Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2021/Junio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, junio 2021


Ne plu aktivaj (junio 2021)

Por eviti konfuzon kun la alia artikolo Kruda materialo kaj konforme al titoloj de aliaj Vikipedioj.--DidCORN (diskuto) 15:28, 2 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: --kani (diskuto) 23:09, 3 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: --DidCORN (diskuto) 15:57, 21 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: --ThomasPusch (diskuto) 16:15, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

  Farite --ThomasPusch (diskuto) 16:15, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Kialo: ĉar loksideco estas inventita vorto tute senreferenca: ĝi aperas nek en PIV nek en ReVo; el 24 aliaj lingvoj ŝajne neniu montras similan nomon; per Guglo aperas nur disaj mencioj de lokoj plej verŝajne devenaj de la sama titoligo fare en 2008 de Alois, kiu ŝajne ne kontribuis en la lastaj jaroj. Malnomadismo estas nun alidirektilo al Loksideco‎, pro kio nur administrantoj rajtas fari tion.--kani (diskuto) 11:30, 2 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento: Tamen la adjektivo loksida troviĝas en ReVo [1], el kiu loksideco nature deriviĝas.--DidCORN (diskuto) 14:45, 2 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Fakte mi pluserĉis kaj ne trovis, kaj nur nun mi konstatas, ke plej verŝajne ne estas inventita sed kunmetaĵo de lok- kaj sid-. Ĉiuokaze mi plutenas la proponon, konsiderinte, ke la radiko nomado en tiu kunteksto estas multe pli konata ol loksida, estas PIV-a kaj pro internacia kongruo kun la aliaj lingvoj.--kani (diskuto) 23:04, 3 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: "loksideco" estas tute natura kaj logika kunmetaĵo de "lok(o)"+"sid(i)"+"-ec-"+"-o". Taylor 49 (diskuto) 06:16, 4 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: la nuna radiko estas tute proksima al tiuj de la aliaj lingvoj, kiel elzenple sedentism pri la angla Vikipedio.--DidCORN (diskuto) 19:08, 6 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: "loksideco" estas derivaĵo de "loksida", kion mi ĵus trovis kiel tradukon de la germana esprimo "sesshaft", en PreVo. --Tlustulimu (diskuto) 18:12, 10 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Ne farite.--DidCORN (diskuto) 12:44, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉar tiu estas la kutima ordo en Esperanto. La kreinto kredas, ke la substantivo devas iri en la unua rango kaj jam kreis aliajn similtitolitajn artikolojn. La celpaĝo «Universitata katedro» jam ekzistas. Nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu.--kani (diskuto) 23:13, 3 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Tiu ordo estas pli utila. Temas ja ĉefe pri katedro. Taylor 49 (diskuto) 06:16, 4 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: La mispozicio de la adjektivo ŝokas min. Se oni volas insisti pri la ĉefa temo, kial ne laŭvorte traduki la hispanan titolon tiele Katedro de universitato ?--DidCORN (diskuto) 09:19, 4 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Universitata katedro. Ĉar tiu estas la kutima ordo en Esperanto, kompreneble. - Moldur (diskuto) 10:31, 4 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Tamen, alia ebleco estus ankaŭ Katedro (universitato), komparebla kun la ekzistanta Katedro. - Moldur (diskuto) 14:35, 5 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Universitata katedro. Ĉar tiu estas la kutima ordo en Esperanto, kompreneble. Same pensasNarvalo (diskuto) 22:11, 4 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Universitata katedro, ĉar tio sekvus la kutiman ordon de adjektivo antaŭ substantivo. --Tlustulimu (diskuto) 07:52, 5 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Universitata katedro, ĉar tio estas la kutima ordo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:24, 5 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Taylor 49 kaj Moldur jam tion (preskaŭ) diris: temas pri la vorto katedro uzata en universitata kunteksto, ne pri iu stranga "katedro universitata". Mi povus subteni ŝanĝon de Katedro universitata al Katedro (universitato), sed eĉ post tio restus problemoj: La artikolo Katedro parte pritraktas saman aferon kaj la enhavo de Katedro universitata ŝajnas priskribi universitatan tradicion de nur kelkaj landoj. Ĉu kunigi la du artikolojn, ĉu fari apartigilon el unu el ili, ĉu ekverki alian pri la kristan-eklezia signifo de katedro aŭ alie rearanĝi la artikolojn. Rearanĝi la vortojn en la artikoltitolo estas la plej malgranda problemo. --Surfo 20:20, 6 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: kiel solvo de tia problemo, mi nun konsideris la artikolon Katedro kiel apartigilon.--DidCORN (diskuto) 13:34, 7 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 04:54, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉar of estas tute neakceptebla vorto en Esperanto, speciale kiam temas pri afero tute ne rilata al anglalingvio. La celpaĝo «Korinna de Tanagra» jam ekzistas. Nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu.--kani (diskuto) 10:21, 6 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: Taylor 49 (diskuto) 10:46, 6 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Eble eĉ ja temas pri tradukakcidenta kreado de duoblaĵoj. --Tlustulimu (diskuto) 12:03, 6 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Evidente.--DidCORN (diskuto) 12:23, 6 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Kompreneble. - Moldur (diskuto) 12:30, 6 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite La duonanglaĵon mi ne lasis kiel alidirektilon, ĉar laŭ mi tia titolo estas lingve malĝusta. --Tlustulimu (diskuto) 09:18, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Teodorovna, Feodorovna, Fjodorovna 2021 06 06 redakti

