Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2023/Julio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, julio 2023


Ne plu aktivaj (julio 2023) redakti

Normana konkero de Anglio → Normanda konkero de Anglio 2023 07 09 redakti

La ĝusta titolo estas "Normanda konkero…". La normandoj kiuj konkeris Anglion same rilatas al la Skandinavaj normanoj, kiel la angloj rilatas al la engloj. Ili jam parolis nordan dialekton de la franca lingvo, kiun ili alportis en Britujon, kaj estis integriĝintaj en la feŭdajn strukturojn de Francio. Tial prave la PIV-oj donas la ekzemplon:

la konkero de Anglujo fare de la normandoj en 1066.

--Sergio (diskuto)

  Por: Arbarulo (diskuto) 23:46, 9 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
{{sindetena}} ŝajnas, ke la vorto «normano» ekzistas. Ĉu mi eraras? — Super Nabla🪰 04:34, 11 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
@SuperNabla: Ĝi ekzistas en PIV: [1]https://vortaro.net/#normana_kd kun la signifo skandinava. Tamen se vi dubas pri ĝia ekzisto, des pli vi devus aprobi la ĝustan epiteton "normanda" (la ekzisto de la Francia provinco Normandio ja estas eksterduba!). Fakte, "Normana konkero de Anglio" ja sencas, sed logike ĝi devus rilati al la pli frua (978) konkero fare de la danaj vikingoj :-)
Mirindas ke la angla lingvo konfuzas normanojn kun normandoj — por la anglalinvanoj la diferenco devus esti grava.--~~ Sergio (diskuto) 11:02, 11 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Konvinkita de Uzanto:Sergio. — Super Nabla🪰 16:16, 14 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

  Farite -- Sergio (diskuto) 04:26, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Gramofondisko → Vinildisko 2023 07 16 redakti

Mi preferas la nomon «vinildisko»; ili ne ĉiam estas por gramofonoj, laŭ mia opinio. — Super Nabla🪰 22:52, 15 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: . Jes ja ili estas ĉiam por gramofonoj, kaj neniam el vinilo. Postmorta forigo de la vorto "gramofono" estas problemo de la angla lingvo kaj angla vikipedio. La vorto "gramofono" estas la plej ĝusta, kaj ĝi estis ofte uzata kiam gramofonoj estis multe uzataj. La vorto "vinildisko" estas rekte erara, ĉar la disko ne estas farita el vinilo sed polivinilklorido. Diri "vinilo" anstataŭ "polivinilklorido" estas same ridinde kiel diri "oksigeno" anstataŭ "karbondioksido". Taylor 49 (diskuto) 14:21, 16 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: --kani (diskuto) 21:12, 20 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon al la intervenintoj.   Ne fariteSuper Nabla🪰 18:45, 23 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Entombigoj -> Kategorio:Entombigado 2023 07 16 redakti

Kategorio:Entombigoj -> Kategorio:Entombigado kun ĉefa artikolo Entombigo. Estas temo kun diverspeca enhavo, ne aro da unuopaj okazaĵoj. Taylor 49 (diskuto) 14:27, 16 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

  Farite Taylor 49 (diskuto) 10:57, 29 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Municipoj de Tenerifo -> Kategorio:Municipoj de Provinco Sankta Kruco de Tenerifo 2023 07 20 redakti

Ne temas pri simpla alinomado. Tenerifo nun estas ligita al la provinco kaj ne al la insulo; ĝi devas ligiĝi al hispanlingva Categoría:Municipios de Tenerife. Dume Kategorio:Municipoj de Provinco Sankta Kruco de Tenerifo estas ligita nur al la fantoma Winaray kaj devus esti ligita al Categoría:Municipios de la provincia de Santa Cruz de Tenerife kun la aliaj lingvoj.--kani (diskuto) 21:21, 20 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: La propono konvinkas. --ThomasPusch (diskuto) 23:36, 31 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 11:53, 10 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Ĉar temas pri alinomo de kategorio, mi ne scias fari tion sen ke okazu iu ebla katastrofo.--kani (diskuto) 11:07, 31 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

  Komento: Mi revenos al tiu temo, kiam sufiĉe da aliaj temoj estas forhokitaj. La alinomigo de kategorio, ankaŭ kelkaj, ne devus esti granda problemo. Problemo estas ke ĉi-tie tiom da temoj delonge atendas finsolvon... ThomasPusch (diskuto) 19:51, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

