Blanka santalo

Arbospecio el la familio de la santalacoj, nature vegetanta en Hindujo

La blanka santalo [1] (Santalum album) estas malgranda tropika arbo, la plej ofte konata resurso de santalo-ligno. Tiu specio estis uzata, kultivata kaj komercigata dum multaj jaroj. Ties bonodoraj kaj kuracilaj kvalitoj estis multe aprezataj. Pro tiuj kialoj ĝi estis grandskale ekspluatata, la sovaĝa populacio estinta formortonta. Ankoraŭ nuntempe altpreze serĉate por ties volatila oleo, sed pro manko de konsiderinde maturaj arboj ĝi jam ne estas utiligata por lignoprilaboro kiel antaŭe. La planto estas vaste kultivata kaj longe vivanta, kvankam la rikolto estas ebla post 40 da jaroj. La nomo "santalo" estas derivita de la tamila vorto santanam.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka santalo
Santalum album
Santalum album
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Santalaloj Santales
Familio: Santalacoj Santalaceae
Genro: Santalo Santalum
Santalum album
L.
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La historia kaj ĝeneraligita uzo de tiu specio estas defininta la nomenklaturon por aliaj "santaloj" kaj la taksonomion de la genro. La nomo Santalum ovatum, uzita fare de Robert Brown en Prodromus Florae Novae Hollandiae (1810) estas priskribita kiel sinonimo de tiu specio fare de Alex George en 1984 [2].

La specio estis la unua se temas pri esti konata kiel "santalo". Aliaj specioj en la genro kiel ekzemple la aŭstralia Santalum spicatum, ankaŭ estas referataj kiel "veraj santaloj", por distingi ilin de arboj kun simil-odoranta ligno aŭ volatila oleo.

Priskribo redakti

 
Floroj (Hajderabado, Barato).

La alto de la ĉiamverda arbo escepte atingas 20 da metroj. Ĝi vivas ĝis cento da jaroj. La arbo estas varia laŭ habito, kutime vertikala al larĝe etendiĝanta, kaj povas interplekti kun aliaj specioj. La planto parazitas la radikojn de aliaj arbospecioj, kun haŭstorio-adaptado sur siaj propraj radikoj, sed sen grava damaĝo por siaj gastigantoj. Individuo formas nedevigan rilaton kun kelkaj aliaj plantoj. Ĝis 300 da specioj (inkluzive de sia propra) povas favori la evoluon de la arbo - liverante makronutraĵojn (fosforo, nitrogeno, kalio), kaj ombron - precipe dum la fruaj fazoj de la disvolviĝo.

Ĝi povas disvastigi sin per draĵoj dum sia frua evoluo, establante malgrandajn arbarerojn. La ruĝeta aŭ bruna arboŝelo povas esti preskaŭ nigra kaj estas glata ĉe junaj arboj kaj estiĝas fendetiĝanta kun ruĝeca aspekto. La durameno estas palverda al blanka kiel la scienca kaj la Esperanta nomoj indikas.

La folioj laŭforme estas maldikaj, kontraŭstarantaj kaj ovalaj ĝis lancetformaj. La senhara foliosurfaco estas brila kaj klarverda, kun bluverda pala suba flanko. Fruktoj estas produktataj post tri jaroj, vivkapablaj semoj post kvin. Tiuj ĉi estas dissemataj per birdoj.

Disvastiĝo kaj vivejo redakti

La blanka santalo estas indiĝena en la duonaridaj areoj de Hindujo. Ĝi nun estas plantita en Barato, Ĉinujo, Srilanko, Indonezio, Malajzio, Filipinoj kaj nordokcidenta Aŭstralio.

Tiu duonparazita orientalisa arbo troviĝas en sekaj arbaroj ekde la marbordo ĝis 700 m. Ĝi normale vegetas en sablaj aŭ ŝtonaj ruĝaj grundoj, sed larĝa gamo de grundotipoj estas taŭga. Tiu vivejo havas temperaturintervalon de 0 ĝis 38 °C kaj jarpluvon inter 500 kaj 3 000 mm.

Konservado redakti

 
Matura frukto de la blanka santalo (Panĉkhal-Valo, Nepalo).

La specio estas minacata per troekspluatado kaj degenero de la vivejo kaŭze de ŝanĝita teruzado. Fajro, agrikulturo kaj senarbarigo estas la plej gravaj faktoroj. Por konservi tiun endanĝerigatan resurson kontraŭ troekspluatado, la leĝaro protektas la specion, kaj la kultivado estas pristudata kaj evoluigata. La barata registaro malpermesis la eksporton de ties konstruligno [3].

Uzado redakti

La blanka santalo estis la precipa fonto de santaloligno kaj de ties volatila oleo. Tiuj ĉi ofte ludas gravan lokon ene de la komunumoj de ĝia natura arealo. La alta valoro de la planto kondukis al provoj de kultivado, kiuj pliigis la areolon de la planto.

 
Juna blanka santalo.

La ISO-normo por la akceptitaj karakterizaĵoj de tiu volatila oleo estas ISO 3518:2002 [4]. Diversaj kromatografio-metodoj (HPTLC, GC kaj CG-MS [5]) estas uzataj por la kvalitaj kaj kvantaj analizoj de la volatiloleaj eroj [6]. La longa maturiĝperiodo de la blanka santolo kaj la malfacileco de ties kultivado estas limigintaj ampleksan plantadon.

