Franz Marc

(Alidirektita el Franz MARC)

Franz MARC [franc MARK] (8-an de februaro 1880 en Munkeno4-an de marto 1916 en Gussainville apud Verduno ) estas unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la ekspresionismo germana. Fondinto de la pentrista grupo nomata Der Blaue Reiter (esperante "La Blua Rajdanto").

Franz Marc
Naskiĝo 8-an de februaro 1880 (1880-02-08)
en Munkeno
Morto 4-an de marto 1916 (1916-03-04) (36-jaraĝa)
en Braquis
Persona informo
Naskonomo Franz Moritz Wilhelm Marc
Mortokialo mortis en batalo
Tombo Kochel am See
Lingvoj germana
Loĝloko MunkenoSindelsdorf
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoGermanio
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno
Subskribo Franz Marc
Familio
Patro Wilhelm Marc
Frat(in)o Paul Marc
Edz(in)o Marie Schnür • Maria Marc
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • gravuristo • grafikartisto • vidartisto
Verkoj The Tower of Blue Horses
The fate of the animals
Blue-Black Fox
Blue Horse I
vdr
Portreto de Franz Marc, pentrita de August Macke en 1910

Lia vivo redakti

 
Junaj Ĉevalidoj(1909)

Franz Marc naskiĝas je la 8-a de februaro 1880 en Munkeno, lia patro estas pentristo. Dank'al sia edukado en protestanta medio, li profitas malfermatan vidpunkton pri la vivo. Li orientiĝis diversmaniere, nome li intencis fariĝi pastorofilozofo, antaŭ ol elekti la pentrarton. Li frekventas la Belartan Akademion en Munkeno, sed ne restas longtempe tie, ĉar la etoso tiea ne konvenas al li. En la jaro 1905, li renkontas plurajn bestopentristojn, inter kiuj Jean Boé Niestlé, sed li ŝlosas sian koron. ... Ekde tiu jaro, li desegnas siajn unuajn skizojn pri ĉevaloj. Li renkontiĝas kun du artistinoj: Marie Schnür, kun kiu li edziĝas en 1907 antaŭ ol fuĝi rapide, kaj Maria Franck, kies edzo li fariĝas en 1913.

 
Blua Ĉevalo(1911)
 
Composition III (1914)

En 1907, li denove malkovras Parizon (dum sia junaĝo, li trapasis en tiu urbo unuan restadon) kaj la arton de Van Gogh kaj de Gauguin. Lia paletro fariĝas pli klara kaj en 1909, dank'al lia renkonto kun August Macke, li ekfariĝas pli kaj pli konata kaj havas kontaktojn kun multaj artistoj. Li establiĝas, ekde 1910, en Indersdorf, apud Dachau.

En 1911, li renkontas Vasilij Kandinskij. ...

En 1914, li estas volontulo por batali ĉe la fronto, kie li ankoraŭ kaj ankoraŭ verkas en malgranda libreto: li plezurumas en abstraktaj desegnoj. Obusa splito trafas lin en tempia regiono, dum skolta rajdado, inter la kasteleto Gussainville, kie li loĝas, kaj la vilaĝo Braquis kaj li tie mortas, sur la Verduna batalkampo, proksime de Braquis apud Étain, la 4-an de marto 1916, sen vere povi laŭiri sian artan vojon ĝisfine.

La tridekses-jaraĝa leŭtenanto estas provizore enterigata en Gussainville, ĝis kiam lia edzino transveturigas lin unu jaron poste en la tombejon de la multe ŝatata Kochel am See.

 

 
Memoraĵo en Gussainville - 2006 -

Lia verkaro redakti

Ĝi konsistas el tri etapoj, de figura ĝis abstrakta arto.

La plej fama parto de lia verkaro estis dediĉata al bildigo de bestoj (precipe ĉevaloj), kies temo estas la vitala impeto de la naturo. Al la besto li asocias kvalitojn - kiel la boneco, la virgeco, la beleco kaj la vereco - kiujn li ne retrovas ĉe l'homaro. ...

Galerio redakti

Bibliografio redakti

  • Franz Marc, un moderne au royaume des animaux, P. Poindront, Dossier de l'art n° 126, p44-51

Eksteraj ligiloj redakti

En diversaj lingvoj

[1][rompita ligilo]