Centra biblioteko de Honkongo

La Centra biblioteko de Honkongo (ĉine 香港中央圖書館) estas la plej granda kaj plej grava biblioteko en Honkongo. La biblioteko situas en Crossway Bay, kontraŭ Victoria Harbour. La biblioteko funkcias kiel la plej granda publika biblioteko en Honkongo kaj kiel la administra centro de publikaj bibliotekoj en Honkongo.

Centra biblioteko de Honkongo
Hong Kong Central Library
publika bibliotekonacia biblioteko
Komenco 2001 vd
Geografia situo 22° 16′ 48″ N, 114° 11′ 22″ O (mapo)22.279963888889114.18952777778Koordinatoj: 22° 16′ 48″ N, 114° 11′ 22″ O (mapo)
Lando(j) Popola Respubliko ĈinioHonkongo vd
Sidejo Honkongo
Situo Wan Chai District
Adreso Hong Kong Central Library, 66 Causeway Road, Causeway Bay, Hong Kong
Centra biblioteko de Honkongo (Hongkongo)
Centra biblioteko de Honkongo (Hongkongo)
DEC
Centra biblioteko de Honkongo
Centra biblioteko de Honkongo
Map
Centra biblioteko de Honkongo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La 12-etaĝa biblioteko-konstruaĵo kovras areon de 9,400 kvadrataj metroj. La kosto de konstruo estis 690 milionoj da dolaroj de Honkongo. La kolekto de la biblioteko havas 2.3 milionojn da eroj, kaj ĝi funkcias kiel la ĉefbiblioteko en la reto de la publikaj bibliotekoj kaj librejoj de Hong Kong, kiu tenas proksimume 12 milionojn da eroj en 76 bibliotekoj disigitaj ĉie en Honkongo.

La enirpordo, dezajnita kiel arko, simbolas la "pordegon al scio" kiu konsistigas la bibliotekon, kaj la geometriaj figuroj de la kvadrato, triangulo kaj cirklo simbolas kaj ilustras malsamajn signifojn. La cirklo simbolas la ĉielon, la kvadrato la teron dum la triangulo simbolas la deziron al scio.

Servoj redakti

Reta katalogo malfermita al publiko redakti

La biblioteko permesas al la publiko serĉi tra reta katalogo ajnan eron de ĝia kolektoj kaj la ĉina kaj la angla, per la uzo de gamo da serĉopcioj kiel ekzemple verkinto, temo, nomo-titolo kaj pli.

La katalogo montras ĉu la petita objekto estas en la biblioteko, pruntita aŭ konservita. Se la objekto estas pruntita, aperos la dato, je kiu ĝi devus reveni al la bibliotekaj bretoj. Per la katalogo eblas renovigi kaj etendi la demandon kaj eĉ peton konservi eron por onta laŭvica pruntado. Oni ankaŭ povas vidi statistikojn de uzantdemandoj, kaj ricevi sciigojn retpoŝte se estas prokrasto en pruntepreno.

La plurmedia sistemo redakti

 
La enirejo al la biblioteko

La honkonga centra biblioteko havas pintnivelan multmedian sistemon kiu montras la integriĝon de teknologio en la modernan bibliotekon. La biblioteko instalis laŭpetajn aŭdion (AOD) kaj laŭpetajn video (VOD) sistemojn kiuj funkcias sur pluraj niveloj. [1]

  • Nivelo 1 - Altnivelaj video- kaj sonserviloj estas en la biblioteko tiele ke la vizitanta publiko povas uzi ilin por elŝuti materialon. Oni ankaŭ povas elŝuti materialon per la interreto.
  • Nivelo 2 - Serviloj kaj Jockbox estas disigitaj tra la biblioteko. Ĉi tio estas pli ekonomia reto por la publiko, kiu volas serĉi video- kaj sonmaterialojn malpli uzatajn.
  • Nivelo 3 - Sistemo de distribuado de materialoj tra la plej multaj el la komunaj formatoj inkluzive de laserdisko, DVD, KD, video-KD kaj sonbendo.

Estas proksimume 90 (Asynchronous Transfer Mode) en la biblioteko, kiuj celas ebligi aliron al la VOD-sistemo de la biblioteko, kaj pli ol 400 laborstacioj de loka reto kiuj permesas aliron al AOD-servoj.

La biblioteko ankaŭ laboras por vastigi sian retan kolekton kaj kopias desegnaĵojn, manuskriptojn, mikrofilmojn, afiŝojn, raportojn, mapojn, gazetojn kaj fotojn al la komputilo por ke ili estu alireblaj per la plurmedia datumbazo de la biblioteko.

Deponejo biblioteko redakti

 
Eskalatoro en la biblioteko

La centra biblioteko de Honkongo funkcias kiel deponejo por 9 internaciaj organizaĵoj. Kopio de la tuta materialo presita en tiuj organizoj estas sendita al la biblioteko.

Etaĝoj redakti

 
Liftoj en la biblioteko

La biblioteko havas 11 etaĝojn, ĉiu kun specifa rolo

Teretaĝo: specialaj ĉambroj redakti

  • agadĉambro
  • galerion
  • salono
  • ĉambro de Publika Edukado

Unua etaĝo: akceptejo redakti

  • ĉefa enirejo
  • vestaro
  • suvenirejo kaj librovendejo
  • reveno de libroj
  • kafejo
  • libropruntentoj vendotabloj
  • memŝarga terminalo

Dua etaĝo: infana biblioteko redakti

  • pruntbiblioteko por infanoj
  • referenca biblioteko por infanoj
  • bildlibro-angulo
  • multmedia ĉambro por infanoj
  • operaciejo por infanoj
  • ludiloteko

Tria etaĝo: plenkreska pruntedona biblioteko redakti

  • plenkreska pruntdona-Biblioteko
  • memŝargaj terminaloj
  • la plenkreska mondo

Kvara etaĝo: speciala legadejo redakti

  • malnovaj gazetoj kaj periodaĵoj
  • mikrofilma preparĉambro
  • libro-konservado kaj ripara ĉambro

Kvina etaĝo: speciala legadejo redakti

  • ĵurnaloj kaj periodaĵoj
  • mikrofilma legejo
  • komputila ĉambro kaj informoj
  • biblioteko de mapoj

Sesa etaĝo: la junulara biblioteko redakti

  • la junulara biblioteko
  • biblioteko de audio kaj video
  • kunvenejo
  • centro de lingvolernado
  • memŝargaj terminaloj

Sepa etaĝo: prezentoj redakti

  • ekspoziciejo
  • ĉefa librejo
  • stokejo de raraj libroj

Oka etaĝo: centra referenca biblioteko redakti

 
Statuo sur la naŭa etaĝo.

Naŭa etaĝo: centra referencbiblioteko redakti

Deka etaĝo: arta centro redakti

Dekunua etaĝo: oficejoj redakti

  • publikaj bibliotekaj oficejoj

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti