Beginoj kaj begardoj

Begino loĝis sola kaj kiel parto de libera laikaj komunumo ene de la Roma Katolika Eklezio kaj kutime loĝis en beginejo. Kontraŭe al ano de religia ordo beginoj faris neniujn porĉiamajn promesojn krom tiu de ĉasteco. Ili rajtis posedi financajn kaj nemoveblajn havaĵojn. Beginoj povis iam ajn forlasi la komunumon. Foje, la termino begino (mokante) estas uzata por pia edzino aŭ bigotulo. En 2013, la lasta begino de la mondo mortis en Kortrijk. Oni nomis begardoj la virajn beginojn.

Begino el la 19-a jarcento
Begina korto en Amsterdamo
Beginejo de Hasselt
Beginejo de Breda
Beginejo de Antverpeno

La beginoj vivtenis sin per simplaj laboroj (ekz. teksado, puntofarado), instruis kaj flegis malsanulojn. Ili havis gravan rolon en estiĝo de la nacilingva religia literaturo.

Ilia Patrona Sanktulo estas Sankta Begga. La vorto "begino" estis derivita de ĉi tiu nomo. Tamen, aliaj fontoj diras ke rilatas al la koloro de iliaj vestajoj: flavgriza. Ankoraŭ aliaj fontoj diras ke la vorto devenas de Albigensismo. Ankaŭ estas supozo, ke la termino devenas de la radiko begg kiu signifus murmuri (kp la francan bègue). En ĉi tiu vido, begino estus virino kiu senĉese murmuras preĝojn.

La Beginoj, iuj el la plej famajRedakti

En la 12-a jarcento, aperis movado gvidata de virinoj, kiuj sin dediĉis al spirita vivo. Ilia celo estis fordoni sin al Dio, sen akcepti la normojn de monaĥejo, sen votoj al ekstera aŭtoritato. Ili estis la Beginoj, kiuj organiziĝis en liberaj komunumoj, ekster la strukturoj de la Katolika Eklezio kiel institucio, sed ligitaj al la kristana kredo.

Tiu movado naskiĝis unue en Flandrio kaj Nederlando kaj poste etendiĝis tra Eŭropo. Laŭ la plej disvastigita versio, grupo da virinoj konstruis la unuan beginejon en 1180 en Lieĝo (Belgio).

Tiuj virinoj de profunda spiriteco havis kiel celon, ampleksigi kaj profundigi siajn sciojn pri la Sanktaj Skriboj. La plej multo el ili estis kleraj virinoj de supera kaj meza klaso de ampleksa kulturo.

Ili unue dediĉis sian vivon al preĝado, sed baldaŭ ili turniĝis al sia ĉirkaŭaĵo kaj ĉiutage kaj humile fordonis sin al karitato.

La beginejoj estis sendependaj tiel spirite kiel materie, ĉar la fratinoj prilaboris tekstilaĵojn, per kio ili financis la diversajn agadojn de la komunumo.Tio permesis al ili vivi laŭ sia propra libera volo.

Plej multaj beginoj praktikis iun arton, precipe muzikon, sed ankaŭ pentradon kaj literaturon. Ili bone konis la literaturajn tendencojn de sia tempo kaj kontribuis al la literatura disvolviĝo.

Ili estis la unuaj virinoj kiuj verkis siajn versojn en sia gepatra, vulgara lingvo, anstataŭ la latina. Tiel iliaj pensmanieroj kaj predikoj estis pli bone komprenataj de iu ajn.

Pluraj Beginoj  verkis kaj komponis, sekvante la trobadoran stilon. Ili anstataŭigis la ‘Ĝentilan amon’ por la ‘Mistika Amo’ en poemoj kaj kantoj prezentitaj kiel dialogoj inter Nobla Sinjorino Animo kaj Sinjorino Amo.

Senbrue ili praktikis spiritan klerigadon ĉe la homoj, kiuj eskapis de la regado de la Eklezio.

Ilia elekto de vivo kaj ilia intelekta sendependeco kaŭzis la alarmon ene de la Eklezio, kies aŭtoritatojn iamaniere kaj vole nevole, ili defiis. Dum la daŭro de la mezepoko venis tempo, kiam tio estis permesita kaj alia, en kiu ili estis perforte persekutitaj. Tio komenciĝis kadre de la ĵus formita Inkvizicio, kiam la reĝoj havis la potencon kaj la Eklezio la spiritan regadon de la eŭropaj mensoj.

Finfine la persista persekutado devigis la Beginojn aliĝi al religiaj ordenoj por protekti sin ene de monaĥejoj, aŭ simple disiĝi, fuĝi, ne plu videbliĝi.

Sed estis pluraj kazoj, en kiuj  ili estis akuzitaj je herezo, kaj kondamnitaj al morto per bruliĝo.

Unu el la plej konataj kazoj estas tiu de la poetino Margarita Porete, kies verko "La Spegulo de Simplaj Animoj", atestas pri ŝia alta nivelo kaj rafinita edukado. Ŝi estis akuzita esti sorĉistino kaj estis bruligita vive pro herezo en Parizo en 1310.

Fakuloj konsideras la poetinojn Margarita Porete, Beatriz de Nazaret, kaj Matilde de Madgeburgo pionirojn de la mistika poezio de tiu epoko.

Inter la plej kleraj Beginoj, indas memori Maria de Oignies, Lutgarda de Tongeren, Juliana de Liege. Sed la plej fama mistika Begino estas sendube Hadewijch de Antverpeno (ĉirkaŭ 1200-1240) la aŭtorino de pluraj verkoj de poezio kaj prozo, inkluzive de pluraj leteroj adresitaj al amikoj tra Eŭropo.

