oni estis influita de sia gepatra lingvo, kiu ne konas aŭ ne povas skribe esprimi la distingon inter son(kombin)oj "ts" kaj "c". Tiaj estas, ekzemple la angla, la franca kaj la hispana lingvoj, kontraste al, ekzemple, lingvoj rusa, pola, germana kaj itala (kiuj ja havas similan distingon)
Koncerne viajn ekzemplojn:
Pri la unua ni jam parolas: Ĉu vi vere deziras, ke la etime samdevenaj kaj origine samradikaj vortoj por rivero "Oĥota" kaj la urbo "Oĥock" havu nerekoneble malsimilajn nomojn? Ĉu ne ŝajnas al vi, ke "Oĥota" kaj "Oĥotsko" estas kaj pli rekoneble similaj, kaj pli fidelaj esperantigoj, kaj (ne malpli grave!) pli internacie rekoneblaj por ĉiu, kiu jam konas tiujn toponimojn en pli-malpli ĉiu alia lingvo?
Pri la dua el tiuj kvar vortoj (Montserato/Moncerato) mi ne havas fortan opinion, ĉar mi ne tiom ofte renkontis ĝin esperantigita.
La lastajn du mi opinias rekte evitindaj aŭ, minimume, senkiale kaj artefarite konfuzaj. Mi certe preferas la formojn "Pitsburgo" kaj "Potsdamo".
Al tio mi aldonus ankaŭ la literumon "Masaĉuseco". Ĉiam, kiam mi vidas tian formon, anstataŭ atendebla "Masaĉusetso", tute facile prononcebla en Esperanto, mi ĉiam kompate ekpensas pri koreaj komencantoj, kiuj, unuafoje renkontinte tian formon, sendube scivolas kion priskribas la adjektivo "masaĉusa" kaj kiom masaĉusa devas esti la kompatinda usona ŝtato por meriti tian nomon ;)
Serioze: mi tute ne komprenas, kial necesas tordi formonsenartifike kaj rekte literumeblan en Esperanto, se tio havas nenian avantağon kaj nur faras la voton malpli rekonebla? Ĉu entute ekzistas ia racia kialo por tia prefero?
Kiel denaska ruslingvano vivanta en Usono (a) mi havas senpenan denaskan kapablon foneme distingi inter "c" kaj "ts" ne nur en Esperanto; kaj (b) mi perceptas kutiman usonan prononcon de la koncerna sono en "Masaĉusets" definitive pli simila al la rusa kaj Esperanta "ts" ol al "c".
Fine, la esperantigo "Oĥocko" de la rusa urbo Oĥotsko sonas tutsimple komike al ĉiu, kiu konas la rusan lingvon: proksimume same kiel se oni literumus la vorton "jogurtsupo" jene: "jogurcupo".
Amike kaj kolege, -Filozofo (diskuto) 00:06, 1 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ŝajnas al mi, ke la redakcio de PIV tre bone komprenas la fonotaktikon (regulojn de sonsinsekvo) de Esperanto. La postulo skribi Oĥotsko similas la oftajn postulojn pri, ekzemple, Nikaragŭo. Konservi foneman kaj fonetikan opozicion ts <> c en ĉiasona ĉirkaŭaĵo estas nerealigebla revo, kvankam iulingvuloj kredigas al si ekziston de tia ĉiam klara distingo. Tamen, propraj nomoj estas iom speciala klaso de vortoj, pri kiuj oni devas ofte kontroli la ĝustan formon antaŭ ol uzi tiujn en teksto, kaj do ne estas granda peko krei ete esceptajn kazojn. --Surfo 09:59, 1 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Laŭ mi, tre malmultaj parolantoj de Esperanto kapablas elparole kaj aŭskulte distingi inter C kaj TS ene de radiko. Tial, havi tian distingon en la skribo ŝajnus atenci regulon 9 de la Fundamenta Gramatiko, kaj la ĝeneralan ideon, ke literumado kaj prononcado de Esperanto estu simpla. Simile oni povus diri pri Ĉ kaj TŜ, kaj pri Ĝ kaj DĴ. Lingvano (diskuto) 10:02, 1 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Kara Lingvano, ĉu vi tucertas, ke la pronontso estas tucimila? Raĝonglado? Peckribi? Sporĉipa imporctato? Kubuĉvelo pro artricindromo? Mi aprte dubas, ke legantoj de bibliaj paĝoj pri Baĉeba aprobus tion, kaj, finfine, Zamenhof verŝajne respondus interjekcie: ts! (laŭ vi, probable "c!") :)) Amike, -Filozofo (diskuto) 17:48, 1 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
  Farite laŭ kuna opinio--Fenikals (diskuto) 13:49, 1 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Kara Fenikals - Bonvolu rekontroli: ŝajnas, ke via anoncita ago ankoraŭ ne estas efektivigita; almenaŭ mi ankoraŭ ne vidas la ŝanĝon. Amike, -Filozofo (diskuto) 20:50, 1 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Mi kontraŭas la ŝanĝon, kompreneble: estu "Oĥocko" kiel en PIV. Lingvano (diskuto) 21:57, 1 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Resuma   Komento: La iniciatinto de alinomado (ThomasPusch) + tri eksplicitaj voĉoj en la ĉi supra voĉdono estas por alinomado al Oĥotska Maro kun nur unu kontraŭa voĉo. Mi do sugestas, ke kolego Fenikals efektivigu la alinomadon al Oĥotska Maro, kiun li komencis. Amike, -Filozofo (diskuto) 22:33, 1 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Mia resuma   Komento: Se ŝajne Fenikals havas problemojn efektivigi la korekton, ankaŭ mi povas fari la alinomadon al Oĥotska Maro. Tamen mi en lojaleco al Lingvano, kaj precipe al PIV, kiun mi principe tre aprezas, notos la devian formon de PIV en la artikolo kaj ne prisilentos ĝin. ThomasPusch (diskuto) 23:08, 1 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
PS: Mi tiom fidis la asertojn de Lingvano, ke mi nur post skribado de la lasta frazo kontrolis en PIV 2020 kaj vidis ke tie la maro nomatas <ref>Oĥotska Maro kun "ts" (Surfo jam menciis tion supre, sed mi ĵus pretervidis lian noton). Efektive, en la papera eldono de PIV 1970 estis ankoraŭ "Oĥocka" (p. 757), sed PIV 2020 libere kontroleblas de ĉiu ajn homo, ĉu tiu havas malnovan paperan eldonon de 1970 aŭ ne, kaj videble la redakcio de PIV simile argumentis ŝanĝi sian opinion al prefero de la formo "Oĥotska". Tute nenia konflikto do. ThomasPusch (diskuto) 23:43, 1 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
@Fenikals: Se mi ĝuste komprenis, ankaŭ vi decidiĝis favore al la formo Oĥotska Maro kaj tial proponis efektivigi la korekton. Se tiel estas, vi supre ankoraŭ povas klare voĉdoni, kvankam mi nun jam efektivigis la ŝanĝon. Por la dokumentado tamen unu plia voĉo faras diferencon. ThomasPusch (diskuto) 23:24, 1 sep. 2022 (UTC)[Respondi]