Pluraj rusiaj virinoj (vidu ekz-e Kategorio:Caredzinoj de Rusio) havis tiun nomon, kiu estas transskribita diversmaniere. Ĉu ni elektu unu konsekvencan transskribon kaj alinomu? - Sincere, Moldur (diskuto) 19:46, 6 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: Maria Teodorovna al Maria Fjodorovna, konforme al la jam ekzistanta Maria Fjodorovna Andrejeva.--DidCORN (diskuto) 14:03, 7 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Fjodorovna, ĉar estas prudente esperantigi neofte renkontatajn ruslingvajn proprajn nomojn de personoj el specife rusa historio en la kutima maniero (laŭeble fonetike proksima, prononcebla, kaj laŭeble ne langrompa prononco esprimebla per esperantaj fonemoj - vidu, ekzemple, la rekomendojn de la Akademio pri esperantigo de propraj nomoj). Estus strange bazi esperantigon sur alilingvaj formoj de la koncernaj nomoj (ekzemple, "Teodorovna"). --Filozofo (diskuto) 20:09, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Fjodorovna, ĉar la alia formo "Teodorovna" aspektas kiel miksaĵo de greka etimo de la nomradiko kun la rusa transliteracio. --Tlustulimu (diskuto) 16:09, 7 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Farite.--DidCORN (diskuto) 12:50, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento: @DidCORN: Ĉu vi ankaŭ foje rigardis en la supre menciitan kategorion? Nun ankoraŭ estas Aleksandra Teodorovna (Alix de Hesio-Darmstadt) kaj Aleksandra Teodorovna (Charlotte de Prusio). Kiel trakti la titolojn? --Tlustulimu (diskuto) 13:29, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite Teodorovna -> Fjodorovna, por ambaŭ princinoj. - Moldur (diskuto) 16:18, 3 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Ĉefa artikolo por tiu ĉi kategorio estas elektrejo, sed ĉefa kategorio por elektrejo estas elektrocentraloj. Kial? Kial ne simple elektrejoj? Centraloj en tiu ĉi signifo estas fabrikoj produktantaj elektran aŭ alifontan energion. Miaopinie la kategorio kaj ties subkategorioj estas alinomendaj al simpla Kategorio:Elektrejoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:55, 10 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento: Ĉu elektrocentralo estas pli ĝusta? Hm, nekredeble, ke la pli ĝusta termino servas nur kiel alidirektilo kaj "malpli ĝusta" elektrejo (pli komprenebla) estas nomo de artikolo. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:50, 11 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Fulmonubo ne estas elektrejo, ĉar ĝi ne estas intence kreita por prilabori aŭ produkti elektron. Ĉu fulmo eble estas elektrocentralo? Ĉu telefoncentralo estas analogio de nuklea centralo (ĉi tie la plej grava morfemo elektro entute malaperis!!).
Taylor 49 (diskuto) 10:10, 12 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Elektrejo estas ejo kun elektro, punkto; dum "nur" centraloj estas intencaj produktejoj.--DidCORN (diskuto) 13:18, 12 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Kia punkto, DidCORN? Ĉu vi estas direktoro de tiu ĉi paĝo? Laŭ PIV elektrejo estas ejo, kie oni produktas elektran energion por lumigado, tramvojoj, industriaj bezonoj ktp. Do elektrejo estas komprenebla vorto por entreprenoj, uzinoj ktp., kie oni produktas elektron. Dume neunusignifa centralo estas, krom aliaj, ankaŭ fabriko produktanta elektran aŭ alifontan energion. Se titolo de la paĝo estas elektro, estas logike, ke oni supozas la nomon de kategorio, kie oni produktas elektron, kiel elektrejo. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:32, 12 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  •   Kontraŭ: En PIV centralo estas Fabriko produktanta elektran aŭ alifontan energion. Sinonimo estas centrejo, sed tute ne ejo, kio havas multe pli ampleksan signifon. Ĉio restu netuŝite.--kani (diskuto) 17:12, 13 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ŝanĝo nuklea centralo -> nuklea elektrejo tute malindas, ĉar nuklea centralo estas fabriko kiu produktas ne nur elektron (kvankam ĉefe) sed ankaŭ kromproduktojn foje eĉ same gravajn.

