Gustave Doré

franca pentristo kaj gravuristo
(Alidirektita el Gustave DORÉ)

Gustave Doré [gysTAV doRE] (naskiĝis la  6-an de januaro 1832(nun 1832-01-06), mortis la 23-an de januaro 1883) estis franca pentristo kaj gravuristo, aparte fama kiel ilustristo de libroj.

Gustave Doré
Persona informo
Gustave Doré
Naskonomo Paul Gustave Louis Christophe Doré
Naskiĝo 6-an de januaro 1832 (1832-01-06)
en Strasburgo
Morto 23-an de januaro 1883 (1883-01-23) (51-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Charlemagne vd
Subskribo Gustave Doré
Familio
Edz(in)o
Amkunulo Alice Ozy vd
Profesio
Okupo pentristo • ilustristo • karikaturisto • bildliteraturisto • litografisto • grafikartisto • gravuristo • skulptisto vd
Laborkampo pentrado vd
Aktiva en Parizo vd
Aktiva dum 1844–1883 vd
Verkado
Verkoj Andromeda ❦
La Enigmo ❦
Les Saltimbanques vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Doré naskiĝis en Strasburgo kaj mortis en Parizo. Li ilustris interalie la Biblion kaj verkojn de François Rabelais (1854), Honoré de Balzac (Contes Drolatiques 1865), Dante Alighieri (Dia Komedio 1861 kaj 1868), Miguel de Cervantes (Don Kiĥoto de la Manĉo 1863), John Milton (Paradise Lost 1866) kaj Samuel Taylor Coleridge.

Doré eniris la arton kiel mirinfano. Jam kiel 9-jara infano li mirigis sian ĉirkaŭaĵon per portretoj de siaj familianoj kaj kunlernantoj, kiujn li skizis marĝene de lernolibroj. Kiam li havis 14 jarojn, trovis lin kiel grandan talenton la eldonisto Phillipon, kies nova gazeto Journal pour rire ricevadis poste kontribuojn de Doré. Tiu neniam pasis pentristan lernejon, estis aŭtodidakto kun grandaj fantazio kaj memoro - neniam li uzis modelojn. Kiel 22-jarulo li komencas ilustri librojn kaj ĝis la fino de la vivo li akompanis per bildoj 88 klasikaĵojn de la mondliteraturo.

En Esperanto aperis redakti

En Esperanto aperis jenaj libroj kun liaj bildoj:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti