Donald Knuth

Usona informadikisto
(Alidirektita el Donald E. Knuth)

Donald KNUTH (naskiĝis en 1938) estas komputikisto kaj emerita profesoro de universitato Stanford kiu verkis la vaste konatan serion de libroj The Art of Computer Programming ("La arto de komputila programado"). Ĉi tiuj libroj estas bone konata fonto de informoj pri multaj fundamentaj algoritmoj. Li nun verkas la kvaran volumon de la serio.

  • Volumo 1: Fundamentaj Algoritmoj (unua eldono, 1968)
  • Volumo 2: Duonnumeraj Algoritmoj
  • Volumo 3: Ordigo kaj Serĉado
  • Volumo 4: Kombinatoriko (eldonota 2007)
  • Volumo 5: Sintaksaj Algoritmoj (eldonota 2009)
Donald Knuth
Persona informo
Donald Ervin Knuth
Naskiĝo 10-an de januaro 1938 (1938-01-10) (86-jaraĝa)
en Milvokio
Religio luteranismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Case Western ReserveKalifornia Instituto de Teknologio • Milvokia Luterana Liceo vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo matematikisto • komputosciencisto • historiisto pri matematiko • verkistoprogramisto • universitata instruisto • inĝeniero • akademiulo • prestipdezajnisto vd
Laborkampo kombinatorikokomputiko • analizo de algoritmoj vd
Aktiva en Stanford vd
Doktoreca konsilisto Marshall Hall vd
Verkado
Verkoj TeX ❦
Metafont ❦
The Art of Computer Programming ❦
Computer Modern ❦
WEB ❦
CWEB ❦
literatura programado vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĉar li ne ŝatis la prespretigon de la Arto, li kreis la tekstformatan programon TeX, kaj la programon Metafont por krei tiparojn. Uzante TeX, li ankaŭ kreis la ideon de Klera programado (angle: Literate Programming), kiu intermiksas programajn instrukciojn kun la dokumentaro pri la programo. Ĝi estas la funda ideo de Javadoc en Java kaj POD (Plain Ordinary Documentation) en Perl.

En 1974 li gajnis la Premion Turing.

Knuth retpoŝtis dum 1975-1990, sed volonte ne plu havas retadreson.

Vidu Ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti