Cotia (São Paulo)
Cotia [kotia] estas municipo kaj grandurbo de la brazila subŝtato San-Paŭlio. Ĝi estis konata kiel la "Urbo de Rozoj" kaj ĝi apartenas al urbaro de San-Paŭlo.
Bazaj informojRedakti
- Loĝantaro: 229,548 (en 2015)
- Supermara alteco: 853 m (averaĝe), sed la plej alta punkto estas 1074 m
- Areo: 324 km²
- Telefonkodo:
- Poŝtkodo: 06700 – 06729
- Horzono: UTC -3 (somere UTC -2)
- 23° 36′ 15″ S 46° 55′ 10″ U / 23.60417 °S, 46.91944 °U (mapo)
GeografioRedakti
Cotia situas inter montoj kaj valoj laŭ la samnoma rivero Cotia en sudorienta parto de la lando. San-Paŭlo (urbo) troviĝas 34, Guarulhos 44, Campinas 81, Curitiba 308, Nova Iguaçu 369, Rio-de-Ĵanejro 386, Belo Horizonte 515, Goiânia 810, Porto Alegre 830, Campo Grande 867, Braziljo 877, Salvador de Bahio 1478, Maceió 1956, Teresina 2108, Recife 2155, Natalo (Brazilo) 2347, São Luís 2364, Belém 2471, Manaus 2680 km.
HistorioRedakti
Cotia estis fondita en 1580. La plej frue indiĝenoj loĝis en la hodiaŭa Cotia. Ĝi estis deklarita sendependa municipo la 2-an de aprilo 1856.
EkonomioRedakti
En la industria sektoro la plej gravaj produktoj estas elektraj kaj agrikulturaj maŝinoj, kemiaĵoj, ceramikaĵoj, ludiloj, teksaĵoj, eksplodaĵoj, nutraĵoj. En la agrikulturo oni kultivas terpomojn, tomatojn, maizojn, fabojn, ajlojn kaj diversajn fruktojn. La kokina industrio estas bone evoluigita en la urbo. Nepre menciindas, ke multaj laboras en San-Paŭlo.
KlimatoRedakti
En Cotia situas en la subtropika klimato. Jare pluvas pli ol 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.
TrafikoRedakti
El Cotia kuras 3 gravaj vojoj, inter ili la plej grava kuras al San-Paŭlo.