Ordinara ilekso

specio de ilekso (akvifoliacoj)
(Alidirektita el Ilex aquifolium)

La ordinara ilekso [1] (Ilex aquifolium) estas specio de ilekso indiĝena en okcidenta kaj suda Eŭropo, nordokcidenta Afriko, kaj sudokcidenta Azio [2][3][4] I. aquifolium estas la specio familiara por kristnaska ornamado, kaj estas konsiderata kiel tipo-specio de la genro ilekso. Ĝi estas dioika arboarbedo trovata, ekzemple, en ombraj areoj de kverkaroj kaj en fagaj heĝoj. Ĝi havas grandan kapablon adaptiĝi al diferencaj cirkonstancoj kaj estas pionira specio kiu reenloĝigas la arbarbordojn kaj senarbigejojn. Kiel arbo, ĝi povas superi altojn de 10 m. Ĝi ĝenerale estas trovata kiel arbedo aŭ arbeto de ĉirkaŭ 1 m alto kun rekta trunko kaj piramidaforma krono, kiu branĉiĝas ekde la bazo. Ĝi malrapide kreskadas kaj kutime ne elmaturiĝas kaŭze de paŝtado, hakado aŭ arbara incendio. Ĝi povas vivi dum 500 da jaroj, sed kutime ne atingas aĝon de 100.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara ilekso

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Akvifolialoj Aquifoliales
Familio: Akvifoliacoj Aquifoliaceae
Genro: Ilekso Ilex
Ilex aquifolium
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Foliaro de ordinara ilekso kun drupoj.
 
Floroj de ordinara ilekso; masklaj supre, inaj sube (folioj tranĉitaj por pli klare montri la florojn)

La ordinara ilekso estas ĉiamverda arbo kreskanta al alto de 10–25 m kun trunko kiu povas atingi diametron de 40–80 cm, malofte 1 m aŭ pli. La folioj estas 5–12 cm longaj kaj 2–6 cm larĝaj; ili estas ĉiamverdaj, restantaj ĉirkaŭ kvin jaroj, kaj estas malhele verdaj supre kaj pli helaj sube, ovalaj, ledecaj, brilaj, kaj ĉirkaŭ 5 al 9 cm longaj. Ĉe la junaj kaj pli malaltaj branĉoj de maturaj arboj, la folioj havas tri al kvin akrajn dornojn ĉiuflanke, alterne pintante supren kaj suben, dum la folioj de la supraj branĉoj ĉe maturaj arboj estas sendornaj [4].

La floroj estas blankaj, kvarlobaj, kaj polenataj de abeloj. La ordinara ilekso estas dioika, signifante ke ekzistas masklaj kaj inaj plantoj. La sekso ne estas videbla ĝis la plantoj ekfloras, kutime inter la aĝoj de 4 kaj 12 jaroj. Ĉe la masklaj specimenoj, la floroj estas flavecaj kaj aperas en burĝonaj grupoj. Ĉe la inaj, la floroj estas izolataj aŭ triopaj kaj estas etaj kaj blankaj aŭ rozkoloraj, kaj konsistas el kvar petaloj kaj kvar sepaloj parte kunfundataj ĉe la bazo.

La frukto estas ruĝa drupo, kun diametro de ĉirkaŭ 6–10 mm, hele ruĝa aŭ hele flava, kiu maturiĝas en oktobro aŭ novembro; je tiu tempo ĝi estas tre amara kaŭze de la enhavo de ilicino [5] kaj tial ĝi ne estas manĝebla antaŭ la malfrua vintro kiam la frosto estas farinta ĝin pli dolĉa kaj pli bongusta. Ili estas manĝataj de ronĝuloj, birdoj kaj pli grandaj herbomanĝuloj. Ĉiu frukto enhavas 3 al kvar semojn kiuj ne ĝerminas antaŭ la dua aŭ la tria printempo [6]. La frukto aperas sur inaj plantoj, kiuj bezonas masklaj plantoj apude por fekundigi ilin.

Disvastiĝo redakti

Nuntempe, la ordinara ilekso troviĝas en okcidenta Azio kaj Eŭropo kiel subarbaraĵo precipe en la kverkaroj kaj fagaroj, kvankam kelkfoje ĝi povas konstitui veprejon kiel superreganta specio. Ĝi bezonas humidajn, ombrajn mediojn, trovatajn en arbaroj aŭ sur ombraj deklivoj, klifoj, kaj kanjonoj [3][4].

Dum la Kenozoiko, Mediteranea Baseno, Eŭropo, kaj nordokcidenta Afriko havis pli humidan klimaton kaj estis vaste kovrataj de laŭrisilvaj arbaroj. La ordinara ilekso estis tipa reprezentanto de tiu biomo, kie multaj nuntempaj specioj de la genro Ilex ĉeestis. Kune kun la sekiĝo de la mediteranea regiono dum la Plioceno, la laŭrisilvaj arbaroj laŭgrade retiriĝis, anstataŭiĝitaj de pli sekec-rezistemaj sklerofilaj plantokomunumoj. La nuntempa ordinara ilekso rezultis el tiu ŝanĝo. La plimulto de la lastaj postrestantaj laŭrisilvaj arbaroj ĉirkaŭ Mediteraneo estis supozate malaperantaj proksimume antaŭ 10 000 jaroj je la fino de la Plejstoceno.

Ekologio redakti

La ordinara ilekso estas kovranta pionira specio kiu protektas kaj pliriĉigas la grundon faciliganta la koloniigon de aliaj specioj. Ĝi estas ekologia indikilo de bone konservata aŭ restariĝanta areo kun malmulte da homa influo. Ĝi preferas relative humidajn areojn, ĝis altitudo de 600 m, kaj estas rezistema al la mediteraneaj somero-sekeco kaj frosto. La planto estas komuna en la garigo kaj makiso kaj ankaŭ troviĝas en decidua arbaro kaj en kverkaro.

Unuspeciaj arbareroj de la ordinara ilekso povas vegeti kiel volbolabirinto en kiu turdedoj kaj cervedoj havas refuĝon, dum pli etaj birdoj estas protektataj inter la dornaj folioj. Post la unua frosto de la sezono, la fruktoj dolĉiĝas kaj defalas sur la grundon, servante kiel grava nutraĵo por la vintraj birdoj je tempo de malabundaj resurcoj.

La floroj estas gravaj kiel nektaroresurcoj por insektoj kiaj abeloj, vespoj, muŝoj kaj etaj papilioj. Tiu palearktisa planto estiĝis invada specio je la okcidenta marbordo de Usono kaj en Havajo [7][8].

Kultivado redakti

Ilex aquifolium, la familiara ilekso de kristnaskaj kartoj kaj ornamaĵoj, estas mondvaste kultivata en parkoj kaj ĝardenoj en mezvarmaj regionoj. Ambaŭ masklaj kaj inaj specimenoj estas kune kreskigataj por obteni la drupojn, produktatajn nur de la inaj plantoj [9] . Multaj kulturvarioj estas selektitaj, el kiuj jenaj gajnis la premion de ĝardena merito de la Reĝa Hortikultara Asocio :-

  • I. aquifolium[10]
  • 'Amber' (ine)[11]
  • 'Argentea Marginata'[12]
  • 'Ferox Argentea'[13]
  • 'Golden Queen'[14]
  • 'Handsworth New Silver'[15]
  • 'J.C. van Tol'[16]
  • 'Madame Briot'[17]
  • 'Myrtifolia Aurea Maculata'[18]
  • 'Pyramidalis'[19]
  • 'Silver Queen'[20]

La hibrido Ilex x altaclerensis estis disvolvita je Highclere Castle en 1835, hibrido inter I. aquifolium kaj la ne-rezistema specio Ilex perado. Jenaj kulturvarioj gajnis la premion de ĝardena merito :-

Aliaj uzadoj redakti

La ordinara ilekso estas malofte medicine uzata kaŭze de ĝia tokseco, sed estas diureza, helpas kontraŭ febrojn, kaj havas laksigan agadon [25].

Ĝi enhavas saponinojn, la ksantinon "teobromino", kaj flavan pigmenton, "ileksantino" [26].

Diversaĵoj redakti

La drupoj de la ordinara ilekso enhavas alkaloidojn, kafeinon, kaj teobrominon kaj estas iome toksaj por homoj, kvankam iliaj venenaj proprecoj estas troigataj kaj mortoj estas kvazaŭ nekonataj [27][28].