  Ne farite.--DidCORN (diskuto) 12:51, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Karibio anglalingva -> Anglalingva Karibio 2021 06 12 redakti

Konforme al la ĉi supra komento.--DidCORN (diskuto) 13:25, 12 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: --2A02:1210:7605:6C00:6565:24F2:ECFB:F9BD 16:55, 8 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  FariteSupernabla🪰 08:12, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Tiu duvorta nomo estas tute neuzata artista nomo, kvankam estis la origino de la artista nomo. Nur unu el la sep dek alilingvaj versioj uzas la duvortan nomon. Alia eblo pli komplika estus alinomi al nur Bono kaj tio al Bono (apartigilo). La kreinto ne kontribuis en la lastaj jaroj, do mi supozas lin nekontaktebla..--kani (diskuto) 17:29, 13 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Farite ĉar dum pli ol unu monato estis neniu kontraŭo.--kani (diskuto) 12:11, 17 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Tio al mi ŝajnas pli logika kaj pli agordas kun la PIV-a sistemo de esperantigo de sciencaj nomoj (ekz. cerambikedoj, ezokedoj, fokedoj). Ĉu temas pri simpla erareto, aŭ ĉu oni malkonsentas pri la esperantigo ĉe tiaj kazoj? Arbarulo (diskuto)

  Por: --kani (diskuto) 17:30, 22 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: --Tlustulimu (diskuto) 17:35, 22 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Farite ĉar ŝajnas esti nepolemike. Arbarulo (diskuto) 22:59, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

