Malfermi la ĉefan menuon

Du Malsanoj en Esperanto

libreto far H. A. de Hoog pri misuzado de iuj Esperantaj korelativoj (kia, tiom…kiom)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Du Malsanoj en Esperanto[1] estas libro verkita de Hendrik Arie de Hoog kaj eldonita de Erik Carlén en Svedujo en 1954. Ĝi pritraktas la tielnomatajn Kia-ismon kaj Tiom-Kiom-ismon. La aŭtoro rekomendas sekvi la Zamenhofajn ekzemplojn pri la koncernaj korelativoj. Li ankaŭ starigis kelkajn regulojn tiurilate.[2]

Du Malsanoj
en Esperanto
Du Malsanoj en Esperanto
Aŭtoro Hendrik Arie de Hoog
Eldonjaro 1954
Urbo Hällabrottet
Eldoninto Erik Carlén
Paĝoj 140
ISBN 978-91-7303-136-3
Information icon.svg
vdr

RecenzojRedakti

 
 La aŭtoro montras la ĝustan metodon el la plej moderna lingvo-scienca vidpunkto. 
— Edmond Privat
 
 Mi trovas la libron ĉiel bonega, kaj tre helpa por la ortodoksa subteno kaj defendo de nia lingvo. 
— Juan Régulo Pérez
 
 Ne nur gramatikuloj, sed ankaŭ laikuloj trovos en ĝi trafajn argumentojn kaj ĝue tralegos ĉiujn paragrafojn. 
— Félicien Baronnet
 
 Ĉi tie ni havas majstran dismeton pri temo, kiu konfuzis multajn, inkluzive de mi mem kaj ĝi meritas seriozan atenton. La argumentado estas (por mi) konvinka. 
— Montagu Christie Butler
 
 Oni des pli ekĝojas, ke finfine troviĝas almenaŭ unu gramatikisto, kiu ne estas teda. Al ĉiuj, kiuj volas ekscii pri la maniero pritrakti metode kaj senpartie, klare kaj inteligente gramatikajn demandojn, al ĉiuj, kiuj volas ion eklerni pri la lingvistikajn kapablojn de Zamenhof, al ĉiuj fine, kiuj deziras legi sentedajn prezentadojn de seriozaj temoj, mi ege konsilas tiun ĉi libron, kiun mi rigardas ĉefverko en la lingva fako de nia literaturo
— Gaston Waringhien
 
 ...Nur ĉe ĝia apero en libra formo, oni povis ĝuste taksi ĝian valoron kiel studon pro la Zamenhofa uzado de kelkaj korelativoj
— 1954, C.D.A. Capp, Esperanto, p. 293-294

Kia-ismoRedakti

 
 El miaj ĝisnunaj artikoloj vi povas distili 3 simplajn regulojn :
  1. Post substantivo oni uzu kiel se la komparo estas esprimita per frazparto.
  2. Oni uzu kia se la komparo estas esprimita per kompleta propozicio.
  3. Oni uzu kiu se la kompara senco de la subpropozicio estas ege malforta (ekz. post "la sama") aŭ tute mankas.

La ekstreme maloftaj kazoj en kiuj kiel estas necesa por enkonduki la komparan epitetan subpropozicion ne havas por vi praktikan valoron.

La vorteto tia nepre ne postulas la ĉiaman uzadon de kia.

Eble ke miaj tri reguloj ŝajnas al vi ankoraŭ malfacilaj. Sed...faru la provon, kaj vi rimarkos kiel nature kaj senpene vi baldaŭ lernos uzi ilin. La tro strikta kaj lingvistike absurda regulo de la tia-kia-istoj postulas de vi ĉiaman haltigon de viaj pensoj, por ke vi "kompletigu" frazpartojn kiuj antaŭ via menso tute ne aperis kiel "nekompletaj". 
— p. 44

Tiom-kiom-ismoRedakti

 
 Se oni klopodas por prezenti la tutan konflikton tiom...tiel en unu tezo, mi kredas ke la sekvonta redonas ĝin ĝuste kaj koncize: Gradesprimo ne estas afero de analiza difino, sed de (ofte kompara) priskribo de fenomenoj.
  1. Ĝi ne estas afero de analiza difino! Tial oni ne povas "solvi la problemon" per abstraktaj teoriaĵoj. Rezonoj kiel : "La iel-serio esprimas la manieron, la iom-serio esprimas la kvanton, por esprimi gradojn mi propradire bezonus trian serion, sed ĝi mankas en Esperanto...bedaŭrinde"; tiaj rezonoj estas nur pruvoj pri krudaj miskonceptoj! Paroli pri "erareco de Zamenhofaj formoj", pri "io kio laŭlogike ne estas en ordo", pri la "ekzisto de grava eraro kiun ni deziras korekti" nur pruvas la supraĵemon de tiaj eldiroj. Ĉar :
  2. Gradesprimo estas afero de priskribo de fenomenoj! Tial ĝi povas okazi per ĉiaj lingvaj rimedoj. Jen ĝi esprimiĝas per originalaj adverboj kiel tre, tro, pli, jen per derivitaj : sufiĉe, multe, forte, terure; jen ĝi estas indikita per ia adjektivo, jen per ia afikso; jen ĝi necesigas komparon, jen ĝi estas menciita per la efikoj; jen la substantivo mem esprimas ĝin, jen ia substantivo bezonas ĉiajn komplementojn.