  Farite La bazan problemon mi solvis: Kategorio:Municipoj de Provinco Sankta Kruco de Tenerifo mi nun ligis al la ĝusta vikidatumero d:Q6943537, kaj ankaŭ Kategorio:Municipoj de Tenerifo al la ĝusta vikidatumero d:Q8646552. Klaras la la provinco konsistas el kvar insuloj: Tenerifo, La Palma, La Gomera kaj El Hierro. Iuj vikipedioj, interalie la hispana kaj angla, simple metas la municipojn en insulajn kategoriojn kaj en la Kategorio:Municipoj de Provinco Sankta Kruco de Tenerifo nur sumigas la kvar "insulajn kategoriojn de municipoj", kio bonas laŭ principo de "neceso kaj sufiĉo". Aliaj vikipedioj, interalie la franca, aldone ankaŭ listigas ĉiujn provincajn municipojn alfabete en Kategorio:Municipoj de Provinco Sankta Kruco de Tenerifo - tio ne nepre necesas sed estas bela servo se oni ne certas en kiu insulo situas provinca municipo. Nun la kategorioj ĉiukaze estas bone interligitaj: mi nun ne hastas meti ĉiujn 54 municipajn artikolojn aldone al la supera kategorio, por oferti la francan servon, simple ĉar tio kostas aldonan tempon, sed se iu volos iam fari tion, mi principe ne kontraŭus fari kiel la franca vikipedio faras. ThomasPusch (diskuto) 11:49, 23 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Alta Mezepoko → Frua mezepoko 2023 07 28 redakti

Mi subtenas la opinion de Xian, ke la ĝusta esperantigo estas «Frua mezepoko» (resp. «Malfrua mezepoko»). La tiusenca latinida uzo de «alta» kaj «malalta» (aŭ eĉ, pli monstre, «basa») estas neesperanta. Nek PIV, nek ReVo difinas por «alta» ian ajn tempan signifon. Mi supozas, ke la bizaran kutimon uzi «alta» por la senco «frua» kaŭzis manko de taŭga vorto en la franca kaj probable en iuj aliaj lingvoj latinidaj; ekz‑e la Varingjena vortaro eo-fr donas por «frua» nur jenajn tradukojn (el kiuj neniu taŭgas por la koncerna signifo):

frua petit (matin); tendre (jeunesse); précoce (automne); premier (muguet)

Sed Esperanto ja posedas la bezonatan vorton, samkiel multaj aliaj lingvoj, kp en aliaj Vikipedioj:

  • bg Ранно средновековие
  • cs Raný středověk
  • de Frühmittelalter
  • en Early Middle Ages
  • mk Ран среден век
  • nl Vroege middeleeuwen
  • nn Tidleg mellomalder
  • no Tidlig middelalder
  • pl Wczesne średniowiecze
  • ru Раннее Средневековье
  • sh Rani srednji vijek
  • sk Včasný stredovek
  • sr Рани средњи век
  • tr Erken Orta Çağ
  • uk Раннє середньовіччя

Por la parolantoj de tiuj lingvoj la latinidaj surogatoj estas nekompreneblaj kaj eĉ misgvidaj: «profunda antikveco» normale signifas grandan antikvecon; en arĥeologio «la pli altaj tavoloj» estas la pli malfruaj, ktp.

Cetere, kp la ĝustan epiteton en «Malfrua Antikveco».--Sergio (diskuto) 06:52, 28 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: evidente. La vorto "alta" estas rekte erara. Taylor 49 (diskuto) 10:00, 29 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Frua fazo nomiĝu frua! La nuna vikipedia titoligo ke "frua mezepoko" estus "alta mezepoko", eĉ estas internacie konfuziga ĉar ekzemple laŭ germanlingvaj aŭ anglalingvaj historiistoj sekvis Frühmittelalter / Early m. (frua m.), Hochmittelalter / High m. (meza mezepoko, sed laŭvorta traduko de la germana kaj angla "alta mezepoko") kaj Spätmittelalter / Late m. (malfrua m.). Konsentite ke la vorto meza mezepoko ne elegantas, sed ĝi laŭ sinsekvo klaras. Tie fakte la ideo de "alta mezepoko" ankaŭ akcepteblus, ne laŭ tempa sed laŭ loka metafora signifo, imagante ke la epoko tie havis sian kulminon, kaj kulmino de vojo estas ĝis plej alta punkto. Sed tio estas ideo pli kompleksa, kaj bonas laŭeble simplaj difinoj. Ĉiukaze estas neniu pravigo aserti ke "frua mezepoko" estus "alta mezepoko". ThomasPusch (diskuto) 13:41, 31 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Oni povus eviti pleonasmon francmaniere: "Centra mezepoko", aŭ rusmaniere "Matura mezepoko". Tamen "Meza mezepoko" estas pli klara, tial mi ĝin preferas.--Sergio (diskuto) 14:25, 9 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Lingvano (diskuto) 08:23, 2 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 11:52, 10 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Amike, -Filozofo (diskuto) 23:08, 14 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Farite Arbarulo (diskuto) 20:15, 16 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Flogistono -> Flogistona teorio 2023 07 29 redakti