La vorto akvujo estas tro malpreciza, indus el glaso al akvorezervejo. Ilo ne estas. En PIV estas vorto ladbotelo, sed nuntempe estas tre modaj ladboteloj kiuj ne kongruas kun la temo de la artikolo(j). Pendbotelo aperas en vortaro de De Diego kaj al mi ŝajnas la plej taŭga elekto.--kani (diskuto) 17:30, 22 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: "Ladbotelo", laŭ NPIV. --Tlustulimu (diskuto) 17:58, 22 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Ladbotelo. -Amike, -Filozofo (diskuto) 19:38, 22 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Taylor 49 (diskuto) 20:51, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: @Taylor 49: Kiun el la du proponitaj titoloj vi poras? --Tlustulimu (diskuto) 13:24, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ĉio bonas pli ol "Akvujo (ilo)", sed "pendbotelo" preferindas, ĉar tiel la termino ampleksas ankaŭ samformajn botelojn el alia materialo ol metalo. Taylor 49 (diskuto) 17:11, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Kial ne "pendbotelo", sed nur post kompletigo kaj ĝeneraligo de l'artikolo.--DidCORN (diskuto) 13:53, 25 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ĉu pendbotelo troveblas jam en iu vortaro? Mi ĝis nun nur trovis la vorton ladbotelo. --Tlustulimu (diskuto) 18:06, 27 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Jes, pendbotelo troveblas kun ladbotelo almenaŭ en prestiĝa hispana-E-o vortaro [2]. --kani (diskuto) 08:26, 28 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Pendbotelo post modifoj de Taylor.--DidCORN (diskuto) 09:37, 6 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite--kani (diskuto) 12:14, 17 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Ŝajne la aŭtoro ne konis la vorton Vimeno kiu estas la bazo de alilingvaj artikoloj. Vimeno estas unu el la multaj specoj de salikoj. Krome ekzistis la malnova artikolo Vimenaĵo kiu "feliĉe" restis neligita. Tial, mi proponas la alinomigon kaj pluteni la titolon Vimenaĵo kiel alidirektilo, kunigante la materialon en unusola artikolo. Mi pretas fari tion. Vimenteksado estus alia eblo, laŭ mi ne tiom taŭga.--kani (diskuto) 17:56, 22 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento: Mi sugestas, se iu bonvolas fari, krei novan artikolon Vimeno aligotan al la hispana mimbre kaj aliaj (la nunaj ligoj de Salikplekta teksado (metiarto)), kaj efektive alinomi tiun artikolon Salikplekta teksado (metiarto) al Vimenplektado aligotan al la hispana cestería kaj aliaj. Vimenaĵo povus esti alidirektita al unu el la du artikoloj, ĉar ne estas aliaj vikipediaj artikoloj, kiu traktas pri Vimenaĵo mem.--DidCORN (diskuto) 14:37, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Sed la hispana mimbre jam estas ligita al Salikplekta teksado (metiarto).--kani (diskuto) 01:34, 25 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Por klarigi mian proponon: la nuna artikolo Salikplekta teksado (metiarto) indas esti aliligata al la hispana cestería kaj alinomata Vimenplektado; sekvos ke la hispana mimbre ne plu estos ligita al nia Vikipedio, krom se iu kuraĝulo verkos novan artikolon Vimeno, dum la nuna artikolo indas esti alinomota al Salix viminalis.--DidCORN (diskuto) 14:10, 25 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: La artikolo Salikplekta teksado (metiarto) priskribas metion uzantan ne nur la vimenan salikon, eĉ ne nur salikojn, sed ankaŭ aliajn plantojn (kvankam "pajlo" devas esti eraro), kaj plaston(!) Do ĝi ŝajnas sufiĉe sendependa por havi propran artikolon. Tamen mi subtenas la alinomadon al Vimenplektado, manke de pli bona vorto. Arbarulo (diskuto) 02:52, 27 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: La intervikiaj ligiloj pri ĉi tiu temo estas tre malordaj. Iuj el la ligitaj artikoloj estas nur pri vimenoj, simile kiel mimbre, kaj iuj pri plektado de diversaj materialoj. Nia artikolo estas traduko de la hebrea artikolo, do mi favoras ke ĝi restu ligita al ĝi. Arbarulo (diskuto) 14:24, 27 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: alinomado,   Kontraŭ: aliligado Arbarulo (diskuto) 02:26, 22 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: .--DidCORN (diskuto) 12:15, 20 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi estas por alinomi al Vimenplektado kaj kontraŭ aliligado.--DidCORN (diskuto) 20:34, 22 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Vimenplektado.--kani (diskuto) 17:23, 25 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi redaktis apartan artikolon pri Vimeno mem. Pro la fakto ke la intervikiaj ligiloj pri malsamaj temoj, kiel observigis Arbarulo, estas konfuzigaj, mi ligis tiun novan artikolon al la angla Withy. Kaj mi alidirektis Vimenaĵo al tiu artikolo.--DidCORN (diskuto) 18:59, 29 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite pro neniu kontraudiro dum pli ol 2 semajnoj.--DidCORN (diskuto) 11:20, 14 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke la artikolo Formiko fakte plejparte temas pri la besta familio "Formikedoj". Ĉar la intervikie ligataj artikoloj temas pri bestofamilio, ni prefere uzu la sufikson por tio, nome -ed-, analogie al ekz. cervedoj. Post la alinomado la alidirektilo "Formiko" fariĝu nova artikolo pri la genro, kies scienca nomo estas Formica. Krome ni ja povus krei apartigilon, se necesas. --Tlustulimu (diskuto) 18:18, 22 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Kaj ni ja ankaŭ metu la ĉapitron "Etimologio" post la alinomado en la nove kreotan artikolon "Formiko", kiu prefere temu pri la genro. Laŭ PreVo ni povus krei la apartigilon kun minimume du klarigoj. Unu klarigo ligu al la artikolo pri la genro, kaj la alia al la artikolo pri la familio. Multaj lingvoj sufiĉe miksas la temojn. --Tlustulimu (diskuto) 18:22, 22 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Nu, laŭ mia kompreno, - kaj ŝajne PIV, kvankam la esprimo "kaj aliaj genroj" estas iom malklara - "formiko" kutime signifas ĉiun formikedon, almenaŭ ne nur la genron Formica. Sed kompreneble mi aŭskultos aliajn. Arbarulo (diskuto)
  Kontraŭ: Mi fortege kontraŭas, formiko nepre ne signifas kaj ne signifu "ano de la genro Formica". --Surfo 12:32, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi ege interesas pri la afero, sed samopinias kun ambaŭ klopodoj!--kani (diskuto) 16:54, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: @Surfo: Kiel vi esperantigus la sciencan terminon Formica? --Tlustulimu (diskuto) 18:47, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi ne esperantigus genrojn de artropodoj, kaj se mi farus tion, mi farus ĝin malregule, kaj prefere laŭ faka konsilo, kiam la regula rezulto kolizias kun nescienca Esperanta vorto. Estas vere ke ĉe "araneo", kiun Taylor 49 citas, PIV malsamopinias. Mi ja dezirus scii kial ĝi malsame traktas "formiko" kaj "araneo," ĉar la kazoj ŝajnas paralelaj. Arbarulo (diskuto) 00:07, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi ne estas fakulo pri biologio, sed fervore preferas ĝustecon kaj logikon. Araneo & Araneedoj. Temo de vikipedia paĝo (taksonomia rango) estu klara. Alinomu se necesas. Mi ankoraŭ ne esploris ta temon sufiĉe por povi voĉdoni JES aŭ NE. Taylor 49 (diskuto) 20:51, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Estas la eterna problemo: por la titoloj ĉu devas ni uzi la komunlingvan vorton aŭ la sciencan vorton. Por mi, pri celita enciklopedia nivelo, endas uzi la sciencajn aŭ biologiajn vortojn.--DidCORN (diskuto) 13:08, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi bedaŭras Surfo kaj Arbarulo, sed ReVo estas tute logika: formiko estas LA genro (Vd en    formiko en ReVo ), araneo estas LA genro (Vd en    araneo en ReVo ) ktp. Sincere.--DidCORN (diskuto) 14:36, 25 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
ReVo nur diras pli klare tion, kio jam estis divenebla el aliaj vortaroj - ke oni pretendas ke "formiko", "araneo", kaj supozeble aliaj vortoj havu po du signifojn: vastan, por granda kaj facile distingebla grupo, kaj malvastan, por unu el ĝiaj genroj kies scienca nomo hazarde havas la saman originon. Eble ni ĉiuj bedaŭras tiujn dusignifecojn, kvankam ni preferas malsamajn solvojn. En la efektiva lingvuzo mi ĝis nun estas trovinta nur ekzemplojn de la vastaj signifoj, eĉ en Scienca Revuo kaj la blogo de ISAE. Arbarulo (diskuto) 23:28, 25 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: La vorto "formiko" en Esperanto havas la vastan signifon de "ano de la familio Formicidae". La provo limigi la signifon de "formiko" al la genro Formica ŝajnas al mi malsaĝa, ĉar ĝi nur kreos plian disdividon inter faka kaj ĉiutaga lingvouzo. --Marcos (diskuto) 13:42, 25 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Tia uzo de la voro "alvoka" ŝajnas netaŭga. --Yehadut (diskuto) 01:24, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento: Saluton, @Yehadut:. Ankaŭ sur ĉi tiu paĝo estas kutimo same kiel sur diskutopaĝoj subskribi sian kontribuon. --Tlustulimu (diskuto) 16:39, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: !!! -Filozofo (diskuto) 16:42, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: - Moldur (diskuto) 16:46, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Dum kreado de la artikolo mi tro laŭvorte tradukis la anglalingvan titolon Vocational education. Do, alinomigo povas esti tuja.--kani (diskuto) 16:52, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: --Tlustulimu (diskuto) 18:51, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Taylor 49 (diskuto) 20:51, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite -Yehadut (diskuto) 01:29, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Kiel vi decidis, ke temas pri (nur) metioj kaj ne pri profesioj? --Surfo 06:21, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Metio estas manlabora, dum edukado por profesioj nekonsiderataj manlaboraj kiel liberalaj, tiuj de kuracistoj, instruistoj ktp., normale estas celo de universitataj niveloj, kio ne estas la ĉefa celo de la artikolo, kvankam vi pravas en la senco, ke la redakto nune ne tiom kongruas kun la titolo. Eble Yehadut reredaktos la artikolon kaj plibonigos la aferon. Mi ankoraŭ konsideras, ke ja la rilato al la alvokiĝo gravas en tia edukado.--kani (diskuto) 01:30, 25 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