...montriĝis ke speciale la ligiteco inter maniero kaj grado estas tiel forta, ke ĝi ne estas malligebla.

Ĉiaj vortoj povas esprimi gradojn, sed tre speciale ĉiuj indikaj aŭ ekkriaj vortoj. Ofte nur iom pli da akcento estas sufiĉa por ke la senco de tia vorto havu kroman gradindikan valoron. Tio validas por tiel, kiel, tiom, kiom, sed same multe por tia kaj kia.

Ekz.: "Kia vetero!" povas esprimi gradon de boneco aŭ (laŭ la cirkonstancoj) de malboneco.

"Estis tía ventego ke la arboj renversiĝis": grado de forteco.

"Ĉu li vere loĝas tíe": grado de malproksimeco.

Ne estas hazardo ke ĉiuj lingvoj havas nur tiom malmulte da pure gradesprimaj adverboj (en Esp. tro, tre, pli), sed uzas aliajn rimedojn. Tio donas al la lingvoj la eblecon esprimi dekojn da nuancoj en la gradesprimo, tio faras ilin flekseblaj kaj riĉaj instrumentoj.

Ne estas malfeliĉa bedaŭrindaĵo ke Zamenhof ne kreis apartan gradespriman korelativo-serion. Tio estu kaŭzo por granda ĝojo, ĉar - se ĝi ekzistus - neniu scius ĝin uzi korekte, kaj la malfeliĉuloj, kiuj turmentus sin por tamen fari tion, sentus sin katenitaj kaj kaptitaj kvazaŭ en la metala striktvesto por mensmalsanuloj.

Ne estas ĥaosa senreguleco en la Zamenhofa uzado de iel kaj iom-vortoj. Kiu asertas tion, tiu ne donis al si la penon esplori la aferojn.

Kontraŭe: Zamenhof rezervis al si iom da libereco, sed agis tre regule kaj konsekvence, tiel konservante, por Esperanto la samajn eblojn kiujn posedas la naturaj lingvoj.

...Sed vere la tiom-kiom-ismo malriĉigas Esperanton, postulante unuformecon tie, kie diversaj nuancoj postulas diversecon. Ne mirinde ke la tiom-kiom-stilo impresas rigide, pro la pezeco kiun la uzantoj trudas al si mem. Eĉ ne unu momenton mi dubas ke la "korektado", prezentita per la tiom-kiom-ismo apartenas al tiu kategorio de reformoj, pri kiuj la opinio de Zamenhof estus: "90 % el ili estas absolute senbezonaj, aŭ eĉ rekte malutilaj! (L. de Z. I 196). 
— p. 133-135

KritikojRedakti

Kontraste al la antaŭaj recenzoj ĉi supre, Patrik Austin ridindigas la rezonadon de la verko en sia satira artikolo. Li krome sugestas ke de Hoog ne vere zorgis ĉu la lingvaĵoj estas Zamenhofaj aŭ ne sed nur ne ŝatis komparojn kun 'kia' kaj 'kiom'.[3]

 
 Apenaŭ malpli grava estas la ofte malĝusta uzo de la tabelvortoj "tiel" kaj "kiel". Ĝin bedaŭrinde, pro nacialingva influo, iniciatis Zamenhofo mem, kaj tio kaŭzis, ke la misuzo de tiuj vortoj tiom firme enradikiĝis, ke je ekzemplo Dehoĥo libroforme publike akuzis ilian anstataŭigon antaŭ adjektivoj kaj adverboj per la ĝustaj vortoj "tiom" kaj "kiom" kiel malsanon en Esperanto. Tia estas la vera situacio de la hodiaŭa Esperanto. Ĝusta uzo estas malsano. Eraran uzon, kiu estas fariĝinta kutima, oni rigardas kiel ĝustan. 
— Rikardo Ŝulco : Sur la Vojoj de la Analiza Skolo, p. 33

ReferencojRedakti

  1. COURTINAT, Léon. (1966) Historio de Esperanto III, p. 1146.
  2. DE HOOG, H. A. [1954] (2001) Du malsanoj en Esperanto: Kia‑ismo, Tiom‑Kiom‑ismo (PDF), Aranĝita de Franko Luin (esperante), Tyresö, Svedujo: Erik Carlén. ISBN 978-91-7303-136-3. OCLC 186423284.
  3. AUSTIN, Patrik. Pli ol Esperantisto – fundamentisto!. Libera Folio (2013-10-14). Arkivita el la originalo je 2016-04-09. Alirita 2016-05-31.

Eksteraj ligilojRedakti