Organismo

ia daŭra viva fizika ento; ento aŭ estaĵo vivanta; individua vivaĵo, kiel unu besto, planto, fungo aŭ bakterio
(Alidirektita el Vivestaĵo)

Organismoj aŭ la vivestaĵoj konsistas el ĉeloj. Biologio okupiĝas science pri ĉiu konata organismo, ties derivaĵoj kaj prauloj. Ties karakterizaĵoj estas materialŝanĝo, kresko, reago al stimulo kaj generado. Post seksa proceso aperas samdevena organisma grupo, kiu nomiĝas populacio. Tiuj populacioj formas asociojn, nome ekosistemoj, kiuj enloĝas la biosistemon.

Organismo
fizika anatomia ento
vdr
Organismo


Sistematiko
Klasifiko: Organismo
Domeno
Tiuj ĉeloj de Escherichia coli havigas ekzemplon de prokariota mikroorganismo.
Polipora fungo havas parazitan rilaton kun sia gastiganto.
Erikoida mikoriza fungo.

La sistematiko provas trovi konvenan grupigon de ĉiu organismo. La plej supra ŝtupo estas la t.n. regno. Oni distingas laŭ kriterioj de molekulara biologio la verajn bakteriojn (Bacteria), la arĥeojn (Archaea) kaj la eŭkariotojn (Eucaryota), animaloj, plantoj kaj fungoj. Se oni taksas la ĉelojn kiel baza karakterizaĵo de organismoj, la virusoj ne apartenas al la organismoj, ĉar ili konsistas ne el ĉeloj. Ili ne havas propran materialŝangon kaj degeneras sin mal-mem. Ilia pliiĝo okazas per mastroĉeloj.

En biologio, organismo estas ajna kunapuda vivanta sistemo, tiaj kiaj animalo, plantobakterio. Pli ol 99 % el ĉiuj specioj, laŭkvante ĉirkaŭ kvin mil milionoj da specioj,[1] kiuj iam vivis sur la Tero estas ĉirkaŭkalkule formortintaj.[2][3] Ĉirkaŭkalkuloj pri la nombro de la nuntempaj specioj de la Tero gamas el 10 milionoj al 14 milionoj,[4] el kiuj ĉirkaŭ 1.2 milionoj estis dokumentitaj kaj ĉirkaŭ 86 % ne estis ankoraŭ priskribitaj.[5]

Ĉiuj konataj tipoj de organismoj estas kapablaj je ioma grado de reago al stimuloj, reproduktado, kresko kaj disvolviĝo kaj homeostazo. Organismo konsistas el unu aŭ pliaj ĉeloj; kiam ĝi havas unu ĉelon ĝi estas unuĉela organismo; kaj kiam ĝi havas pli ol unu ĝi estas konata kiel multĉela organismo. Plej unuĉelaj organismoj estas de mikroskopa grando kaj tiele klasitaj kiel mikroorganismoj. Homoj estas multĉelaj organismoj komponitaj de multaj bilionoj de ĉeloj grupigitaj en specialaj histoj kaj organoj.

Organismo povas esti ĉu prokariotoeŭkarioto. Prokariotoj estas reprezentataj de du separataj regnoj, nome Bacteria kaj Archaea. Eŭkariotaj organismoj estas karakterizitaj pro esto de membran-ligita ĉelkerno kaj enhavas aldonajn membran-ligitajn apartaĵojn nome organetoj (kiaj mitokondrio en animaloj kaj plantoj kaj plastidoj en plantoj kaj algoj, ĉiuj ĝenerale konsiderataj derivaj el endosimbiozaj bakterioj).[6] Fungoj, animaloj kaj plantoj estas ekzemploj de regnoj de organismoj ene de eŭkariotoj.

Etimologio redakti

La termino "organismo" (el greka ὀργανισμός, organismos, el ὄργανον, organon, t.e. "ilo, aparato, sensorgano aŭ prendilo"[7][8]) unuafoje aperis en angla lingvo en 1703 kaj ekhavis sian nunan difinon ĉirkaŭ 1834 (Oxford English Dictionary). Ĝi estas rekte rilata al la termino "organizo". Estas longa tradicio difini organismojn kiel mem-organizantaj estaĵoj.[9]

Estis polemiko pri la bona vojo al la difino de organismo[10][11][12][13][14][15][16][17] kaj pri ĉu tia difino ja necesas.[18][19] Kelkaj kontribuoj[20] estas respondoj al la sugesto ke tiu kategorio "organismo" povus esti ne taŭga en biologio.[21]

Strukturo de ĉelaj organismoj redakti

Ĉiu konata organismo estas konstruita el unu aŭ pli da ĉeloj. Ĉiu ĉelo enhavas en sia genomo (DNA) ĉiun bezonatan instrukciojn por kresko kaj por multflanka vivproceso.