En supra diskuto jam oni decidis alinomi artikolon al Bahamoj por forigo de la artikolo kaj oni lasis la taskon por tiu alinomigo, kiu kongrue devus forigi la artikolon, ĉar la oficiala nomo de landoj estas senartikola, kiel Salvadoro, Gambio ktp. Atentu: la celpaĝo «Flago de Bahamoj» jam ekzistas. Nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu.--kani (diskuto) 17:06, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: --Tlustulimu (diskuto) 18:56, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: -Filozofo (diskuto) 20:05, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Taylor 49 (diskuto) 20:51, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Petr Tomasovsky (diskuto) 08:27, 28 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite Taylor 49 (diskuto) 16:29, 1 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Salix viminalisVerga saliko por kongrui al la aliaj Vikipedioj.--DidCORN (diskuto) 08:15, 26 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento: Kiun utilon havas alinomado al la scienca nomo Salix viminalis, se la termino Vimeno ekzistas en PreVo, Reta Vortaro kaj NPIV? En NPIV la unua difino temas ja pri la plantospecio. Laŭ mi alinomado superfluas. - Kaj pri kiu kongruo al aliaj Vikipedioj vi skribis? --Tlustulimu (diskuto) 10:02, 26 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Kiam finiros ni tian eternan problemon ? Kiam sama vorto en la vortaroj havas du signifojn el kiuj estas faka genro aŭ specio, endas uzi la botanikajn aŭ sciencajn titolojn pri la botanikaj genroj kaj sciencoj por diferencigi ilin de aliaj komunaj (foje ne precizaj) signifoj. Ĉi tie ni devas uzi du malsimilajn titolojn la unua Vimeno pri la salika vergo (artikolo mankas kun tiu signifo kaj endas farota, al kiu la artikolo Vimenaĵo kunigindos) ) kaj Salix viminalis pri la specio; du signifoj ja ekzistas en la konfuzigaj vortaroj proponante la saman terminon por du tute aliaj objektoj.--DidCORN (diskuto) 16:15, 26 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi konsentas ke ia alinomado estas dezirinda por eviti konfuzon. Kiel novan nomon mi preferus Vimena saliko, Vimenarbo, Vimeno (arbo), aŭ simile. Arbarulo (diskuto) 03:05, 27 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Vimeno (arbo), ĉar tio plej bone sekvus la vortarojn. --Tlustulimu (diskuto) 11:31, 27 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Vimeno (arbo).--DidCORN (diskuto) 18:51, 19 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Vimeno (arbo) Arbarulo (diskuto) 02:28, 22 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 04:52, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Haŭsiero -> Merkata tendenco 2021 06 27 redakti

