Jacques Bergier france: ʒak bɛʀʒie - ruse: Яков Михайлович Бергер, (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1912 en Odesa, mortis la 23-an de novembro 1978 en Parizo) – pola-franca verkisto juddevena, alkemiisto, spiono, ĵurnalisto.

Jacques Bergier
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1912 (1912-08-08)
en Odeso
Morto 22-an de novembro 1978 (1978-11-22) (66-jaraĝa)
en 20-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortokialo cerba sangado
Tombo Vallauris old cemetery
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioPollando
Alma mater Scienca Fakultato de Parizo
Okupo
Okupo ĵurnalisto • kemia inĝeniero • nifologo • tradukisto • spiono • kemiisto • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto • verkisto • membro de Franca rezistado • publikigisto
Verkoj The Morning of the Magicians
vdr

Vivo redakti

Laŭ edukiteco estis kemiisto kaj dediĉis sin al scienco, precipe al nuklea kemio. En 1936 malkovris kunlabore kun nuklea fizikisto André Helbronner manieron uzi pezan akvon por malrapidigi elektronojn kaj unuafoje sintezas kemian elementon polonio.

Dum la dua mondmilito en Liono aniĝis al la franca rezistado, membro de "trio de inĝenieroj", poste de sekreta reto Marco-Polo. Danke al liveritaj de li informoj, transdonitaj al Londono lia agentejo kontribuis al bombado de Peenemünde, germana eksperimenta bazo de raketoj V-2. Jacques Bergier interesiĝis pri alkemio en Francio, kion esprimis en la libro verkita kune kun Louis Pauwels - Le Matin des Magiciens (Mateno de Magoj), eldonejo Gallimard, 1960. Li asertis, ke renkontis alkemiiston Fulcanelli kaj publikigis intervjuon, en kiu Fulcanelli antaŭvidas agadon de atombombo (la intervjuo estis farita ok jarojn antaŭ detruo de Hiroŝimo). Bergier estas konata de siaj ekstersciencaj interesiĝoj. Kelke da liaj libroj apartenas al esoterismo kaj al sciencfikcio, aliaj al spiona literaturo.

Jacques Bergier kredis pri ekzisto de eksterteruloj, kaj ilian influon al la vivo de homoj jam de la plej malnovaj tempoj. Kune kun Louis Pauwels kreis literaturon nomatan "fantazia realismo". Li tamen opiniis, ke esplorkampo forĵetata de oficiala scienco postulas precizan sciencan rigoron kaj pri tio okupiĝis. Ekzemple: ne kredis fabelojn pri nifoj laŭ ĝenerala kompreno de la termino, sed okupiĝis pri esplorado de la fenomeno laŭ noviga maniero.

Libro de damnitaĵoj redakti

En 1955 tradukis en la francan lingvon "Libron de damnitaĵoj", la ĉefverkon de usona verkisto pri paranormaleco Charles Fort.

Vidu ankaŭ redakti