Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Akrilonitrilo estas organika kombinaĵo komponita je tri karbonatomoj kie en la ekstremaĵoj sidas unu grupo vinila (C=C) kaj unu grupo R-C≡N . Ĝi estas senkolora volatila likvaĵo, kvankam komercaj specimenoj povas esti flavecaj pro malpuraĵoj. Ĝi estas grava unumero por la produktado de utilaj plastaĵoj tia kia la poliakrilonitrilo. Ĝi estas reakciema, toksa en etaj dozoj kaj povas spontanee eksplodi kiam ekspoziciita al flamoj. Akrilonitrila estas karcinomogenera substanco, toksa per inhalado, ingestado aŭ haŭtokontakto.
Laŭ la Procezo Sohio, la akrilonitrilo produkteblas ekde interagado de la propileno kune kun amoniako kaj oksigeno.[1]. 90% el produktado en la tuta mondo baziĝas sur ĉi-procezo.