Dordogne (rivero)

Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dordogne (departemento).

Dordogne (esperante Dordonjo [2]) estas franca rivero, kiu fontas en Puy de Sancy, kulmino de Centra Masivo (1 886 metroj), en monts Dore. Ĝi kunfluas kun Garono en la estuaro de Ĝirondo, kiu enfluas en Atlantikon post trairo de departemento Dordogne kaj de parto de departemento Gironde, en la akvitania baseno.

Dordogne
france: Dordogne
almara rivero
Dordogne 2.jpg
Rivero "Dordogne"
Lando Francio Francio
Regiono Auvergne, Limousin, Midi-Pyrénées, Aquitaine
Departemento Puy-de-Dôme, Corrèze, Cantal, Lot, Dordogne, Gironde
Fontrivero Puy de Sancy
 - alteco 1 886 m
 - koordinatoj 45° 31′ 42″ N 2° 48′ 51″ O / 45.52833 °N, 2.81417 °O / 45.52833; 2.81417 (mapo)
Enfluejo Atlantiko
 - situo estuaro de Ĝirondo, Francio
 - alteco m
 - koordinatoj 45° 35′ 08″ N 1° 02′ 50″ O / 45.58556 °N, 1.04722 °O / 45.58556; 1.04722 (mapo)
Longo 483[1] km (Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo “”. mi)
Akvokolektejo 23 957 km² (2 395 700 ha)
Trafluo Ambès
 - mezproksima 380 /s
Fontoj SANDRE, Géoportail, Banque Hydro
Kunfluejo 45° 02′ 30″ N 0° 36′ 27″ U / 45.04167 °N, 0.60750 °U / 45.04167; -0.60750 (mapo), Gironde, Francio
Mapo de rivero Dordogne
Mapo de rivero Dordogne
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Dordogne River

La valo de Dordogne estas klasita Lando Arta kaj Historia por sia parto en departemento Lot[3]. En 2012, la tuta akvokolekta areo estis klasita biosfera rezervejo de UNESKO[4].

Riveroalmara rivero ?Redakti

Dordogne kunfluas kun Garono je la nivelo de la estuaro de Ĝirondo. Pro tio ĝi estas klasita kiel rivero en la vortaroj kaj enciklopedioj kaj per Sandre[1]. Tamen kelkaj regionaj organizaĵoj[5] Kvalifikas ĝin kiel almaran riveron, konsiderante ke la estuaro de Ĝirondo estas estuaro komuna al Garono kaj al Dordogne, kio farus de ĝi la kvinan plej longan francmetropolan almaran riveron.

GeografioRedakti

Dordogne aperas en departemento Puy-de-Dôme (63), sur la flankoj de Puy de Sancy, la plej alta monto interne de Francio, per la kuniĝo de du torentoj : la torento Dore (longa je 1 885 m, (kies fonto troviĝas je 1 694-metra alteco) kaj kiu ricevas je 1 366-metra alteco la torento Dogne.

En bec d'Ambès, en departemento Gironde, ĝi enfluas kun rivero Garono en komunan estuaron, la Ĝirondo.

Longa je 483 km[1], Dordogne estas navigebla alvale de Libourne. Tajdo sentiĝas ĝis Castillon-la-Bataille[6].

Dordogne trairas ses departementojn (Puy-de-Dôme, Cantal, Corrèze, Lot, Dordogne kaj Gironde, de monto alvale). Ĝia akvokolekta areo etendiĝas sur kvin aliaj departementoj : Creuse, Haute-Vienne, Lot-et-Garonne, Charente kaj Charente-Maritime[7].

NomoRedakti

Male al aspekto, la nomo Dordogne ne estas freŝdata arigo de la nomoj de la torentoj Dore kaj Dogne[notes 1]. Ĝia nomo venas de malnova vorto Durānius[notes 2], derivita de la prakelta radiko dur-, dor- (vidu Durance, Douro/Duero, ktp.).