La rikolto de la arbo implicas plurajn prizorgajn kaj prilaborajn fazojn, ankaŭ aldonante al la komerca valoro. Tiuj ligno kaj volatila oleo estas tre demandataj kaj estas grava komercobjekto en la regionoj de:

Barato
La uzo de la blanka santalo en Hindujo estas registriĝinta en la literaturo dum pli ol du mil jaroj. Ĝi havas uzon kiel ligno kaj volatila oleo en religiaj praktikoj. Ĝi ankaŭ ludas rolon kiel konstrumaterialo en temploj kaj aliloke. La barata registaro malpermesis la eksportadon de la specio por redukti la minacon de troa rikoltado. En la sudbarata subŝtato Karnatako, ĉiuj arboj de pli granda ol precizigita diametro estas la posedaĵo de la ŝtato. Hakado de arboj, eĉ sur privatproprieto, estas reguligita fare de la Arbara Departemento [7]. La fifama arbarbandito Veerappan estis implikata en la kontraŭleĝa arbohakado de santalarboj el la arbaroj.
Sri Lanka
La rikoltlaboro de santalo estas preferita por arboj kiuj estas aĝe progresintaj. Aliflanke vendebla ligno povas esti de arboj tiom junaj kiom sep jaroj. La tuta planto estas forigita prefere ol tranĉita ĉe la bazo, kiel por kopsigeblaj specioj. La ampleksa forigo de la blanka santalo dum la pasinta jarcento kaŭzis pliigitan vundeblecon por formorto [8].
Aŭstralio
Utiligo de indiĝenaj aŭstraliaj santalaj specioj estis ampleksa; Santalum spicatum estis grandskale rikoltata kaj eksportata ekde Okcidenta Aŭstralio dum la koloniisma epoko, ĝi estis utiligata kiel malpli multekosta alternativo al la blanka santalo. Komercaj barataj santalplantejoj nun plene produktadas en Kununurra, Okcidenta Aŭstralio [9].

Popolmedicino redakti

La santaloleo estas vaste uzata en popolmedicino por terapio de malvarmumoj, bronkito, haŭtomalsanoj, kormalsanoj, ĝenerala malforto, febro, infekto de la urindukto, inflamo de la buŝo kaj faringo, hepato- kaj galveziksimptomoj kaj aliaj malsanoj [10]. Lastatempe, la in vivo antihiperglukozemiaj kaj antioksidantaj potencialoj [11] de α-santalolo kaj santaloleo estas montritaj en svisaj albinaj musoj. Plie, malsamaj in vitro kaj in vivo partoj de la planto pruviĝis posedi antimikrobajn [12] kaj antioksidantajn [12] trajtojn, eventuale atribueblajn al seskviterpenoidoj [13], ŝikimicacido,[14] ktp.

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1007
  2. angle George, A.S. & Hewson, H.J. in George, A.S. (Ed) (1984), Flora of Australia 22: 61, 63, Fig. 18D, Map 71
  3. angle Blanka santalo (IUCN)
  4. angle ISO 3518:2002
  5. angle Misra, B. B., & Dey, S. Quantitative and qualitative evaluation of esquiterpenoids from essential oil and in vitro somatic embryos of east Indian Sandalwood (Santalum album) tree by HPTLC and GC. Open Access Journal of Medicinal and Aromatic Plants, 4(1), 1-9.
  6. angle Biswapriya B. Misra, Shibendu S. Das, Satyahari Dey, Volatile profiling from heartwood of East Indian sandalwood tree, Journal of Pharmacy Research, Volume 7, Issue 4, April 2013, Pages 299-303, ISSN 0974-6943, http://dx.doi.org/10.1016/j.jopr.2013.04.030.
  7. angle Karnataka Forest Department Rules Arkivigite je 2007-02-17 per la retarkivo Wayback Machine
  8. Asian Regional Workshop (1998). Santalum album. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 2007-02-08.
  9. Indian Sandalwood Plantations in Australia. Tropical Forest Services (TFS) Ltd.
  10. angle Misra BB, Dey S. (2013) Biological Activities of East Indian Sandalwood Tree, Santalum album. PeerJ PrePrints 1:e96v1 http://dx.doi.org/10.7287/peerj.preprints.96v1
  11. angle (2013) “Evaluation of in vivo anti-hyperglycemic and antioxidant potentials of α-santalol and sandalwood oil”, Phytomedicine. doi:10.1016/j.phymed.2012.12.017. 
  12. 12,0 12,1 (2012) “Comparative phytochemical analysis and antibacterial efficacy of in vitro and in vivo extracts from East Indian sandalwood tree (Santalum album L.)”, Letters in Applied Microbiology, p. n/a. doi:10.1111/lam.12005. 
  13. angle (2012) “Differential Extraction and GC-MS based Quantification of Sesquiterpenoids from Immature Heartwood of East Indian Sandalwood Tree”, Journal of Natural Sciences Research 2 (6), p. 29–33. 
  14. angle (2013) “Shikimic Acid (Tamiflu Precursor) Production in Suspension Cultures of East Indian Sandalwood (Santalum album) in Air-lift Bioreactor”, Journal of Postdoctoral Research 1 (1), p. 1–9. 

Eksteraj ligiloj redakti