Annette von Droste-Hülshoff

Annette VON DROSTE-HÜLSHOFF, aŭ plennome: Anna Elisabeth FREIIN VON DROSTE ZU HÜLSHOFF (naskiĝis la 10-an de januaro 1797; mortis la 24-an de majo 1848 en Meersburg) estis germana verkistino kaj komponisto, unu el la plej gravaj germanlingvaj poetoj de la 19-a jarcento, apartenanta al la Biedermeier tendenco ene de la germana romantikismo. Ŝi estis aŭtoro de baladoj, epopeaj kaj religiaj poemoj.

Annette von Droste-Hülshoff
Persona informo
Annette von Droste-Hülshoff
Naskonomo Anna Elisabeth Franzisca Adolphina Wilhelmina Ludovica Freiin von Droste zu Hülshoff
Naskiĝo 12-an de januaro 1797 (1797-01-12)
en Burg Hülshoff, Princepiskoplando Monastero,  Sankta Romia Imperio
Morto 24-an de majo 1848 (1848-05-24) (51-jaraĝa)
en Meersburg Castle, Meersburg,  Grandduklando Badeno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Friedhof Meersburg vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germanalatinaantikva grekafrancaangla vd
Familio
Dinastio Droste-Hülshoff vd
Patro Clemens-August II. von Droste zu Hülshoff vd
Patrino Therese Luise von Droste-Hülshoff vd
Gefratoj Jenny von Droste Hulshoff • Werner-Constantin von Droste zu Hülshoff vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • komponisto • romanisto • dramaturgo vd
Laborkampo poezio vd
Verkado
Verkoj La fago de la judoj vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Annette von Droste-Hülshoff naskiĝis en la kastelo Schloss Hülshoff apud Münster. Post la morto de la patro ŝi translokiĝis kun la patrino ĉe la vidvinan loĝejon Ruschhaus apud Münster kaj vivis ekde 1840 grandpare ĉe la bofrato, la klerita grafo Josef von Laßberg, ĉe Kastelo Meersburg ĉe Bodenlago. Tie oni starigis je ŝia honoro monumenton, kiun kreis Stadelhofer. Alia monumento (de Anton Rüller) dediĉitis al si en Münster en novembro 1896. Ŝi vivis en ege konservativa nobela medio, kontraŭ kiu ŝi neniam malferme povis ribeli. Ŝia verkaro ofte respegulas la konflikton inter la interna pasio de la aŭtorino kaj la ligoj de la socia vivo tiutempa.

Verkista vivo redakti

Ŝi montris multe da individueco plena de plej riĉa poeta talento kaj da malofta kompreno por la plej sekretaj allogoj de naturo kaj de animoj. Apenaŭ tuŝite per la tiam modaj ideoj ŝi radikiĝas en la trankvila medio de la patrujo kaj en ideoj de severa kaj pia katolikismo. Al ĝi ŝi, malgraŭ kelktempaj duboj, restis fidela.

Ŝi unue poetine aperis per »Dichtungen« (Münster 1837), kies rakonta parto jam montras la eksterordinaran rakontotalenton kaj la realisman energion de la poetino. Tute maturigita montriĝis ŝia talento ĉe »Gedichte« (Stuttgart 1844), per kiuj ŝi rangigis sin je elstara germana poetino malgraŭ dureco kaj ĝeneto de lingvaj provincismoj. Koloregan etosopriskribon ŝi postlasis ankaŭ alie (»Die Schlacht im Loener Bruch«, »Das Fräulein von Rodenschild«, »Der Geierpfiff«, »Die Krähen«, »Sommernachtstraum«, »Die Schwestern«, »Die Vergeltung« kaj aliaj). De perfekteco fascina estas ŝia novelo »Die Judenbuche« (unue en la gazeto »Morgenblatt« 1842). El ŝiaj postlasitaĵoj aperis: la religia kantokolekto »Das geistliche Jahr« (Stuttgart 1850) kaj »Letzte Gaben« (Hannover 1860); krome »Briefe« (Münster 1877); »Lieder mit Pianofortebegleitung« (1877). Ŝian kolektitan verkaron »Gesammelte Schriften« eldonis Levin Schücking en Stuttgart en la 1879-a jaro kaj la romanverkistino Elisabeth, grafino de Droste (*1845) kun biografio far Kreiten (Münster 1884–87).

Komponista kariero, el la serio Virinoj en muziko redakti

De infanaĝo Annette estis malsana, krome ŝi estis ekstreme miopa, kaj ofte suferis de severaj kapdoloroj. Tamen ŝi estis sprita, humura, amuza kaj sciema. De privataj instruistoj ŝi akiris maloftan edukadon por knabinoj: literaturon en la latina, la greka, la franca kaj la angla, same kiel historion, geografion kaj natursciencojn. Tiu ampleksa edukado frue malkovris ŝian literaturan inklinon, kio kondukis ŝin al unuaj lokoj de la tiama germana poezio. Ŝia poezio estas ankoraŭ grava.

