Blueca muŝkaptulo
La Blueca muŝkaptulo aŭ Blucindra muŝkaptulo (Muscicapa caerulescens) estas malgranda specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de ties plej tipa genro nome Muscicapa.
Blueca muŝkaptulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blueca muŝkaptulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Muscicapa caerulescens (Hartlaub, 1865) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi estas specio simila al la parenca Kasina muŝkaptulo (Muscicapa cassini) kiu havas brunajn suprajn partojn nur ĉe flugiloj kaj vosto dum kapo, ŝultroj, nuko kaj dorso estas bluechelgrizaj. Ĉe la Blueca muŝkaptulo, kiel la nomo sugestas, temas pri ĝenerale blueca aŭ blugriza birdo en supraj partoj, pli malhela en flugiloj kaj vosto kaj pli hela en vizaĝo. La subaj partoj estas blankecaj kun helgriza nuanco en gorĝo kaj ventro. La beko kaj kruroj estas pli malhelgrizaj. La okuloj estas nigraj kun helgrizaj okulringoj.
Ĝi troviĝas en plej parto de subsahara Afriko nome en Angolo, Benino, Bocvano, Burkina Faso, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Gvineo, Kenjo, Liberio, Malavio, Mozambiko, Namibio, Niĝerio, Ruando, Sieraleono, Somalio, Sudafriko, Sudano, Svazilando, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj aŭ humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ savano.
Referencoj redakti
- BirdLife International 2004. Muscicapa caerulescens[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.