Haŭsiero -> Merkata tendenco

Kialo: la nuna redakto ne kongruas kun la aliaj lingvoj, sed povas resti kiel parto de pli kongrua teksto.--kani (diskuto) 16:59, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: Arbarulo (diskuto) 03:13, 27 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Jes kaj ne. Fakte la PIV-a vorto kaj la klarigo pri ĝi tute ne kongruas kun la koncepto de merkata tendenco, do necesas fari tute novan tekston, en kiu eblas flanke mencii la vorton haŭsiero kaj sian PIV-an difinon. Se alilingvaj vikipediaj artikoloj taŭgus por nia esperanta termino, tiam estus tiuj en vikidatumoj d:Q1591292 - sed ili jam priskribas tre detalan ekonomikan principon. Sincere dirite, la tesksto "haŭsiero" nun nur estas unu frazo, kopiita el PIV, kaj referenca atentigo pri ekonomika vortaro i.a. kun Esperanto. Tio ne sufiĉas por artikola ĝermo... nur sufiĉus por vortaro. Sed mi ne postulas buĉi ĝin, sed ligi ĝin al la vikidatuma ero d:Q1591292, esperante ke iu kompatos kaj elkonstruas la frazon al minimume tri, kaj alvoki ke iu kreu artikolan ĝermon, tri frazoj sufiĉas, pri merkata tendenco d:Q1004322. ThomasPusch (diskuto) 22:51, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  por ligi ĝin al "ero d:Q1591292" Aidas (diskuto) 22:05, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

  Farite Taylor 49 jam aplikis la proponon kaj ligis la vorton al vikidatumoj d:Q1591292. Dankon. ThomasPusch (diskuto) 22:20, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Angulŝlifa maŝino, kion signifas tio? Laŭ PIV "ŝlifi" estas erodi kaj laŭ PIV "erodi" estas eluzi, elfroti, malakrigi. Ĉar oni skribas pri eluzado pro frotado, en la maŝino eluzas la disko, kio ŝajnas, ke oni ne volu tion, por ke la disko eluzu. Sed pro tio la disko de la maŝino estas celita, ĝi uziĝu pro la frotado kun alia materialo kaj tiu fariĝu glata. Mi proponas alinomi la paĝon aŭ al angula akrigilo aŭ alie. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:20, 28 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Eble pli taŭgas "fajli" por germane schleifen? vidu PIV: trafajli. Tranĉi per ⁓ilo: tra⁓i stangojnZ. - Moldur (diskuto) 08:50, 28 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Kial ne tutsimple ŝlif-maŝinoelektra ŝlifilo. Ĝi ja estas maŝino por ŝlifado, kaj eĉ el la teksto mem de la artikolo estas klare, ke per ĝi eblas ŝlifi ne nur angulojn? Amike, -Filozofo (diskuto) 16:14, 28 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ĉikaze la difino el NPIV estas sufiĉe magra, kompare al la pli detala difino de PreVo kaj la Reta Vortaro: [3]. --Tlustulimu (diskuto) 18:17, 28 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi indikis kiel alternativon elektra ŝlifilo, ĉar ŝlifilo ekzistas en ReVo pri tia aparato.--DidCORN (diskuto) 14:15, 1 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: elektra ŝlifilo.--DidCORN (diskuto) 19:54, 18 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: La nuna titolo estas bona. Se oni nepre volas ŝanĝi ĝin, uzu angulŝlifiloangula ŝlifilo. --Surfo 07:22, 19 jul. 2021 (UTC) modifita de --Surfo 08:25, 20 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Angulŝlifa estas malbona, kaj akrigilo estas malbona, sed la aliaj ebloj taŭgas. Lingvano (diskuto) 09:48, 19 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Notu ke la maŝino ne ŝlifas angulojn, sed estas ŝlifmaŝino kiu (en sia kutima konstruo) estas mem angula, t.e. kun angulo inter la akso de la motoro kaj la akso de la ŝlifanta rado. Do, "angula ŝlifmaŝino" ja estus pli trafa ol "angulŝlifa maŝino". - Moldur (diskuto) 14:17, 19 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Leginte la noton de Moldur, mi tuj ŝanĝis mian antaŭan voĉdonon, kie mi erare nomis la nunan titolon bona. Moldur perfekte priskribas la aferon. Mi unue rimarkis nur tion, ke iuj forigus la elementon "angul" el la nomo, volis kontraŭi tion kaj ne bone pensis pri la tuto. La propono de Moldur (angula ŝlifmaŝino) estas plene bona, kvankam mi preferetas miajn angulŝlifilo, angula ŝlifilo. La demando, ĉu nomi tiajn aparatojn simple iloj aŭ ĉu nepre temas pri maŝinoj, estas iom principa-filozofia. Unu fonto de hezitoj pri la nomo estas tio, ke oni povas percepti la vorton ŝlifi iom diversmaniere: ĉu temas pri glatigo kaj akrigo, ĉu pri erodado. Mi mem uzis tian aparaton ĉefe por tranĉi, dispecigi. En tia funkcio ĝi similas rondan segilon, kiu tamen ne havas dentojn sed tranĉas per eroda substanco. --Surfo 08:25, 20 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Elektra ŝlifilo. -Filozofo (diskuto) 13:23, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Respode al "filozofia" dubo pri adekvateco de sufikso "-il-": ĝi havas tre vastan aplikeblon, kiu principe kovras iajn ajn tipojn de iloj. Ŝajnas, ke neniu kontraŭas la vortojn "kuracilo" (Fundamenta), "komputilo", "aliĝilo", "identigilo", "(amas)komunikilo" ktp. Jen kelkaj ekzemploj de iloj, kiuj kutime estas maŝinoj: "borilo", "tornilo", "presilo". Amike, -Filozofo (diskuto) 13:23, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Angula ŝlifiloAngulŝlifilo (ankaŭ vortoj kun maŝino anastataŭ ilo konvenas, sed mi preferas la pli mallongajn). "Elektra ŝlifilo" de Filozofo estas maltaŭga nomo, ĉar pri tio ne temas la artikolo. La temo estas ŝlifilo kun certa tipo de transmisio. La motora kaj la ŝlifa aksoj estas orte aranĝitaj, kion bone klarigis Moldur. La aksoaranĝo donas al la portebla manlaborilo ties karakterizan manipuleblon kaj igas ĝin taŭga por tranĉa laboro. La artikolo ne pritraktas, ekzemple, elektrajn ŝlifilojn fiksitajn sur stablo, tute ordinarajn en fabriko aŭ mekanika laborejo. ”Elektra" estas netaŭga epiteto por apartigi la koncepton, ĉar preskaŭ ĉiuj laboriloj nuntempe estas elektraj kaj krome angulŝlifilojn povas funkciigi ankaŭ premaero. Oni povus nomi la aparaton ankaŭ, ekzemple, ŝliftranĉilo, sed estas pli bone elekti por termina uzo esprimon similan al la nacilingvaj Winkelschleifer, angle grinder, kulmahiomakone, vinkelslip, угловая шлифовальная машина kaj aliaj. Se aperos grupo de ŝlifemuloj-esperantistoj, tiuj eble trovos por sia amata aparato sian propran karesnomon, sed la termino estu angulŝlifilo aŭ io simila. La nuna titolo Angulŝlifa maŝino estas maltaŭga, ĉar ne temas pri angula ŝlifo, sed pri angula maŝino. La Greziljona teknika vortaro donas la nomon angul-ŝlifilo. En la Bildvortao (2012) estis iom malfacile trovi similan aparaton, sed troveblis almenaŭ ŝliftranĉa maŝino kaj angulŝlifa maŝino [de ladisto]. – Ĉi tio estas mia lasta komento pri la afero. --Surfo 09:20, 24 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: La termino "angula" estas tute malpreciza. Kiu angulo? Ortangulo? Ĉu eblas variigi tiun angulon? Se rilatas al la konstruo de l'aparato "radiala" estu pli preciza, ĉar la akso de la disko ne estas aksiala laŭlonge de l'aparato, sed radiale.--DidCORN (diskuto) 09:59, 27 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Tamen Petr Tomasovsky ne akceptis la kolektivan decidon, faris diversajn alinomigojn kaj nun estas kaoso post la kreo de artikolo kun falsa titolo Elektrocentralo anstataŭ la PIV-a generatoro.--kani (diskuto) 16:47, 30 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi ne faris alinomigojn, mi nur forigis alidirektilon. En la paĝo pri generatoro estas malĝuste lokigita dosiero pri elektrocentralo. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:41, 28 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
 