Flogistono -> Flogistona teorio. La artikolo temas pri la tuta teorio, ne nur la neekzistanta substanco. Taylor 49 (diskuto) 10:00, 29 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Iom harfenda divido. Ĉu paĝo temas pri imagita neekzista substanco aŭ pri la teorio de imagita neekzista substanco ne faras grandan diferencon. Mi ne trovis alian lingvon kiu tiom akcentus la ideon de "teorio de..." en la nomo, kaj opinias ke en kazo de dubo titolo estu laŭeble simpla. Tial mi tre subtenas kreon de alidirektilo Flogistona teorio al teksto de "Flogistono", sed lasus la temon, kiu ĉiukaze estas teoria, fikcia kaj el nuntempa vidpunkto stranga, ĉe laŭeble simpla nomo "Flogistono". Cetere nomigo "Flogistona teorio" subkomprenigus ke ankaŭ estus "Flogistona praktiko", kaj tial necesus substreki la vorton "teorio", sed tio kompreneble estus absolute malĝusta miskomprenigo. ThomasPusch (diskuto) 13:52, 31 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Praktiko ne necesas: Teorio de la relativeco. Multaj lingvoj uzas la vorton teorio (Q120999319) en la paĝonomo pri flogistono. La artikolo jam temas pri la teorio, proponon "mi tre subtenas kreon de Flogistona teorio al teksto de Flogistono" mi ne komprenas. Taylor 49 (diskuto) 16:02, 31 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Pardonu: Iel mi viŝis unu vorton verkante: mi celis «mi tre subtenas kreon de alidirektilo Flogistona teorio al teksto de "Flogistono"». Kaj mi mire ĵus komprenis, ke estas tute malsamaj vikdatumaj blokoj Q193353 pri flogistono kaj Q120999319 (multe pli nova vikidatumero, ĉar multe pli granda nombro) pri flogistona teorio. Ĉu vere bezonatas du tekstoj pri tiom ekzotika temo??? Mi dubas. Se malligi la e-lingvan tekston de "Q193353", renomi ĝin flogistona teorio kaj glui ĝin al "Q120999319" - tio pli-malpli akcepteblus. Sed tamen strangus havi tekston "flogistona teorio" kaj ne havi vorton "flogistono" - diference al tiu stranga koncepto, la koncepto "Teorio de la relativeco" ĝenerale konatas, mallonga nomo "relativeco" aŭ "relativo" ne kompreneblus, ĉar al ĉiu klaras ke "relativeco" estas konata vorto, "karakterizo de io kio estas iel relativa". Dume flogistono, bone, PIV konas ĝin, la Grand Dictionaire FR-EO de Danvy+le Puil ankaŭ, krome mi ankoraŭ ne trovis la vorton en vortaro, kaj mi taksas se oni nun faros enketon inter la 1200 anoj de la ĵusa UK en Torino, ke malpli ol 5 %, malpli ol 60 homoj povos klarigi kion signifas tiu vorto: alivorte, ĝi ne estas ĝenerale konata vorto por ĉiu esperantisto, multege malpli konata ol la adjektivo "relativa". Tial mi pensas ke «strangus havi tekston "flogistona teorio" kaj ne havi vorton "flogistono"». ThomasPusch (diskuto) 23:40, 31 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Eble mi tro maldetale klarigis. La propono estas:
Do la vorto "flogistono" havu alidirektilon, kaj estu klarigita sur la paĝo Flogistona teorio.