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 463
  2. Flora Europaea: Ilex aquifolium
  3. 3,0 3,1 Med-Checklist: Ilex aquifolium
  4. 4,0 4,1 4,2 Rushforth, K. (1999). Trees of Britain and Europe. Collins ISBN 0-00-220013-9. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "rushforth" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  5. germane Heinz, A. 1975 : Drogenkunde, W. de Gruyter ISBN 3-13-566001-X
  6. angle (November 1967) “Ilex aquifolium L.”, Journal of Ecology 55 (3), p. 841–858. Alirita 4 March 2013.. 
  7. angle Ilex aquifolium (English holly). California Invasive Plant Council. Alirita 2011-01-30.
  8. angle English Holly - Ilex aquifolium. King County, Washington. Arkivita el la originalo je 2011-02-27. Alirita 2011-01-30.
  9. angle (2008) RHS A-Z encyclopedia of garden plants. Unuiĝinta Reĝlando: Dorling Kindersley, p. 1136. ISBN 1405332964.
  10. RHS Plant Selector Ilex aquifolium AGM / RHS Gardening. Apps.rhs.org.uk. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-01-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-12-24.
  11. RHS Plant Selector Ilex aquifolium 'Amber' (f) AGM / RHS Gardening. Apps.rhs.org.uk. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-01-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-12-24.
  12. RHS Plant Selector Ilex aquifolium 'Argentea Marginata' (f/v) AGM / RHS Gardening. Apps.rhs.org.uk. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-01-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-12-24.
  13. RHS Plant Selector Ilex aquifolium 'Ferox Argentea' (m/v) AGM / RHS Gardening. Apps.rhs.org.uk. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-01-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-12-24.
  14. RHS Plant Selector Ilex aquifolium 'Golden Queen' (m/v) AGM / RHS Gardening. Apps.rhs.org.uk. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-01-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-12-24.
  15. RHS Plant Selector Ilex aquifolium 'Handsworth New Silver' (f/v) AGM / RHS Gardening. Apps.rhs.org.uk. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-01-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-12-24.
  16. RHS Plant Selector Ilex aquifolium 'J.C. van Tol' (f) AGM / RHS Gardening. Apps.rhs.org.uk. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-01-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-12-24.
  17. RHS Plant Selector Ilex aquifolium 'Madame Briot' (f/v) AGM / RHS Gardening. Apps.rhs.org.uk. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-01-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-12-24.
  18. RHS Plant Selector Ilex aquifolium 'Myrtifolia Aurea Maculata' (m/v) AGM / RHS Gardening. Apps.rhs.org.uk. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-01-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-12-24.
  19. RHS Plant Selector Ilex aquifolium 'Pyramidalis' (f) AGM / RHS Gardening. Apps.rhs.org.uk. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-01-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-12-24.
  20. RHS Plant Selector Ilex aquifolium 'Silver Queen' (m/v) AGM / RHS Gardening. Apps.rhs.org.uk. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-01-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-12-24.
  21. RHS Plant Selector Ilex × altaclerensis 'Belgica Aurea' (f/v) AGM / RHS Gardening. Apps.rhs.org.uk. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-01-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-12-24.
  22. RHS Plant Selector Ilex × altaclerensis 'Camelliifolia' (f) AGM / RHS Gardening. Apps.rhs.org.uk. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-01-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-12-24.
  23. RHS Plant Selector Ilex × altaclerensis 'Golden King' (f/v) AGM / RHS Gardening. Apps.rhs.org.uk. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-01-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-12-24.
  24. RHS Plant Selector Ilex × altaclerensis 'Lawsoniana' (f/v) AGM / RHS Gardening. Apps.rhs.org.uk. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-01-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-26. Alirita 2013-12-24.
  25. angle Wren, R.C. 1988 : Potter's New Cyclopedia of Botanical Drugs and Preparations, C.W. Daniel ISBN 0-85207-197-3.
  26. Heinz, A. 1975 : Drogenkunde, W. de Gruyter
  27. angle Leikin, Jerrold Blair; Frank P. Paloucek. (2002) Poisoning & Toxicology Handbook, Third Edition. Hudson, Ohio USA: Lexi-Comp Inc., p. 80. ISBN 978-1-930598-77-5.
  28. angle Turner, Nancy J.; P. von Aderkas. (2009) The North American Guide to Common Poisonous Plants and Mushrooms. Timberpress, p. 210. ISBN 978-0-88192-929-4.

Vidu ankaŭ redakti