 
Dordogne en Bergerac

HidrologioRedakti

Kiel plej multaj francaj riveroj flanke de Atlantiko, Dordogne estas abunda almara rivero, profitanta humidan klimaton kaj fortajn pluvojn, kiuj estas karakterizaĵoj de granda parto de ĝia baseno. Ĝia flukvanto estis observata laŭ 54 jaroj (1958-2011), en Bergerac, urbo situanta je distanco fora de ĝis kunfluejo kun Garono[8]. Dordogne havas sezonajn flukvantajn variojn, kun periodo de altaj akvoj vintre altigantaj la mezan monatan flukvantoj je nivelo inter 345 kaj 470 m3/s, de decembro al aprilo inkluzive (kun maksimumo en januaro-februaro). Ekde la fino de marto la fluo iom post iom malkreskas ĝis la periodo de la malaltaj akvoj, kiu daŭras de julio ĝis septembro, kun malkresko de la meza monata fluo ĝis 81,2 m/s en aŭgusto, kio restas alta kompare al multaj francaj almaraj riveroj. Tamen tiuj flukvantaj fluktuoj povas esti pli grandaj laŭ iuj jaroj kaj sur periodoj pli mallongaj.

Flutabelo de rivero Dordogne
Mezurloko : Bergerac je 18-metra alteco
(08/09/2013 laŭ 54 jaroj de 1958-2011)
Fonto : Hidrologia datumbanko Hydro

Kiam estas la minimuma rivernivelo, la flukvanto povas fali ĝis 23 m3/s, kaze de seka kvinjara periodo, kio estas relative forta, precipe kompare al Garono ĝia najbaro, kies flukvanto en minimuma rivernivelo estas aparte tenataj per neĝo kaj pluvo en Pireneoj.

NavigadoRedakti

La navigado estis longtempe aktiva sur Dordogne, kun intensa trafiko de ĉiuspecaj varoj. Malgraŭ ĝiaj danĝeroj kaj nereguleco, ĝi vivigis ĝis en la 19-a jc tutan popolon da riverŝipistoj. Lignoflosigado estis grava aktivaĵo en Souillac. La argentats estis efemeraj ŝipoj konstruitaj en Argentat laŭ la sama stilo kiel la rambertoj sur rivero Luaro.

Trairataj departementoj kaj komunumojRedakti

Dordogne trairas ses (6) departementojn kaj cent sepdek tri (173) komunumojn[1], jen la ĉefaj trairataj urboj :

Ĉefaj flankriveroj[9]Redakti

 
Dordogne iom supre de Mont Dore
 
Ponto sur Dordogne en Argentat
 
Bordo de rivero Altillac ĉe Dordogne kaj Beaulieu-sur-Dordogne
 
Dordogne en Vayrac (departemento Lot) antaŭ la vilaĝeto Mézels
 
Dordogne en Nigra Perigordo
 
Dordogne en Bergerac

Noto : (D) = dekstra flankrivero ; (MD) = maldekstra flankrivero.

De supro alvale :


BaraĵojRedakti

HistorioRedakti

En la 9-a jc, kiam la vikingoj prirabis la regionon de Dordogne, la loĝantoj en la valo forlasis siajn vilaĝojn, kaj reekloĝis en la ŝirmejoj de siaj prauloj. Ili skrapas la pariojn, malfermante ĉambrojn kaj koridorojn, por krei siajn loĝejojn en kavoj, kiujn ili nomis "cluzeau". Altsidaj, provizitaj per gvatistoj, ili estis bonegaj rifuĝejoj por rezisti al la invadintoj.

BibliografioRedakti

Veteraj kapricoj en Sud-Okcidento, speciala eldono de historia revuo Arkheia, Montauban, 2009.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

NotojRedakti

  1. Kiel Midouze, valizvorto formita per la nomoj de la kontribuintoj, Midou kaj Douze.
  2. Sidoine Apollinaire

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 La Dordogne en sandre.eaufrance.fr france
  2. Dictionnaire Français-Espéranto Léger/Albault p. XXVII.
  3. Artaj kaj historiaj urboj kaj landoj laŭ regiono sur la TTT-ejo de "Villes et pays d'art et d'histoire".
  4. Chantal Gibert, La Dordogne labellisée, gazeto Sud Ouest, eldono "Dordogne" de la 13-a de julio 2012.
  5. Ekzemploj : Komitato pri baseno Adour-Garonne ([1]) aŭ la teritoria publika organizaĵo pri la baseno de Dordogne (Épidor) ([2])
  6. Conservatoire de l'estuaire de la Gironde (2004). (PDF) La chronique du fleuve, p.3. Alirita La 31-an de aŭgusto 2010.
  7. Épidor, Dordogne, fizika kunteksto. Alirdato la 26-an de junio 2010.
  8. Datumbanko Hydro - MEDDE. Sintezo de la datumbanko Hydro - (P5140010).
  9. Dictionnaire des communes de France, Adolphe Joanne, eldoninto "Hachette", 1864