Alecu Russo

Alecu Alexandru RUSSO (naskiĝinta la 17-an de marto 1819 en Kiŝinevo, mortinta la 5-an de februaro 1859 en Iași) estis rumana patrioto, politikisto kaj verkisto moldavia kiu naciiĝis kiel rumano. La universitato de Bălți portas lian nomon.

Alecu Russo
Alecu Russo - Foto01.JPG
Persona informo
Alecu Russo
Naskiĝo 17-an de marto 1819 (1819-03-17)
en Kiŝinevo
Morto 5-an de februaro 1859 (1859-02-05) (39-jara)
en Iași
Mortis pro tuberkulozo [#]
Lingvoj rumanafranca [#]
Ŝtataneco Princlando MoldavioRusia ImperioUnuiĝintaj Princlandoj [#]
Profesio
Okupo verkisto • literaturkritikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Alecu Russo sur moldavia poŝtmarko de 2019

VivoRedakti

Estante el familio kiu suferis je ĥolero li iĝis baldaŭ orfano kaj senditis je studoj al Vernier kaj Vieno. George Călinescu asertas[1] ke en lia familio estis bojaroj. Poste Alecu ŝanĝis iomete la familian nomon de Ruso (kio signifs ruslandano) je Russo por simili pli al la nomo de la filozofo Jean-Jacques Rousseau.

Liaj verkistaj komencoj estis en 1836 per franclingva poemo La mort d'Alibaud, omaĝe al Louis Alibaud, kio provokis malfacilaĵojn kun aŭtoritatoj de Aŭstrio. Forpelite li revenis en Moldavion kaj ekloĝis verŝajne sur familiaj bienoj proksime de Suceava). Tie li ankaŭ kolektis la unuajn poeziaĵojn popularajn eldononte la tuton france sub la titolo La Pierre de Tilleul (montarana legendo).

Rompoj familiajRedakti

La patro reedzigitis en 1833 post nupto de Maria Rosolino, vidvino de la francia konsulo en Konstantinopolo. En 1840 kvereloj interfamilianaj malheredantigis Alecu kiu ekloĝis por mallonga tempo en Iași. Al li ŝuldiĝas unu el la unuaj urbopriskriboj en rumana lingvo. La sekvan jaron li petis kaj ricevis postenon de tribunalasesoro en Piatra Neamţ, de kie li retiriĝis en 1844, mortojaro de la patro.[2]. Russo renkontis Costache Negri kaj sur siaj bienoj je Mânjina (Distrikto Dâmbovița) li amikiĝis kun Vasile Alecsandri, Mitică Filipescu kaj Nicolae Bălcescu.

TeatroRedakti

En la 11.1.1846 surscenigitis en Iași fare de anoj de la trupo de Costache Caragiale lia teatraĵo Băcănia ambiţioasă kiu furore provokadis. Russo do proponis novan verkon al la Nacia Teatro, Jicnicerul Vadră kiu nur unu fojon (25.2.1846) montritis. La aplaŭdo certis, kun escepto fare de la aŭtoro mem kiu ĉagreniĝis pri amputo teksta fare de la cenzuristoj. Li imputitis de ofendo de aŭtoritatoj kaj karieremo de "ciocoi", parvenuoj). Bedaŭrinde la teksto de tiu ĉi verko ne konsreviĝis. En la 26.2.1846 li malliberiĝe senditis kun siaj aktoroj en la monaĥejon de Soveja (Distrikto Vrancea) ĝis la 5.4.1846. Tie li verkis taglibron kiu eldonitis postmorte.[3]. Samloke Russo kolektis popolpoeziaĵojn kies fruktojlegeblis en 1863 sub la titolo Poezia Poporală. Ne klaras kion li ekzakte faris ĝis la jaro 1848.

PolitikoRedakti

En 1848 li troviĝis inter la redaktantoj de proklamo de la Nacia partio de Moldovio por instigi ribelon kontraŭ la reĝo Mihail Sturza kio fiaskis. Russo mem fuĝis en Transilvanion kaj poste en Bukovinon, al Ĉernivco, kie maturiĝis la planoj iri Parizon tra Budapeŝto. Tie li bruske reciprokis postulojn de hungaroj kiuj favoris anekson de Moldavio kaj Valaĥio al Hungario.[4]

Li arestitis en Dej kaj enkarcerigitis en Kluĵo pro laŭdira kaŝleganteco por Valaĥio. En septembro li liberiĝis kaj atingis la francian ĉefurbon en 1849 kie li renkontis Nicolae Bălcescu. En la 9.11. li tie publikigis en franca lingvo Cantique roumain[5] kiu nur poste tradukitis rumanlingven Cântarea României.

Reveno patrujenRedakti

Post reveno patrujen li eldonis Studie moldoveană sub la pseŭdonimo Terentie Hora. Oni nomis lin asesoro ĉe la kortumo de apelacio de Iași de kie li tuj retiriĝis preferante advokati. Krome li aktivis kiel ĵurnalisto kaj deklaritis pli malfrue estro de la Publikaj laboroj. Post fortuna tempo li finfine estis superŝutita de monŝuldoj kaj suferis je tuberkulozo. Laŭdire estis liaj lastaj vortoj la jenaj: Courage, mes amis! Réveillez la patrie, si vous voulez que je m'endorme content.

Verkoj kaj temojRedakti

Andreia Roman kaj Paul Cornea taksas Russo lirika doktrinfiksanto de la generacio de 1848[6] kaj iniciinto de kritika spirito en romana kulturo por krei proprajn verkojn kaj eviti simplan imitadon de fremdaĵoj. Liaj manuskriptoj kaj libroj bedaŭrinde perdiĝis.

Ĉefaj verkojRedakti

  • Scrieri, eldonis Petre V. Haneş, Bukareŝto 1908
  • Piatra Corbului. Soveja, tradukis Vasile Alecsandri kaj Alexandru Odobescu (kun antaŭparolo de Petre V. Haneş), Bukareŝto 1908
  • Scrieri literare, eldonis Teodor Vârgolici, Bukareŝto 1996

NotojRedakti

  1. George Călinescu: Istoria literaturii române, Bukareŝto 1982, p. 194
  2. http://www.tititudorancea.ro/z/biografie_alecu_russo.htm
  3. Alecu Russo: Opere complete, komentis Lucian Predescu, eldonejo Cugetarea, Bukareŝto, p.7-19
  4. Savez-vous, messieurs, pourquoi la terre roumaine est si fertile? - Pourquoi? - Parce qu'elle a eu comme engrais les corps des Magyars qui ont tenté de se l'approprier.
  5. http://www.roumanie-france.ro/209
  6. Andre Roman: 'Literatura română. De la începuturi la 1848, Parizo 2010, ISBN 978-2-352-70082-1

Eksteraj ligilojRedakti