Hurbanovo

urbo de Slovakio
(Alidirektita el Ógyalla)

Hurbanovo (hungare Ógyalla [Odjala], germane Altdala) estas urbo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Komárno. La historia slovaka loknomo estis Stará Ďala. En la loknomoj Ó, Alt kaj Stará signifas: olda.

Hurbanovo
(Stará Ďala)
hungare Ógyalla, germane Altdala
urbo
Bierfarejo Zlatý bažant (Ora fazano) en Hurbanovo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hurbanovo
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Komárno
Historia regiono Supra Hungarujo
Rivero Žitava
Situo Hurbanovo
 - alteco 115 m s. m.
 - koordinatoj 47° 52′ 23″ N 18° 11′ 36″ O / 47.87306 °N, 18.19333 °O / 47.87306; 18.19333 (mapo)
Areo 59,943 km² (5 994,3 ha)
Loĝantaro 8 133 (31.12.2008)
Denseco 135,68 loĝ./km²
Unua skribmencio 1329
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 947 XX
Telefona antaŭkodo +421-35
Aŭtokodoj KN
NUTS 501140
Bierfarejo Zlatý bažant Ora fazano
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Hurbanovo
Retpaĝo: www.hurbanovo.sk
Portalo pri Slovakio
Preĝejo de Hurbanovo

Situo redakti

La urbo situas sur ebenaĵo, Laŭ bordo de Žitava, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Komárno-Nové Zámky. La urbo troviĝas ĝuste inter la menciitaj urboj, Komárno estas 10 km.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko. Apudaĵo Nagykonkoly estis menciita en 1242, kiam Béla la 4-a donacis kampojn al Mateo Konkoly Thege, alia apudaĵo Vék menciiĝis en formo villa Vegh, fine la nuna urbocentro aperis en 1357 en formo possesio Galla. En la 15- kaj 16-a jarcentoj la kampoj apartenis al familio Gyallai. La turkoj faris senhoma la komunumon en 1561. La vilaĝo refondiĝis en la 17-a jarcento. La loĝantoj okupiĝis pri tabako, vinkulturo, sekalo kaj bredado. En 1910 loĝis en la urbo 2585 da homoj (2536 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Udvardi. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Dume inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la dua mondmilito granda parto de la hungareco estis deportita, la restaĵo iĝis senrajta laŭ dekretoj de Beneš.

En 1948 la slovaka urbonomo Stará Ďala ŝanĝiĝis al Hurbanovo omaĝe al slovaka verkisto Jozef Miloslav Hurban. Fabriko pri biero nomata Ora Fazano formiĝis en 1967. Iom poste fondiĝis aliaj fabrikoj pri kapsiko kaj elekronikaĵoj. En 2001 loĝis en la urbo 8153 da homoj, ĝuste la duono estas hungaroj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
20048 041
20177 469
20217 467

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti