65803 Didimo
65803 Didimo estas tre malgranda, meze hela kaj rapide rotacianta duopa apolona asteroido. Ĝi estas terrenkonta kaj marsrenkonta asteroido, rigardita kiel potence danĝera objekto.
65803 Didimo | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 65803 Didymos |
Aliaj nomoj | 1996 GT |
Historio | |
Malkovrinto | Spacewatch |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
11-a de aprilo 1996 Tucson (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
245,979 Gm (1,644 AU) 151,518 Gm (1,0128 AU) 340,440 Gm (2,276 AU) |
Discentreco | 0,3840 |
Meza anomaliangulo | 124,618° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 3,409° |
Periodo | 770,118 tagoj (2,108 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
73,207° |
Argum. de periapsido | 319,319° |
Terdistanco - Minimuma |
5,878 Gm (0,03929 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 0,77 ± 0,1 km Ĉefa korpo : 0,75 ± 0,1 km |
Maso - Denso |
5,27 x 10¹¹ kg 1,7 — 2,1 g/cm³ |
Rotacia periodo | 0,09414 tago (2,2593 horoj) |
Geometria albedo | 0,16 ± 0,04 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | Xk |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 18,0 |
Ĝi estis malkovrita la 11-an de aprilo 1996 en la kadro de la astronomia kampanjo Spacewatch, elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, proksime de Tucson (Arizono, Usono).
OrbitoRedakti
Ĝia discentra orbito interne tanĝas tiun de la Tero kaj krucas tiun de Marso kun febla orbita klineco.
Ĝia tera MOID estas 0,039294 AU
(5,878 milionoj da km),
- La 12-an de novembro 2003 ĝi pasis al 0,0480176 AU (7,183 milionoj da kilometroj) de Tero,
- La 4-an de novembro 2123 ĝi pasos al 0,0391463 AU (5,856 milionoj da kilometroj) de nia planedo.
Ĝia marsa MOID estas 0,039294 AU (5,878 milionoj da km),
- La 4-an de februaro 1901 ĝi pasis al 0,0521611 AU (7,803 milionoj da kilometroj) de Marso,
- La 31-an de julio 2144 ĝi pasos al 0,0313348 AU (4,688 milionoj da kilometroj) de tiu ĉi planedo.
SatelitoRedakti
Ĝia satelito estis malkovrita la 17-an de decembro 2012 de P. Pravec, L. A. M. Benner, M. C. Nolan, P. Kušnirák, D. Pray, J. D. Giorgini, R. F. Jurgens, S. J. Ostro, J.-L. Margot, C. Magri, A. Grauer kaj S. Larson per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 28-an de novembro 2003.
Tiu satelito havas diametron de 0,17 ± 0,03 km, orbitan duonan grandakson de 1,18 ± 0,03 km kaj orbitan periodon de 0,4958 ± 0,0002 tago (11,8992 ± 0,0048 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
NomoRedakti
Ĝi ricevis la nomon Didymos (Δίδυμος), kiu signifas "Ĝemelo" en greka lingvo, alude al sia duopeco. Ĝia satelito estis maloficiale nomita Didymoon : angla vortŝerco el Didymos kaj Moon (Luno en angla).
EsploroRedakti
Didimo estas la celo de la kosma misio AIDA,[1] provo de deviigo de ĝia satelito. La celo de tiu eksperimento estas scii ĉu eblus ŝanĝi la orbiton de potence danĝera objekto por antaŭmalhelpi alfrapon sur Tero.
Tiu misio plenumiĝos en du tempoj :
Alfrapilo DARTRedakti
La kosmoveturilo Double Asteroid Redirection Test (DART) estos lanĉita de NASA en 2021, kaj, en 2022, alfrapos la sateliton de Didimo kun relativa rapido de 6 km/s.[2] La efikoj de la alfrapo estos observataj elde la Tero.
Estis planita, ke la alfrapo estos observata de proksime per kosmosondilo "AIM" lanĉita de Eŭropa Kosma Agentejo (EKA), sed Eŭropo rezigis tiun projekton.[3]
Kosmosondilo HeraRedakti
Laŭprojekte, la kosmosondilo Hera estos lanĉata de EKA en 2023.[4] Ĝia misio estos observi la asteroidon kaj ties sateliton, studi la krateron lasita de la alfrapo far'de DART kaj precize mezuri la karakterizilojn de la satelita orbito. Tio permesis taksi la efikon de la alfrapo sur la movo de la satelito.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Misio AIDA, aŭ kiel modifi la kurson de asteroido, el GEO ; 25-a de oktobro 2017 (france)
- ↑ Testo de Duopa Asteroida Devojiĝo (DART) ; el la paĝaro de la NASA (angle)
- ↑ Eŭropo rezignas lanĉi kosmosondilon al asteroido en 2020 ; el Le Parisien ; 20-a de junio 2017 (france)
- ↑ Asteroidoj : la misio Hera por defendi la Teron ; el Futura Sciences, 09-a de julio 2018 (france)
Eksteraj ligilojRedakti
- angle (65803) Didymos : Parametroj kaj simulado de orbito (per JPL Small-Body Database Browser)
- angle Slipo de 65803 Didymos (de IAU Minor Planet Center)
- angle (65803) Didymos, el la datumbazo de NEODyS-2
- angle (65803) Didymos ; paĝo de Wm. Robert Johnston
- angle Asteroida sistemo Didimo el space in images (paĝaro de EKA)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (65001 – 66000) | Poste: |
---|---|---|
(65802) 1996 BA3 | 65803 Didimo | (65804) 1996 HT6 |