Bu Xiangzhi

ĉina ŝakludisto

BU Xiangzhi (ĉine 祥志 naskiĝis la  10-an de decembro 1985(nun 1985-12-10)) estas ĉina ŝaka grandmajstro kaj ĉina ĉampiono en 2004. Li estis membro de la ĉina teamo, kiu gajnis oran medalon ĉe la Monda Teama Ŝaka Ĉampionumo 2015.

Bu Xiangzhi
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1985 (1985-12-10) (38-jaraĝa)
en Ĉingdaŭo
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Familio
Edz(in)o Huang Qian
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

En 1999 li fariĝis la 10-a grandmajstro de Ĉinio en la aĝo de 13 jaroj, 10 monatoj kaj 13 tagoj, tiutempe la plej juna en la historio. En aprilo 2008 Bu kaj Ni Hua iĝis la dua kaj tria ĉinaj ludantoj, kiuj trapasis la 2700 Elo-nombron post Wang Yue.

Kariero redakti

Fruaj jaroj redakti

Bu naskiĝis en Cindao. En la aĝo de ses, Bu unue estis enkondukita en ŝako de pli aĝa kuzo (lia avo estis forta ludanto de Ĉina ŝako) kaj lia intereso kreskigis kun lia samlandano la virina mondĉampiono Xie Jun en 1991. Li komencis preni ŝakon serioze en la aĝo de naŭ jaroj kaj ricevis fruan trejnadon ekde tiam. Dum tiu tempo la gazeto Qingdao Daily fondis lokan ŝakklubon al kiu multaj infanoj en la grandurbo iris. Lia unua ŝaklibro estis traduko de la fama My 60 Memorable Games de Bobby Fischer ludanto, kiun Bu admiras. Antaŭ 1993 li jam gajnis la Qingdaan Junioran Ŝakturniron.

En 1997 li fariĝis infana Ĉampiono de la Nacia S.T. Lee Pokalo. En 1998 en la aĝo de 12, li kaptis la titolojn de Nacia Ĉampiono Sub-14 Monda Juna Ĉampionumo. En 1999 li finis sepa en la prestiĝa Tan Chin Nam Grandmaster Invitational Tournament.

Plej juna grandmajstro en historio redakti

La kontrakto de sponsoro kun mineralakva produktanto de lia hejmurbo Cindao ebligis al li en 1999 kun lia trejnisto Ji Yunqi vojaĝi al Eŭropo por partopreni tie en pluraj internaciaj ŝakturniroj. En aŭtuno 1999 li realigis ene de nur du monatoj tri grandmajstrajn normojn, kun turnirvenkoj ĉe Paks GM Turniro (6/9 poentoj) 21an-29an de septembro (Kategorio 10), la Kluger Memorial - First Saturday tournament 3an-13an de oktobro (Kategorio 7) per 8½/11 poentoj kaj kundividis la unuan pozicion en la Qingdao Daily Pokalo (6/8 poentoj) 18an-23an de oktobro. Li havis 13 jarojn, 10 monatojn kaj 13 tagojn kiam li gajnis la finan normon, tiutempe la plej juna persono por atingi tiun titolon. Ankaŭ en 1999 li gajnis la Germanan Malferman Turniron.

2000-2007 redakti

Dum 2000 en Germanio li gajnis en sia debuto la Internacian Neckar Malferman Turniron en Deizisau, Stutgarto. Ankaŭ en 2000 Bu venkis la azeran ŝaktalenton Teimour Radjabov 6½-1½ en okmatĉa Futura Monda Ĉampiona Matĉo en Novjorko. En majo 2000 Bu faris sian debuton en Usona Ŝaka Federacia turniro ĉe la Novjorko Malferma Turniro en Novjorko. Kvankam li estis unu el la favoratoj por venki en la turniro, li perdis en la unua raŭndo kontraŭ la usona majstro Shearwood McClelland III por finis kun 5½/9.

En decembro 2003 Bu gajnis la 10-an Aceimar Internacian Malferman Turniron en Mondariz per 7½/9.

En novembro 2004 li fariĝis Nacia Ŝaka Ĉampiono de Ĉinio en Lanĝoŭo per poentaro de 9.0/11.

En 2006 Bu gajnis la 9-an Mondan Universitatan Ĉampionumon en Lagoso, Niĝerio per 7.5/9 post venko en decidrondo kontraŭ Ni Hua.

En julio 2007 Bu gajnis la Kanadan Malferman Ŝakan Ĉampionumon en Otavo, Kanado. En oktobro 2007 li venkis en la Blindŝaka Monda Pokalo en Bilbao kun 1½ poentojn super la aliaj, li venkis la fortajn grandmajstrojn Veselin Topalov, Magnus Carlsen, Pentala Harikrishna, Judit Polgár kaj Sergej Karjakin.

2008 redakti

En januaro 2008 ĉe la 6-a Gibtelecom Ŝakfestivalo en Ĝibraltaro, Bu kundividis la unuan pozicion per poentaro 8/10 (+7−1=2 kaj efikeco de 2834) sed perdis en la malegaligaj ludoj kontraŭ Hikaru Nakamura. En aprilo 2008 Bu konkuris ĉe la Rusa Teama Ĉampionumo en Dagomys, Soĉi li ludis por la teamo Shatar-Metropole (Burjatio), kie li havis poentaron de 6½/10 (+3-0=7) kaj efikecon de 2771. En lia super-turnira debuto en Sofio, Bulgario ĉe la Grand Slam M-Tel Masters (Kategorio 20) de la 7-an ĝis la 18-an de majo 2008, li estis la kvina el ses ludantoj (Levon Aronian, Ivan Cheparinov, Vassily Ivanchuk, Teimour Radjabov, Veselin Topalov) li atingis 3/10 (+1−5=4 kaj elefikeco 2594).

