Episkopa kastelo de Fertőrákos

La episkopa kastelo de Fertőrákos (konata ankaŭ pri la iama trakonstruinto Kastelo de Zichy [ziĉi]) estas impona historia monumento en Hungario, en vilaĝo Fertőrákos. La kastelo longe estis someruma rezidejo de la ĉiama episkopo de Győr, sed dum turka erao de Győr la konstruaĵo estis mem departementa domo.

Episkopa kastelo de Fertőrákos
Aerfoto pri la episkopa kastelo de Fertőrákos

Historio redakti

La unua kastelo estis konstruita en nekonata tempo, nur estas konata, ke en 1311 loĝantoj de Sopron detruis ĝin. Tamen okazis paco inter Sopron kaj la episkopo, tial Sopron rekonstruis la kastelon. Post jarcento eĉ Matiaso la 1-a (Hungario) estis gasto en la kastelo. En la jaroj 1529 kaj 1532 la turkoj faris detruojn en la domego, tiutempe ĝi estis forlasita. En la 1580-aj jaroj Juraj Drašković unue faris riparojn, poste plene trakonstruis ĝin. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj denovaj trakonstruoj okazis, la kastelo estis centro de la kontraŭreforma movado. En 1681 Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio) vizitis la kastelon, en 1789 oni metis memortabulon sur la muron pri la okazintaĵo. En 1683 la granda turka militiro atingis ankaŭ la kastelon, sed poste la turkoj malaperis el la regiono. Post la militiro Ferenc Zichy (episkopo) faris signifajn trakonstruojn. János Simor ĉi tie establis la unuan metiejon pri pentrado de vitrofenestroj en Hungario. Fenestroj de Preĝejo Sankta Mikaelo (Sopron) estis faritaj ĉi tie. Dum la 2-a mondmilito la kastelo difektiĝis, poste ĝi estis forprenita de la eklezio, la nova posedanto estis la loka kolĥozo. Post jaroj funkciis en la domego ekzemple kinejo, biblioteko, infanĝardeno. En 1966 la kastelo renoviĝis.

 
Fasado de la kastelo

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa kastelo kun keloj situas sola en mezo de la vilaĝo en granda ĝardeno. Ĝi formas kvadraton, meze korto situas. La fasado estas simetria, meze estas la ornama enirejo, en la unua etaĝo balkono, ĉe la tegmento timpano.

Interne plej granda parto de la originaj mebloj jam malaperis, tamen restis kelkaj fornoj. La ĉambroj estas ornamitaj per stukoj kaj freskoj. Aparte menciindas la interna kapelo. En la kelo estas videblaj premiloj por vinberoj kaj bareloj.

Fontoj redakti