Kvankam ŝia literatura agado estis la plej sukcesa, Annette von Droste estis ankaŭ muzikisto kaj komponisto. Ŝiaj baladoj famiĝis same kiel ŝia romano “La fago de la judoj” (germane Die Judenbuche). Ŝiaj komponaĵoj estis longe neglektitaj aŭ forgesitaj, sed ŝia muziko kaj poezio estis proksime ligitaj. La muzika inklino en Annette estis natura, ĉar en la familia kastelo estis kolekto de partituroj kaj muzikaj materialoj esencaj por la familia ludado kie la patro estis pasia violonisto kaj la onklo komponisto.

Annette prenis pianolecionojn en la aĝo de 12; de tiam oni petis al ŝi ludi aŭ akompani aliajn sur la piano, perfektigante tiel ŝian kapablon. La patrino skribis ke sia filino "komencis komponaĵon kun la tuta viveco de sia karaktero", ŝi estis 15 jaraĝa.

Annette von Droste donis sian unuan publikan kantkoncerton en Höxter (1820), sed nur kelkajn jarojn poste ŝi ricevis kantlecionojn (1824-1831). Ŝi instruis kanton kaj pianon al membroj de sia familio.

Ŝia voĉo laŭdire havis "belan tonon" sed estis "ofte tro laŭta kaj akra”  "Sed ĝi venas al la baso, kaj tie ĝi estas plej ĝuebla." En Kolonjo tamen oni diris, ke ŝia voĉo estis pli bela ol tiu de Angélica Catalani (1780-1849), unu el la plej bonaj tiamaj sopranoj.

Annette von Droste ricevis kopion de la Teorio de Komponado de sia onklo Maksimiliano, kiu “dankeme, mi studas la tutan verkon de la komenco ĝis la fino kaj lernas ĝin parkere!” Tre bone preparita, ankaŭ per la studado de skribaĵoj kaj komponaĵoj de la nuntempaj muzikistoj, Annette komencis komponi. Ŝi verkis pli-malpli sukcesajn libretojn kaj muzikon por kvar operprojektoj.

Dum sia restado en Eppishausen (1836), ŝi malkovris la tre gravan “Lochamer-kantaron”, la plej ampleksan kolekton de germanaj kantoj de Mezepoko ĝis Renesanco. Tio instigis ŝin aranĝi ilin por voĉo kaj piano. Ŝi verkis entute 74 lidojn, kiuj rilatis al la instrukcioj de la tiamaj lidolernejoj.

Annette neniam prezentis siajn proprajn verkojn publike; ŝi posedis rigoran muziktalenton, kiu kaŭzis konflikton kun ŝiaj literaturaj ambicioj: "... skribi operecajn tekstojn estas tro korprema kaj tro teknika.” Fine ŝi decidiĝis pri poezio, kaj la muziko restis en la fono.

Annette von Droste kontaktis al Clara kaj Robert Schumann per korespondado. Clara, la fama pianisto kaj komponistino, petis al Annette libreton por ke ŝia edzo muzikigu ĝin. Robert Schumann jam muzikigis poemon de Annette, “La fajro de la paŝtistoj” (Das Hirtenfeuer, Op.59), kiun li tre ŝatis kaj kiu aperis en 1844 en poemaro.

Estis 30 jarojn post ŝia morto ke Annette von Droste estis malkovrita kiel komponistino, kiam Christoph Bernhard Schlüter (1801-1884) publikigis kelkajn el ŝiaj verkoj: “Lido kun forta pianakompano, komponita de Annette von Droste-Hülshoff” (germane Lieder mit Pianoforte- Begleitung Componiert von Annette von Droste-Hülshoff) (1877). En la laŭdoj Schlüter notis ŝian "grandan talenton por kanto kaj muziko" kaj ankaŭ diris ke ŝi havis "tre maloftan kapablon" "traduki poezion en muzikon kaj muzikon en poezion". Nur en la 20-a jarcento oni vere analizis ŝian kreaĵon en sia tuteco kaj tiel ŝia muziko estis ekzamenita pli detale. Ŝiaj verkoj troviĝas hodiaŭ en la biblioteko de la Universitato de Münster.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 131 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


En Esperanto aperis redakti

  • La fago de la judoj / Annette von Droste-Hülshoff
En: Germanaj klasikaj noveloj / Trad.: Reinhard Haupenthal. - Saarbrücken : Iltis, 1992; p.[59] - 106. - (Iltis-Serioj : 2, Beletro Tradukita ; 7)

ISBN 3-927613-25-8

Elektitaj verkoj redakti

  • Lieder mit Pianoforte-Begleitung. Componirt von Annette von Droste-Hülshoff (Kanotoj, postmorte redaktataj en 1871 fare de Christoph Bernhard Schlüter)

Referencoj redakti

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti

esperante

germane