Li konkuris ĉe la Inventi Grandmaster Tournament en Antverpeno, Belgio la 23an-31an de aŭgusto 2008. Li venkis en la turniro per poentaro de 7/9 (+5-0=4) kaj efikeco de 2748.

En septembro 2008 li konkuris ĉe la 5a Rusio-Ĉinio Matĉo kun la vira teamo en Ningbo, Ĉinio kie li atingis 2½/5 kaj efikeco de 2707 (kun Wang Yue, Wang Hao, Ni Hua, Li Chao).

En oktobro Bu venkis en la rapida individua turniro ĉe la World Mind Sports Games 2008.

En decembro 2008 li estis la tria el ses ludantoj ĉe la Pearl Spring Ŝakturniro en Nankino per 5/10.

2010 redakti

Li gajnis 6½/9 (+4-0=5) ĉe la Moskva Malferma Turniro en januaro per efikeco de 2723.

Bu Xiangzhi atingis 5½ (+3-1=5) ĉe la Aeroflot Malferma Turniro 2010 li finis en la 10-a loko el 80 ludantoj kun efikeco de 2700. Post tiu turniro li atingis 13/18 en la kvalifika rondo de la Monda Fulma Ĉampionumo la 18-an de februaro kaj finis en la dua pozicio malantaŭ Maxime Vachier-Lagrave, la rezulto aŭtomate kvalifikis Bu por la Monda Fulma Ĉampionumo, kiu okazos en Moskvo dum novembro 2010.

De la 24-an de majo ĝis la 4-an de junio 2010 Bu partoprenis en la Ĉina Ŝaka Ĉampionumo. Li finis unua post 10 rondoj, bezonis venkon en la lasta rondo por certigi sian duan ĉinan campionumon. Tamen li egalvenkis en la lasta rondo permesante al Wang Hao kaj Zhou Jianchao kapti lin kun 7½/11, Wang venkis en la deccidrondoj.[1]

Bu partoprenis en la unua Danzhou Turniro en Ĉinio de la 11-an ĝis la 20-an de junio post venko super Zhou Jianchao, Bu gvidis la turniron kun 5½/8 ĝis la antaŭlasta rondo. Finaraŭnda egalvenko kontraŭ Hou Yifan permesis al Li Chao kapti lin kun 6/9 sed Bu venkis dum la decidrondoj, lia efikeco estis de 2740.

De la 4-an ĝis la 15-a de aŭgusto Bu partoprenis la 7-an ĉiujaran matĉon Ĉinio kontraŭ Rusio, kiu okazis en Yinzhou, Ningbo, Ĉinio. Li formis teamon kun Wang Hao, Wang Yue, Zhou Jianchao kaj Ni Hua, Bu ebligis la venkon al la ĉina teamo per 4/5 kaj sia efikeco estis de 2928.

2012 ĝis nun redakti

En junio 2012 Bu gajnis la 3-an Hajnano Danzhou GM turniro en decidrondoj kontraŭ Ni Hua kaj tiu venko donis al li la lastan seĝon en la ĉina teamo por la Istanbula Ŝakolimpiko. En aŭgusto 2012 li venkis por la dua fojo la Monda Universitata Ĉampionumo, kiu okazis en Guimarães, Portugalio per 8/9 (+7-0=2).

En julio 2014 li kundividis la unuan pozicion kun Ding Liren en la 5-a Hainan Danzhou Turniro kaj li venkis en la Politiken Pokalo en Helsingør, Danio kun 9/10.

Nacia teamo redakti

Bu ludis regule ekde 2001 en la ĉina nacia teamo, en la Monda Teama Ŝaka Ĉampionumo 2005 en Be'er Ŝeba kaj en la Ŝakolimpiko 2006 en Turino, li atingis tre bonajn rezultojn sur la ĉefa tabulo kaj atingis individuan kaj teaman medalojn en ambaŭ ŝakturniroj. Li ludis en la unua tabulo en Torino kie la ĉina teamo finis en dua loko. Li venkis en kvar ludoj kaj egalvenkis en ok, inkluzive de siaj ludoj kontraŭ la ĉefaj grandmajstroj Vladimir Kramnik, Viswanathan Anand kaj Levon Aronian. Li ludis en du antaŭaj Ŝakolimpikoj en Bled 2002 kaj Calvia 2004 ambaŭ en la kvara tabulo.

Li estis parto de la teamo, kiu gajnis arĝentan medalon dum decembro 2006 en la Aziaj Ludoj en Doho. Li gajnis individuan bronzan medalon ĉe la tabulo du kiam la teamo gajnis oran medalon ĉe la 15-a Azia Teama Ŝaka Ĉampionumo (2008) en Visakhapatnam.

Bu estis parto de la ĉina teamo, kiu gajnis la oran medalon en la Monda Teama Ŝaka Ĉampionumo 2015. Li anakŭ estis en la teamo, kiu partoprenis en la 43-a Ŝakolimpiko ĉe Batumo 2018, en tiu turniro Bu gajnis la bronzan medalon ĉe la kvara tabulo.

Persona vivo redakti

Bu Xiangzhi estas edziĝinta kun VGM Huang Qian.

Rimarkindaj ludoj redakti

Referencoj redakti

  1. Crowther, Mark. Chinese Championships 2010 (angle). Arkivita el la originalo je 2011-10-20. Alirita 2020-10-13.

Eksteraj ligiloj redakti