Taylor 49 (diskuto) 20:19, 1 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Ŝajnas al mi ke la "teorio" konsistis nur el aserto de la ekzisto de flogistono kaj priskribo de ĝiaj supozataj ecoj. Tial mi vidas nenian distingon inter artikolo pri la tuta teorio kaj artikolo pri la substanco, malkonsentas kun la kreo de la nova vikidatumero, kaj malkonsilas alinomi la artikolon. Estas kvazaŭ ni alinomus Unukornulo al Unukornula teorio. Arbarulo (diskuto) 20:38, 16 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Flogistonan teorion oni kreis por klarigi bruladon. "Unukornula teorio" ne klarigas ion ajn. "Flogistona teorio" estas unu el bone konataj kaj iam popularaj sed poste forĵetitaj sciencaj teorioj. "Unukornulo" estas fantazia besto, do io tute alia. Taylor 49 (diskuto) 08:46, 27 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Bone, unukornula teorio klarigis, kial vojaĝintoj rakontas pri unukornuloj, sed eble tiu parto de la analogio ne estas bona. Tamen aliaj fantaziaj estaĵoj jes klarigis naturajn fenomenojn, ekzemple la antikvaj grekoj klarigis fulmon kaj aliajn veterajn fenomenojn per sia kredo je Zeŭso, sed ni ne faris artikolon pri la "zeŭsa teorio" de vetero.
Tamen mia kerna argumento ne estas la analogio, sed la fakto, ke la tuta flogistona teorio konsistis el asertoj pri flogistono. Ĉu mi malpravas pri tio? Aŭ se ne, kia informo estus samtempe taŭga por artikolo pri flogistono kaj maltaŭga por artikolo pri flogistona teorio, aŭ inverse? Se ne estas tia informo, mi argumentas, ke por vikimediaj celoj distingi la konceptojn ne havas utilon. Arbarulo (diskuto) 14:18, 27 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
La teorion kreis / disvolvigis du kemiistoj (Johann Joachim Becher + Georg Ernst Stahl). Ili ne kreis flogistonon mem. flogistono kaj flogistona teorio estas du suficxe malsamaj kvankam rilataj konceptoj, simile kiel teroristo kaj terorismo. Sufiĉas havi paĝon pri unu el la du vortoj de tia paro, preferinde la pli vasta, do flogistona teorio kaj terorismo. Taylor 49 (diskuto) 15:46, 27 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Ŝajne ni konsentas ke estas du konceptoj, kaj ke estu unu artikolo. Kiel tamen decidi, kiu koncepto estas "pli vasta", kaj kial uzi tion kiel kriterion pri la titolo? Por ia ajn x ekzistas kredo pri x, ĉu tiu kredo estas scienca teorio aŭ ne. Ekzemple, kiam Max Wolf malkovris 399 Persefonon, li kreis la kredon, ke tiu asteroido ekzistas, sed ne kreis la asteroidon. Tamen ni ne alinomas "399 Persefono" al "Teorio pri 399 Persefono" aŭ "Kredo je 399 Persefono" aŭ "Esplorado pri 399 Persefono". Arbarulo (diskuto) 17:49, 29 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Ŝajne vi ne komprenas la terminon "Scienca teorio". "Kredo je 399 Persefono" ne utilas ĉar ĝia ekzisto estas dura fakto. "Teorio pri 399 Persefono" ne utilas ĉar tiaspeca "teorio" nenion klarigus, do ne estus scienca teorio. "Esplorado pri 399 Persefono" ne utilas ĉar la asteroido ekzistas sendepende de esplorado, kaj jam ekzistis antaŭ malkovro kaj esplorado. "Flogistona teorio" utilas ĉar ĝi ekzistas kaj estas parto de historio de scienco, kvankam ĝi montriĝis esti rekte malĝusta. flogistono ne ekzistas do iomete malpli bonas kiel titolo. Taylor 49 (diskuto) 19:59, 29 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Vere ne gravas, ĉu mi uzas ĝuste la vorton "teorio", ĉar mi ne konsentas, ke oni titolu artikolon per la nomo de ia ajn aserto - ĉu ĝi estas teorio aŭ alispeca - kiam aliaj kriterioj (ĉi-okaze lingva simpleco) donas prioritaton al la temo de tiu aserto. Arbarulo (diskuto) 01:15, 31 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
  Ne farite ĉar mankas interkonsento. —Supernabla🪰 12:20, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]