IJK 2011

67-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO
(Alidirektita el 67-a IJK)

La 67-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis ekde la 14-a ĝis la 21-a de julio 2011 en Kievo, la ĉefurbo de Ukrainio. Partoprenis ĝin 311 esperantistoj el 34 landoj.[1] La aranĝon organizis TEJO, UkrEA kaj ULEJ. Ĝia temo estis "Daŭropova evoluo - nova koncepto por homaro". Temis pri la unua IJK sur la tereno de Ukrainio[2]. Du tagojn post ĝi komenciĝis en Kopenhago la 96-a Universala Kongreso.

IJK 2011
Loko Kievo,  Ukrainio
Ekde 14-a de julio 2011
Ĝis 21-a de julio 2011
Organizanto Ukraina Ligo de Esperantista Junularo, Ukrainia Esperanto-Asocio
Oficiala retejo www.ijk-67.retejo.info
← Antaŭa Sekva →
vdr
Grupa foto de partoprenintoj de la 67-a IJK (arte aranĝita).

Ĝeneralaj informoj redakti

Kongresejo redakti

Anonco pri la okazigo de IJK en Ukrainio aperis je la 11-a de marto 2010[3] Origine estis kiel kongresejo planita sportejo de la Kieva Politeknika Universitato, kiu situas apud la Kieva rezervujo en la vilaĝo Hlibivka, 30 kilometrojn norde de Kievo.[4] Poste oni decidis movi la kongresejon en la urbon Kievo mem, al la turista bazejo Juna turisto[5] en strato Zabolotnoho 144 (50° 21.372′ N 30° 28.413′ O / 50.356200 °N, 30.473550 °O / 50.356200; 30.473550 (mapo)Koordinatoj: 50° 21.372′ N 30° 28.413′ O / 50.356200 °N, 30.473550 °O / 50.356200; 30.473550 (mapo)).

Partoprenkondiĉoj redakti

Loĝi eblis en kvarlita kaj kvinlitaj ĉambroj kun litaĵoj aŭ sen, unu el la amasloĝejoj, en tendo (troviĝantaj inter la kongresejo kaj la apuda konstruaĵo de lernejo) aŭ memzorge ekster la IJK-ejoj. Manĝi eblis en la proksima restoracio Budjmo Arkivigite je 2011-07-13 per la retarkivo Wayback Machine, kunviandevegetarane (aŭ memzorgi).

Organiza teamo redakti

En la Loka Kongresa Komitato membris jenaj homoj:[6]

Du semajnojn antaŭ la kongreso, la ĉeforganizanto Mikaelo Lineckij estis trafita per koratako kaj enhospitaligita, pro kio li ne povis partopreni la kongreson. La ĉeforganizadon lastmomente transprenis jena teamo:

La lokan teamon ĉiaspece asistis Sergeo Tyrin, estrarano de TEJO.

Patronoj redakti

La aranĝon aŭspiciis:[7]

Programo redakti

Movada programo redakti

TEJO-komitatkunsido redakti

La 16-an de julio 2011 estis elektita nova estraro de TEJO en jena konsisto[8]:

Taga programo redakti

 
En la Parko en Feofanio, kiu situas proksime al la kongresejo, okazis parto de la konkursoj dum la sporta tago.

Ĉiu tago komenciĝis per diversnivelaj kursoj de Esperanto, la ukraina lingvo kaj aliaj lingvoj. Dum la tago okazis multe da prelegoj. La 17-an de julio okazis ekskursoj tra la urbo, en malgrandaj grupoj ĉiu gvidita de alia lokano. La 18-an de julio okazis Lingva Festivalo dum kiu samtempe estis prezentataj diversaj lingvoj kaj lingvaj regionoj. La 19-an de julio estis sporta tago (inter konkursoj ne mankis futbala matĉo "Esperantio kontraŭ resto de la mondo" aŭ konkuro en naĝado; parto de la programo okazis en la parko Feofania).

Vespera programo redakti

Vendrede, la 14-an de julio okazis koncerto de Gunnar Fischer kaj Ĵomart kaj Nataŝa.

Dimanĉe, la 17-an de julio okazis koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa kaj Paŭlo Moĵajev.

Marde, la 19-an de julio okazis koncerto de La Pafklik kaj JoMo.

Nokta programo redakti

Nokta programo, kiu sekvis la vesperan programon kaj daŭris ofte ĝis la matenaj horoj de la sekva tago, proponis elekton inter la sekvaj eroj:

Rezultoj redakti

Eĥoj de partoprenantoj redakti

Aperis krom multaj fotoj ankaŭ raportoj, interalie raporto de Chuck Smith kaj reago de Carolin Weemeyer en Libera Folio, kaj raporto[rompita ligilo] de Daniel Mrázek por TEJO Tutmonde.

Amaskomunikilaj aperoj redakti

La 14-an de julio 2011 la oficialan inaŭguron de la kongreso antaŭis renkontiĝo kun ĵurnalistoj. TEJO-n reprezentis Sergeo Tyrin, ULEJ-reprezentanto estis Svitlana Kozarenko, la projekton Ĉirkaŭmonda karavano Interkulturo [1] Arkivigite je 2011-09-13 per la retarkivo Wayback Machine prezentis Volodimir Soroka. Vespere aperis en ukraina televido STB raporto, kiu estas trovebla rete[rompita ligilo]. La 19-an de julio 2011 okazis viva elsendo aranĝita de Daniel Mrázek en la Ĉeĥa radio, elŝutebla rete[rompita ligilo] (la raporto pri IJK komenciĝas je tempo 7:23, finiĝas je tempo 19:32).

En interreto redakti

Dum la kongreso eblis spekti interretajn elsendojn kaj post ĝi eblas spekti registraĵojn realigatajn de Japana Esperanto-Junularo ĉe USTREAM Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine. Pepaĵojn en Twitter eblas serĉi per la haket-etikedo #IJK2011 ĉi tie.

Referencoj redakti

  1. Landoj - IJK-2011[rompita ligilo] (stato je 2011-08-12)
  2. IJK 2011 en Ukrainio! - oficiala anonco en la retpaĝaro de TEJO. Arkivita el la originalo je 2013-05-15. Alirita 2018-06-19.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2011-07-29.
  4. IJK 2011 en Ukrainio - Libera Folio
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-12. Alirita 2011-07-16.
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-12. Alirita 2011-07-16.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-12. Alirita 2011-07-16.
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-15. Alirita 2018-06-19.

Eksteraj ligiloj redakti