Ŝi supozeble estis de nobla origino, kiel montras ŝiaj profundaj teologiaj scioj kaj ŝia brila majstreco de la literaturaj tendencoj de ĝentila amo. Tio montriĝis ne nur per la strukturo de la komponaĵoj, sed ankaŭ per la bildoj kaj temoj, kiujn ŝi uzis por esprimi sian mistikan kuniĝon kun Dio.

El ŝia verko estas nur kvar manuskriptoj, kiuj enhavas Strofajn Poemojn, Viziojn kaj Leterojn. Nur en unu el ili ŝia subskribo aperas kiel " Benita Hadewijch de Antverpeno ”.

En siaj Vizioj (kiuj, same kiel la Leteroj, estas adresitaj al ŝiaj sekvantoj) ŝi ellaboras, pli ol teorion pri Amo, "Arton de Amado", laŭ siaj propraj vortoj.

La Strofaj Poemoj estas efektive kantoj skribitaj laŭ la trobadora stilo, por servi la preĝojn de ŝiaj junaj lernantoj, kiuj tiamaniere memorigis ilin multe pli facile kaj asimilis la pensojn, kiujn ŝi volis transdoni. Por ĉi tiu celo ankaŭ ŝi uzis ripetadon kaj paradokson, kiuj permesis al la animo malfermiĝi al iu sperto for de la intelekto.

Hadewijch de Antverpeno estas konsiderata la patrino de la flandria lingvo, kiel Matilde de Magdeburgo estas de la germana kaj Margarita Porete apartenas al la franca.

Tiu ĉi enhavo estas de la Esperanta Retradio, artikolserio Virinoj en muziko (22) verkita de Sonia Risso el Urugvajo.

La vivo en la beginejojRedakti

La virinoj, kiuj vivis en la beginejoj intence elektis tiun formon de kunvivado, ĉar ili volis konservi sian personan liberecon praktikante siajn religiajn kaj ĉiutagajn praktikojn. Kontraste al tiuj kiuj aliĝis al la ofte fermitaj monaĥaj ordonoj, beginoj povis konservi siajn personajn posedaĵojn kaj rajtojn kaj, ene de la limigoj de la regulo de la beginejo, uzi ilin. Multaj posedis sian hejmon kaj ankaŭ havis posedaĵojn ekstere. La kunvivado estis ne nur pli libera ol en monaĥejo, sed estis inversigebla.

La ĉiutagaj laboroj por la propra vivtenado kaj por tiu de la komunumo estis dividitaj laŭ grado kaj kapableco. Iuj beginejoj specialiĝis en servoj al la loka loĝantaro, kiel tiu de Sint-Truiden, kiu okupiĝis pri la lavitaĵoj por eksteruloj. Ĉi tiuj laboroj, okazis laŭ taga kaj semajna horaroj en akordo kun la horaro de la religia praktiko.

Evidente religia kalendaro estis uzita kiel gvidlinio. Speciala atento estis donita al festoj de la Sankta Triunuo kaj la Sankta Komunio.

Unuafoje en Eŭropo, je la fino de la 13a jarcento, en la plej grandaj beginejoj establiĝis schola cantorum (kantlernejo). Ĝi celis knabinojn, eble estontajn beginojn, instruante, kaj speciale transdonante liturgiajn ĉantojn kaj litaniojn. Laŭ la plej malnova statuto de la beginejo Sankta Katarino en Mechelen el 1286-1300, instruistino kun siaj lernantinoj ankaŭ certigu la kantadon de la Brevier-Himnoj kiam la pastro ne povas. Kun la ĉiutagaj ritoj kaj sezonaj festoj ankaŭ tradicio de antikvaj kantoj kaj dancoj estis gardata viva; tio kaŭzis akrajn kritikojn far la ekleziaj reprezentantoj.

Kvankam beginejo estis administrata de ĉefmastrino, konsilita kaj asistata de mastrino, beginoj por sia spirita vivo devige estis sub la aŭtoritato de la episkopo, kiu estis reprezentita per pastro. Ankaŭ dominikanoj kaj franciskanoj foje vizitis la beginejon por prediki, aŭskulti konfesojn kaj kontroli la mastrumadon de la ĉefmastrino.

HistorioRedakti

11-a jarcentoRedakti

12-a kaj 13-a jarcentojRedakti

14-a jarcentoRedakti

15-a jarcentoRedakti

Lastatempa historioRedakti

En la 12-a jarcento - pro la krucmilitoj - ŝanĝiĝis la proporcio de la genroj malfavore al la virinoj. Multaj el la virinoj restis solaj kaj por ili donis sekurecon, certecon la aparteno al religia komunumo.

La beginoj komence vivis en siaj propraj loĝejoj, poste ligante al vira monaĥejo. Kun kresko de nombroj de beginoj, aperis la beginaj kortoj, plej ofte ĉe naturaj akvofluoj, kun hospitalo, preĝejo. Oni limigis tiujn kortojn per muro kaj oni eĉ fermis la pordojn je nokto. Ĉiu begina domo havis apartan ĝardeneton. En la begina korto havis centran lokon la statuo de la Sankta Elizabeta de la Arpad-dinasto.

La beginoj estis multloke persekutitaj fare de la katolika eklezio, ĉar oni akuzis ilin je disvastigo de herezaj, mistikaj ideoj.

HodiaŭRedakti

La plej multaj beginejoj troviĝas en Flandrio. Ekde 2000 ili apartenas al Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Plej fama estas la begina korto de Lier, en proksimo de Antverpeno. La plej vizitata estas la beginejo de Brugge.

La lasta begino, Marcella Pattyn el Kortrijk mortis la 14-an de aprilo 2013[1]

ReferencojRedakti