Ŝanĝo estas koncepto kiu markas la transiron kiu okazas kiam oni transiras el stato al alia, ekzemple: la koncepto de statoŝanĝo de la materio en fiziko (solida, likva kaj gasa) aŭ de la personoj en sia civila stato (fraŭlo, edzo, divorcita aŭ vidvo); aŭ la krizoj, aŭ revolucioj en ĉiu ajn kampo de tiuj studataj de la sociaj sciencoj, ĉefe de la historio, kiu povas esti konsiderita kiel scienco de la ŝanĝo.

La koncepto de ŝanĝo en diferencaj kuntekstoj redakti

En komerco redakti

La ŝanĝo en aĉetado, estas kion redonas la vendisto al la aĉetisto, kiam tiu lasta jam pagis pere de valoro pli granda ol la akirita varo.

En sporto redakti

La ŝanĝo, en sporto, estas eblo anstataŭi ludiston pere de alia kaj tiu eblo kutime estas en la regularo, ekzemple en futbalo, kun nur tri ludistoj en ĉiu matĉo kaj teamo, aŭ okaze de nekonkurencaj matĉoj, tiuj ŝanĝoj kiujn la teamoj interkonsentos (4, 5, ĝis 6).

En Sociologio redakti

La ŝanĝo de mensostato implicas la anstataŭon de io malnova per io nova, tiele dirita temas pri io favora; kvankam ankaŭ implicas necertecon, kaj pro tio estus io malfavora.

La kultura kapablo por ŝanĝo respeguliĝas jene:

  • La ŝanĝo estas neantaŭvidebla, sen determinismoteleologio
  • La ŝanĝo estas cikla, kaj oni esperas en ĝi la ripeton de ripetitaj cirkonstancoj. Tiu koncepto, kutime rilata al orientaj filozofioj kiel Hinduismo kaj Budhismo, atingis grandan disvolviĝon ankaŭ okcidente en la Mezepoko, kaj kutime aperis kiel reprezento de la temo de la rado de fortuno.

La socia ŝanĝo povas okazi malrapide, laŭ gradaj modifoj de mensostatoj kaj kredoj, aŭ krute kaj rapide, pere de revolucioj. La socioj konstante akiras antaŭdirajn konojn por eviti la eventualajn katastrofajn ŝanĝojn. La Scienca esploro estas unu de la iloj por antaŭkoni la ŝanĝojn kaj adaptiĝi al la neeviteblaj novaj kondiĉoj.

En juro redakti

La konstituciaj ŝanĝoj kaj leĝaj ŝanĝoj povas esti unu el la metodoj por realigi gradajn ŝanĝojn. La socioj kiuj ne sekvas tiujn procezojn, alfrontos la ŝanĝojn kiujn ĉiuokaze trudas fortojn for de sia kontrolo.

En antikva kaj mezepoka filozofio redakti

La ŝanĝo en filozofio estas kvalito de fluo kaj malo al la konstanta plurestado. Tiu koncepto havis longan historion kiel tia koncepto. En la antikva greka filozofio, dum Heraklito vidis la ŝanĝon kiel ĉiam estanta kaj ĉion enhavanta, Parmenido neis ties ekziston.

Ovidio produktis klasikan traktadon de la koncepto de ŝanĝo kiel metamorfozo en sia samnoma verko Metamorfozoj; tiuj koncepto kaj termino estas uzata en Biologio por la studo ĉefe de insektoj, sed ne nur. Krome ankaŭ en literaturo ambaŭ koncepto kaj termino havas fruktodonan uzadon, kiel en la verko La Metamorfozo de Franz Kafka. La Astronomio de Ptolomeo proponis modelon de la universo kiel io statika plejparte, kun la vaganta ŝanĝo ene de ties malsupraj sferoj.

La mezepoka penso, kies pinto estas la Skolastikismo, rezervis grandan respekton por la principo de aŭtoritato kaj la eldia komunikado, kaj pro tio vidis malfide ĉiun ajn manifeston kiu implicus ŝanĝon. La krizo de la fino de la Mezepoko rompis tiun stabilecon, pere de la nominalismo kaj la krizo de la skolastikismo kiu malfermas la vojon al la Renesanco.

En la moderna scienco redakti

En la kultura kunteksto de la krizo de la eŭropa konscienco de fino de la 17a jarcento, Newton kaj Leibniz disvolvigis novajn tipojn de Infinitezima kalkulo matematika por havigi modelojn de ŝanĝo. Tio konsistigis gravan paŝon por komprenigi la fluon kaj la permutaĵon. En moderna fiziko, la koncepto de ŝanĝo nomiĝas ago.

En la nuntempa epoko redakti

Post la hegemonio de la industriiĝo kaj la kapitalismo, la gravo atribuita al plinovigo eksplodigas politikajn kaj sociajn movadojn kiuj kaŭzas ŝanĝojn pere de perfortaj revolucioj (Burĝa revolucio, Liberala revolucio, Industria revolucio).

La 20a jarcento komenciĝas per favora vidpunkto de ŝanĝo, kiu esprimiĝas eĉ ĉe Arto (modernismo), kio per la Dua Mondmilito transformiĝas en malfavora rigardo (dadaismo, ekspresionismo). La ideologioj de la intermilita periodo interbatalas perforte inter pendolaj ŝanĝoj (Rusia revolucio de 1917 kaj komunismo kontraŭ faŝismo kaj naziismo).

La mondo inter la Dua Mondmilito kaj la Falo de la berlina murego estis parto de ŝtona stabileco (Malvarma milito kaj blokoj) kaj aliflanke de kirlego de ŝanĝoj (malkoloniigo kaj Tria mondo, Spaca konkurenco ...).

Fine de la 20a jarcento, malvenkita komunismo, la penso de Nova Epoko kaj de negocoj entuziasmigis la transformadon de la entreprenado, la mensostatojn kaj funkciojn, dum oni malkonis aŭ kritikis la sociajn aŭ geopolitikajn ŝanĝojn. Ŝanĝo estas eĉ kultura temo kaj valoro eĉ por la frapfrazoj.