Slavonski Brod

(Alidirektita el Brod Brod-Posavino)

Slavonski Brod (hungare Bród) estas urbo en Kroatio apud la landlimo al Bosnio kaj Hercegovino. Ĝis 1934 la nomo estis Brod na Savi.

Slavonski Brod
urbo en Kroatio • limurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 45 005  (2021) [+]
Loĝdenso 832 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 9′ N, 18° 1′ O (mapo)45.15527777777818.014444444444Koordinatoj: 45° 9′ N, 18° 1′ O (mapo) [+]
Alto 92 m [+]
Areo 54,1 km² (5 410 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Slavonski Brod (Kroatio)
Slavonski Brod (Kroatio)
DEC
Slavonski Brod
Slavonski Brod
Situo de Slavonski Brod

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Slavonski Brod [+]
vdr
Ĉefplaco de Slavonski Brod
Malnova strato de Slavonski Brod
Fortikaĵo de Slavonski Brod
Abatejo de Slavonski Brod

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Slavonski Brod situas inter monto kaj rivero sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de la rivero Sava, laŭ aŭtoŝoseo Zagrebo-Beogrado kaj laŭ fervojo Zagrebo-Vukovar. Proksime estas lago kaj fiŝkaptista lago.

Historio redakti

La romianoj havis tie urbon "Marsonia". La turkoj faris senhoma la komunumon ost la mezepoko. En 1694 oni fondis abatejon, kiu tute trakonstruiĝis en 1727. En 1780 fortikaĵo konstruiĝis kun 155 kanonoj. Vaporŝipo unuafoje aperis en 1846 kaj komenciĝis la trafiko inter Sisak-Zemun. Fervoja ponto konstruiĝis en 1879, kiu eksplodiĝis en 1941, post 20 jaroj rekonstruita. Ĝis Traktato de Trianon Slavonski Brod apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Pozsega (reĝa departemento), al distrikto de Slavonski Brod, kies distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio.

Apudaĵo de la urbo estas grava vinkultura regiono, en la urbo troviĝas peza kaj malpeza industrioj. En Slavonski Brod universitato kaj ĉeflernejo funkcias.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Slavonski Brod mortis hungara maristo-akademiano Albert Kenessey.

Rilatoj al Esperanto redakti

En Slavonski Brod inter la du mondmilitoj interalie aktivis la kuracisto Leo Kun kaj la ĵurnalisto Franjo Homar, kiu sinmortigis en 1933, en aĝo de nur 28 jaroj, kaj tiel frue finis promesan movadan karieron. Ekde la jaro 1932 en la urbo eldoniĝis la periodaĵo La Suda Stelo, organo de Jugoslavia Esperanto-Ligo.

 
Universitato de Slavonski Brod