Aŭgusto de 2008
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
1-a de aŭgusto redakti
- Plena suna eklipso videblas en norda Kanado, Gronlando, centra Rusio, orienta Kazaĥstano kaj okcidentaj Ĉinio kaj Mongolio.
3-a de aŭgusto redakti
- Mortis en Moskvo Aleksandr Solĵenicin, rusa verkisto kaj historiisto.
4-a de aŭgusto redakti
- Policejo apud Kashgar, Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ŝinĝango, Ĉinio estis atakita, 16 oficistoj mortigitaj kaj 16 vunditaj. BBC News
7-a de aŭgusto redakti
- Per intensa arteleria bombado komenciĝis armita konflikto inter Kartvelio kaj Sud-Osetio en Cĥinvalo.
8-a de aŭgusto redakti
- Okazas en la Nacia Stadiono de Pekino la malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2008.
12-a de aŭgusto redakti
13-a de aŭgusto redakti
- Prezidento de Abĥazio Sergej Bagapŝ publike anoncis, ke la Kodora valo estas nun plene kontrolata de lia registaro. La valo estis la sola parto de Abĥazio, kiun regis Tbiliso per speciale establita „registaro de la Supra Abĥazio“.
14-a de aŭgusto redakti
- Pli ol 12 mil rifuĝintoj revenis el Rusio al siaj loĝlokoj en Sud-Osetio, informas Interfaks. Ankoraŭ 14,7 mil restas en sudaj regionoj de Rusio. La tuta antaŭmilita loĝantaro estas taksata 72 mil personoj, el kiuj duono loĝis en Cĥinvalo.
- Matene kartveliaj fontoj informis, ke rusiaj trupoj forlasis la urbon Gori, transdoninte kontrolon pri ĝi al la reveninta urba administracio.
16-a de aŭgusto redakti
- Rusia prezidento Dmitrij Medvedev subskribis planon de repaciĝo en la regiono de oseta-kartvela konflikto. Antaŭe siajn subskribojn sub la repaciga principaro metis kartvelia prezidento Miĥeil Saakaŝvili kaj prezidentoj de Abĥazio kaj Sud-Osetio.
18-a de aŭgusto redakti
- Pakistana Prezidento Pervez Muŝaraf demisiis de sia posteno.
20-a de aŭgusto redakti
26-a de aŭgusto redakti
- Rusia prezidento Dmitrij Medvedev subskribis agnoskon de sendependiĝo de Abĥazio kaj Sud-Osetio.