Gravaj (bioĥemie) substancoj (organikaj molekuloj), kiujn organismoj bezonas por vivo estas la jenaj:

Krom tiuj, la ĉelo de ĉiu organismo estas provizita grandparte je akvo kaj en tiu estas solvitaj mineraloj (saloj).

La plej grava kemia elemento por la konstruo de organikaj materialoj estas karbono (C). Krom tio gravas grandparte la elementoj de akvo kiel oksigeno (O) kaj hidrogeno (H). Plie menciindas – amase gravas - nitrogeno (N), fosforo (P), sulfuro (S), kalio (K), kalcio (Ca) kaj natrio (Na) , dum kloro (Cl), jodo (I), fero (Fe), kupro (Cu), seleno (Se) kaj kelkaj aliaj materialoj estas nur ŝpurelementoj (sed ili povas estis esencaj).

Multaj kemiaj elementoj povas esti damaĝaj en diversaj dozoj por la organismoj.

Signifo ĉe plivastigo redakti

En metafora senco kompleksa 'tutaĵo' foje estas konsiderata kiel organismo: 'la politiko'; 'la internacia telefonreto'.

Semantiko redakti

Kemio redakti

Strukturo redakti

Evoluo redakti

Notoj redakti

  1. (31a de Decembro 1996) Kunin, W.E.: The Biology of Rarity: Causes and consequences of rare—common differences.
  2. Stearns, Beverly Peterson. (2000) Watching, from the Edge of Extinction. Yale University Press. ISBN 978-0-300-08469-6.
  3. Novacek, Michael J., "Prehistory’s Brilliant Future", New York Times, 8a de Novembro 2014. Kontrolita 2014-12-25.
  4. (2012) Environmental Science - Biodiversity Is a Crucial Part of the Earth's Natural Capital. Cengage Learning. ISBN 1-133-70787-4.
  5. (23a de Aŭgusto 2011) “How many species are there on Earth and in the ocean?”, PLOS Biology 9, p. e1001127. doi:10.1371/journal.pbio.1001127. 
  6. Cavalier-Smith T. (1987). “The origin of eukaryotic and archaebacterial cells”, Annals of New York Academy of Sciences 503, p. 17–54. doi:10.1111/j.1749-6632.1987.tb40596.x. 
  7. ὄργανον. Liddell, Henry George; Scott, Robert; A Greek–English Lexicon at the Perseus Project
  8. organism. Online Etymology Dictionary.
  9. Kant I., Kritik der Urteilskraft: §64.
  10. Dupré, J. (2010). “The polygenomic organism”, The Sociological Review 58, p. 19–99. doi:10.1111/j.1467-954X.2010.01909.x. 
  11. (2010) “What is an individual organism? A multilevel selection perspective”, The Quarterly review of biology 85 (4), p. 447–472. doi:10.1086/656905. 
  12. (2010) “What is an organism? An immunological answer”, History and philosophy of the life sciences 32 (2–3), p. 247–267. 
  13. (2009) “Capturing the superorganism: A formal theory of group adaptation”, Journal of Evolutionary Biology 22 (4), p. 659–671. doi:10.1111/j.1420-9101.2008.01681.x. 
  14. Michod, R E. (1999) Darwinian dynamics: evolutionary transitions in fitness and individuality. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-05011-9.
  15. (2009) “Beyond society: the evolution of organismality”, Philosophical Transactions of the Royal Society B: Biological Sciences 364 (1533), p. 3143–3155. doi:10.1098/rstb.2009.0095. 
  16. Santelices B. (1999). “How many kinds of individual are there?”, Trends in ecology & evolution 14 (4), p. 152–155. doi:10.1016/s0169-5347(98)01519-5. 
  17. Wilson, R (2007). “The biological notion of individual”, Stanford Encyclopedia of Philosophy. 
  18. (2008) “Does biology need an organism concept?”, Biological Reviews 83 (4), p. 621–627. doi:10.1111/j.1469-185X.2008.00057.x. 
  19. (2000) “Ontological butchery: organism concepts and biological generalizations”, Philosophy of Science 67, p. 301–311. 
  20. (2005) “The return of the whole organism”, Journal of biosciences 30 (1), p. 31–39. doi:10.1007/BF02705148. 
  21. Dawkins, Richard. (1982) The Extended Phenotype. Oxford University Press. ISBN 0192860887.