Portebla agregato produktanta elektron nomata elektrocentralo
Krom alia, se vi volus, por ke ĉeĥo alportu al vi elektrocentralon, li alportus al vi tion (aŭ ion similan), kio estas sur la bildo. Mi ne scias, ke ankaŭ en aliaj landoj oni nomu tiun ĉi maŝinon ankaŭ (elektro)centralo. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:05, 28 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: Alinomi; Elektrocentralo -> Transportebla generatoro konforme al la teksto kaj la bildo de l'artikolo. Notindas ke, ĝis nun en nia Vikipedio, generatoro, elektra generatoro kaj elektrogeneratoro estas akcepteblaj sininimoj--DidCORN (diskuto) 12:37, 28 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: Alinomi Elektrocentralo -> Transportebla generatoro.--kani (diskuto) 16:47, 30 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: Alinomi: Elektrejo -> Elektrocentralo konforme al la faka termino, nocio ankaŭ uzata en multaj aliaj ligitaj Vikipedioj.--DidCORN (diskuto) 12:37, 28 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: Alinomi Elektrejo -> Elektrocentralo.--kani (diskuto) 16:47, 30 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento: Petr Tomasovsky refaris ĥaoson, kreante Elektrocentralon kiel apartigilon (post mia alinomado al Transportebla generatoro kaj forviŝante la artikolon Transportebla generatoro, kiun mi ĵus reaktualigis, sed la historio de l'artikolo estas tute perdita.--DidCORN (diskuto) 13:32, 29 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento: Por korekti la ĥaoseton de Petr Tomasovsky, mi proponas interŝangi la titolojn Elektrejo kaj Elektrocentralo.--DidCORN (diskuto) 14:12, 30 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento: DidCORN, bv ĉesi kalumnii min en viaj komentoj pri ia ĥaoso. En la historio de redaktoj de paĝo elektrocentralo eblas vidi, kiu faras ĥaoson. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:32, 30 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

  Ne farite Ĉar la aperta artikolo Transportebla generatoro estis kreata.--DidCORN (diskuto) 20:51, 29 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

  Por: Transportebla elektrejo por la movebla aparato Dosiero:Portable_electrical_generator_side.jpg. La termino "generatoro" aŭ "elektrogeneratoro" esats rekte erara, ĉar la aparato konsistas el du egale gravaj partoj, nome generatoro Dosiero:Gorskii_04414u.jpg kaj brulmotoro, do la tuto ne povas nomiĝi "generatoro". Ne gravas kion "ĉeĥo alportu al vi". Sed gravas bona kaj logika terminologio en nia komuna lingvo. Taylor 49 (diskuto) 16:37, 1 jul. 2021 (UTC)[Respondi]