UK 1980

65-a Universala Kongreso de Esperanto
(Alidirektita el 65-a UK 1980)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 65-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 1980 en Stokholmo, Svedio. Ĝi havis 1807 aliĝintojn el 52 landoj.

UK 1980
Loko Stokholmo,  Svedio
Ekde 2-a de aŭgusto 1980
Ĝis 9-a de aŭgusto 1980
← Antaŭa Sekva →
vdr

En la antaŭkongresa tempo la organizantoj speciale elstarigis la temon diskriminacio. Kadre de la kongreso okazis dek prelegoj kaj tri seminarioj pri tiu temo: pri rasa/etna, kontraŭvirina kaj ekonomia diskriminacioj. Krome, estis traktitaj aparte diskriminacioj kontraŭ pliaĝuloj, surbaze de seksa orientiĝo kaj kontraŭ handikapuloj. Entute la kongrestemaj programeroj daŭris ĉirkaŭ 30 horojn. Laŭ Renato Corsetti, la tiama kunordiganto, la celo estis diri "al la mondo, ke Esperanto estas io socie uzebla kontraŭ diskriminacio".

En la kongresa inaŭguro partoprenis la prezidanto de la sveda parlamento Ingemund Bengtsson, kiu estis esperantisto. Li diris en sia parolado: "En ĉi tiu kongreso ĉiuj delegitoj povas kompreni unu la alian sen interpretistoj. Ĉiuj parolas la saman lingvon. Neniu estas diskriminaciata en tiu rilato".

En 1984 UEA eldonis la prelegaron "Diskriminacio", kiu baziĝas sur la materialo prezentita en la kongreso.

La Komitato de UEA en Stokholmo elektis la Estraron por la oficperiodo 1980–1983 kun Grégoire Maertens kiel prezidanto. Apud la kongresa rezolucio, kiu rilatas al la lingva diskriminacio la Komitato akceptis ankaŭ kvar apartajn rezoluciojn: pri la lingva problemo en la internaciaj organizaĵoj, pri la kontraŭvirina diskriminacio, pri la lingva problemo en sporto kaj pri la propono pri Esperanto en la Monda Konferenco de Turismo.

Ĉina Esperanto-Ligo estis akceptita kiel la 43-a aliĝinta landa asocio de UEA.

En la 65-a UK por la unua fojo okazis aŭkcio. Gvidis ĝin Tomas Jansson. Estis vendita cento da objektoj kontraŭ 4 mil svedaj kronoj. La neta profito de 3 475 kronoj profitigis la Fondaĵon Azio-Afriko.

Literaturo redakti

Bibliografio redakti

  • Stokholmo tamen estis alia. "Esperanto" 1980, n-ro 9, p. 141